La Malnova Urbo (La Ville-Vieille, « vil vjej ») :

Per tiuj vortoj, oni nomas la parton de la urbo, kiu etendiĝis ĉirkaŭ la duka kastelo kaj atingis siajn nunajn limojn jam mezepoke. Dum la 16a jarcento, fortikigado protektis ĝin per altteknika reto de bastionoj. Nenio postrestas el tiu-ĉi, krom ero malkovrita dum la pligrandigado de la Muzeo pri Belartoj (Musée des Beaux Arts = « Muze de bozar« ). Depost dekkvino da jaroj, sistema restaŭrado de la kvartalo faris al ĝi unu el la plej vidindaj partoj de la turisma tuto .

La pordego de la Krafo

En la XVIIa jarcento, la pordego de la Citadelo fortikigis la urbajn defendaĵojn …Sekvo

La pordego de la Citadelo

La duko Karlo la IIIa starigis ĝin en la XVIIa jarcento por duobligi kaj fortikigi la defendaĵon de la urbo…Sekvo

La duka Palaco

La duka palaco, starigita en la XVa jarcento, estis unue la residejo de la dukoj de Loreno…Sekvo

La preĝejo de la Kordelieroj

En la XVa jarcento, tuj post la Nancia Batalo, Renato la IIa starigis ĝin…Sekvo

Privataj Hoteloj

La Hotelo de Haussonville, starigita de 1528 ĝis 1543, tiu impona loĝejo montras renesancan stilon.

La Hotelo Ferraris estas belega privata hotelo el la XVIIIa jarcento, kiu proponas al la rigardoj, malantaù klasika fasado, mirindan ŝtuparon.

La Hotelo de la Lupoj estas privata hotelo, kiu estis konstruita dum la XVIIIa jarcento.
Pli da detaloj

Bazilico kaj Placo Sankta-Evro

La placo estas ornamita de fontano, sur kiu troviĝas la statuo de Renato la IIa, Lorena Duko…Sekvo