2011

Festo de Reĝoj

Vendrede la 7an de januaro, ni manĝis la platkukon pri la festo de Reĝoj . Jean-Luc, trovinte la « fabon », estis la reĝo de la festo.

La 69a Regiona Staĝo de Esperanto la 1 / 2 / 3-ajn de aprilo 2011

En la Domo Notre Dame des Monts de la asocio « les Amis du Vic » 88230 BAN SUR MEURTHE CLEFCY

komentarioj kaj fotoj

« Majo de Eŭropo »

Tiu festo estis organizita de la urbo Nancio kaj kadre de la « Eŭropa vilaĝo ». De la 5a ĝis la 7a de majo 2011, en la centro Sankta Sebastiano, ni budis prezentante Esperanton, laù la temo de tiu jaro : « La propravola helpo ».

Ni montris diversajn propravolajn aktivojn : Solidarecan agadon, Gastigadon per la Pasporta servo, Eldonon de revuoj, tradukon de libroj, Internaciajn renkontojn, Kursojn.

Ni renkontis multajn homojn. La interdiskutadoj ĉiam estis interesaj kaj kelkfoje longtempaj. Inter la vizitantoj, ni povis rimarki :

–          La konsulon de Slovakio, kun kiu Jean-Luc parolis.

–          Kelkajn studentojn, geamikojn de Marek Blahus, ĉeka junulo el Brno. Li vizitis nin plurfoje ĉijare

–          Partoprenante en la programo « Erasmus », nederlandanon NICO HUURMAN, junan esperantiston, surprizis pri nia ĉeesto en tiu loko ! Ankaù li konas Marek.

Okaze, ni proponis la peticion « L’esperanto au bac » kaj ni kolektis ĉirkaŭ 150 subskribojn.

kvartala festo

La kvartala festo « Recr’anim » okazis sabate la 11an de junio de la 14a ĝis la 17a.

Ni partoprenis ĝin, proponante ludon « Vortoj de la Mondo », kiu prezentis la diversajn devenantojn de la vortoj.

La kartoj, kiuj montris fotojn de bestoj kun iliaj nomoj kaj la deveno de tiuj vortoj, devis esti religitaj al la esperantaj nomoj de bestoj. Multaj geknaboj povis tiel malkovri  lingvojn kelkfoje ne konitaj.

Eùropa Festivalo de aktualaj muzikoj

En la loko « Champs de Mars », en Lunéville, kadre de eùropa festivalo de aktualaj muzikoj, eùropa vilaĝo kaj koncertoj vivigis la 1a kaj 2a de julio vespere. La asocio Esperanto.Nancy54 budis por prezenti la lingvon Esperanto, informi la interesitajn personojn pri ĝia lernado, ĝia kulturo kaj ĝia uzado kaj proponi la subskribon de la peticio « Esperanto au bac ».

Budo en Fontenoy-la-Joûte

La 15a de aŭgusto 2011, 4 esperantistoj el  la esperanta orientfranca asocio, budis en la vilaĝo de libro. Matene, pro la pluva vetero, la vizitantoj estas malmultaj, sed posttagmeze,  estis pli da pasantoj. Ni informis la interesajn personojn pri diversaj aspektoj de la lingvo kaj proponis la subskribon de la peticio « l’Esperanto au bac ».

Tago de la asocioj

Sabate la 1an de oktobro, ekde la 9a ĝis la 18a30, ni budis en la parko de la Arbidejo en Nancio. Multaj personoj, ĝuante de la varma kaj suna vetero dum la komenco de tiu aŭtuno, venis informiĝi pri la lingvo Esperanto : Kiam ĝi estis kreita ? Kiel ĝi funkcias ? Kie ĝi estas parolata ? ….

Rekomenco de kursoj

Vendrede la 23an de septembro  je 19a30 : kunveno de la anoj de la asocio « esperanto.nancy54» en  MJC Desforges

Vendrede la 30an de septembro je 19a30 : en MJC Philippe Desforges 27 rue de la République 54000 NANCY ĉambro Andy Warhol (senpaga eniro) verspero pri malkovrito de la esperanta lingvo.

Vendrede la 14an de octobro je 19a30 : unua kurso por komencantoj

Alano reiris el Togolando

Alano reiris el Togolando

Video pri edukejo Zamenhof en Togolando

Image de prévisualisation YouTube

Zamenhof festo

Le vendredi 13 janvier nous nous sommes retrouvés au restaurant « le mouton d’or », à Velaine en Haye près de Nancy pour fêter l’anniversaire du Dr Zamenof.

Vendrede la 13an de januaro, en la restoracio « la ora ŝafo » en Velaine en Haye (vilaĝo proksime de nancio), ni kunvenis por festi Zamenhofdatrevenon.

Nancia bergamoto

Rejoignez nous sur Facebook !

ER-Art sur Meurthe
art sur meurthe- 2016v
Muzeo en Gray

Grayv

Citation-Citaĵo
Domination-Superrego
Flagoj - Ŝildoj