1979

Esperanto- tago por la infanoj de Toul kaj Pont-Saint-Vincent

La 20-an de majo, 26 gelernantoj de Pont-St-Vincent renkontiĝis kun 10 kamaradoj de Toul en loko situanta inter ambaù urboj. La celo de tiu renkontiĝo estis koni unu la alian kaj la plibonigo de la internacia lingvo per ludoj en la arbaro kaj per kantoj.

La vetero ne estis tre bela sed ne pluvis. Okazis multnombraj ludoj. Antaù ol forlasi nin reciproke ni kantis esperanto-lingve. Dezirante rekomenci la venontan jaron ni reveturis, kiam komencis pluvi…Tamen ni bele kantis !      raportis R.Guillaume.

« L’Esperanto en la lernejoj »

Informa teksto en la franca, kiu ekzistas ankaù sub formo de cirkulero, estas subskribita de s-ino M.T. Mas, ĉefasistantino en la universitato Nancy I , s-ro Guéguéniat, beletra agregacia profesoro en Sélestat, s-ro E. De Zilah, doktoro pri filozofio en la universitato de Metz, s-roj E. Ludwig, P. Denis kaj P. Etienne, instruistoj pri la germana  lingvo en Munster, Bar le Duc kaj Vandoeuvre.

Fakte la teksto de tiu alvoko estis proponita de s-ro Texier, prezidanto de U.F.E. Ni dissendis ĝin al diversaj lingvaj instruistoj kaj al 14 gazetoj. Tiu alvoko utilis por la 3-a Esperanto-semajno iniciatita de U.F.E. por aùtuno 1979.

Nia 9-a staĝo

Ĝi ja okazis la 16-17ajn de junio 1979 en Nancy. Ĝi estis sukcesa… kiel kutime.

Partoprenis 57 personoj, el kiuj 11 Germanoj, 1 Greko kaj homoj el 5 departementoj en nia regiono, el Dijon, el Norda kaj Pariza regionoj.

La kurson C gvidis s-ro Ludwig, B gvidis s-ro Greiner, A2 s-ro De Zilah kaj Al s-ro Colnot. Okazis ekzamenoj, funkciis (vigle!) la libroservo….

Jen leteroj ricevitaj post la staĝo :

– el gesinjoroj Giloteaux (59170 Croix) :….Mia edzino kaj mi estas tre kontentaj pri la aranĝo kaj la taùga kunvenejo. Gratulon pro la impona libroservo kaj al ĉiuj gvidantoj. (la kurso C, kiun ni ceestis, estis plej alloga pro la diversaj temoj proponitaj de la respondeculo).

….viaj staĝoj certe necesas por komencantoj kaj lernantoj de viaj korespondaj kursoj. Bone, ke partoprenas ankaù eksterlandanoj. Por « novbakito » la vizito al la staĝo certe povas havi favorajn rezultojn rilate la plian lernadon de la internacia lingvo.

… vian bultenon « La Informilo » mi nun legos per « aliaj okuloj ».

– el f-ino Jeanne-Marie De Feyter (57600 Forbach), kurso A2 :

…la staĝo en Nancio profitigis min kaj dimanĉon mi ekparolis Esperanton kaj mi ne plu bezonis serĉi ĉiujn vortojn. Mi povas diri al vi, ke ĝi ankaù tre plaĉis al Evangelo Panoussis, li skribis al mi de Stuttgart, ke li estas tre feliĉa ĉar li renkontis amikojn kiuj gastigis lin. Li estis tre malgaja, kiam li devis rehejmighi…

– el f-ino Lepeix (67000 Strasbourg)

…        la pasinta staĝo estis tiom bona, kiom la antaùa, kvankam la lito estis tiom mola, kaj ĝi tre interesis min (la staĝo!)….nun mi volas meti sugeston, kiu ne estas tute individua, ĉar samajn ideojn mi aùdis de aliaj C-kursanoj : estus bona kurso D, en kiu oni povus doni al jam lertaj esperantistoj veran Esperanto-kulturon. Estus deziro, ke tiu kurso estu dediĉita al literaturo kaj kulturo esperantista…

Kunveno la 2-an de oktobro (cele refunkciado de kursoj).

En la junuldomo partoprenis nur 5 personoj (kelkaj aliaj skribis aù telefonis). Tamen ni sukcesis starigi pozitivan programon:

– 2 parolaj kursoj okazos marde en MJC Philippe Desforges, gvidantoj Yves Scheffer kaj Andrée Marchal,

– kursoj 2a kaj 3a-gradaj okazos alterne ĵaùde je la 20a30. principe 3-foje monate entute.

– la perkoresponda kurso refunkcios, nova cirkulero estos eldonita, kiam aperos nia nova kasedo.

– anoncoj en la jarlibro de UEA por 1980 denove aperas 2 tutpaĝaj anoncoj en tiu jarlibro, 1 paĝo pagita de la Turisma Oficejo, 1 paĝo pagita de la junuldomo.

– La prezidanto kaj 2 federacianoj skribis al diversaj parlamentanoj por informi ilin pri la favora rezolucio de la departementa konsilio de Meurthe et Moselle, kaj inviti ilin viziti la junian staĝon.

Respondis pli malpli favore s-ro Coulais (deputito-urbestro de Nancy), s-ro Haby (deputito de Lunéville, eks ministro de edukado), s-ro Groscolas (socialista konsilanto, kunaùtoro de la rezolucio kun s-ro Huriet (nun senatoro, tiam prezidanto de la departementa konsilio), s-ro Laurain,(deputito de Mozelo), kiu konfirmis siajn rilatojn kun UFE por redakti novan leĝproponon. Sed neniu el ili vizitis la staĝon.

Nekrologo

Forpasis en Laneuvelotte, apud Nancy, post longa kaj suferiga malsano, f-ino Odile Moureaux, multjara kaj fidela lernantino de nia perkoresponda kurso (gvidis ŝin s-ro Degrelle). Ŝi eskapis el sia malsano kaj vojaĝis tutmonde plej fervore per korespondado en Esperanto kaj aùskulto de radio-elsendoj. Ŝi restos, por tiuj kiuj konis ŝhin, iu rideto fidela sur sufera vizaĝo.

Agadraporto

La ĝenerala konsilantaro de Meurthe et Moselle adoptis favoran rezolucion. Aliflanke, du samideanoj kontaktis la sindikaton de la liceaj instruistoj (SNES), vekis ĝian interesiĝon, pluinformis ĝin kaj okazigis interparolon en Parizo. Ĝi iĝu fruktodona !

Grava afero estis la informado al la publiko pere de afiŝoj, flugfolioj (1800 en Nancy), libretoj pri esperanto, surveturilaj reklamiloj kaj komunikoj aù artikoloj en la regionaj gazetoj aù elsendoj ĉe la radio aù la televido.

Dum la tuta jaro pli ol 100 artikoloj aù komunikoj estis sendataj al 12 gazetoj. Kelkaj tekstoj estis tute enpresataj, aliaj redaktoroj aperigis nur mallongigojn sed ĉefe gravas, ke oni legu la vortojn « Esperanto, internacia lingvo » kiel eble ple ofte. Ĉu kontentigaj rezultoj ? Por plezurigi nin, ni diru jes ! Por instigi nin al ada agado ni diru…ne ! kaj ni daùrigu ! Ĉu vi helpos nin ???        raportis Edmond Ludwig.

.

Kursoj

En junuldomo Philippe Desforges 2 parolaj kursoj okazas marde (7 gelernantoj gvidataj de s-ro Scheffer, ĵaùde de la 18-a (1 lernanto gvidata de f-ino Marchal). Kursoj 2a-gradaj okazas dufoje monate kaj kurso 3a-grada unufoje monate, ĵaùde je la 20-a 30. Komence ĉeestis 4 aù 5 personoj sed dum decembro nur 2.. ĉu ni daùrigu ?

En liceo Georges de la Tour, nova kurso funkcias per la « Nova Racia Kurso » por 5 lernantinoj. Ek de la 1-a leciono, la 13-an de novembro, mi klarigis al la lernantinoj, ke 50/60 horoj estas necesaj por lerni Esperanton. Mi do postulis, ke ili trovu tiun tempon antaù la fino de aprilo por povi finlerni la kurson kiu nun entuziasme funkcias dum 45 min ĉiusemajne, marde je la 13-a horo. La ceteran tempon la lernantinoj dediĉas al Esperanto ekster la kurso mem.J.P. Colnot.

Nia 10-a staĝo okazis en Nancy la 1-an kaj 2-an de decembro.

La listo de partoprenintoj eldonita kelkajn tagojn antaùe prezentis 63 nomojn. Kelkaj el ili ne povis veni, sed kompense aliĝis lastminute 15 pliaj personoj, el kiuj grupo de 12 lernantoj el Neustadt. Entute do partoprenis pli ol 70 personoj.

La 4 kutimaj kursoj estis gvidataj respektive de s-roj De Zilah (C), Ludwig (B), Greiner (A2) kaj Guillaume (A1).

F-ino Giummelly prizorgis la administran parton de la laboro, s-ro Degrelle vigle libroservis, verdire kun helpo de kelkaj ĉeestantoj.

Vespere ni kantis (gvidataj de s-roj Ludwig kaj Guillaume), kaj sro Colnot spektigis diapojn… Dimanche okazis krome ekzamenoj. La etoso ĝenerale estis tre bona. Espereble neniu bedaùris sian partoprenon. Al ĉiuj « ĝis revido » en nia 11-a staĝo en Soultzbach les bains.

Jen kelkaj leteroj pri tiu staĝo….

– El s-ino Muller (Strasbourg)…nur kelkajn vortojn por esprimi al vi mian grandan kontentecon pri la ĵus okazinta staĝo, kaj mian sinceran dankon por viaj zorgoj. Estas vera ĝojo por mi vidante, ke tiaj staĝoj havas tiel grandan sukceson!…Mi estas speciale kontenta ke mia lernantino, f-ino Haeusser havis bonegan impreson pri la staĝo. Mi kredas, ke ŝi faros bonan laboron en sia hejmurbeto Wissembourg… »

– El s-ino Hoffmann (Luxemburgo)..dankeme mi memoras la agrablajn tagojn en Nancy. Post pluraj jaroj da neĉeesto mi tuj rekonis la saman, varman kaj afablan atmosferon kaj la laùdindan etoson, kiu jam dum la unua staĝo en 1975 frapis min… »

– El s-ro Manfred Ritthaler (Neustadt-Hambach) .ankoraùfoje koran dankon, ĉar nun vere postefikas la unua lingva kontakto de miaj dekdu lernantoj, spertita en la amika rondo kun motiviga instigo parole apliki la internacian lingvon…kelkaj gepatroj jam danke alparolis min menciante la ĝojon kaj kontentecon de la infanoj. Hejme ili rakontis, kaj al geamikoj ili raportis, ke vere oni bone komprenis, se multaj infanoj frue komencus lerni Esperanton, ni vere havus la komunan lingvon de Eùropo…

Perkoresponda kurso

Pro financaj kaùzoj, ni ne povis mem eldoni la kasedon planitan por akompani la « novan racian kurson ». Fakte, pro la intereso , kiun tiu kasedo jam vekas en tuta Francio, necesas antaùvidi industrian fabrikadon (kaj ne unuopan kopion de kasedoj fare de amatoroj).

SAT-Amikaro, cetere eldonisto de la libro, akceptis financi la tutan eldonon. Registrita en la Chaux de Fonds fare de nia amiko Olivier Tzaut kaj de Perla  Martinelli, la baza kasedo estis plurfoje modifita, laù la deziroj de la komitato de la asocio. Entute do sufiĉe longa laboro por krei valoran ilon. La kasedoj disponeblos nur dum la venonta laborjaro.