1959

19a kongreso de la orientfranca esperantista federacio

Raporto pri la 19a kongreso de la orientfranca esperantista federacio, okazinta en Nancy la 10an de majo 1959.

Photo 9 – photo 10

La kongreson partoprenis 21 gesamideanoj. S-ino Fondrillon, je la nomo de la nanciaj esperantistoj, unue salutas la ĉeestantojn; kaj tuj poste s-ro Boyet, federacia prezidanto malfermas la kongreson. Post kelkaj salutvortoj li transdonas la parolvicon al s-ro Colnot. La sekretario legas senkulpigajn leterojn senditajn de s-ro Buecher (Mulhouse), Degrelle (Joeuf), Ferez kaj Heintz (Strasbourg), komitatanoj. s-ro Lienhardt (Mulhouse) telefonis. Ankaù sendis leteron s-ro Lavisse (Nancy), f-inoj Oehri (Strasbourg), Prudhomme (Chevillon), Jacquot (Epinal) , s-ro Homberger (Terville). Pluraj el tiuj leteroj riproĉas pri la malfrua sendo de « La Informilo », kiu malebligis la ĉeeston de kelkaj el la forestantoj.

S-ro Colnot, kaj S-ro Fondrillon, presisto de « La Informilo », klarigas, ke la presado postulas plurajn semajnojn da laboro. La decidoj pri kongresoj aù kunvenoj do okazu tre frue kaj la teksto presota estu en la manoj de la presisto minimume unu monaton antaù la dezirata dato de sendo de la bulteno. Tiel la lasta « La Informilo » estis presita la 30-an de aprilo kaj sendita la 1-an de majo, do 9 tagojn antaù la kongreso.

¨Poste la sekretario legas la raporton pri la aktiveco -aù pli ĝuste la manko de aktiveco- de la federacio, de 1953 (dato de la antaùa kongreso) ĝis 1959. La manko de samideanoj kapablaj aù bonvolemaj faris ke, dum 6 jaroj, la federacio restis en letargio. La membraro stagnas, kursoj kvazaù ne ekzistas, la diversaj grupoj ŝajne malaperis, ĉar neniu informo pensigas ke daùre okazas kunvenoj. Eĉ en Nancy, kie lastjare estis 33 kotizpagantoj -preskaù duono de la federacio- kaj ĉijare nur 21, la situacio ne estas tre brila. Tre malmultaj aktivuloj, kiuj laciĝas ĉar ili devas prizorgi ĉion kaj ili tiel foruzas siajn tempon kaj energion sen rezultoj. La federacio perdis 17 membrojn de 1951 ĝis 1958. La rimedoj estas malfacilaj. Neniu laùdire havas tempon por ion fari. La aktivuloj estas tiel malmultaj kaj disponas pri tiel malfortaj rimedoj ke oni ne rajtas atendi miraklojn. Ni agu, ni varbu, ni serĉu kiel interesi kaj konservi la varbitojn.

La kasisto, s-ro Chapellier, senkulpigita ĉar li nun ĉeestas la internacian kongreson de esperantistaj fervojistoj en Aùstrujo, preparis la stencilitan kasraporton, kiun oni disdonas al la ĉeestantoj. La raporto montras bonhavon de 19.705fr kaj estas aprobita. La kotizoj, abonoj al « La Informilo » kaj diversaj donacoj alportis 30.482fr dum 6 jaroj. La elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, kaj 2 kliŝoj por la bulteno, 10.777fr en la samaj 6 jaroj.

Tiam okazas sufiĉe longa kaj vigla diskuto pri « La Informilo ». Kelkaj samideanoj donas diversajn konsilojn por igi ĝin pli interesa, aù por faciligi kaj reguligi ĝian aperadon. S-ro Denis opinias, ke ĝi ne aperas sufiĉe ofte. Tamen, neniu alportas ion pozitivan. Plian laboron oni sugestas, sed neniu plia kunhelpanto anoncas sin. Niaj financoj ankaù ne rezistus longe al tro ofta sendo de bulteno, ĉar oni sciu ke de la lasta plialtigo de la poŝtaj tarifoj, oni devas elspezi 10fr por la sendo de ĉiu bulteno.

Rilatoj kun la nacia movado. Unue montriĝas ke ni ne havos ĉijare delegiton en la nacia kongreso en Tours. Tial ni sendos leteron kun sugestoj al UFE. La kongresanoj plendas pro la manko de dokumentado sendita de UFE pri la enhavo de la tagordo de la nacia kongreso. La delegitoj devas voĉdoni sen sufiĉaj informoj pri problemoj, kiujn ili ne povis detale pristudi. La federacioj ne povas antaùe diskuti tiujn problemojn, do ne povas aùdigi siajn voĉojn pere de siaj delegitoj. Oni devas fidi la flarkapablon de la delegitoj. Sendi reprezentantojn en tia situacio estus blinda afero. En vigla diskuto pri kio estas kaj kio devus esti la kongresoj, partoprenas la komitatanoj kaj kelkaj membroj, ĉefe ge-roj Schmitt, s-roj Offroy, Manceau kaj aliaj. Ŝajnas ke la vidpunktoj de antaùmilitaj kaj postmilitaj samideanoj ne koincidas, ŝajnas ke antaùe oni povis kalkuli kun multe da kunlaboro por organizi ion, dum nun la aktivuloj laboras solece por la laborkunvenoj, kiuj interesas nur ilin, kaj ne havas tempon nek helpon por prizorgi distrajn aranĝojn, kiuj kontentigus la plimulton. 14personoj el 17 voĉdonas por la estonta principa sendo de delegito al la nacia kongreso, kaj al la kunvenoj de la komitato de UFE en Parizo ĉiun trimestron, kun pago de parto de la vojaĝkostoj fare de la federacia kaso. Tamen, estos necese trovi pliajn monrimedojn ĉar la federacia kaso ne povus longe ebligi tion.

Pri la vivo de la grupoj, estas dezirinde ke en la urboj kie loĝas pluraj samideanoj okazu regulaj kunvenoj. Tamen, tio ne dependas de la federacio sed de la lokaj samideanoj. Ĝenerale la homoj precize deziras tion, kion ili ne posedas: izoluloj sopiras al kunvenoj, dum loĝantoj de urbo kie estas grupo pli ŝatas sendependecon kaj neglektas la kunvenojn.

11 vizito de la urbo

Aranĝojn intergrupajn devas instigi la federacio. Oni proponas aperigi en « La Informilo » la liston de la membroj de la federacio, ĉar se la estraro scias kie loĝas la membroj, multaj el tiuj ne konas eĉ la ekziston de najbaraj samideanoj. Alia propono petas la listigon ankaù de konataj samideanoj ne membroj en la federacio. Tiel oni esperas okazigi kontaktojn inter esperantistoj najbaraj. Tamen konstatante la malfacilecon aktivigi la membrojn, oni despli povas dubi pri la ebleco interesi personojn, kiuj tute ne sentas sin ligitaj kun la Esperanto-movado.

Kaj tuj poste estas pristudataj la novaj statutoj proponitaj en « La Informilo » n° 31. Neniu nova propono, la statutoj estas akceptitaj unuvoĉe.

Antaù la fermo de la kongreso, s-ro Pol Denis protestas kontraù la ŝanĝiĝo de la nomoj de la Nacia Unuiĝo kaj de la gazeto: « Union Française de l’Espéranto » anstataù  » Union Espérantiste Française » kaj « revue française d’Espéranto » anstataù « franca Esperantisto ». Pluraj ĉeestantoj aprobas lin.

La tagordo estas elĉerpita je la 12a30. Komuna tagmanĝo okazas poste: 19 personoj partoprenas ĝin.

( En Esperanto-ekzameno, nur unu kandidato,… kiu sukcesis.)

Tejo-paĝo

– Raporto pri la internacia paska junularkunveno ĉe Feldberg. Partoprenis 45 gejunuloj el Germanio, Jugoslavio, 2 el Francio ( P. kaj B. Cuené el Strasburgo).

En Nancy ni vigle varbis por tiu kunveno, pluraj novaj gelernantoj lernis rapide kaj fervore por povi inde partopreni ĝin. Sed lastmomente ni ne povis veni, nur ĉar la organizanto ne povis trovi ununoktan loĝejon por ni! La fiasko de la projekto tute nuligis la rezulton de la kurso, la fervoro de la lernantoj falis kun la perdo de la promesita celo; neniu el la tiamaj gelernantoj daùrigis la lernadon! (Komenco de la disfalo por la nancia junularo- grupo.)

Junulara sekcio en orienta Francujo

Ĉu ankoraù vivas junulara sekcio en orienta Francujo? Antaù kelkaj jaroj, ni povis plenigi tutan paĝon de ĉiu « La Informilo » per la raportoj de aktiveco de la tiama Tejo sekcio. Ĉu nun, tiu sekcio ankoraù ekzistas, kaj ĉu nia bulteno rajtas ankoraù porti kiel subtitolon « et de la jeunesse espérantiste de France »? La junularan sekcion naskis la koresponda kurso de la junuldomo de Nancy. Ĉar la varbado, post kelkaj bonaj jaroj, poste ne plu atingis sufiĉe la junularan medion, ĉar multaj membroj militservis, geedziĝis, maljuniĝis aù tute simple malaperis, la nombro de membroj rapide falis post 1955. La ŝanĝiĝoj okazintaj en Tejo dum 1956 kun ĝia starigo kiel junularsekcio de UEA, anstataù doni fortojn al nia regiona sekcio, tute male pereigis ĝin, ĉar la nova aĝolimo kaj la forigo de la kategorio « subtenantaj membroj » faris, ke la plej fervoraj membroj, kiuj ankaù estis la plej aĝaj, tuj sentis sin fremdaj en Tejo. Ili aliĝis al UEA aù tute simple ankaù malaperis. Ĝis 1957 ni havis reprezentantojn ce la internacia junularkunveno de Tejo, kaj dum 1956-57 kaj 58 ni povis partopreni la paskan renkontiĝon ĉe Feldberg. Dume, ni povis iniciati kelkajn ekskursojn kaj renkontiĝetojn regionajn, sed kun malgranda sukceso. Dum la nuna jaro 1959, ni eĉ ne povis partopreni la internacian renkontiĝon ĉe Feldberg, kiel raportite en la lasta « La informilo ». Kio restas do el nia junulara sekcio? Krom la junulardelegito, kiu daùre vivas sed pro maljuniĝo kaj ĉiam pli multaj kromaj taskoj ŝatus trovi baldaùan posteulon, krom li, do estas 11 Tejoanoj: f-ino Duval en Aillevillers, s-roj michel Chapellier, Bernard Schmitt en Nancy, Mathieu en Thaon, Aubry en Lunéville, F-inoj Mangel en Le Lyaumont, Jannot en Ligny, Prudhomme en Chevillon, s-roj Harroué en Darnieulles, Pierre kaj Bernard Cuene en Strasbourg.

Al ili ĉiuj mi demandas: kion vi faras? ĉu vi ne havas deziron kontakti unu la alian, varbi junajn kamaradojn? Vi posedas viajn adresojn reciprokajn, la listo aperis en la julia numero de « La informilo ». Vekiĝu, interŝanĝu leterojn kaj spertojn, korespondu tutmonden, legu gazetojn, partoprenu esperantistajn kunvenojn kaj aranĝojn, kaj nepre skribu al mi pri via agado. Tiel mi havos materialon por la Tejo-paĝo de la estonta « La Informilo »!

Ekskursojn

J.P. Colnot iniciatis kun sukceso plurajn ekskursojn piedajn ĉi-jare, kaj estas rimarkinde ke nur unu Tejo-ano partoprenis ilin. Venis malpli junaj gesamideanoj, kaj eĉ kelkaj neesperantistoj, kaj ĉiuj estis interesataj kaj tre deziras daùrigi tiajn ekskursojn en kiuj retroviĝas gesamideanoj el diversaj urboj. Jen, por allogi vin, kie ni ekkursis:

– Dum Pasko, anstataù iri al Feldberg, ni, sed nur 5 ope, ĝuis mirinde belan ekskurson piedan en mozelaj Vogezoj. De Lutzelbourg al Saverne la dimanĉon, ni suprenmarŝis ĉiujn montojn de la suda flanko de la Zorn-valo, vizitante ĉefe la idolanan muron de Wustemberg, la Korvorokon, la ruinkastelon de Ochsenstein, la rokegojn de Brotsch kaj la tri ruinkastelojn de ambaù Geroldseck kaj de Haut-Barr. La lundon, la vetero estis malpli favora, ni revenis norde de la Zorn-valo, vizitante ĉefe la Karlsaltejon,la Grifokastelon, la kapelon de sankta Vito kaj la Rapen-rokegon. Entute 50 kilometrojn dum la 2 tagoj, kun multaj ripozmomentoj.

– Dum Pentekosto, ni decidis ankoraù pli belan ekskurson: ni rendevuis 4 ope ĉe la Bonhomme-pasejo, kaj de tie, ĉiam piede, ni supreniris al la Blanka Lago, kiun ni longe ĉirkaùis, poste al la Nigra Lago, al la Truta kaj Verda Lagoj. La lundon, de Soultzeren en la Munster-valo, ni supreniĝis al Frankenthal-Rokegoj kun la celo atingi la supron de Hohneck. Ve! Ni eraris pri vojo kaj subita fulmontrondro atakis nin meze en la mirinde bela « Vojeto de la Rokegoj ». Finfine, ĉio bone finiĝis, denove 50 km ni estis marŝintaj en 2 tagoj.- ĉar la « vojeto de la Rokegoj » tre impresis nin, ni decidis pri denova ekskurso tien kaj ni povis tion-ĉi fari la 7an de septembro. Ni estis 5, kaj de la « Schlucht-pasejo », ni sukcesis ĉifoje dank’al favorega vetero atingi la supron de Hohneck: 15 km en admirinda pejzaĵo. Pro la ĉiam bela vetero, ni tuj decidis plenumi la projekton kiun ni deziris efektivigi de 2 jaroj! Ni ekskursis al la Lago la Maix kaj al la Donon-pasejo la 14an de septembro. Ni estis 8 ĉifoje, kaj ni piediris nur 10 km en pli ripoziga pejzaĵo. Ĉu aliaj tiaj ekskursoj interesas vin? Jes? Do skribu al mi kaj mi avertos vin kiam ni decidos pri alia.

Perkoresponda kurso de Nancy

Artikolo resumas la aktivecon de tiu kurso, la nova adreso de la junuldomo estas 27 rue de la République en Nancy ( anstataù 36 cours Léopold). Do, 9a jaro de funkciado de tiu kurso, ĝi jam varbis centojn da gelernantoj, el kiuj bedaùrinde ne ĉiuj finlernis la kurson, kaj ankoraù malpli restas aktivaj post kelkaj jaroj. La kurso estas senpaga, tamen kotizo estas petata, aktuale 30 NF (intertempe naskiĝis la nova franko!). Pere de tiu kotizo, la gelernantoj pagas la kurslibron, sed ankaù aliĝon al UFE kaj la federacio, kun abonoj al « Franca Esperantisto », al « La Informilo », al « la praktiko », kaj senpagan anoncon por peti korespondantojn. Gvidas la lernantaron 11 korektantoj, el kiuj ni mem formis 7. La pliboniga kurso estas je la servo de la homoj dezirantaj kunlabori kun ni, kaj/aù al la membroj de UFE-UEA dum la koncerna jaro.