Duka Palaco (Palais Ducal ; « Pale dukal »)
La duka palaco, starigita en la XVa jarcento, estis unue la residejo de la dukoj de Loreno. En la XVIIIa jarcento, Leopoldo kiu preferis Lunéville (« Lunevil »), ne prizorgis ĝin. Ĝi suferis sortoŝanĝojn kaj iĝis Lorena Muzeo en 1848. Ĝi estas ornamita de rimarkinda argilaĵo inspirita de tiu de Blois (« Blùa ») gracie miksante gotikan stilon kaj italian Renesancon.
Kiam fine li estis mastro de siaj ŝtatoj liberigitaj de Karlo la Sentimulo Charles le Téméraire, Renato la IIa konstatis ke la kastelo de siaj prapatroj ruiniĝas ; en 1502, li starigis novan konstruaĵon, kiu estis liniigita laù kanonikpreĝejo Sankta Georgo. Ĵakobo de Vaucouleurs (Voculer), kiu direktis la konstruejon ĝis 1522, estis la kreinto de la palaco ; kiam la filo de Renato la IIa regis, la konstruado daùris kaj ĝi finiĝis kiam Karlo la IIIa Charles III regis.
Ne estas sen konsekvenco, ke la duko Antonio partoprenis la batalon de Pavie (Pavi), ĉar li konis la arton de la Renesanco en Italio. Edzo de Renata (filino de konestablo de Bourbon ( « Burbo ») ; kiam li estis junulo, li vizitadis la kastelon de Blezio, kies monumenta pordego inspiris la pordistejon de la nancia dukpalaco ( pri tiu laboris la skulptisto Jacquemin de Lenoncourt (« Ĵakema de Lenocur ») ekde 1511 ĝis 1512) ; ĝi estas ornamita de kandelabroj, elementoj de romantikaj monumentoj, kiuj estis denove malkovritaj dum la epoko de la Renesanco, putti (« puti ») pufvangaj kaj mokemaj beboj, armilaj trofeoj kaj la ĉevala statuaro de Antonio ( fare de Mansuy Gauvain « Masui Gova ») en niĉo . Dum la Revolucio, tiu statuaro estis frakasita, Giorné Viard (« Ĵiorne Viar ») restarigis ĝin (en 1851) kunliginte la okran ŝtonon de Jaumont (« Ĵomo ») kaj la blankan, ovetformitan kalkoŝtonon.
La stilo, kiu karakterizas la Unuan Renesanson ankaù nomita « Transira Gotiko », tie interligas italajn ornamaĵojn kaj mezepokajn stukturojn, kie oni vidas tion ĉe la detranĉaĵoj de la balkonbalustradoj, kaj en la interna korto, la arkoj, kie egallateraj trianguloj estas enskribitaj, apogpilastroj kovritaj de gotikpinakloj. La mezfostaj fenestroj, la kortefiguraj medalionoj, la kuntorda modluro, kiu ornamas la stratflankan fasadon, la elstaraj objektportiloj ornamitaj de pluraj personoj, kiuj troviĝas sur la balkonoj (tre restaùrigitaj), estas tipaj de la Renesanco .
Granda kaj bela salono okupas la unuan etaĝon de la palaco ; Ĝi nomiĝis la Galerio de la cervoj pro pentrita ornamaĵo, kie Jakobo de Bellanges « Belaĵ » Jacques de Bellange partoprenis ; Karlo la IIIa paralele instaligis ejon, kiu venke konkuris kun ĝi : La Nova Salono….
Ĝardenflanke, la ŝtuparo de la Horloĝo( instalita dum la XVIa jarcento), ankoraù nomita turo de la Paradizo, dislimas la plej malnovan parton de la palaco kaj la klasikan flankaĵon realigitan de la duko Leopoldo.
En 1848, la Lorena Arkeologia Akademio instalis muzeon en la elmoviĝinta palaco, kiu servis kiel ĉevalstalo kaj poste ĝendarmkazerno. La arkitekto Emilo Boeswillwald « Bosvilvald », kiu estis ataŝeo ĉe la ofico de la historiaj monumentoj, restaùris la kovritan galerion de la renesanca korto dum Prosper Morey « Prosper More » (arkitekto de la urbo kaj de la Historiaj Monumentoj de la departemento ekde 1850) strebis renovigi la nordan parton de la fasado flanke de Granda Strato, por falsinte ĝin.
En 1871, incendio ruinigis la palacon kaj ankaù preskaù ĉiujn kolektojn de la lorena primitiva muzeo, sed la Lorena Arkeologia Ofico kaj aliaj mecenatoj zorgis pri ties renoviĝo.
La lorena Muzeo proponas kompletan lorenan historion, kaj kelkajn el la plej suksesaj verkoj de la artistoj, kiuj naskiĝis aù famiĝis en la regiono : Ligier Richier « Liĵie Riŝie », Georges de la Tour (Ĵorĵ de la Tur », Claude Derouet « Klod Derue », Jacques Callot « Ĵak Kalo » (300 kupraĵoj kaj la plimulto de siaj gravuroj), Cesar Bagard « Sesar Bagar », les Adam « Ada », Louis Cyfflé « Lui Sifle », Clodion « Klodio ». Oni vidas ankaù ekzemplerojn de la produktaĵoj de la famaj lorenaj manufakturoj (Lunéville « Lunevil », Saint Clément « Sa Klema », Niderviller « Nidervile ») kaj atestojn pri la riĉeco de la lorenkortega vivo (festenaj murtapiŝoj, mebloj, pentraĵoj)