1957
Mirinda nova lernanto
Li lernis Esperanton en 2 semajnoj, ekinstruis ĝin unu monaton poste. Legu la artikolon verkitan de li mem sub la titolo : Impresoj de nova esperantisto
« Antaù ses monatoj, mi ricevis la lernlibron « cours pratique d’Esperanto » senditan de la nancia koresponda kurso. Kial mi mendis tiun-ĉi libron? Kio okazis, kiam mi ĝin tralegis? Jen tio, kion mi deziras ĉi tie diri. Mi mendis tiun-ĉi libron por scii. Mi estas scivolema. Kelkfoje, mi aùdis paroladojn, opiniojn pri Esperanto. Iuj diris, ke tiu ĉi lingvo estas infanaĵo bona por maljunaj virinoj aù ne okupitaj fraùloj; aliaj, ke ĝi estas bona afero. Iom post iom, legante mian unuan esperantistan libron, mi ekkonis tiun-ĉi « strangan » lingvon.Ĝi malkaŝis al mi sian facilecon, sian logikon, sian riĉecon. Oni povas, sciante la ĉefajn regulojn, fari la necesajn vortojn, aù almenaù ilin trovi. Baldaù, mi povis legi kelkajn artikoletojn, cetere tre interesajn, kiel tiujn de « La Informilo ». Mi konis Zamenhof nur laù la nomo, rapide mi estis kapabla legi lian vivon. Nun mi povas facile aù sufiĉe facile legi iujn ajn librojn. Neniam, mi vidis tian lingvon. Mi diros al vi, bonvolu ne ĝin ripeti, ke, post ses monatoj, mi legas kaj komprenas pli bone Esperanton ol… la latinan ligvon post 6 jara lernado. Do, mi eltrovis la gravan valoron de Esperanto. Ĉu mi povis scii tion kaj ne ĝin diri? Ne. Tial, dank’al la petskribo, mi povis paroli pri Esperanto kun multaj amikoj, konatoj kaj personoj tute ne konataj. Kion diri pri tio? Iuj, sciiĝante pri mia studo de la lingvo, kriis, kriaĉis: « Kiel? Kion? Vi? ». Feliĉe, nur kelkaj tiel opiniis. Aliaj libere kaj facile konsentis. Tiu ĉi peticio permesis al mi veni al la konvinko, ke personoj, al kiuj oni parolas pri Esperanto, kutime konsentas kun ni. Ĉiam ni havos « malamikojn »: tio ne gravas. Ĉiuj sur nia loko, provu gajni pli kaj pli da amikoj. Mi povus ankaù paroli pri la korespondado kun alilandaj samideanoj. Mi multe lernis dank’al tiu korespondado. Unue pri Esperanto, kompreneble. Due, mi sentis, ke ĉie estas aliaj personoj, junaj kaj maljunaj, inteligentaj kaj malpli inteligentaj, kiuj pensas kiel mi. Fine mi ekkomprenis la diversajn spiritstatojn de diversaj korespondantoj. Esperanto estas bona rimedo por interkompreniĝi, interfratiĝi. Kompreneble, ĝi ne estas sufiĉa rimedo, sed eble nepre necesa, por ke ĉiuj povu proksimiĝi. Kiel iu diris: »lernu kaj instruu! » Roger Degrelle.
Kunvenoj
Dum la kunveno de la 7-1-1957 la jena komitato estis elektata:
– prezidantino: s-ino B. Fondrillon
– vicprezidantoj: s-roj L. Collin, J.-P. Colnot
– sekretario-kasisto: s-ro J. Chapellier- helpsekretario: s-ro P. Viry
– rilatoj kun la gazetaro: s-ro P. Lemoy – bulteno : s-ro P. Fondrillon
– membroj: S-inoj Schmitt, Colnot, s-roj F. Chanut, G. Poiret, Bolzinger.
Ni rememorigas ke s-ro prof. Schmitt estas dumviva honora prezidanto de la nancia grupo.
La loka UEA grupo kunvenas nun ĉiujn unuajn lundojn de la monato je la 20h30 en aparta bela salono de kafejo Excelsior, tute apud la centra stacidomo.
La junulara sekcio, en junuldomo, 36 cours Léopold, kunvenas la 1an kaj 3an ĵaùdojn de ĉiu monato; ĝi ankaù organizis superan kurson, kiu estas malfermita al ĉiuj nanciaj membroj.
Grupkunvenoj okazis la 1-an lundon de ĉiumonato. Ĉiufoje ĉeestis ĉirkaù 15 personoj. Diskutoj alternis kun lumbildoj. Dum majo, prelegis Roger kun lumbildoj faritaj dum sia soldata vivo en Alĝerio. Li rakontis, parolis i.a. pri « tineo ». Neniu diris ion, krom mi: » tineo »? Kio estas? Eble mi eraris, balbutis Roĝero. Finfine ni kontrolis en vortaro « tineo = une mite ». Do, jen vorto, kiun neniu komprenis, ĉar ĝi ne estas ofte uzata. Sed neniu kuragĝis peti ĝian signifon! Dank’al komencanto ni lernis ion!
Krom la kunvenoj de la Esperanto-grupo de Nancy en « Excelsior », okazis ankaù ĉiusemajne tiuj de la junulara sekcio en la junuldomo. Dum tiu tempo, la kolektado de subskriboj daùris en tuta Francio. La limdato estis prokrastita ĝis oktobro.
Tejo-paĝo
La internacia junular-kunveno de Tejo okazos julie en Villeneuve les Avignon. Speciala alvoko al la junuloj aliĝi al Tejo. Paska renkontiĝo en nigra arbaro. Denove ni partoprenis, sed el Nancy kaj Verdun ni povis veni aùtomobile nur dum 24 horoj. Nur 1 francino, post 5-monata lernado perkoresponda, ĉeestis la tutan aranĝon, kaj raportas jene: de la 18a gis la 23a de aprilo okazis tre interesa junularkunveno sur Feldberg, en la konforta junulargastejo « Hebelhof ». Mia vojaĝo ne estis tre facila, pro fervoja strikado mi vojaĝis unue petveturante ĝis Strasburgo. Poste trajne, sed en Freiburg mi maltrafis la trajnon pro la malfacilaĵoj de fremda lingvo. Mi komprenis malbone la informojn de la germanaj oficistoj kaj vizitis ĉiujn kajojn de la stacio por serĉi mian trajnon! Nur post la foriro de la trajno, mi trovis la ĝustan kajon. S-ro Von der Ley, el Tailfingen, prezidis tiun renkontiĝon. Prof. d-ro Perrenoud, prezidanto de Svisa Esp. Societo (Neufchâtel), d-ro Michel Schmidt, organizanto de la kunveno, s-ro Günther Becker, prezidanto de Tejo, s-ro Reuchlin, prezidanto de Germana Esp. Junularo (Mannheim) interese prelegis pri Esperanto en la mondo kaj pri diversaj aferoj. D-ro Perrenoud montris la « oran metodon » kun demonstracio pri ĝia aplikado (t.e. metodo por plej rapide instrui Esperanton.). S-ro Von der Ley aranĝis amuzajn vesperojn: teatraĵojn, literaturon kaj ludojn. Mi lernis kelkajn esperantajn kantojn kaj mi partoprenis plurajn ekskursojn: interalie al la plej alta punkto de Feldberg kaj al Schlursee, grandioza pejzaĝo de Nigra Arbaro.La « paska leporo » kaŝis, en la arbaro proksime de la junulargastejo, individuajn nestojn kun ovoj por ĉiuj partoprenantoj. Tio estis tre afabla, ĉu ne? Tiu renkontiĝo estis, mia unua kontakto, kun Esperanto, tial mi antaùe iomete timis, sed ĉiuj gesamideanoj germanaj kaj svisaj estis tre simpatiaj. Mi estas tute entuziasmigita de tiu bona renkontiĝo kaj mi esperas, ke mi ankoraù povos partopreni aliajn similajn kunvenojn. Johanino Clément (Mirecourt)
Alvoko de la 2 sekretarioj (la ĝenerala: s-ro Chapellier, kaj la helpa: s-ro Colnot)
Ili memorigas pri la surpapera komitato nomumita de UFE antaù pli ol unu jaro, dum oktobro 56, komitato sen prezidanto. Do estas nova alvoko, por ke anoncu sin kandidato al la prezidanteco, kaj propono pri ĝenerala kunveno dum printempo 58, kiu povus okazi en Nancy, se almenaù kelkaj homoj bonvolos respondi.
Ekzamenoj en Nancy
Maje 1957. 5 gelernantoj el 8 sukcesis. Gratulindaj, 3 el ili, kiuj meritis la citon tre bone: Roger Degrelle, kaj 2 kunlaborantoj de la perkoresponda kurso: P.J. Mattenet kaj P. Viry.
Iom pli ol unu monaton post sia eklernado de Esperanto en 1956, Roger Degrelle malfermis kurson en la supera katolika seminario en Villers les Nancy (nun plejparte okupata de « maison de l’Asnée », kie ni organizis plurajn staĝojn). Sed somere 57, post fino de siaj studoj, li forlasis la seminarion. Anstataùis lin la plej bona lernanto, Jean Bertrand. Brilaj lernantoj, posedantaj ĉiuj 4 aù 5 lingvojn (latina, greka, germana, angla, plus kelkaj aliaj). Finfine ili abonis plurajn gazetojn kaj ĉefe legis perfekte la lingvon. Sed la tiama ekzameno konsistis el 10 frazoj tradukotaj esperanten el la franca. Neniu preparo antaùe. Katastrofa rezulto: Ĉiu kandidato fabrikis sian Esperanton! La verboj estis perfekte konjugaciitaj, neniam mankis akuzativo aù refleksivo. Sed la radikoj uzitaj estis plej fantaziaj. Neniu sukcesis, krom Jean Bertrand!
Nancy kaj la nacia intergrupa konkurso
U.F.E. organizis oktobre 1956 intergrupan konkurson. Nancy estis la sola urbo de la orienta federacio, kiu partoprenis ĝin. La konkurso finiĝis dum junio 57, kaj la grupo de Nancy sukcesis atingi la 3an lokon en Francio, kun 6658 poentoj (post St Claude 9128, Dijon 7159) kaj antaù 13 aliaj grupoj. Por atingi tiun rezulton, jen nia aktiveco:- aperigo de 83 artikoletoj aù anoncetoj pri Esperanto kaj pri nia aktiveco, en la loka gazetaro,- okazigo de 48 kunvenoj (ĉu tutgrupaj, ĉu junularaj),- sendo al UFE de 38 kotizoj, 32 abonoj al « Franca Esperantisto », 13 al « Esperanta revuo », 8 al « Mondo » (por nia grupo kaj la perkoresponda kurso),- malfermo de parola kurso kun 20 gelernantoj (en la supera katolika seminario). (Sed 2 publikaj kursoj en Nancy mem tute fiaskis.) Ni ankaù plenigis tute 44 peticifoliojn, (kun po 50 subskriboj), kaj parte 13 aliajn. Sed krome parto de nia agado ne valoris por la konkurso: gvidado de perkoresponda kurso kun 40 gelernantoj, respondo al ĉirkaù120 informpetoj kaj organizado de renkontiĝoj. Ni esperas fari ankoraù pli bone por 1958-59. La peticio: en Nancy ricevis ĉirkaù 3000 subskribojn. La ĉefa rikoltinto estis Roger Degrelle, kiu unue sukcesis subskribigi la episkopon de Nancy. Poste, tute nature, subskribis ĉiuj pastroj katolikaj ĉirkaù Nancy, ĉiuj estroj kaj instruistoj de katolikaj lernejoj, ĉiuj religiulinoj, ktp…
Letero al dekoj da parlamentanoj
S-ro Chapellier, kiel ĝenerala sekretario, sendis leteron al dekoj da parlamentanoj en nia regiono. Subskribis la peticion Jean Crouzier, deputito (54), P.O. Lapie, vicprezidanto de la nacia asembleo (li skribis « ankoraùfoje mi esprimas mian simpation al Esperanto »), Kriegel Valrimont, deputito (54), (kiu diris »mi ne vidas kial Esperanto ne enirus la abiturientekzamenon »), G. Gaillemin, deputito (88), (kiu « intervenas favore al la komisiono de nacia edukado »), F. Valentin, senatano (54), (konfesis ke li nenion konas pri Esperanto, kaj petas informojn, kiujn ni tuj sendis). La plej kuraĝa estis la senatano-urbestro de Nancy (s-ro Pinchard), kiu respondis: « inter miaj taskoj ne troviĝas la subskribo de peticioj! »
Tejo-paĝo
Malmultaj renkontiĝoj kaj ekskursoj okazis ĉijare. La kaùzoj estis la troa okupiteco de la respondeculo, kaj la manko de intereso de la gejunuloj. Krom la renkontiĝo ĉe Feldberg jam raportita, ni ekskursis 7 ope ĉirkaù St Dié dum majo (ni venis el 3 departementoj). Sed la vetero estis malfavora. Ni revenis frostiĝintaj. La artikolo estis verkita parte franclingve por la multaj novaj gelernantoj de la kursoj. Ni petis kunlaboradon de ĉiuj, por organizi renkontiĝojn ne nur promenajn sed se eble okazantajn dum lokaj festoj aù similaj.