1971

Koresponda kurso funkciis el Nancy kun 12 kunlaborantoj kaj 40 lernantoj en unuagrada plus 6 en supera kursoj.

Ampleksa kampanjo (10 gazetkomunikoj, radio-anonco, 100 Espéranto-Actualités, centoj da flugfolioj, dekoj da afiŝoj, alportis nur  3 lernantojn en la junuldomo. Nova informkunveno okazis februare en la socia-centro de kvartalo Beauregard, deko da ĉeestantoj, kurso kun 6 gelernantoj.

Geedziĝo – Nia samideano Pierre Viry, agregacia lingva profesoro kaj kunlaboranto de nia koresponda kurso, antaùe en Malzéville apud Nancy, nun en Mulhouse, edziĝis la 30an de marto en Soultz (68) kun f-ino Paulette Tschann.

Naskiĝo – En la hejmo de gesinjoroj Pierre Etienne en Malzéville (54) naskiĝis la 16an de majo fileto Denis.

Kursoj – Post informkampanjo relative intensa kiel lastjare aliĝis kelkaj gelernantoj en la junuldomo (nur unu finlernos), kaj 10 en Beauregard.

Kunvenoj: regulaj 2 foje monate.