1976

Kursoj

En Toul, fondo de kurso kun 10 geknaboj sub gvidado de s-ro Greiner.

En Nancy, 2 parolaj unua-gradaj kursoj sumigas 4 gelernantojn.

Alia kurso okazas en Vandoeuvre apud Nancy, kun 2 lernantinoj.

Okazas sporadaj kunvenoj.

La perkoresponda kurso sendis 72 komunikojn, ricevis malpli ol 100 informpetojn, registris 32 aliĝojn : duono de la pasinta jaro. Tio koncernas la unua-gradan kurson, kiun gvidas nun 20 personoj. Denove bone funkcias la dua-grada kurso per la libroj « por la praktikantoj » kaj « paŝoj al plena posedo ». (9 gelernantoj).

Oni diskutis por scii, kiun plej bonan kurslibron uzi ? kompreneble la perfekteco ne ekzistas. Tamen kelkaj libroj gajnus per plibonigo. Se iu estas sufiĉe sperta kaj pedagog-scipova por verki novan (kaj posedas tempon)…Dume ni uzu la librojn disponeblajn.

Oni ankaù diskutis pri la infanoj. Kion fari por ili, kun ili ? Car ili bezonas apartan programon. S-ro Greiner akceptis prizorgi ilin. Fine ni atingis la naciajn problemojn.

S-ino Muller estos nia delegitino en la nacia kongreso en la Grande Motte, kaj kunportos tiujn ĉi-subajn sciigojn: la agadraporto de UFE ricevis dekvinon da « jes » kaj duon da « sindetenoj », la financa raporto unuanime estis aprobita, la budĝeto estis aprobita de 16, malaprobita de 1 cheestanto. Necesis iom da tempo por elekti la konsilantojn de UFE.

Pri la decembra staĝo en Nancy

Parolas s-ro Deguignes (88 la Bresse) kaj f-ino Blondeau (57 Forbach): tridekope ni kunvenis en la centra junuldomo en Nancy, venintaj ne nur el orienta Francio sed ankoraù el Luksemburgio kaj Germanio. Tiujn 20an kaj 21an de decembro ni pasigis tre agrablan semajnfinon, lernante la parolan lingvon, gvidataj de sro Colnot, Degrelle kaj Kraemer. Malstreĉita estis la medio, gajhumoraj la kursestroj, varme gastiganta la junuldom-estrino malgraù sia krokodilado!

La staĝo komenciĝis sabaton posttagmeze kaj daùris ĝis la dimanĉa posttagmezo. Pro manko de praktiko niaj unuaj paroloj estis pli malpli mallertaj ; tamen la etoso rapide varmiĝis kaj malaperis la timo de la malpli parolemaj gelernantoj.

Okazis lumbildoj, muzeo-vizito…Tiu staĝo donis al mi fortan impreson, despli ke estis la unua fojo, ke mi partoprenis kunvenon. Mi estas tre feliĉa pro ĝi, ĉar mi lernis multe pli dum tiuj du tagoj ol depost mia konatiĝo kun la internacia lingvo. Plie, dum tiuj du tagoj, mi travivis spontanean kaj profundan amikecon, kiu miaopinie karakterizas ĉiujn Esperantistojn. Tiu amikeco abolicias la barilojn, nome limoj, generacioj, sociaj tavoloj. Unuiĝintaj ni estis, Germanoj Luksemburgianoj, Francoj, infanoj, junuloj kaj malpli junuloj, laboristoj intelektuloj…unuiĝintaj per sama frateco. Ja, Esperanto estas vivanta lingvo, kies scion oni povas multe plibonigi dank’ al partopreno en kunvenoj, staĝoj.

Kial do ili ne estas pli nombraj ?

Antaù la ĝenerala disiĝo rendevuo estis projektita je venonta printempo por sama laboro okaze de semajnfino. Ni invitas ĉiujn, kiuj ankoraù ne partoprenis en kunveno, al travivadi saman fratecon. Do, ĝis la revido !

(La una staĝo de parolata Esperanto, kiu estis per si mem historia evento en nia federacio, kunigis entute 33 personojn, kio estis bela rezulto por unua aranĝo. El la arkivoj de la staĝoj, mi notu ke funkciis 3 kursoj: A por komencantoj kun 8 gelernantoj gviditaj de J.P. Colnot, B por progresantoj kun 15 partoprenintoj gviditaj de  R. Degrelle, C por lertuloj kun 4 partoprenintoj gviditaj de  J Kraemer.)

Ekzamenoj

Dum la decembra staĝo en Nancy 12 personoj trapasis la ekzamenon de « atesto pri lernado ». Ĉiuj sukcesis, 7 ricevis la citon « tre bone », 2 ricevis la citon « bone ». Sukcesis ankaù dum 1975 la saman ekzamenon: 3 personoj el Bar le Duc, 1 el Ligny en Barrois. Kaj ni ankaù ĝoju, ĉar nia sekretario s-ro Roger Degrelle sukcese trapasis en Gresillon la « ateston pri kapableco ».

Perkoresponda kurso

La rezulto estas kontentiga, 12 perkorespondaj lernantoj ĉeestis la staĝon en Nancy.

3-a staĝo en Nancy, la 19-an kaj 20-an de junio 1976

Partoprenis 48 personoj en la diversaj gradoj, el kiuj 18 infanoj. La etoso kaj ĉefe la temperaturo estis tre varmaj ! Ĉiuj suferis pro tiu varmo, kiu estis laciga, eble la geknaboj pli ol la plenkreskuloj. Venis homoj el Sarlando (kun la tuta libro-servo de SEL), el Luksemburgio, eĉ el Usono (juna novjorkano biciklanta survoje al…Israelo!) kaj homoj el departementoj 54, 57,67,88….Okazis 4 kursoj, gviditaj de s-roj Greiner, Deguines, Colnot-Degrelle kaj Kraemer

Jen opinioj el diversaj partoprenintoj :

El s-ro Reinhard Haupenthal, membro de la akademio de Esperanto : »Kiam, en 1973, Sarlanda Esperanto-Ligo enkondukis siajn nun jam tradiciajn kulturajn semajnfinojn, ghia rezonado estis ke, ĝenerale, la Esperanto-movado, el pure lingva vidpunkto, lasas sin grupigi trioble : komencantoj, progresintoj, posedantoj. Laù tio ĝi devas aranĝi siajn klerigajn programojn. Evidente la paleto de la dua person-grupo estas plej bunta kaj sekve la kursoj adresitaj al tiuj homoj estas diverĝigeblaj. Tiun gvidlinion sekvis la ĵusa staĝo en Nancy (19/20 junio) proponante do, apud kurso por puraj kaj nuraj komencantoj, faskon da kursoj klopodantaj adekvatiĝi al la diversaj niveloj de la ek-, plu- kaj tre-progresintoj.

Jen kelkaj konsideroj, kiujn devus atenti tiu grupo de kursoj. Ĝiaj celoj estu : legi, kompreni, paroli. Tradukoj (ambaùdirektaj) ne manku. La zamenhofa konsilo traduka « ne tro-multe en unu fojo » povas aplikiĝi ankaù tie ĉi.

Fine, kelkaj sugestoj por venontaj stagoj :

1 – Ĉu ne eblas ilin aranĝi en pli pitoreska regiono, ekzemple en Vogezoj ? Tio ebligus interlecionan promenadon en la naturo, ekster la urba haladzo.

2 – Ĉu ne, anstataù la mank-hava kaj jam tro gurdita « paŝoj al plena posedo », preni ion pli suklingvan, ekz. « Kredu min Sinjorino » (Rossetti) aù verkon de Raymond Schwartz. ?

3 – Necesas atentigi la parteprenantojn pri la nepra neceso de hejma daùrigo de la laboro. Ĉiutaga legado tre helpas. Plej bone estus aboni kulturan revuon, kiel ekzemple « Horizonto ».

Gratulon al la orient-franca federacio kaj ties motoro, s-ro Colnot, pro la salutinda iniciato, kaj pluajn sukcesojn !.

El s-ro Joseph Kraemer, kiu gvidis la trigradan kurson : »La staĝo bone funkciis…Ŝajnas, ke ni devas elĉerpi la libron « Paŝoj al plena posedo » antaù ol komenci alian. La libro enhavas erarojn, certe, tamen ili okazigas diskutojn fruktodonajn !.. »

El s-ro G. Greiner, kiu kungvidis la kurson por geknaboj : « Unu tago sufiĉas por la infanoj. Du varmegaj tagoj estis tro longaj. Granda malfacilaĵo estis la diversaj aĝoj kaj la diversaj konoj de la infanoj. Do, nur kantoj kaj ludoj devus esti la venonta programo. »

El s-ro L. Deguines, kiu ankaù gvidis la kurson por la geknaboj (kaj lia filo Jean François, kiu ek-lernis) : « J.-F kaj mi-mem tre satis la staĝon. Li estis precipe impresita ĉar li vidis min diskutantan kun la juna Usonano kaj la Germana instruisto…en esperanto! Dum decembro estus domaĝe ne antaùvidi programon por geknaboj. »

El s-ro R. Degrelle, kiu gvidis la 2a-gradan kurson kaj la ekzamenojn :

« Ni firme preparu, alian staĝon por la 18-19aj de decembro, kaj ni denove antaùvidu programon por geknaboj. La staĝoj ni devas okazigi tie, kie eblas, kaj ĝis nun la nancia junuldomo estas la plej facila kaj malmultekosta loko. Ni ne forgesu, ke ĝenerale esperantistoj ne estas riĉaj despli kiam temas pri geknaboj.

El s-ro Cl. Meier, perkoresponda lernanto, kiu por la unua fojo praktikis Esperanton parole en la kurso A2: reveninte el la staĝo, mi estas tre kontenta. La medio estis bona, la partoprenantoj simpatiaj. La horaro (laboro dum 45 minutoj, ripozo 15 minutoj) bone konvenas. Kantado estus necesa, estus dezirinde doni al ĝi la lokon kiun ĝi meritas kaj meti ĝin en la programon de la unua tago dum la venonta staĝo.

El f-ino Beuré (Nancy- kiu nenion sciis pri Esperanto antaù la staĝo kaj faris sian unuajn paŝojn en la lingvo): je garde un très bon souvenir de ce premier apprentissage de l’Espéranto et souhaite pouvoir approfondir mes connaissances.. (Ŝi daùrigas perkoresponde).

Dum la staĝo, 2 personoj sukcesis la « ateston pri lernado », 3 la « ateston pri praktika lernado. Krome, s-ro Degrelle trapasis kaj sukcesis en Gresillon la « pedagogian ateston ».

Ni estis informitaj ke nia amiko Jean Chapellier kuŝas grave malsana en hospitalo.

Toul – Dum aprilo, per kelkaj afŝioj kaj ĵurnal-artikolo, s-ro Greiner provis starigi kurson kaj Esperanto-grupon. 7personoj komencis lerni.

Kunvenoj

La kunvenoj rekomenciĝis la 1-an de oktobro en la MJC « Etoile » en Vandoeuvre. Ĉeestis 5 personoj. Estontaj kunvenoj okazos ĉiun duan monaton. Kurso okazos en MJC « Etoile » ĉiuvendrede je la 19-a horo, ekde la 1-a de oktobro, gvidas ĝin s-ino Hauser. Duagrada kurso okazas samloke, vendrede je la 18-a, gvidas ĝin s-ro Kraemer.

En MJC Phlippe Desforges 27 rue de la république, en Nancy-centre, 2 kursoj funkcias marde ekde la 26-a de oktobro, je la 18a30 kaj je la 20a30 (gvidas s-ro Colnot la 2an kaj fino Marchal la 1an).

Alia kurso estas organizata de la SAT-rondo en labor-rondo (1bis, rue Drouin) sabate je la 14a30.

Niaj vizitintoj

Post vizito de Profesoro Nishiumi, delegito de UEA en Tokio, dum novembro 1975, ni havis la ĝojon akcepti novajn vizitantojn.

Juna Usonano alvenis aviadile en Luksemburgio dum junio. Poste li biciklis, kaj survoje al…Hungario kaj poste al Israelo  li vizitis nin dum nia junia staĝo.

Poste, revene el Parizo trajne, f-inoj Radvansky (fakdelegitoj de UEA en Budapest) ankaù haltis en nia urbo. S-ro Degrelle helpis ilin en tiu vizito.

Fine gesinjoroj Vali (ankaù fakdelegito en Budapest), post Strasburgo, vizitis nin la 3-an kaj la 4-an de septembro. Bela vetero bedaùrinde ne favoris ilian restadon. Ili forveturis poste al la itala kongreso. Artistoj, grafikistoj kaj pentristoj, gesinjoroj Vali kunlaboras en diversaj esperantistaj gazetoj, kaj s-ino Vali permesis, ke ni enpresu en nian Informilon delikatajn poemojn el ŝia plumo.

Toul – Nova informkunveno organizita de s-ro Greiner okazis en la junuldomo la 22-an de oktobro. Ĉeestis deko da personoj. Kvin el ili enskribiĝis por la nova kurso. En Toul aktuale (krom la infanoj, kiuj lernas de post la lasta jaro en la lernejo de s-ro Greiner) en la junuldoma kurso 5 personoj daùrigas la lernadon komencitan kaj 5 novuloj ekstudas. Jam tre bonaj rezultoj.

.

Nekrologo

Omaĝe al Jean Chapellier – La »ĉevalido de la kongresoj » ne plu ekzistas…Konata esperantisto forlasis nin : Jean Chapellier, kiu mortis la 26-an de decembro 1976 pro koratako. Li estis 69-jara. Oni alnomis lin la « ĉevalido » pro lia vivpovo kaj lia juneco. Sed tamen li estis rigora je la laboro kaj skrupula je aktivecoj, aktivecoj kiuj plej ĝenerale rilatis al Esperanto. Li partoprenis preskaù ĉiujn kongresojn internaciajn, naciajn, regionajn, fervojajn kaj filatelajn. Li estis UEA- delegito kaj fervoja fakdelegito en Nancy dum multaj jaroj. Ĉie li alportis bonhumoron kaj komplezemon. Pro tiu sindono li ricevis rekompenson : akademiaj palmoj. Bedaùrinde, de post kelkaj jaroj li ne plu estis « ĉevalido » kiel en la pasinta tempo. Li suferis pro reùmatismoj kiuj ek-atakis lin dum la milito. La lastan jaron li retiriĝis ĉe sia filo Michel en Moulin les Metz kaj poste en Vigy. Al tiu-ĉi kaj al lia familio ni kondolencas tutkore. …….Redaktis Blanche kaj Pierre Fondrillon.

Al tiuj linioj, verkitaj de geamikoj, kiuj konis s-ron Chapellier ekde lia junaĝo, mi volus tamen aldoni ion, kio pli koncernas nian federacion. Dum jaroj li estis la animo de nia federacio, li estis samtempe kasisto kaj sekretario. « La Informilo », dum la jaroj « 50 », estis presita de s-ro Fondrillon, kaj s-ro Chapellier dissendis ĝin. Post la morto de la tiama prezidanto, la federacio preskaù malaperis, ne plu ekzistis komitato, neniu plu volis esti prezidanto. Tiam, ĉiam sindona, ĉiam afabla ,ĉiam komplezema, s-ro Chapellier daùre laboris, enkasigis kotizojn, malhelpis la morton de la federacio. Kiam sub prezidanteco de s-ro Boyet kaj poste de s-ro Cuené, ni reorganizis la federacion post 1959, S-ro Chapellier restis nia kasisto.

Ĉar « La Informilo » ne plu povis esti presita, li mem tajpis  la stencilojn, multobligis kaj dissendis. Li ĉiam aktivis, plej ofte tre diskrete, spite al malbona sanstato. Li restis kasisto ĝis la lasta limo, en 1974. Sed ĝis la pasinta somero, li tamen ankoraù helpis: li gvidis perkorespondajn lernantojn. Tiam serio da koratakoj ne plu lasis esperon al ni. Kaj ĉiuj, kiuj konis lin, nun funebras. ………………Jean Paul Colnot, prezidanto.

Agadraporto por la jaro 1975-1976

la naskiĝo de du novaj parolaj kursoj (nome unua-kaj duagrada , trapasado de ekzamenoj, eniro en la nancian fakultaton pri sciencoj,

Ĝojiga novaĵo estas la starigo de duagrada parola kurso en Toul

Ankoraù bonega kaj esperiga novaĵo estas, ĉar Esperanto eniris la nancian fakultaton pri sciencoj rilate la « aùtomatan prilaboradon de tekstoj en la internacia lingvo sub speciala konsidero de la aùtomata lingvo-traduko ».

Temas do pri tezo pri aùtomata lingvo-traduko per Esperanto. Povos esti granda sukceso. Ni laboru kaj esperu…ĉiam !

Nova statutshanĝo estas proponita de la prezidanto, kun la celo plibonogi la tekston, faciligi la ricevon de subvencioj, ebligi revenon al la federacio de eksinĝintaj membroj, transformi simplajn abonantojn  al respondecaj kaj voĉdonpovaj membroj.