Festo de la Eùropa Monato

Majo de Eùropo 2014

Kiel ĉiujare, kadre de  » Majo de Eŭropo », organizita de la urbo Nancio, ni partoprenis en « Eŭropa Vilaĝo », en la komerca centro St Sebastiano.

Dum 2 tagoj, la 2 kaj 3 anj de majo 2014, ni budis kaj renkontis sufiĉe multajn vizitantojn, kiujn ni informis pri diversaj aspektoj de Esperanto. Kun tiuj kiuj jam konis la lingvon, ni diskutis pri ĝia evoluo kaj ĝia nova impeto dank’al interreto kaj la sociaj retoj. Ni disdonis etan prospekton, kie troviĝis kelkaj informoj kaj kies kovrilo rilatis kun la temo de tiu jaro : barakti kontraŭ la malŝparado.

Comme chaque année, dans le cadre du « Mai de l’Europe », nous avons participé au « Village Européen », au centre commercial St Sébastien à Nancy.

Pendant 2 jours, les 2 et 3 mai 2014, nous avons tenu un stand et rencontré d’assez nombreux visiteurs que nous avons informés sur différents aspects de l’Espéranto. Avec ceux qui connaissaient la langue, nous avons discuté sur son évolution et son nouvel essor grâce à internet et aux réseaux sociaux. Nous avons distribué un petit prospectus où se trouvaient quelques informations et dont la couverture était en relation avec le thème de cette année : lutter contre le gaspillage.


Majo de Eùropo 2013

Comme chaque année, dans le cadre du « Mai de l’Europe », nous avons participé au « Village Européen », au centre commercial St Sébastien à Nancy.

Les 2, 3 et 4 mai 2013, nous avons rencontré d’assez nombreux visiteurs que nous avons informés sur différents aspects de l’Espéranto. Avec ceux qui connaissaient la langue, nous avons discuté sur son évolution et son nouvel essor grâce à l’internet et aux réseaux sociaux.

Kiel ĉiu jare, kadre de « Majo de Eŭropo, ni partoprenis en « Eŭropa Vilaĝo », en la komerca centro St Sebastiano en Nancio.

La 2, 3 kaj 4 ajn de majo 2013, ni renkontis sufiĉe multaj da vizitantojn, kiujn ni informis pri diversaj aspektoj de Esperanto. Kun tiuj kiuj jam konis la lingvon, ni diskutis pri ĝia evoluo kaj ĝia nova impeto dank’al interreto kaj la sociaj retoj.

Vidu la fotojn

Majo de Eùropo 2012

( la 3a/4a/5a de majo)

Ĵaŭdo la 3an de majo, ekde la 8a, Micheline instalis la budon, kadre de la eŭropa vilaĝo, en la komerca centro Sankta Sebastiano.

Inter la personoj kiuj interesiĝis pri nia prezentado, multaj jam konis la vorton « esperanrto »,

Ĉirkaŭ la 15a, Sinjoro Rossinot, urbestro de Nancio, kun delegacio de internaciaj rilatoj, haltiĝis por nin saluti.

Li diris al ni, ke li malkovris esperanton antaŭ kelkaj dekoj da jaroj kaj ke hodiaŭ, li subtenis tiun belan projekton,

La inaŭguro de eŭropa vilaĝo komencis per la paroladoj de Sinjoro Rossinot kaj de la respondulo pri la internatiaj rilatoj kaj finiĝis per amika manĝeto.

Dum babiladoj, pluraj proponoj estis faritaj por prezenti esperanton en diversaj lokoj (universitato de la daŭra kulturo, sciences Po ….).

Vidu la fotojn

Majo de Eùropo 2011

Tiu festo estis organizita de la urbo Nancio kaj kadre de la « Eŭropa vilaĝo ». De la 5a ĝis la 7a de majo 2011, en la centro Sankta Sebastiano, ni budis prezentante Esperanton, laù la temo de tiu jaro : « La propravola helpo ».

Ni montris diversajn propravolajn aktivojn : Solidarecan agadon, Gastigadon per la Pasporta servo, Eldonon de revuoj, tradukon de libroj, Internaciajn renkontojn, Kursojn.

Ni renkontis multajn homojn. La interdiskutadoj ĉiam estis interesaj kaj kelkfoje longtempaj. Inter la vizitantoj, ni povis rimarki :

–          La konsulon de Slovakio, kun kiu Jean-Luc parolis.

–          Kelkajn studentojn, geamikojn de Marek Blahus, ĉeka junulo el Brno. Li vizitis nin plurfoje ĉijare

–          Partoprenante en la programo « Erasmus », nederlandanon NICO HUURMAN, junan esperantiston, surprizis pri nia ĉeesto en tiu loko ! Ankaù li konas Marek.

Okaze, ni proponis la peticion « L’esperanto au bac » kaj ni kolektis ĉirkaŭ 150 subskribojn.

Majo de Eùropo 2010

En la centro Sankta Sebastiano, de la 3a ĝis la 5a de majo 2010,  ni partoprenis al la manifestadoj pri eùropa festo, organizitaj de la nancia urbo, laù la temo « Solidareco

Nia budo, inter tiuj de la eùropa vilaĝo, prezentis diversajn esperantistajn asociojn, kiuj solidarece agas : Bona espero, Esperanto-lernejo, Indiĝenaj dialogoj, Mazingira, Monda solidareco kontraù la malsano, Reintegriĝo kaj esperanto (Apsike).

Ni ankaù informis la interesitajn vizitantojn pri la lingvo Esperanto.
Lunde, Edmond Ludwig, prezidanto de orient-francia esperantista federacio, venis subteni nin.

Eùropa monato 2009

Nia asocio budis sur la placo « Maginot » (Maĵino), la 9an de majo.

Ni informis la pasantojn pri la lingvoj uzitaj en la eùropaj instancoj kaj lernejoj (parolitaj kaj skribitaj lingvoj, prezo de la lingva politiko…)

Vidi la fotojn

Eùropa Monato 2008

En majo 2008, nia asocio partoprenis la manifestadojn organizitajn de la urbo, dum ĉirkaù dusemajno.

Programo de la aktivecoj

Prelegoj

– Kiu lingvo por la venonta Eùropo ? fare de André Cherpillod

– Esperanto amika aù malamika de la plurlingveco, fare de Seán Ó Riain

– Prezentado de histrorie gravaj lokoj en Belgio, fare de Marcel Delforges

Ludoj

Puzloj, vojaĝludo tra Eùropo, krucvortoj, kartludoj, literaturludo….

Ekspozicio kaj informadoj pri la 27 landoj de Eùropa Unio

Por vidi la fotoj de la paneloj

Koncertoj de Jomo (muzikisto el Tuluzo), dimanĉe la 4an de majo 2008 kaj de la koruso « La Cantalud », ĵaùde la 15an 2008.

Raporto pri la agado

La salono « Chepfer » (Ŝepfer) sufiĉe vasta, ebligis ekspozi la dokumentojn kaj  la alpruntita materialo kontentis nin.

Malgraù la divastigo de afiŝoj fare de la Urbodomo, la vizitantoj estis malpli multaj ol ni dezirus. Tamen ni prezentis nian ekspozicion kaj niajn ludojn al pluraj lernejoj, kies la lernantoj estis entuzismitaj.

La invititaj prelegantoj A Cherpillod et Dr Sean O Riain parolis pri altnivelaj temoj. Ni bedaùris ke urbanoj ne ĉeestis, kiam la prelegoj okazis sabate.

La koncertoj ĉarmegis nin  per ilia kvalito kaj la bonhumoro kiun ili eligis. Ĉefe aùskultitaj de esperantista publiko, ili ebligis malkovri al ceteroj, la riĉecon de la eùropaj lingvoj tra la muziko.