1977

Decembra staĝo

47 staĝanoj en Nancy ; ni estis. sufiĉe multnombraj, ĉu ne ? Kaj ankaù laboremaj. Ni multe legis, prononcis, respondis kaj ade ! Ni eĉ manĝis kaj trinkis kompreneble. Alie, kiel labori, ĉefe dum dimanĉo, se oni nek manĝas nek trinkas? Kaj oni povas aserti, ke la manĝoj en la junuldomo allogas kaj plaĉas. Do ĉi-flanke, tute en ordo !

Ĉu vi scias, ke kelkaj trapasis ekzamenojn ? tiuj-ĉi ne nur lernis hejme kaj senĉese sed ankaù deziris scii, ĉu la ekzamenanto estas ne tro severa kaj la konoj sufĉhaj. Oni povas jese respondi al ambaù demandoj.

Vespere iu vojaĝinta samideanino lumbilde kaj…parole rakontis pri sia vizito al Rusujo : vera plezuro kaj por la okuloj kaj por la oreloj. Dankon, sinjorino Grampp ! Dankon ankaù al Dominiko, kiu plue spertigis nian, jam lacan, cerbon per amuza kaj lerniga ludo. Se iuj deziras koni tiun ludon, ili estas amike invititaj al la estonta staĝo.

Plie s-ro Colnot parolis pri Zamenhof, dum la vespero al li dediĉita, kaj kantigis nin helpe de surbendigita muziko. Kiel ĉiufoje la etoso ĉarmis, la amikeco sentiĝis kaj la infanoj…petolis, eble tro, sed infanoj estas kaj restas infanoj… Esperante, ke ĉi-tiu raporteto incitos kelkajn pliajn al partopreno en futura staĝo, mi deziras, ke ĉiuj paŝu al plena posedo… R. Degrelle raportis

La staĝo konsistis el 4 kursoj, gviditaj respektive de s-roj Deguines (A1 – 3 gelernantoj), Greiner (A2 – 21), Colnot (B – 10), Degrelle (C – 5). La plej vizitata estis A2 kun cirkaù 20 gelernantoj.

Ekzamenoj okazis dimanĉe, matene kaj posttagmeze (la kurso A1 tiam ne plu okazis). Dimanĉe posttagmeze, invititaj de la SAT-rondo, ni ĉeestis tre interesan ekspozicion pri Esperanto en la popol-universitato de Nancio. Unuafoje en niaj staĝoj ĉeestis 4 personoj el Metz kaj Thionville, kiuj eklernis Esperanton tute solaj per la metodo « Assimil » 6 monatojn antaùe kaj jam bonege parolis.

Jen opinioj de kelkaj staĝanoj :

El s-ro Lucien Deguines (88 – La Bresse): mia ĉefa impreso koncerne la lastan staĝon estas sento de re-kaj pli-vigligo pri Esperanto. Esti loĝinta dum 24 horoj en Esperantujo (eĉ se nur Esperantujeto !) esti pensinta kaj parolinta en Esperanto eĉ se ofte mallerte; esti vivinta kune kun homoj ĉiuj vivigitaj de la sama idealo, ec se devenantaj el medioj plej diversaj : ĉio-tio igas min kredi, ke tiu idealo estas ne tiel utopia, kiel iuj foje opinias.

El s-ro Gerard Greiner (54 – Ecrouves): pri la staĝo mi tre ŝatis la tre bonan etoson kaj  ŝajnis al mi, ke la krokodilantoj estis malmultaj. Malfacila estis la kurso A2, ĉar la konniveloj estis tre diversaj malgraù la lerndeziro de ĉiuj.

El s ino Marianne Muller (67 – Strasbourg): mi multe ŝatis la staĝon en Nancy. Ni estas dankema al vi organizi tiajn staĝojn kaj trovi tiel bonajn instruistojn.

El s-ino Oehri (67 – Strasbourg):.o jes ja, tre plaĉis al mi via lasta staĝo ! Ĝi estis plej bonega kaj mi esperas povi ĉeesti la sekvantajn.

Parolaj kursoj

En MJC Philippe Desforges, ni anoncis 2 kursojn fine de oktobro, per 1600 folioj, 50 afiŝoj, 10 komunikoj en la gazetaro. Nur 5 personoj enskribiĝis entute, kaj ĝenerale ili ne povis ĉeesti regule. Ni funkcietis tiel ĝis la fino de decembro, provante konstante varbi pliajn interesatojn sen sukceso. Ni ĉesigis la kurson, invitante la gelernantojn daùrigi perkoresponde la lernadon. Alia kurso, gvidata de s-ro Degrelle funkcias ĉiumerkrede por 2 knaboj.

Du informkunvenoj okazis dum januaro, anoncitaj per 4 gazetkomunikoj kaj 50 afiŝoj por provi starigi novan vesperan kurson en MJC St-Epvre, en la malnova urbo Nancy. Nur 1 persono interesiĝis, kiu aliĝis al la perkoresponda kurso.

En Vandoeuvre, en MJC Etoile, s-ro Kraemer gvidis duagradan kurson ĝis la fino kun 2 lernantinoj. Tiam li tranloĝiĝis al Guebwiller.

S-ino Hauser gvidas unuagradan kurson kun nur unu lernanto.Kunvenoj : Ni provis starigi kunvenojn komunajn por esperantistoj de Vandoeuvre kaj Nancy. Nur unu kunveno okazis dum decembro kun 5 ĉeestantoj. Poste la kunvenoj ne plu povis okazi.

Ni anoncis kunvenon en MJC Philippe Desforges, la 30-an de aprilo, al kiu estis ĉeestontaj anoj de la Tespa (teatra grupo de Parizo). 4 personoj ĉeestis, Tespa ne povis veni !

Esperanto en la universitato de Nancy

S-ino Marie-Thérèse Mas, asistantino en la scienca fakultato de la nancia universitato, renkontis iam profesoron Frank, el la universitato Paderborn. Li invitis ŝin prezenti dum sciencista seminario en Paderborn novembre, referaĵon pri siaj laboroj pri aùtomata lingvo-traduko. Ŝi havis eblecon elekti  aù la germanan lingvon, kiun ŝi tute ne scipovas, aù Esperanton. Ŝi elektis Esperanton! Ŝi kontaktis s-ron Degrelle (delegito de UEA en Nancy) por ke li prizorgu tradukon de ŝia  (tre malfacila!) teknika tasko. Ŝi eklernis sola kelkajn lecionojn, ni renkontiĝis plurfoje por kontroli ŝian lingvokapablon. Ŝi mirinde legas Esperanto-tekston, kaj ŝia prelego en Paderborn estis sukcesa. Poste ŝi prelegis denove  en Hanovro dum sciencista seminario, dum marto. Ŝi partoprenos alian seminarion en Jugoslavio dum junio. Ŝi daùre lernas por plej baldaù scipovi vigle diskuti en Esperanto. La regiona gazeto « l’Est républicain » dediĉis dum aprilo artikolon al tiuj sciencaj esploroj pri aùtomata lingvo-traduko kaj samtempe pri Esperanto kiel helplingvo.

Toul – la lernantoj pli malpli regule laboras per la libro « por la praktikantoj ». Lernantino provis varbi por la koresponda kurso.            G. Greiner.

Nekrologo – la 19an de marto forpasis s-ino Germaine Degrelle, patrino de nia sekretario Roger Degrelle. Ŝi estis 78-jara. Post sia filo, ankaù ŝi eklernis Esperanton per nia perkoresponda kurso, antaù preskaù 20 jaroj. Ŝi estis membrino de nia federacio ĝis la pasinta jaro.

La 17an de aprilo mortis s-ino Marchal, 101-jara, patrino de nia samideanino Andrée Marchal (kiu ofte gvidas parolajn kursojn en Nancy).

Sukcesis nia 5-a staĝo

Ni estis 45. Okazis 4 kursoj: A1 kun s-ino Marchal, 3 lernantoj – A2 kun s-ro Greiner, 9 – B  kun s-ro Colnot, 11 – C  kun s-ro Degrelle, 10. La  staĝoj sekvas unu la alian kaj la nombro de la partoprenantoj estas tre regula. Okazis la kutimaj kursoj, ni parolis, ni multe paroladis ( ni ja staghumis ghuste por babiladi!). Vespere g-roj De Zilah kaj f-ino Guimmelly (Metz) prezentis al ni tre interesan muntaĵon aùd-vidan pri Persepoliso. Dimanche

okazis ekzamenoj, partoprenis deko da kandidatoj, la ekzamenanto devis peti helpantojnĉhar la 2-a ekzameno postulas pli da tempo. Okazis urbovizito inter du pluvfaloj. Multaj promesis reveni decembre.                                                    Raportis J.P. Colnot.

Opinioj de staĝanoj

El s-ro André Grossmann: la 24/25ajn de junio mi havis la plezuron partopreni la 5-an staĝon de Esperanto. Ĝi konsistis el diversgradaj kursoj. Persone mi partoprenis la C-kurson, kiun lerte gvidis s-ro Degrelle. Ni legis en la libro « Paŝoj al plena posedo ». Enĝhi ni ĉerpis interesajn legaĵojn, kiuj okazigis viglajn kaj fruktodonajn diskutojn. Ĉiuj parolis nur en Esperanto, kaj tio igis la etoson tre entusiasmiga. Kun plezuro mi povis konstati, ke freŝaj esperantistoj jam flue kaj bone parolas. Ni vivis do dum du tagoj sur verda insulo : Esperantujo. Mi havas la impreson, ke la partoprenantoj de tia staĝo pli aktive kaj pli fervore partoprenas ol dum federacia kongreso. Tial, mi opinias, ke la organizantoj, al kiuj ni estu dankemaj, ja sukcesis tiamaniere interesi kaj allogi la samideanojn. Ni esperu daùran sukceson al tiaj staĝoj, por la prospero de nia lingvo.

El iu tasko de s-ro Ludwig (« Por la Praktikantoj », kurso B). Ĝis nun mi neniam partoprenis internacian renkontighon, do mi ankoraù ne vere povas priskribi tian atmosferon. Sed en Nancy mi jam havis unuan okazon por vidi, kio estas ebla per Esperanto, Unue mi estis ravita, kiam mi rimarkis, ke mi komprenis sufiĉe facile, kiam la aliaj kurspartoprenantoj parolis. Sed ne nur kiam la kurspartoprenantoj, ankaù la spertaj esperantistoj parolis…mi ofte facile povis kompreni.

Pro tio ke mi lernis la lingvon perkoresponde kaj ĉar mi neniam aùdis paroli ĝin,mi iom timis ne bone kompreni aù malbone prononci. Tute ne, ankaù tio ne estis malfacilaĵo. Plie mi multe ĝojis pro la atmosfero dum la staĝo, kie homoj, kiuj ne sin konis reciproke, tuj komencis paroli unu kun la alia, eĉ kiam oni iom timis paroli. La konkludo estas demando : kiam la venonta staĝo ?

El s-ro J. Lindau (Thionville) kurso C: « Mi diru, ke la staĝo estis tre agrabla kaj plaĉis multe al mi… »

El f-ino Elisabeth Rummel (Phalsbourg) kiu unuafoje konatiĝis kun Esperanto en kurso A1: « je garde un excellent souvenir de ce stage et espère participer au prochain ».

En la centra junuldomo Philippe Desforges vesperaj kursoj okazos ĵaùde je la 18a30 kaj je la 20a30 ek de la 27a de oktobro. En Vandoeuvre en MJC Etoile kurso okazos je la 16a horo.

.

Agadraporto por la jaro 1976-1977

El nia decembra staĝo :

Al nia 6-a staĝo en Nancy, aliĝis 52 personoj, sed 10 rezignis pro diversaj kaùzoj, i.a la fervoja striko kaj 3 alvenis neatendite. Do 45 entute kiel kutime nun!. Okazis sume 5 kursoj : Al (3 gelernantoj), A2 (6), B(9), C(13) ; ĉar pli multaj personoj anoncis sin por la kurso C-sed ne venis- ni faris 2 kursojn C. Gvidis respektive sroj Deguines, Greiner,Colnot, Denis kaj Degrelle. 8 personoj trapasis ekzamenojn, dimanĉe. Krom la kursoj, en kiuj la partopreno de la lernantoj ĉiam estas tre vigla, ni ĝuis muntaĵon de P. Denis pri la kongreso de Rejkjaviko sabate. La finon de la programo povis ĉeesti nur ĉirkaù 20 personoj, dimanĉe en la « labor-rondo », kie Petro Louis majstre prezentis al ni astronomiaĵojn tre interesajn.

Toul (54) – S-ro Greiner anoncis kurson per flugfolioj, afiŝoj, komunikoj en la gazetaro . Kelkaj gelernantoj venis, poste malaperis (3 studas en Nancy sed ne daùrigis tie la lernadon). Restas unu lernantino sed kiu jam tre vigle partoprenis la kurson B dum la staĝo en Nancy post du-monata lernado.

Post informado per 8 gazet-komunikoj, pluraj dekoj da afiŝoj kaj pli ol 1000 flugfolioj, nur unu nova kurso kun 4 lernantinoj gvidataj de f-ino Andrée Marchal funkcias ĵaùde je la 18a-45. Duagrada kurso funkcias ĉiun duan merkredon je la 20a-30 ĉiam en la MJC Philippe Desforges, 27 Rue de la République.

….lastminute : kurso kiun mi preparas en liceo Georges de la Tour vershajne povos starti ek de januaro. Plie, fotista klubo petis starigon de kurso.          J.P. Colnot.

Vizitoj

Fine de junio vizitis nin en Nancy s-ro Ivan Sishkov el Gabrovo (Bulgario) kun sia familio. Ni gvidis ilin dum vespera vizito de nia urbo.

Dum aùgusto pasis en Nancy s-ro Stanislas Mach el Poznan, prezidanto de la pola studenta Esperanto-komitato.

Poloj vizitis nian regionon – Revenante el Pollando post plezuriga vojaĝo, mi enaùtigis du polajn geamikojn, kiuj profitis siajn feriojn por viziti Francion kaj plibonigi sian scipovon de la franca. Ili vizitis Metz, Nancy, Lunéville Toul, Bar le Duc, ĉiufoje gastame akceptitaj de samideanoj. Poste ili petveturis ĝis Parizo kaj ĝis nun sen ia ajn novaĵo.  Informis R.Degrelle.

Ekfunkciis kurso en liceo Georges De Latour en kvartalo Beauregard. La eblecoj povus esti  grandaj en tiu vasta liceo kun 1500 gelernantoj. 25 enskribiĝis por lerni Esperanton, sed ne ĉiuj partoprenis la lecionojn. Des pli ke la 1-a leciono fiaskis pri alarmo pri bombo.