Enigmoj

Kovrita de haroj, mi produktas lakton, tamen mi ne estas besto.  Kokosnukso

Mi estas unu tago de la semajno.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos dombesto por gardado aŭ ĉasado, rondiro por la sekureco, difekto de la korpsurfaco, malsupra parto de io kava. Lundo (hundo, rundo, vundo, fundo)

Mi estas specio de feliso.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos fritilo, ronĝulo, maldika kaj mallarĝa breto, precize definita tempo.
Kato (pato, rato, lato, dato)

Mi estas unu el la kvar ĉefpunkto.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos malfermaĵo en muro, titolo de brita nobelo, senorda bando, fadeno por muzikinstrumentoj.
Nordo (pordo, lordo, hordo, kordo)

Mi estas unu tago de la semajno.
Deprenu mian kapon, mi iĝos sinonimo de vigleco
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos kelta kantisto, planto kun pikilharaj folioj, grasa substanco.
Mardo ( ardo, bardo, kardo, lardo).

Mi estas grasa substanco.
Deprenu mian kapon, mi iĝas organo de mamulinoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas planedo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas peceto de io. Butero

Mi estas rifuĝejo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas nutraĵo por ĉevalo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas iro de ia loko ĝis alia.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo en Japanio.  Haveno

Mi estas vento en la intertropika Azio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas nord-amerika lando.
Deprenu mian kapon, mi iĝas aŭdebla aervibrado.
Deprenu mian kapon, mi iĝas frakcio kun numeratoro egala al unu. Musono

Mi estas ornamplanto.
Deprenu mian kapon, mi iĝas luda aŭ sporta konkuro.
Deprenu mian kapon, mi iĝas malsama io.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ĉina mezurunuo. Aralio

Mi neniam bruas, tamen mi vekas ĉiujn.     La suno

Mi estas granda kaj plata boato por transriverigi vivulojn aŭ varojn.
Deprenu mian kapon, mi iĝas murrompilo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas inklino al persono.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la 17a litero de la alfabeto.    Pramo (un bac)

Mi estas cetaco.
Deprenu mian kapon, mi iĝas krudilego uzata de ledlaboristoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas rivero en Siberio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo.     Baleno

Mi estas malforta vento, kiun vi ŝatas somere.
Sen R, mi iĝas malvarmega vintre.     Brizo

La unua parto estas fabela estaĵ’ kun magia povo.
La dua estas triapersona pronomono.
la tria estas konsonanto.
La tuta estas deziro esprimata okaze de la nova jaro.   Feliĉo

Samaj en jaro, ni estas nur kvar.    unu       (11/11 estas la sola dato, kies la ciferoj estas samaj)  

Mi estas grava religia simbolo en la antikva Egiptio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas insekto el la ordo de la kolepteroj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ano de la popoloj el Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko.
Deprenu mian kapon, mi iĝas kapto aŭ ŝtelo.   Skarabo

Mi estas servutulo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas prem- aŭ tuŝ-butono.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ago por purigi ion.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la patro de patro aŭ de patrino.    Sklavo

Mi vidas vin maljuniĝi, sen neniam diri al vi tion.  Spegulo

En la spaco, ni estas tre proksimaj, sed ni ne vidas nin.   La okuloj

Mi estas ĝardeneto.
Deprenu mian kapon, mi iĝas grupo de kelkaj personoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas komercaĵo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas mezurunuo de areo.     Skvaro

Mi estas unu el la sep tagoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monaĥejestro.
Deprenu mian kapon, mi iĝas frapo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas prefikso signifante «triilionono» 10—18 .       Sabato

Mi estas en poŝo, sed tiu poŝo estas malplena.  Truo

Mi povas trairi profundan riveron kvankam mi ne scipovas naĝi.  Ponto

Mi estas besto kun ĝiboj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas substanco uzata por rigidigi tolaĵojn.
Deprenu mian kapon, mi iĝas mamulo el la familio de Musteledoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas angla hela biero.   Kamelo

Kiam mi aperas, jen longa, jen mallonga, ĉu antaŭe, ĉu malantaŭe, ĉu flanke, mi ne forlasas vin.  La ombro

Mi povas ronroni. Kelkaj ame prizorgas min, sed tio postulas kapablecon. Mi nutriĝas nur per likvoj, kvankam mi ne estas vivantulo.  Motoro

Mi havas stratojn sen ŝoseo, urbojn sen domoj, arbarojn sen arboj, riverojn sen akvo. Mapo

Mi estas ĉie, sed neniam vi povas atingi min. la horizonto

Oni lekas min, oni pugnas min, oni sendas min en ĉiujn direktojn.  Poŝtmarko

Mi estas malsana stato de animo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la tuto de io.
Deprenu mian kapon, mi iĝas riverego en Siberio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo. Spleno

Fama imperiestro aŭ franca skulpisto aŭ heroo de la verko de Marcel Pagnol.  César

Mi estas skatolo sen ĉarniro, sen ŝlosilo, sen fermoplato. Tamen, interne, orkolora trezoro estas kaŝita. Ovo

Entenante 6 literojn mi ektimigas, ĉar mi signalas danĝeron
Deprenu mian kapon, mi iĝas guto da salakvo
Deprenu mian novan kapon, mi iĝas ilo por batali. Alarmo

Mia paŝo servas al mi por antaŭeniri. Mian kapon vi devas turni.  Ŝraŭbo 

De polvo aŭ de salo, de rizo aŭ de tritiko ni povas esti. De sablo, ni povas mezuri la tempon.  Grajnoj

Mi parolas ĉiujn lingvojn, sen neniam lerni ilin.  La eĥo

Mi estas la sola homa eco, kiun neniu juste povas depostuli.  La modesteco

Vi ne scias, kie vi estas, kiam mi venas. Mi entenas nur akvon, sed mi estas netravidebla.La nebulo

Tiu, kiu min faras, ne min konservas. Tiu, kiu min havas, ne min rekonas. Tiu, kiu min rekonis, ne volas min.  Falsa monbileto

Ĉiu havas la sian, kiun neniu rajtas imiti. Ĝi markas posedon aŭ aŭtentikon. Tamen ĝi povas esti kruco.  Subskribo

Pri amo ni povas esti dolĉaj – Ĉe la aŭtoro, ni povas esti famaj – Kelkaj uzas nin por fari ludojn. La vortoj

Mi portas okulvitrojn, sed mi ne povas vidi.    La nazo

Mi entenas sukeron tamen mi ne estas dolĉa.   Sukerujo

Mi estas antaŭ vi, sed vi ne vidas min, ĉar se vi vidas min, mi ne estas plu.  La estonteco

Mi havas foliojn, sed mi ne estas arbo ; mi havas kovrilon, sed mi ne estas lito.    Libro

Oni ĵetas min, kiam oni bezonas min kaj oni reprenas min, kiam oni ne plu bezonas min. Ankro

Se oni nutras min, mi voras
Se oni trinkigas min, mi mortas    La fajro

Mi povas vin frapi, sed mi ofte estas bonvena kaj ĉiam en la mondo iu vidas min.  La suno

Kiel mi povas esti malantaŭ vi kaj samtempe vi  povas esti malantaŭ mi ?   Ni estas dorso ĉe dorso

Sufiĉas « jes » aŭ « ne » por ke ili malfermiĝu.    La lipoj