1963

Daùrigo de la enketo pri Esperanto en la junuldomoj de Francio

6 junuldomoj respondis al tiu enketo. Tre vigla grupo funkciis en Le Mans, sekve al sukcesa kurso. Prelegoj kaj provoj okazis en dekoj da junuldomoj en Francio, i.a. en Epinal. Sed ĝenerale malmultaj kursoj efektive okazis, foje pro stulta kialo kiel en Epinal (manko de kursĉambro en taùga horaro!).

Kio estas junuldomoj ? Ili estas laikaj (tio estas: neùtralaj kaj toleremaj), malfermitaj al ĉiuj sen konsidero pri sekso, aĝo, raso, religio (multaj nun nomiĝas: domo por ĉiuj). Ilia celo estas la kulturo: la organizado de kursoj ĉiuspecaj, de staĝoj, ferioj, ktp… Ili kreiĝis en 1945, oni kalkulis 120 en 1950 en tuta Francio, oni antaùvidis en 1962 baldaù 4000. ( Mi ne konas la ciferon aktualan en 1997 en Francio, sed nur en Nancy, el unu sola domo ĝis 1962 ili nun estas 8, plus kelkaj en la ĉirkaùurbo…

Nia aktiveco

– Nia perkoresponda kurso, ĉiam kaj ĝis nun en 1997, kaj ankaù la sidejo de nia federacio, ĉio tio havas sidejon en la (centra) junuldomo.

– Provoj starigi esperanto-kursojn en aliaj domoj en Nancy ne sukcesis.

– Neniu kunveno okazis de post la lasta somero, sed fine de majo provo de reorganizo sukcesis kunvenigi dekon da membroj. Monataj kunvenoj estas ree antaùviditaj.

– El Nancy, pli ol 50 artikoloj estis dissenditaj al regionaj gazetoj por anonci kursojn, kunvenojn, aù nian kongreson, sed ili ne vekis grandan eĥon.

Esperanto-prospekto

La turisma servo de Nancy ĵus eldonis esperantan aldonon al la turisma kolore ilustrita prospekto pri la urbo kaj grava centrurba librejo nun posedas stokon de Esperanto-libroj.

Instruado de Esperanto.

– Parolaj kursoj funkciis en Laxou (sed restas nur unu lernanto daùriganta koresponde)

– Korespondaj kursoj ĉiam funkcias en Nancy (kun aktuale 10 elementaj kaj 7 superaj lernantoj).

Kunvenoj

La kunvenoj de la nancia grupo rekomenciĝis la 21an de majo kun deko da ĉeestantoj. Ili refariĝis, principe monataj sed kun interrompo dum la somera libertempo. La kunvenoj de la 11a de junio kaj de la 2a de julio kunvenigis nur duondek-duon da personoj. Ni esperas ke la ceteraj 20 aliaj membroj konataj en Nancy bonvolos, de tempo al tempo, doni al ni la plezuron de sia vizito.

« Nancy-Esperanto » : Sub tiu titolo aperas nun, en la loka gazetaro, la komunikoj pri la komuna agado de la nancia Esperanto-grupo kaj de la iama junulara sekcio.

La kunvenoj okazas la 1an mardon de ĉiu monato en la junuldomo. Ni planas transformi la grupon al « kultura centro ».

La 10an de decembro okazis prelego okaze de la 15a datreveno de la « universala deklaracio de la homaj rajtoj ». Ni sendis leterojn al U.N.O. kaj al U.N.E.S.K.O., ni plue rilatas kun U.N.E.S.K.O., kiu sendis al ni afiŝojn kaj flugfoliojn. La lokaj gazetoj raportis.

Informado pri esperanto

Ni senĉese ĉiujare propagandas. ĉijare, komunikoj al la lokaj gazetoj, radio-anonco, 20 afiŝoj anoncis inforkunvenon kun projekciado de la « Lentaigne-diapositivoj ». Nur 6 geesperantistoj venis. Neniu publiko interesiĝis, neniu lernanto al la publika kurso, kaj perkoresponde nur kelkaj lernantoj.