Historio de la urbo
Tulo, unu el la plej malnovaj urboj de la regiono, estas tre frue popolita.
Instalita inter du branĉoj de la rivereto Ingressin « Agresa », kiu fluas al la Mozelo.
Ĉefurbo de la kelta nacio de Leùkoj (gaùlia tribo), apartenante al la belga Gaùlio, Tullum « Tulom » estas subpremita de la Romianoj ekde 51 AK.
La diocezo de Tulo, tiel kiel tiuj de Messo kaj Verduno, konstituante la famajn Tri Diocezojn, estas landetoj civile regataj de episkopo.
Histoririĉa urbo
La situo de la urbo sur la pretora vojo Liono-Treviro trairante la mezon de la urbo (nun strato Michatel « Miŝatel » ebligas ĝian ekonomian disvolviĝon.
La edikto de Milano en 313, permesas la liberacan kulton.
Meze de la IVa jarcento, Sankta Mansuy « Masùi » evangelizisto, alvenas. Ĉirkaù 365, li iĝas la unua tula episkopo, regante vastan diocezon, kies limoj estas samaj kiel tiuj de Leùkoj.
La romian pacon sekvas barbara periodo, kiam okazas multaj invadoj.
La urbo estas ruinigita, precipe en 451, de la trupoj de Atilo.
Post la batalo de Tolbiac « Tolbiak » Klodvigo haltas en Tulo kaj lernas de sankta Vaast « Vast » elementojn de la kristismo.
Ekde la morto de Klodvigo, en 511 ĝis 925, Tulo sinsekve apartenas al la reĝlandoj de Aùstrasio, de la Karolidoj kaj de Lotaragio.
Dum tiu epoko, la episkopoj ricevas donacojn el Dagoberto en 622, el Karolo la Granda en 804, el Arnuldo de Loreno en 894 ; tiel ili iomete plistarigas sian potencon. Gi fortiĝas dank »al Henriko la Ia de Germanio, per la ĉarto de Majenco (en 928), kiu donas tempan potencon al la episkopoj.
Iom post iom, la urbanoj malakceptas la episkopan superregon kaj volas partopreni en la regado.
La ridintaj aù strangaj kvereloj daùras pli ol 300 jaroj kaj rezultas urba sendependeco.
Estas nur meze de la XVajarcento, ke la urbo, kiu daùre estas avidita de siaj narbaroj, elektas finfine estron.
En 1552, Henriko la IIa , franca reĝo, eniras en la urbon, tiel kiel en Messon kaj Verdunon kaj starigas garnizonon.
En 1648, pere de la traktato de Vestfalio, Tulo oficiale franciĝas.
Je la limoj de la franca reĝlando, la urbo, fortikigita de Vauban « Voba » en 1700, iĝas fortika urbo.
La dismenbrado de la diocezo en 1777 eksignas la malpligrandigon de tiu maljuniĝante urbo, profite de Nancio, nova kaj dinamika urbo.
La Revolucio kaùzas la detruon de multaj preĝejoj, monaĥejoj kaj abatejoj kaj maldaùrigas espiskopan historion daùrinte preskaù 14 jarcentoj.
Post la milito de 1870, kiam la urbo rezistas dum pli unu monato, la defendsistemo estas plifortigita de Seré de Rivières « Sere de Rivier », kiu starigas ĉirkaùfortikaĵojn sur la proksimaj altejoj.
En 1914, la urbo ne estas atakita, sed dum la dua mondmilito ĝi estas tre difektita (ĉirkaù 40%).
Fortika urbo
1552 : Tulo estas integrita en la franca teritorio. Nun la reĝo reprezentiĝas per la guberniestro. Tiel, la urbo okupas gravan rangon kontraù unue la duklando de Loreno. due la Germania Imperio.
1697 : Subskribo de la Traktato de Ryswick « Risvik », kiu ĉesigas la militon de la koalicio de Aùgsburgo La klaùzoj de la traktato necesigas gravan modifon pri la landlimoj, ĉar pluraj fortikaj urboj estas redonitaj al Holando kaj al Germania Imperio.
Ludoviko la XVa komisias tiun gravan laboron al Vauban « Voba ».
Urboj, kies Sarrelouis « Sarlùi », Longwy « Loùi » Phalsbourg « Falsbur », Brisach « Brisak » estas kreitaj ekde nenio.
En aliaj urboj, la bastionfortifikaĵo anstataùas la mezepokan ĉirkaùremparon ; tiel kiel cirkaù Messo, Marsalo, kaj Tulo.
En 1698, Vauban desegnas planon de bastionfortifikaĵo. La nova fortifikaĵo pligrandigas la urbareon sudoriente kaj antaùkalkulas tri enirpordegojn.
La konstruo komencas en 1699 kaj finiĝas en 1712 ; nur unu duoncirkla fortifikaĵo estas kontruita. Efektive, la projekto de Vauban ne finatingas : la fortika urbo situiĝas nur en tria defendlinio kaj oni favoras la limurbojn. La unuaj internurbaj kazernoj, kiuj ŝirmas la garnizonon datiĝas de 1747 kaj 1784.
El la tri enirpordegoj, nur la pordego de Messo postrestas tiel kiel ĝia origina stato, kun ĝia inĝenia sistemo de levponto. La pilastroj, la frontono kaj ankaù la mallarĝa tunelo permesas koncepti la modelon ellaboritan de Vauban.
La levponto, kiam ĝi estas levita, iĝas baro kontraù la transiro de la fosaĵo. La pordegoj de Francio kaj de Mozelo estas plilarĝigitaj en la XXa jarcento. La pordego de Mozelo montras embrazurojn kaj krenelojn, kiuj estas nur ornamitaĵoj.
Parto de la defendsistemo, la pordego de akvo kaj la kranego por plenigi la fosaĵoj, estas konstruitaj komence de la XVIIIa jarcento kaj estas bone konservitaj.
Multaj kazematoj estas starigitaj dum la XIXa jarcento. Ili ŝirmas infanterian kaj kavalerian garnizonojn pli kaj pli grandnombrajn kaj suksece integriĝas en la plano de Vauban, respektante la funkcian unuecon de la fortikaj urboj. Tiuj konstruaĵoj iĝas nepre necesa kun la progreso de la artilerio.
La urbanizado plivastigas Tulon preter la remparoj. Granda parto de la origina urbo estas konservita, sed bedaùras ke la nacia vojo transpasas la remparojn.