1989

Kursoj

La elementa kurso finiĝis la 25-an de januaro sed nur 6 gelernantoj el 10 lernis ĝis tiam.
Nun sekvas 2a-grada kurso per « Metodo 12 », daùre  ĉiumerkrede je la 19a horo.
Ni planas lerni kantojn unufoje monate.

Ekzistas 2 aliaj kursoj por progresantoj :

–          2a-grada (« Amuzaj Dialogoj »), dufoje monate, merkrede je la 20a30

–          3a-grada ankaù merkrede dufoje monate (je la 17a45 nun).

La kursoj unua-kaj duagrada finiĝis la 7-an de junio pro manko de « batalantoj », tio estas de disponeblaj gelernantoj.
La tria grado okazos ankoraù dufoje, la 14-an kaj 28-an de junio.
Poste ĉiuj ferios. Ni jam planas la venontan lernjaran : kunveno okazos en MJC Philippe Desforges la 20-an de septembro. La kurso(j) por komencantoj rekomenciĝos la 18-an de oktobro, la kursoj por praktikantoj povos rekomenciĝi pli frue. Ni jam planas disdonon de ĉirkaù 2000 « M4 » kaj de 2000 aliaj prospektoj en Nancy.

La projekto de kurso en la kadro de « universitato de konstanta kulturo » fiaskis, unue pro malbona informado fare de la universitato al interesatoj (nur 4 personoj finfine prezentis sin…2 el ili venis al la MJC) kaj manko de salonoj por kursoj en la universitato (la Junuldomo povus disponigi…kontraù pago de luprezo sed la universitato ne volis pagi!).

Ĉe la radio

Mi estis intervjuita la 24-an de oktobro dum ĉirkaù 20 minutoj de Jacqueline Pierson ĉe Radio France Nancy. Je la 10a matene ŝajne neniu rimarkis la elsendon, neniu publika reago.
La 2-an de januaro mi reagis al informo de « Europe n°1 », telefonante al la respondeculino de la elsendo « Vos yeux et vos oreilles sur l’actualité ». Mia interveno estis aùdebla samtage ĉirkaù la 13a30. Neniu scias ĉu estis reagoj.

Nova laborjaro

La unua kunveno de la nova laborjaro okazis en MJC Ph. Desforges la 20-an de septembro je la 20a30. Estis preparata disdono de pli ol 5000 flugfolioj pri Esperanto (2000 « metodo 4 » el UFE kaj 3000 novaj prospektoj).
Kurso estos denove provita en la Universitato de konstanta kulturo.
En MJC ni planas funkciigi kurson por komencantoj merkrede je la 19a horo ek de la 11-a de oktobro sed tiu horaro povos adaptiĝi al la deziro de la plej multaj interesatoj.
Por la septembra kunveno,  invito estis dissendita al pli ol 60 personoj en kaj ĉirkaù Nancy. Ni planas cetere kursojn 2a-kaj 3a-gradajn, kiel lastjare.

La nova laborjaro rekomenciĝis la 20-an de septembro. Tiam kunveno okazis en la MJC Ph Desforges. Ĝin ĉeestis 12 personoj, el kiuj pluraj novuloj (65 cirkuleroj estis dissenditaj jam en aùgusto). Mi disdonis tra Nancy en 3 semajnoj ĉirkaù 3500 flugfoliojn (el 5000 eldonitaj), 125 afiŝojn kaj 30 « disdonilojn » (kartonajn, laù modelo de UFE) por la aluditaj flugfolioj.
La disdoniloj mem krome efikis kiel afiŝoj. Mi-mem vizitis 3-foje ĉiujn ejojn, kun 3 malsamaj modeloj de informolioj, kiujn mi disdonis unuj post la aliaj (kaj eĉ 4-an fojon komence de novembro por repreni la restantajn neuzitajn).
Afiŝado kaj disdonado okazis en ĉiuj junul-domoj, soci-kulturaj centroj, liceoj, universitato (ĉefe beletra fakultato), ĉe la « universitato de la 3-a aĝo » (750 folioj nur tie…), en urbodomo, turism-oficejo, ĉe diversaj komercistoj, ktp. Efiko ?…
Ek de la 1-a leciono venis 6 novaj personoj por elementa kurso (lastjare post malpli impona propaganda kampanjo venis 10…, do la rezulto tute ne proporcias al la farita laboro… Mi promesas fari « malpli » venontjare !).
Poste, iom post iom, venis 1 aù 2 novuloj ĉiusemajne, ni devis pritrakti 3 foje tiun l-an lecionon… kaj la novuloj firme, ĉu aliĝas, ĉu malaperas ! Je la dato 15-a de novembro, 9 gelernantoj ĉeestas la kurson, sed alvenas novuloj ĉiusemajne ! Sekve ni donas al ili kelkajn klarigojn, speciale komence kaj fine de ĉiu leciono, sed dum la cetera leciono ili devas provi sekvi la kurson (ni atingas la 4-an lecionon…).

Krome funkcias 2-a-grada kurso, kiu uzas jen « Amuzajn Dialogojn », jen « Metodo-12 » aù funkcias kiel « konversacia rondo », 2- aŭ 3foje monate (merkrede je la 20a30). Ĉeestas 2 ĝis 7 personoj.
Kaj 3a-grado okazas nun unufoje monate je la 17a30, sed ĉeestas nur 2 aù 3 personoj, do eble ni ĉesigos ĝin… aù ankaù ĝi funkcios je la 20a30 (per « paŝoj al plena posedo »).

Komuna vespermanĝo okazos la 29-an de novembro. Ni planis krome festi la « Zamenhof-tagon » la 13-an de decembro ekde la 19-a horo.

Disdono de « metodo 4 » eldonita de UFE

Sekve al propono de la nacia asocio ni ricevis 2000 flugfoliojn kun reklamo pri « méthode Assimil »… Ni disdonis preskaù 1900… Nur 6 personoj respondis al la testo. Neniu el ili aliĝis al la kurso ! El tiuj « M4 » ni disdonis 750 en U.C.P. (universitato de konstanta kulturo, eks 3-a-aĝa)…Neniu rezulto !

Koran bonvenon!

Je la komenco de oktobro alvenis en Nancy d-ro Eduardo Ernesto Pelinca da Costa, kirurgo, kiu dum 2 jaroj specialiĝos pri neŭro-kirurgio. Kun sia edzino li alvenis el Brazilo. Ili jam partoprenas la Esperanto-vivon, li-mem kiel sperta esperantisto kaj lia edzino, Rahela, kiel eklernantino de la lingvo! Ambaù samtempe lernas la francan! Ili rapide instaliĝis en Nancy, ĉefe dank’ al sinjorino Madeleine Roux (laùdire ilia « franca patrino »!).

Nekrologo

Yves Scheffer, juna kuracisto tre konata en nia federacio, mortis la 9-an de februaro 1989 dum helikoptera akcidento en Alpoj. Li lernis Esperanton kun la Esperanto-klubo de Metz kaj poste venis al Nancy por studi medicinon.

Li ofte partoprenis lasttempe niajn kunvenojn en Nancy kun sia edzino Christine. En la lastaj jaroj de siaj medicinaj studoj en Nancy, li jam deĵoris kiel kuracisto de « medicina urĝa helpo » (S.A.M.U.).

Poste li transloĝiĝis al Metz kaj Verdun, kaj fine, dum sia soldatservo en Alpoj, li elektis la montaran medicinan savon. Tie li deĵoris de post oktobro pasinta…Dum helpo al vundita angla skianto, la helikoptero tuŝis elektrajn dratojn kaj frakasiĝis. El la 5 pasaĝeroj, 4 mortis dum la akcidento.

Perkoresponda kurso

Lasta komuniko aperinta en Mozelo (« Le Républicain Lorrain ») jam alportis pli ol 10 informpetojn leterajn aù telefonajn. Nun, la 30-an de januaro, aliĝis 19 gelernantoj por la nuna lernjaro. El ili, 2 jam finlernis « M11″ :  Kiel vi eble scias, de kelkaj jaroj nia federacio organizis konkurson por varbado al nia kurso. Jam plurfoje gajnis la premion s-ino Nau en Montigny lés Metz. Dum la pasinta lernjaro, ŝi denove premiiĝis ! (abono al la gazeto Monato »). Ŝi varbis 4 gelernantojn dum tiu jaro. La aliaj varbintoj estas P. Denis, A. Grossmann kaj F. Neel (en 51: St Martin sur le pré) Gratulojn kaj dankon al ĉiuj !.

Dum la ĵusa lernjaro ni dissendis al la regiona gazetaro 61 komunikojn. Ni povis kontroli la aperon de nur 25. Ni respondis al 114 informpetoj. Ni finis la lernjaron kun 46 gelernantoj (lastjare 35). El ili, ĝis nun 8 finis « M11 » kaj nur 5 aliĝis al « M12 ». Nia lasta komuniko al la gazetaro anoncis eblecon ricevi senpagan lecionon de Esperanto kontraù 2 pôstmarkoj. Eldonis ĝin SAT-Amikaro ; ĝi estis 16-paĝa kaj entenas multajn informojn pri Esperanto.
Ĝis la 15-a de aùgusto nur 3 gazetoj (en departementoj 70-kaj 52-54) aperigis ĝin. Venis 2 mendoj (SAT-amikaro mem ricevis 3 mendojn el nia regiono).
Mi ŝatus lasi la nomojn de la 3 finlernantoj, kiuj ankoraŭ nun membras en Esperanto France-Est. Inter la finlernintoj troviĝas: Jacques Herlé – J. Claude Wollfer – Maurice Schlewitz.

Lastminuta sciigo : nova kotizo : pro la plialtiĝo de la federacia kotizo kaj de la abono al « La Informilo », la kotizo de la perkoresponda kurso plialtiĝos por la nova lernjaro je 5F. Do kotizo kun libro kaj pedagogiaj slipoj: 185 F – eventuala kasedo (55 F) – 240 F.
Ni finis la lernjaron kun 46 gelernantoj (lastjare 35). El ili, ĝis nun 8 finis « M11 » kaj nur 5 aliĝis al « M12″.
1-a leciono de SAT-Amikaro » – En la kadro de la perkoresponda kurso ni anoncis julie en la regiona gazetaro la eblecon ricevi senpagan lecionon de Esperanto kontraù 2 poŝtmarkoj je 2.20 F, 17 personoj mendis ĝin, nur 2 aliĝis al nia perkoresponda kurso. Lastjare, preskaù duono de la personoj, kiuj informpetis kaj ricevis la bonegan flugfolion « L’esperanto a 100 ans » aliĝis al kurso (el 114 informpetintoj, 46 aliĝis perkoresponde kaj 10 al parola kurso) : konklude: prefere oni ne liveru al la publiko tro ampleksan klarigan materielon pri la lingvo (la broŝuro de SAT -Amikaro ampleksas 16 paĝojn).