Preĝejo Nia Sinjorino de Bona Helpo(Eglise Notre Dame de Bonsecours ; « Egliz Notre Dam de Bonsekur »)
Post la batalo de Nancio, miloj da kadavroj estis enterigitaj en granda fosaĵo, proksime de la rivereto de Jarville (« Ĵarvil »). En 1484, Renato la IIa permesis al religiulo konstrui kapelon kaj ermitejon . La duko nomis la sanktejon, Nia Sinjorino de Bona Helpo, kiu estis iufoje, nomita « Preĝejo de la Venko kaj de la Reĝoj » (pro la dato de la batalo de Nancio, antaùtago de la festo de la Tri Magoj), la popolo nomis ĝin Kapelo de la Burgonjanoj. Post sinsekva rearanĝado kaj pligrandado, ĝi estas detruita de Stanislas, kiu ekstarigis la preĝejon en 1738, cele ĝi igis la sepulta kapelo de sia familio (fakte, la familio Leszczynski, kiu ne apartenis al la lorena dinastio, ne povis pretendi sepultejon inter eksaj dukoj).
La juna Emmanuel Héré « Emanuel Ere » planis preĝejon, kiu montras certajn similecojn kun la malnova sanktejo de la tombejo Sankta Nikolao el Vieno ; Sur la fasado, troviĝis kvar kolosaj, miksstilaj kolonoj ; ĝi devenis de la nefinita kastelo de La Malgrange « La Malgraĵ »( verko de Boffrand « Bofra » por Leopoldo).
La surskribo « caritas » memorigas ke la sanktejo estis okupita de la ordeno de Minimes « Minim » kaj la insignoj de Stanislas, ke la pola reĝo volis entombigi ĉi-tie.
La du niĉoj de la unua etaĝo ŝirmas la statuojn de Sankta Katerina kaj de Sankta Stanislas (patronoj de la pola reĝino kaj de sia edzo) ; la du flankaj altaroj de la preĝejo estis ankaù destinitaj al tiuj du protektantoj . Nia Sinjorino de Bona Helpo estas unu el malofta atesto pri la religia rokokostilo en Francio ; ĝi estis speciale esprimplena en la polikromiaj statuoj, kiuj ornamas la navon, en la delikata predikseĝo, en la koloraj stukoj de la plakaĵoj (faritaj de la fratoj Mansiaux « Masio » kaj en la kradoj de la ĥorejo (la originaj kradoj de la ? malaperis dum la Revolucio, la sidfakoj datiĝas de la XIXa jarcento kaj la konfesejoj estis fabrikitaj en la atelieroj de Vallin « Vala »). La freskoj, kiuj ornamas la volbojn montras la Anunciacion, la Ĉieliron de Maria, la Senpekan Koncipon kaj simbolojn de la Virgulino.
La flagoj, kiu ornamas la sanktejon memorigas la venkojn de la lorenaj princoj en Saint-Gothard kaj Mohacz.
La vitraloj de la navo datiĝas de la XIXa jarcento, tiuj de la ĥorejo (refaritaj en 1862), donacitaj de Napoleono la IIIa en 1868, prezentas la edziniĝon de la Virgulino kaj Prezentado ? de Jesuo en la templo.
Figuro de Maria, laù la tipo « Virgulino kun mantelo » troviĝis en la ĥorejo ; Renato la IIa komisiis ĝian realigadon al Mansuy Gauvin, en 1505 ; malgraù ĝia origina polikromio, kiu estis malelegante restaùrita, ĝi restas rimarkinda atesto de la skulptarto en la fino de la gotika epoko kaj ĝi estis ofte kopiita por kontentigi la popolan piecon ĉar ŝi prezentis la protektantinon de la lorenanoj.
Multaj votoj estis ligitaj kun la historio de tiu preĝejo : pestepidemio de 1631 ( atestita de la momumento de 1646, kiu estis restaùrita en 1742 poste en 1848).
En la kripto, Stanislas kaj lia edzino estas entombigitaj; iliaj tombomonumentoj, kiuj estis respektive la verkoj de Nikoleo-Sebastiano Adam « Ada » (realigita de 1747 ĝis 1749) kaj de Claude « Klod »-Ludoviko Vassé « Vase » ornamas la ĥorejon. Sur tiu monumento, la reĝino de Pollando estas montrita genuiĝante apud anĝelo, kiu instigas ŝin rigardi al la ĉielo ; piede de ŝi, la Karitato kaj la Religiono bedaùras la perdon de tiu piega reĝino. Stanislas, reĝe vestita, estis priplorita de la Karitato kaj de Loreno. Tiu du mirindaj skulptaĵoj postrestis la Revolucion, pro la kvalito de ĝia farado, sed ili estis malprizorge reinstalitaj (tio malplibeligas la kolorojn de la mamoroj el diversaj landoj. Francisko- Maximillien « Maksimilia » Ossolinski « Osolaski », ĉefestro de la reĝa domo, mendis sepultan monumenton al Vassé ; tiu-ĉi ankaù skulptis la monumenton, kiu signalas la demeton de la koro de Maria Leszczynska, edizino de Ludoviko la XVa kaj filino de Stanislas ; ili situas apud la tombomonumento de la gereĝoj.
La sanktejo iĝis neapartigebla de la historio de Pollando ; fakte, famaj vizitantaj poloj enpensiĝis ĉe la cenotafo de Stanislas : ekzemple, la generalo Sokolnicki « Sokolnicki » (defendanto de parizo en 1814), la ekzilantoj de la ribelego de novembro (1830).
Kopio de la Virgulino de Czestochowa atestas ke la sanktejo estas amegata de la pola komunumo, kiu estas elmigrinta en Lorenon kaj kies paroko estas Nia Sinjorino de la Bona Helpo.
Multaj dankaj memoraĵoj estas ligitaj kun la historio de tiu preĝejo : epidemio de pesto en 1631 ( atestita de la monumento datiĝata de 1646 kaj restaŭrita en 1742 poste en 1848).