1953
Prelego
A. Andrieux el Toulouse, studento en la universitato de Nancy, prelegis en la junuldomo, la 3an kaj la 10an de marto antaù relative granda publiko. Tiu prelego , tute en Esperanto, kun lumbildoj, temis pri io eble ne tre ŝatata de la esperantistoj: la atom-energio. Dank’al la lerteco de la preleginto, tiu prelego atingis universitatan nivelon, kiel la prelegoj de la someraj universitatoj. (Jes, mi ĉeestis kaj multe notis. Fine de la 2a prelego, ni estis, almenaù teorie, preskaù kapablaj fabriki atombombon-aù nuklean centralon. Bedaùrinde intertempe, mi perdis la notojn… tamen entute esceptaj prelegoj).
Honorlegia ordeno
S-ro Louis Collin, emerita poŝta inspektoro, eksprezidanto de la grupo de Nancy, ricevis la honorlegian ordenon (pro laborplena kariero, ne pro Esperanto-agado).
Novaj turismaj prospektoj:, la urba turisma oficejo en Nancio eldonis artan faldprospekton kun mallongaj klarigoj en 4 lingvoj: franca, angla, nederlanda kaj esperanta.
Kursoj
Laù instigo de Petro Louis, mi (Jean Paul Colnot) do kreis aùtune 1951 propran vesperan kurson kaj perkorespondan kurson. Mi ĵus retrovis arkivojn. Al la vespera aliĝis 7 personoj, perkoresponde ankaù 7. El la unuaj, kelkaj restis esperantistoj plurajn jarojn. El la duaj nur 1 lernanto finlernis. Mi ne volas citi ĉiujn gelernantojn kiuj finlernis la kurson dum 45 jaroj. Mi citos nur tiujn de la 2 unuaj jaroj. Do la unua estis S-ro Jean Mangel en vilaĝo le Lyaumont (Haute Saône). Li estis esperantisto dum multaj jaroj, esperantigis sian filinon (kiu edziniĝis kun posta lernanto de la kurso), kaj ni organizis apud lia domo sur la kamparo plurajn etajn renkontiĝojn. Dum la dua lernjaro aliĝis vespere 6 gelernantoj, sed koresponde …62! Ne ĉiuj laboris kompreneble,sed dum la vintro 52, mi freneziĝis por korekti ĉiujn alvenantajn taskojn; mi nombris plurajn centojn! Petro Louis kaj pluraj Sat-anoj iom helpis min. Sed rapide mi komencis selekti la plej bonajn lernantojn por proponi al ili kunlaboradon en gvidado de lernantoj. La unua estis Pierre Viry, tiam studento en Nancy, nun agregacia profesoro pri angla lingvo, kiu kunlaboris dum multaj jaroj, ĝis li edziĝis , translokiĝis al Mulhouse kaj malaperis. Entute 10 gelernantoj perkorespondaj finlernis la kurson tiun jaron. Mi citu rapide:
Bernard Préaux en Ville-Houdlemont (54),
André Wagner en Dieuze (57), li estis tre aktiva kaj kreis grupon de junulgastejanoj esperantistaj, ĝis 1956, kiam li grave malsaniĝis; li tiam rompis ĉiujn kontaktojn. Nun li zorgas pri asocio de esperantistaj handikapuloj
Renée Roussel , Herserange (54),
Michel Chevrier, Baccarat (54), kiu longe partoprenis renkontiĝojn
François Bourgeois, Réméréville (54), kiu ĝis antaù kelkaj jaroj ĉeestis triagradajn kursojn en Nancy
Micheline Janot, Thiaville (54), kiu 4 jarojn poste fariĝis mia edzino
Fernand Néel, Vignot (55) nun loĝas apud Reims
Madeleine Legille, Pompey (54)
Liliane Janot, nun mia bofratino.
Kiu(j)n kurso(j)n mi uzis? Mi volis nepre neùtralan kurson, do ne uzis la tiaman « racian kurson ». Mi elektis la « praktikan kurson », eldonitan de la centra esperantista librejo en Parizo ( nun malaperinta).Ĝi estis neùtraligita eldono de « la racia kurso ». Poste, mi komencis uzi la kurson de s-ro Ferez (Strasburgo): 22 lecionoj per flugfolioj. Kaj pri la financoj? La unua jaro finiĝis kun deficito je 1.455fr. La duan jaron, mi enspezis kaj elpezis ĉirkaù 30.000fr, kaj jarfine deficitis nur 649fr. El mia poŝo mi financis la aĉeton de kursoj, jarfine la deficito el mia poŝo estis 6.519fr., sed restis stoko de lernolibroj La lernantoj pagis kotizon je 450fr por la libro, aù 250fr por la kurso Ferez.
TEJO
La organizo lamis, ni ne ricevis la deziratan gazeton. Mi plendis, kaj ricevis en marto 53 el la tiama franca ĉefperanto de Tejo, Daniel Luez (ankoraù nun delegito de UEA en Laon (02) ), leteron, en kiu li proponis al mi peradi la aliĝojn al Tejo en 14 departementoj de nord-orienta Francio ( Champagne, Lorraine, Alsace, Franche-comté, Bourgogne – (eble oni notu en Esperanto: Ĉampanio, Loreno, Alzaco, Franĉkonteo, Burgonjo). Mi tuj jesis kaj komencis agadi. Mi povis do aperigi franclingvan alvokon en « La Informilo ». Franclingvan, ĉar ĝi estis dissendita al ĉiuj membroj de Tejo de post 1949 (ne devige ĉiuj lertaj esperantistoj) kaj al ĉiuj perkorespondaj gelernantoj. En tiu unua informo, mi klarigis, ke franca sekcio de Tejo estis nun organizata, ke ni petis ĉiujn esperantistojn sub 30 jaroj aliĝi. Tejo ne celis konkurenci UEA, sed nur ebligi al junuloj, per modesta kotizo (280fr jare) aliĝi al tutmonda junulara organizaĵo. Mi provis varbi por la kongreso de Tejo en Wörgl (Tirolo) aùguste, (sed mi mem ne povis partopreni, ĉar devige miaj ferioj okazis julie). Ni konsilis ankaù aboni « La Informilon » (nur 20fr jare) por ricevi informojn pri la regiona sekcio nun starigata.
Mia ideo estis, ke en la junuldomo de Nancy ekzistu en la junulrondo 2 sekcioj: unu aliĝanta al la junulfako de SAT, la alia al Tejo. Petro Louis nenion diris (komence)…
Dum Pasko 53, Petro Louis organizis, kunlabore kun SAT-anoj en Freiburg/Brisgau, internacian renkontiĝon en la junulargastejo de tiu lasta urbo. Cirkuleron mi sendis al ĉiuj perkorespondaj gelernantoj. El miaj gelernantoj, ĉu vesperaj, ĉu korespondaj, deko venis kaj ebligis plenigi aùtobuson por veturi ĝis Freiburgo. Iuj venis el norda Meurthe et Moselle, aliajn ni « kaptis » survoje en Baccarat aù Raon l’Etape. Kun la Sat-anoj de Nancy, ni estis ĉirkaù 30 kunvojaĝantoj, eble iom pli multaj ol la germanoj, kiuj atendis nin. La renkontiĝo estis simpatia, la diskutoj interesaj, kun belega ekskurso al Monto Feldberg la plej alta supraĵo de nigra arbaro. Nur unu nigra punkto: per adaptita programo, la organizantoj provis (sensukcese!) malhelpi la personojn interesatajn ĉeesti meson la paskan dimanchon. Finfine, ili tamen povis ĉeesti sed restis rankoro ĉe kelkaj. Mi mem, ne koncernita, ne intervenis (provizore…).
S-ro Colnot elektita vic-prezidanton de orientfranca federacio
Dum la 18a orientfranca kongreso, okazinta en Strasbourg la 17an de majo, okazis elekto de la nova estraro.
S-ro Colnot retrovis sin vic-prezidanto ĉar la nancianoj proponis lin, sed li ne estis feliĉa pro tio! Li ne satis paroli publike, kaj ne kuraĝis rifuzi, sed li tute ne sentis sin kapabla anstataùi la prezidanton, se…(kaj efektive « se » okazis).
Rilatoj inter la 2 esperantistaj grupoj en Nancy
Noto de Jean Paul Colnot, pri la rilatoj inter la 2 esperantistaj grupoj en Nancy: Eble vi rimarkis, ke la vorto « junulrondo » malaperis. Kial? Kio okazis en Nancy? Pri tio neniam informis « La Informilo ». Nu, en la junuldomo, Petro Louis decidis ,ke 2 kursoj semajne (lia kaj mia) estas bonaj, sed ke ni ankaù bezonas kunveni por diskuti. Cetere li ekpreparis por 1954 la tutmondan SAT-kongreson. Nu, bone, prave. Sed mi mem, 2 foje semajne, praktikis sporton, en kiu mi komencis ricevi sukceson post pli ol 2 jaroj de streĉa trejnado. La kunveno estis fiksita ĝuste dum unu el tiuj sportaj vesperoj. Mi diris: » mi ne ĉesos mian sporton, cetere mi sufiĉe praktikas la lingvon, mia ĉeesto ne estas nepre necesa ». Kaj la unua kunveno okazis. Dum mia sekvanta kurso, ĉiuj miaj vesperaj gelernantoj revoluciis : »kial vi ne avertis nin ke Esperanto estas politika afero? Por ni estas finite, ni estas tre malkontentaj kaj ne plu deziras lerni la lingvon ». Mi estis ege surprizita. « Kio do okazis? Klarigu! » Kaj ili klarigis… la temo de la diskuto estis astronomio, P. Louis kaptis la okazon por ataki la relegiojn, la pastrojn, la registarojn, ktp…Li eĉ aldonis » tiuj, kiuj ne pensas kiel mi povas nur esti stultuloj! ». Ĉar la tuta diskuto okazis en Esperanto, ĉar ĉeestis ankaù grupo de Sat-anoj, ĉar miaj lernantoj ne kapablis bone esprimi sin en Esperanto, neniu kuraĝis protesti. La hazardo volis ankaù, ke preskaù ĉiuj miaj gelernantoj estis katolikaj (3 venis el katolika liceo St Joseph). Mi estis konsternita. Mi konis Petron Louis de pli ol 2 jaroj. Mi havis por li grandajn admiron kaj amikecon. Ekde la komenco oni sciis, diskutante kun li, ke li estas anarkiisto, ke krom Esperanto lia ĉefa intereso estas sennaciismo. Sed antaùe, li neniam provis trudi siajn opiniojn al aliaj. Kaj pri siaj opinioj, ĉiu estas libera. Ankoraù nun mi multe ŝuldas al li: li estis talenta oratoro, kaj mi provis iom imiti lin. Li estis lertega organizanto, kaj mi estis entuziasmigita de lia maniero prezenti Esperanton kaj gvidi kurson. Tion li konkretigis verkante la junulkurson. Tiun verkon lian, en kiu li metis tiom de si mem, mi vidis iom post iom naskiĝi, kiam mi vizitis lin. Li zorge redaktis ĉiujn tekstojn, dezegnis ĉion. Eĉ se nun tiu libro naskis kritikojn, kiam ĝi aperis, mi juĝis ĝin avangarda. Mi admiris… Do la sekvantan kunvenon, mi partoprenis. Kun mi, nur unu lernanto. Fronte al mi, tuta grupo de 8 -10 Sat-anoj. Mi petis klarigojn de P. Louis, rimarkigante, ke ĝis nun li ĉiam laboris por Esperanto relative neùtralece ,kaj,ke mi esperis daùre kunlabori kun li laù tiu neùtraleca maniero. La diskuto kompreneble okazis tute en esperanto, kaj mia lernanto ne tuŝis teron! Respondo de P. Louis (laùmemore kaj resume): « estas vere, ke ĝis nun mi laboris sufiĉe neùtralece por Esperanto. Sed mia ĉefa celo ne estas instrui Esperanton por ĝi mem, sed varbi la homojn al miaj ideoj kaj al SAT. Neùtraluloj ne interesas min. Mi scias, ke vi planas organizi sekcion de Tejo. Mi ne povas kontraùi. Sed via loko ne plu estos en la junuldomo. Vi trovu alian kunvenejon! ».
Ĉiuj Sat-anoj aprobis lin, krom S-ano Andrieux ( la sciencisto-studento), kiu provis « rondigi la angulojn ». Sed P. Louis estis obstina, ankaù mi cetere.. Sed li forgesis iun punkton: li kaj liaj grupanoj, ne estis anoj de la junuldomo. Oni nur pruntis al ili ĉambron por kursoj kaj kunvenoj. Mi mem kaj pluraj el mia grupo estis male membroj de la junuldomo, ĉar ni manĝis en ĝia restoracio. Cetere la junuldoma estraro ne estis favora al ne-neùtrala agado. Dum pluraj monatoj la Sat-anoj kaj ni plu kunvivis tie (sed en apartaj ĉambroj.). Post kelkaj monatoj, sentante sin ne dezirataj, la Sat-anoj translokiĝis al la popol-universitato de Nancy (labor-rondo). P. Louis daùrigis tie siajn kursojn kaj kunvenojn. Li krome fariĝis la ĝenerala sekretario de la labor-rondo, en kiu li ankaù organizis kursojn kaj ekspoziciojn pri astronomio. Li ankaù organizis tie la Sat-kongreson en 1954, majstre kiel kutime. Niaj rilatoj restis longe malbonaj. Sed fine iom post iom, ni pli bone rilatis. Lia Sat-grupo iom post iom disiĝis. Sed liajn ekspoziciojn pri astronomio mi ĉiam admiris. Iam pli ol 20jarojn poste, dum unu el niaj staĝoj en Nancy, ni vizitis tian ekspozicion kaj li klarigis ĉion en perfekta Esperanto. Li admiris min pro mia senlaca agado por Esperanto, dum li iĝis tre seniluziigita kaj amara. Kiam li fariĝis 82 jara, li forlasis Nancion kun sia edzino, por vivi ĉe sia filo apud Angoulème. Antaùe, li petis min anstataùi lin en la labor-rondo por gvidi Esperanto-kursojn. Mi provis, sed neniu lernanto anoncis sin, kaj pluraj Sat-anoj, kies adresojn mi posedis, ne respondis al invito pri kunvenoj. La prezidanto de la labor-rondo ne deziris daùrigi la provojn kaj promesis direkti al mi en la junuldomon la eventualajn interesiĝontojn. Kun Petro, mi plurilatis letere ĝis lasta januaro. Mi eksciis septembre 1996, ke li mortis en Angoulème, 87 jara.
Eble mi finos nun la rakonton pri miaj rilatoj kun Sat. Tre ofte mi gvidis vesperajn kursojn per la junulkurso. Mi mendis ilin al la libroservo de Sat-amikaro. Plej ofte la respondeculo sendis kun la mendo, ekzempleron de ilia bulteno. Mi trovis ĝin interesa, kaj iam pagis abonon. La kasisto respondis: » abonon aù aliĝon? »- respondo: » mi konas la regularon de SAT, mi agadas por Esperanto, tute ne por klasbatalo. Vidu ĉu mi povas esti membro. » Poŝtrevene mi ricevis mian membrokarton. De sufiĉe multaj jaroj mi do estas membro (de Sat-amikaro) kaj simpatie rilatas kun la diversaj aktivuloj en Francio.
Raporto de s-ino Blanche Fondrillon pri la 38 universala kongreso en Zagreb. Tamen, ŝi ne raportis pri la kongreso mem, sed pri la Lando kaj la homoj, kiujn ŝi renkontis. Resume: ek de la trajna eniro en Jugoslavio, severa kamparo, senkulturaj montoj, kulturoj sen diverseco: nur maizo, heliantoj, kanabo. En la trajno, fortikaj gelaboristoj, tre simple, tre malriĉe vestitaj. Lingvo tute fremda. Sed jen Zagrebo: bela, vivanta urbo, loĝantoj afablaj, gastemaj. En magazenoj ne mankas bonaj nutraĵoj, la plej diversaj produktaĵoj de suda Lando. Ekskursoj, polvokovritaj vojoj, malmultaj vilaĝoj, malaltaj dometoj, malriĉaj kulturoj. Oni renkontas nur ĉaretojn jungitajn de ĉevaletoj, vilaĝaninojn, ofte nudpiedajn, marŝantajn kun korbo aù sako sur la kapo al la najbara foirejo, ofte plurajn kilometrojn, por vendi kelkajn ovojn aù grajnojn. Sed la loĝantoj ŝajnas fortikaj, viglaj, kuraĝaj. Invitoj al pluvojaĝo: al Sarajevo, al Dubrovnik. (Mi mem spertis ĉion tion 2 jarojn antaùe bicikle. Tamen ŝajnas ke de 1951 ĝis 1953, okazis ia miraklo: mi vidis en 1951 magazenojn malplenajn, kaj oni malbone manĝis por alta prezo en restoracioj… )
Kursoj
Ek de oktobro, okazis tri kursoj, ĉiuj je la 20h30, lunde, merkrede en la teknika lernejo, 6 rue Clodion, kaj vendrede en la junuldomo. Laù mia memoro, S-ino Fondrillon gvidis unu, s-ro Colnot unu, kaj Fabien Chanut.gvidis en la junuldomo Krome okazis kurso en la labor-rondo.