1964

Oficiala deklaro

Nia federacio estis oficiale deklarita. Sekve al la printempa referendumo, ĉiuj voĉdonintoj aprobis la novajn statutojn.
Poste la sekretario, J.P.Colnot, klopodis deklari oficiale la federacion ĉe la prefektejo de Meurthe et Moselle.
Sub la titolo « fédération culturelle de l’Est pour l’Espéranto » kun sidejo en Nancy (M.J.C., 27 rue de la République) nia federacio estas oficiale registrita je la dato 6a de julio 1964.
La registrado estas oficialigita per apero de anonco en la leĝa gazeto (J.O. du 31/7/1964).

Naskiĝo

En Laxou naskiĝis, la 30an de aùgusto, Liliane, filino de gesinjoroj Colnot.

Evoluo kaj moderniĝo de la nancia perkoresponda kurso

Alvoko al ĉiuj esperantistoj en (kaj eĉ ekster) nia federacio, kiuj deziras helpi en la perkoresponda instruado de esperanto al personoj, ĝenerale izolitaj, kiuj deziras lerni nian lingvon. Sufiĉas skribi leteron en Esperanto al la adreso de la kurso. Supera kurso estas je la dispono de interesatoj por prepari ilin al la superaj ekzamenoj de Esperanto. Ĉiuj esperantistoj estas krome alvokataj por konigi nian kurson al personoj, kiuj deziras lerni Esperanton. La kurso estas ĉiam senpage gvidata: la kotizo (21fr) entenas la kotizon al UFE kaj la federacio, kaj pagas la kursmaterialon kaj la poŝtajn elspezojn. Ek de nun, ni provas labori, unue per broŝureto kun fleksebla disko « nos premiers pas en Espéranto », due per moderna libro « ni parolu en Esperanto ». Ambaù estas eldonitaj de « éditions françaises d’Espéranto » (s-ro Ribot).

Prospektoj en Esperanto

A ĉiuj interesiĝantoj pri Esperanto kaj pri nia perkoresponda kurso, kontraù pago de 3fr50, ni sendos kiel dirite la broŝureton « nos premiers pas en Espéranto » kun fleksebla disko kaj kelkaj belaspektaj turismaj aù komercaj prospektoj. Esperantistoj povas ankaù mendi por konatiĝi kun tiu materialo. Krome ni petas ĉiujn, kiuj konas novajn belajn prospektojn, informi nin pri tiuj eldonaĵoj (se eble sendi ekzempleron aù priskribon kaj adreson, kie mendi).( Sekvas recenzo de 6 jam konataj prospektoj, daùrigenda.)

Koresponda kurso

Koresponda kurso ĉiam funkcias en Nancy, kun 10 lernantoj dum 1963, 15 dum 1964 kaj 17 novaj de post oktobro 1964. Supera kurso gvidas nun 5 lernantojn.