De 1960 ĝis 1969

196119621963196419651966196719681969

1960

Tejo-paĝo

La Tejo-paĝo estis tute dediĉita al la 16a I.J.K.(internacia junulara kongreso) de Tejo. Principe ne plu estas disponeblaj lokoj. La peranto povas akcepti nur principajn aliĝojn, por la kazo se unu aù kelkaj lokoj liberiĝus. 10 francoj aliĝis, neniu el nia regiono.
11 pliaj Francoj povis aliĝi al la internacia junulara kongreso.

En Roterdamo, la junaj francaj ĉeestantoj decidis fondi propran nacian organizon. La franca kongresa perinto de la jaro 1960, s-ro Colnot, konsciante pri la fragileco de neorganizita franca esperantista junularo, kaj pri siaj propraj malfacilaĵoj por daùrigi la peradon en la sekvontaj jaroj, unue provis instigi la junajn kongresanojn en Montélimar per letero direktita al UFE. Per dua komuna letero sendita por la kongresanoj en Roterdamo, li denove sugestis, ke la junuloj mem prenu en propraj manoj la gvidadon de siaj aferoj. La gejunuloj interesiĝis kaj 18 ope starigis la bazon de sia estonta organizo. Pluraj el ili ĉeestis en Bruselo la 45an Universalan kongreson kaj varbis la tieajn junajn francojn, tiel ke la nova asocio kalkulus jam ĉirkaù 40 membrojn.(Unua prezidanto de JEFO- Junulara Esperantista Franca Organizo- estis Michel Turin – Pontarlier, 25.)

20a orient franca kongreso, en Nancy la 22an de majo.

Raporto pri la 20a kongreso de la orientfranca esperantista federacio, okazinta en Nancy la 22an de majo 1960.

Ĉirkaù 30 gesamideanoj partoprenis la kongreson. Je la nomo de la nanciaj esperantistoj, s-ro Colnot unue salutis la kongresanojn. S-ro Boyet, federacia prezidanto, malfermas la kongreson, kaj post kelkaj enkondukaj vortoj, li transdonas la parolvicon al la sekretario. S-ro Colnot legas salutleteron ricevitan el la estraro de UFE, kaj leterojn senkulpigajn aù salutajn senditajn de diversaj federacianoj. Poste li legas la agadraporton: ne ekzistas multaj kaùzoj, por ke la nuna raporto estu multe pli optimista ol la pasintjara. La federacio daùre nur vivetas. Mankas sufiĉe multnombraj samideanoj kapablaj kaj bonvolemaj. Membroj antaùe aktivaj, nun opinias sin tro maljunaj kaj « lasas sian lokon al junuloj ». Junuloj estas malmultaj, konsideras sin nekapablaj kaj tro ofte rapide forlasas la movadon.

Photo 12 en la salonoj de la fama bierejo « Excelsior

Malmulte da propagando, malmultaj kursoj. Ekzistas nur du grupoj: Strasbourg kaj Nancy, kvankam estus eblecoj por ekzisto de pluraj aliaj (ĉefe Mulhouse, Bar le Duc, Epinal).

La federacio havas nun 80 membrojn (lastjare 77, en 1958 ankaù 80). Ni varbis 18 novajn membrojn, sed perdis 15 malnovajn.

La plej efika propagando ŝajnis ĉijare la japanaj vesperoj, organizitaj de s-ro Manceau en St Avold kaj de s-ro Denis en Bar le Duc, ili logis entute 750 personojn. Ili ebligis funkciadon de kurso kun 27 lernantoj en St Avold, kaj intereson de eminentuloj en Bar le Duc. La disdono de Zamenhof-broŝuroj bedaùrinde ne estis ĝenerale farata. Kelkaj estis disdonataj en Strasbourg kaj en Château-Salins. En Nancy mem, 500 estis dissendataj al eminentuloj. Nur 4 personoj respondis favore: deputito, lingva profesoro, direktoro de supera lernejo kaj lerneja inspektoro. Ĝenerale ni ne sukcesas aperigi gazetartikolojn, pri Esperanto aù D-ro Zamenhof.

Nur anoncante pure lokajn esperantistajn eventojn (kursojn, kunvenojn, kongreson), ni sukcesas montri ke Esperanto vivas. Ĉirkaù Nancy, J.P. Colnot dissendis al gazetoj 13 seriojn da artikoletoj (entute ĉirkaù 40 artikoletoj el kiuj 25-30 aperis laù la kontrolo).

Por fini tiun raporton pri propagando, ni diru ke s-ro Denis malavare disdonis la lastan verkon de P. Delaire al eminentuloj de Bar, kaj li ricevis favoran akcepton. Krom la jam menciitaj parolaj kursoj, ni sukcesis varbi en Nancy nur 2 parolajn lernantojn kaj s-ro Castel 3 aliajn en Hommarting. Ekzistas en la federacio du korespondaj kursoj. Pri la strasburga, de s-ro Ferez, mankas raporto. En Nancy, la junuldoma kurso povis varbi nur 9 lernantojn ĉijare. Dum septembro-oktobro, la sekretario klopodis aperigi gazet kurson en nia regiono, sed malsukcese. La kunvenoj de la grupoj okazas regule en Strasbourg, malpli regule en Nancy, kie la junulara sekcio nun preskaù tute malaperis. Pluraj junularaj ekskursoj okazis dum la jaro, partoprenitaj ĉiufoje de 5 ĝis 8 samideanoj. « La informilo » regule aperis en la nuna jaro. Harmonia kunlaboro inter s-roj Chapellier, Fondrillon kaj J.P. Colnot ebligis aperon de 4 numeroj, dufoje kun stencilitaj suplementoj, spite al la manko de redaktoro. Entute, do la federacio vivis iom pli ol pasintjare. Al ĉiuj membroj ni alvoku por ke, per ĉies kunlaboro, la nunaj rezultoj almenaù dekobliĝu. Poste, s-ro Chapellier disdonas sian kasraporton kaj samtempe komentas ĝin. Tiu raporto montras finan bonhavon de 257,93NF. La enspezoj estas 100NF, la elspezoj (ĉefe sendoj de bultenoj) 39,27NF. Ni substreku ke tiu saneco de la financoj venas de la fakto, ke la federacio nur vivetas. Rilatoj kun la nacia movado: s-ro Boyet klarigas siajn kontaktojn kun UFE. Poste, la sekretario legas la raporton de la nacia asocio, aperintan en la aprila « Franca Esperantisto », kaj komentas ĝin. La ĉeestantoj unuanime aprobas tiun raporton. Unuanime ankaù ili delegas s-ron Chapellier kiel reprezentanton de la federacio al la nacia kongreso de Montélimar. Laù la statutoj de UFE, ni ne rajtas posedi delegiton ĉe la administrantaro de UFE, ĉar nia federacio ne posedas 100 membrojn. Tamen s-ro Chapellier estis iam konsiderata de UFE kiel nia reprezentanto. La kongresanoj aprobas lian elekton al tiu posteno, se efektive ni rajtas havi delegiton en tiu administrantaro. Pri starigo de grupaj kaj federacia informofakoj, mankas por tio, kiel por multaj aferoj, la necesaj aktivuloj. Tamen la sekretario rimarkigas, ke de la ekzisto de « La Informilo », la informoj pri la Esperanto-vivo en niaj grupoj kaj federacio regule aperas. Oni sendas al UFE plurajn ekzemplerojn de ĉiu « La Informilo ». Estas rimarkinde, ke preskaù neniam redaktoroj de « Franca Esperantisto » uzis tiujn informojn por presado en la nacia gazeto. Tio, verŝajne, signifas, ke niaj informoj ne interesas la ceteron de la esperantistoj. Ni ne vidas, kial estus necese repreni tiujn informojn por tajpado antaù ol sendi ilin al la redakcio de F.E.: la teksto presita estas ja pli facile uzebla de la presistoj ol tajpitaj artikoloj. Sama rimarko koncerne la informojn pri la junulara movado. Tiuj rimarkoj faritaj, ni diru ke la nacia gazeto kontentigas nin per siaj aspekto kaj enhavo, same kiel per sia nun pli ofta apero. La internaj problemoj de la federacio estas poste pritraktataj. Laù propono de la sekretario, konstatante ke niaj statutoj fakte taùgus nur por plene vivanta federacio, la kongreso akceptas du aldonojn al la statutoj. Ili precizigas la senson de la vorto « grupo » kaj la procenton da voĉoj necesan por esti elektata en la federaciaj balotoj. Ili ankaù ebligas la eniron de izoluloj en la komitaton, por faciligi ties formadon. Tiam, la kongresanoj elektas novan komitaton: pluraj antaùaj komitatanoj ne plu deziras kandidatiĝi. Pluraj novaj membroj akceptas anstataùi ilin. Estas tiel elektitaj, ĉiuj unuanime, 10 komitatanoj: s-roj Boyet (Sarreguemines), Chapellier (Nancy), f-ino Colin (Lunéville), S-roj Colnot (Nancy), Degrelle (Joeuf), Denis (Bar le Duc), Férez (Strasbourg), Fondrillon (Nancy) , F-inoj Jacquot (Epinal) kaj Kuhn (Strasbourg).
Lasta punkto de la tagordo, oni nun legas kelkajn leterojn ricevitajn. Inter ili, letero de s-ro Manceau kun pluraj sugestoj por la federacia kaj nacia kongresoj. La kongresanoj decidas transdoni al UFE la deziron, ke estu studata la problemo pri unueciĝo de la laboroj de ĉiuj personoj, kiuj sur la tuta franclingva teritorio, klopodas instrui Esperanton. Estas ĉefe dezirinde, ke oni elektu nur unu elementan lernolibron, grandkvante eldoneblan je malalta prezo; dezirinde ankaù, ke oni ne lasu perdiĝi la lernantojn, ke oni povu interligi ilin per malaltpreza interliga gazeto. La laborkunveno tiel finiĝas. La kongreso nun akceptas germanan delegacion gvidatan de s-ro Günther Becker, prezidanto de TEJO, kiu diras sian ĝojon renkonti translimajn sed najbarajn samideanojn, sed sian bedaùron vidi ĉi tie nur malmultajn junulojn. La prezidanto fermas la kunsidon, la tagordo estas elĉerpita.

(Komuna tagmanĝo okazas en la restoracio ABC.)

Posttagmeze, dum komitata kunveno, estas elektata la estraro de la federacio :  Prezidanto: s-ro Boyet, sekretario: s ro. Colnot, kasisto: s-ro Chapellier.

Esperanto-ekzamenoj

Sekve al la ekzameno, kiu okazis en Nancy dum la federacia kongreso, la jenaj kandidatinoj ricevis el « Franca Esperanto-Instituto » la diplomon « atesto pri lernado »: F-inoj Kuhn Christiane kaj Josiane (Strasburgo), f-inoj Monique Colin (Lunéville) kaj Anna Jacquot (Epinal), ambaù lernantinoj de la koresponda kurso de Nancy, kaj komitataninoj de la federacio. Gratulojn al la sukcesintinoj!

Serio de malsukcesoj

Ni provis ekfunkciigi 2 vesperajn kursojn en la junuldomo (je la 18h30 kaj 20h30). Ni anoncis ilin per 20 afiŝoj, 500 flugfolioj, 6 gazetartikoloj. Neniu lernanto! Ni provis poste en la metia lernejo de s-ino Fondrillon : Denove neniu! La esperanto-sekcio de la junuldomo perdis ĉiujn antaùajn membrojn, krom 6 kiuj regule kunvenas 2 foje monate en progresiga studrondo.

Perkoresponda kurso : Ni sendis ĉiumonate komunikon al la 10 regionaj gazetoj. Ŝajne nur 4 aperis, venis 20 informpetoj, aliĝis 5 gelernantoj. …Malgrasaj bovinoj…

1961 1962 1963 1964 1965 1966 1967 1968 1969