Placo de Alianco – Place d’Alliance (Plas d’alias)

Tiu placo, pli eta kaj pli intima, enas la arkitekturan tuton de la 18a jarcento definita de Unesko. Ĝia nomo devenas de la alianco inter la dinastio de Loreno kaj la dinastio de Francio. En ties centro, Paolo Ludoviko Cyfflé (Sifle) kreis rimarkindan fontanon inspiritan de la fontano de « Bernin » (Berna) de la place « Navone » (Navon) en Romo.

La Placo, iam nomita « Sankta » Stanilas, estas elemento de la arkitektura tuto konstruita de Emmanuel Héré (inspirita de lia suvereno, kiu interesiĝis pri la arkitekturo kaj la filozofio). Tiu sobra placo, kies latero mezuras 90 m, kreskis sur la grundoj de la duka legomĝardeno. Héré havis loĝejon, kiu situiĝis sur la okcidenta parto de la kvarlatero, vidavilde al Alzaca hotelo.
En 1756, en Jouy « Ĵui », Ludoviko la XVa kaj Marie-Thérèse el Aùstrio (edzino de Francisko la 3a de Loreno, kiu iĝis, pro sia edziĝo, la imperiestro Fancisko la 1a ), subskribis aliancan traktaton.

Stanislas, favora al tiu decido, preferis, por la placo, la protekton de la nova traktato ol la patronadon de Sankta Stanislas. Fontano komence estis dediĉita al la militaj gloroj de Ludoviko la XVa kaj estis destinita al la proviantadministracia placo. La bruĝano Louis Cyfflé renovigis ĝin per abundaj kornoj, trofeoj, blazonŝildoj kaj devizoj kiel : « Eterna traktato de konkorda jaro 1756 », « La eksa kaj la nova fideleco nun aspiras la samon », « la malkonkordo estas venkita de tiu alianco, kiun ĉiuj volis ». Super la ŝtona obelisko, troviĝas plumba genio, kiu klarionas la eventon. (La originalo estas konservita en la lorena Muzeo. (Musée lorrain ).
Tri barbaj maljunuloj, simbolantaj riverojn, verŝas akvon en kurbborderan kaj plurloban basenon. La vizaĝoj, la surmetaĵoj estas el plumbo. La konkego de la fontano, la rokimitanta bazo, la teraso, la obelisko estas el ŝtono.
Memevidente, Cyfflé estis influata de la barokstila fontano de la kvar riveroj, kiun Bernin konstruis sur la placo « Piazza Navone » en Romo. La fasadoj de la placo estas samaspektaj : samaj modluraj ŝnuroj apartigantaj la etaĝojn, samaj ornamaĵoj ; nur la orient-suda flanko (pli malnova) montras ornamaĵojn pli prizorgatajn ol la apudaj kaj la ĉirkaùaĵoj de fenestro alportas ie-tie fantazion.

La plej belaj ŝtuparoj de la placo (pro la ŝtonskulptitaj aù stukmodluraj ornamaĵoj) estas situataj en la sud-orienta parto. Iliaj forĝitaj feroj estas realigitaj de Jean Lamour.
La placon ĉirkaùas duobla vico da tilioj, kiuj estis plantitaj en 1763.