1965

Speciala varbado

– Dum 1963, la nancia koresponda kurso (12 membroj), la nancia kurso 17, En Nancy, kie oni respektive kalkukis 27 kotizpagantojn dum 1963, 17 dum 1964 kaj nur 12 en 1965, la apatio estas ĝenerala, apenaù duondekduo da personoj, el kiuj nur 2 aù 3 membroj de UFE, regule ĉeestas la monatan kunvenon.

– 2 projekciadoj dum novembro 1964 ne sukcesis instigi la (malgrandan) publikon lerni Esperanton.

– El Nancy, 40 ĝis 60 komunikoj estis dissendataj ĉiujare al la lokaj kaj regionaj gazetoj, ili ebligas la varbadon de kelkaj korespondaj lernantoj (inter 10 kaj 20 ĉiujare.) Nun ni rilatas pri tiu problemo, kun la informa fako de UFE. Ĉiumonate, komunikoj estas regule liverataj al 12-14 regionaj gazetoj, entute pli ol 100 depost oktobro. La plej multaj komunikoj, tamen ŝajne ne aperas, nur la grava « Est Républicain » enpresas preskaù ĉiujn komunikojn, kondiĉe ke ili estu mallongaj kaj ne (tro) propagandaj.

– Post eldono de turisma fadfolio antaù 2 jaroj, la turisma servo en Nancy pagis anoncon ĵus aperintan en la jarlibro 1965 de UEA.

– Nur en Nancy, la publika intereso tute ne ekzistas, ne estas eble varbi parolajn lernantojn, malgraù 6 artikoloj aperintaj denove dum pasinta novembro en la lokaj gazetoj.

Nova delegito kaj junulardelegito

S-ro Fondrillon fariĝis delegito kaj fakdelegito en Essey-lès-Nancy (anstataù Nancy). S-ro Chapellier fariĝis delegito kaj fakdelegito en Nancy (anstataù nur fakdelegito). S-ro Colnot fariĝis delegito kaj junulardelegito en Laxou (anstataù JD en Nancy).

24a orientfranca kongreso

Raporto pri la 24a orientfranca kongreso okazinta en Nancy la 27an de majo. Ĉeestis 25 personoj (el 112 membroj).

Tuj post la malfermo fare de s-ro Boyet, federacia prezidanto, la sekretario s-ro Colnot legas salutleterojn de neĉeestantoj, inter kiuj sprita letero de s-ro Raymond Schwartz. Dume, disdoniĝis multobligita kasraporto, kiu jene resumiĝas: saldo je la 24/5/63: 287,87 – enspezoj: 250,80 – elspezoj: 159,83 – saldo je la 10/5/65: 378,84. La ĉeestantoj unuanime akceptas la kasraporton, kun gratuloj al s-ro Chapellier pro la klara redaktado.

La sekretario raportas poste pri la oficiala deklaro de la federacio ĉe la prefektejo de Meurthe et Moselle, sub la titolo « fédération culturelle de l’Est pour l’Espéranto », kaj legas la anoncon aperintan en la leĝa gazeto je la dato 31/7/1964.

Sekvas la aktiveca raporto de la federacio jam publikita en la pasinta « La Informilo ». De tiam ,la membraro ankoraù kreskis ĝis 112 membroj. La ĉeestantoj ankaù unuanime aprobas tiun raporton. Tuj poste, la aktivuloj alportas precizigojn kaj aldonojn pri la lokaj aktivecoj:

– En Strasbourg (s-roj Heintz kaj Cuené) la kursoj kontentige evoluas. La « unua mondcivitano », s-ro Garry Davis, ne nur eklernis Esperanton, sed ĵus fariĝis membro de nia federacio.

– En Epinal (s-ro Bergerot kaj F-ino Jacquot), nova kurso ne povis funkcii ĉi-jare, sed post la pasintjara kurso restas grupeto de fervoruloj. Kursoj regule okazas en la teknika liceo, gvidataj de s-ro Durand, sed la tiea licea reglamento ne permesas membrigi la lernantojn.

– En Thann (s-roj Kubler kaj Grossmann), grupeto de junuloj nun aktivas. Ili projektas renkontiĝon dum la 17-18-19aj de septembro proksima. Ili ĵus malfermis kurson en Roderen kun 8 lernantoj.

Photos 14 et 15 la esperantistaro en Thann la 19-an de septembro 65

– El Creutzwald, s-ro Manceau letere sciigis al ni ke li malsaniĝis kaj devis provizore ĉesi aktivi. Liaj kursoj tamen plue funkcias, gvidataj de lia lerninto s-ro Jawurek.

– En Bar le Duc,( s-ro Denis )pro ŝanĝo en la direkcio de la porinstruista seminario (kiu fariĝis gea), montriĝas kondiĉoj malfavoraj al la bona disvolviĝo de la kursoj. Ni esperas reboniĝon por la sekvontaj jaroj.

– En Nancy, de post oktobro 1964, kunlabore kun la informa fako de UFE, pli ol 10 gazetartikoloj estas senditaj (10 serioj al 7 ĝis 12 regionaj gazetoj). La sendo de la artikoloj okazas nun regule ĉiujn tri semajnojn, tiu agado celas alkutimigi la publikon kun la « fakto Esperanto ». Ĝis nun pli ol 50 personoj petis informojn, 13 mendis la diskon « nos premiers pas » kaj 18 lernas koresponde. La reto de korespondaj kunlaborantoj de la nancia koresponda kurso posedas nun 11 kunlaborantojn en 6 departementoj, kiuj ĝenerale ankaù gvidas aù preparas sin al gvidado de parolaj kursoj.

Elekto de la nova komitato : La ĝisnuna komitato estis elektita en Epinal antaù 2 jaroj, laù la malnovaj statutoj, kaj konsistis el 10 personoj. La tuta komitato nun eksiĝas kaj ni reelektos, konforme kun la nunaj statutoj, novan komitaton de 12 membroj. Ĉiujare de nun, ni renovigos trionon de tiu komitato. Laù alfabeta ordo, ni decidas pri la 4 komitatanoj jam reelektotaj dum 1966 kaj la 4 reelektotaj dum 1967. Inter la ĉeestantoj, anonciĝis 8 kandidatoj, 3 aliaj anoncis sin letere. Mankas unu kandidato. S-ro Kubler konsentas kandidatiĝi. La kongresanoj elektas unuanime la 12 kandidatojn: s-roj Bergerot (Epinal), Boyet (Sarreguemines), Chapellier (Nancy), f-ino Colin (Lunéville), s-roj Colnot (Laxou-Nancy), Cuené (Strasbourg), Denis (Bar le Duc), Durand (Epinal), Fondrillon (Essey-Nancy), Heintz (Strasbourg), Kubler (Thann), Manceau (Creutzwald).

Rilatoj kun la nacia movado. S-ro Boyet malfermas tiun gravan parton de nia tagordo per raporto pri la krizo, kiu minacas nian nacian unuiĝon. La funkciado de UFE ja ne estas la plej kontentiga, sed ni devas serĉi demokratajn rimedojn por plibonigi tiun situacion. S-ro Gouget, per sistema dissendo de cirkuleroj kaj pamfletoj riskas detrui nian asocion kaj senkuraĝigi niajn aktivulojn.Tre vigla diskutado sekvas, en kiu partoprenas ĉiuj aktivuloj, kaj ĝi daùras ĝis la 12a30. Post komuna tagmanĝo, la malbela vetero ne ebligas la projektitan viziton de Nancy kaj la diskutoj rekomenciĝas post la 15a. Iom post iom ellaboriĝis 2 rezolucioj, ambaù unuanime akceptitaj de la ĉeestantoj, ĉar ili resumas ĉiujn opiniojn. Unu koncernas racian manieron voĉdoni dum la ĝeneralaj kunvenoj de UFE, la dua koncernas la nunan krizon en la asocio. Ni petas klaran financan raporton, helpon de UFE per taùga materialo por instigi la novajn lernantojn aliĝi al la movado, aperigon de taùga gazeto, petas UFE konsideri la ĝentile prezentitajn proponojn, kio evitos malĝentilan percirculeran opozicion.

S-ro Heintz estos nia delegito ĉe la nacia kongreso en Le Havre. La tajpitan tekston de la rezolucioj ni sendos ĝustatempe al li kaj al UFE. Ni rekomendas al li 1/ sin deteni en la balotoj (pri jarraporto kaj financa raporto) 2/ prezenti publike niajn rezoluciojn.

S-ro Guillaume, la ĉefdelegito de UEA, petas novajn kandidatojn por fakdelegitaj postenoj : S-ro Denis proponas sin por la S.O.S-aùtomobila servo. S-ro Colnot ĵus fariĝis fakdelegito pri turismo. Ni serĉas kandidatojn ankaù pri instruado.

S-ro Guillaume petas alvokon por la subskribo de la peticio de UEA. S-ro Lienhardt letere pritraktis la saman problemon; li sugestis ke UFE eldonu foliojn por faciligi la peton de individuaj subskriboj (ĉefe de eminentuloj, parlamentanoj,ktp…). Ĉar la afero nun urĝas, s-ro Heintz petos en Le havre pozitivan respondon de UFE.
S-ro Colnot ĝis nun akiris favorajn subskribojn de 4 parlamentanoj en Meurthe et Moselle : S-ro D-ro Weber, deputito-urbestro de Nancy (tre favora), s-ro André Picquot, deputito de Toul, s-ro Pierre de Chevigny, senatano, s-ro Louis Dupont, deputito de Longwy.

Elekto de la estraro: anonciĝis nur la 3 kutimaj kandidatoj, tial la estraro konsistas denove el : Prezidanto : S-ro Boyet, sekretario : S-ro Colnot, kasisto : S-ro Chapellier.

Dum parto de la kongresanoj jam foriras pro la fervoja horaro, 5 personoj trapasas la ekzamenon de atesto pri lernado.
Projekciado de lumbildoj pri Nederlando finas tiun 24an kongreson. Protokolis Jean Paul Colnot

Peticio

Denove do, oni kolektas subskribojn por peticio lanĉita de UEA. La sekretario ĵus ricevis, kun aldonita tre favora letero, la subskribon de s-ro Trichaud, ĝenerala delegito de la franca federacio de domoj por junuloj kaj kulturo je la nomo de la tuta federacio, kiu grupigas 560 lokajn soci-kulturajn asociojn en tuta Francujo, kun pluraj centmiloj da membroj.

Ekskursoj kaj renkontiĝoj

Nancy Espéranto (kiel iam la Tejo-sekcio) proponas denove ekskursojn kaj renkontiĝojn. Jam okazis migrado, kun nur 4 partoprenantoj en la regiono de Raon l’étape, la 1an de majo, kaj denove la 8an de majo ĉirkaù Gérardmer.

Dum Pentekosto, renkontiĝis ĉe la Schluchtpasejo kaj ĉe la supro de Honneck, la esperanto-grupo de Romans (26) aùtobuse vojaĝanta, kun esperantistoj el Epinal, Thann kaj Nancy.

La 11an de julio kelkaj esperantistoj rendevuis en le Hohwald, de kie pieda ekskurso kondukis ilin ĝis monto Sankta Odila, kie renkontis ilin samideanoj veturintaj aùtomobile el Epinal.

Invito al junulara renkontiĝo en Thann (68) la 17-18-19ajn de septembro.

Kunvenoj

Nun regule kunvenas la grupo, unufoje monate de post septembro. La nombro de partoprenantoj grave altiĝis de 4 ĝis 10.
La vivo de la grupo plivigligis dank’al la ĵusa alveno de D-ro Tortel (el Strasbourg) kaj de s-ro Leyder,(el Aubenas), intendanto en liceo.

Kursoj

Ni provis « sesion de inicado al Esperanto » dum 5 vesperoj, fine de novembro.

Ekspozicieto prezentis Esperanton.

Ni anoncis per 15 afiŝoj, 1600 prospektoj, 3 gazetkomunikoj kaj radio-anonco : 6 personoj interesiĝis, 3 aĉetis lernolibron, neniu aliĝis al la kurso ! La direktoro de alia junuldomo en nova kvartalo petis la prunton de la ekspozicieto (pro filatelaj poŝtkartoj !) por prezenti ĝin dum filatela ekspozicio.

Daùris la recenzoj pri interesaj prospektoj en Esperanto.(14 ĝis nun )