LA ABATEJO DE « PREMONTRES »
Historia de la Abatejo de « Prémontrés »
La ordeno de « Prémontrés » estas ordeno de kanonikoj, kiu estis fundita de Sankta Norberto en 1121, proksime de « Laon ».
La unua abatejo « Sankta Maria en arbaro » situiĝis apud Pont-A-Mousson.
La princo Francisko Antonio de Loreno konstruis la faman abatejegon en 1705 apud la famekonata jesuita universitato, kiu estis starigita antaù cent jaroj.
Post la morto de Stanislas, la reĝa edikto forigis la ordenon « Compagnie de Jésus ». Estis la ekfiniĝo de la religiaj komunecoj.
La konstruaĵoj suferis dum la Revolucioj, militoj kaj industriiĝo Ili estis uzitaj kiel hospitalo ekde la unua mondmilito ĝis la dua.
En 1945, la urbestraro decidis détrui la ruinojn. La restaùrado komencis en 1959 kaj la konstruaĵoj iĝis internacia kultura centro en 1964.
La klostro estis la centro de la tuta abatejo. Ĝi estas vasta ĝardeno, kiu estas fermita per tri galerioj kaj la abateja preĝejo. La ĉefaj monĥarejaj konstruaĵoj ĉirkaùas ĝin.
Antaùe la galerioj estis malfermitaj kaj forblavataj ; hodiaù ili estas ŝirmitaj per vitraĵoj kaj varmigitaj
La abateja preĝejo « Sainte Marie Majeure »
La abateja preĝejo « Sankta Maria Maĵora » havas tri samaltajn navojn, kiuj estis apartigitaj per kolonoj. Ĝi estas la plej malnova parto de la abatejo.
Oni rimarkas diversajn arkitekturajn stilojn : klasika, baroka kaj gotika. Grandaj vitralegoj abunde lumigas ĝin.
La granda kvadrata ŝtuparo
Ĝi situiĝis ĉe la sakristio. Oni vidas ĝian ŝakton ĝis la tegmento, sed la ferforĝita balustrado supreniras nur la unuan etaĝon
Malpli antaùe ŝtuparo, apenaù videbla, kondukas al la 2a etaĝo.
Piede de ĉiu fenestro, la maskaronoj de volbŝlosiloj montras la kvar sezonojn.
La vasta spaco de la ŝakto reliefigas la elegantan galerion-balkonon de la supera nivelo. Girlandoj trofeoj ornamas tiun galerion.
Inter la ŝtuparo kaj la enireja pordo de la abateja preĝejo, grandiga malnova germana gravuro prezentas panoraman vidaĵon de la urbo « Pont-A-Mousson. La Mozelo disigas la urbon en du partoj, kiuj estas ĉirkaùitaj de muregoj. Sur la unua plano, maldekstre, troviĝas la unua abatejo « Sankta Maria Maĵora ».
La granda Sakristio
La sekvanta ĉambro estas la granda Sakristio, ankaù nomita ĉambro de puriĝo. Sammezura kaj samaspekta ol la ĉambro de la haltoj, ĝi nur diferenciĝas per ŝtona motivo, eble fontano, kiu suportas kupran basenon, situata inter du fenestroj, ĝis la Revolucio.
Ĉambro de la haltoj
Kun siaj arkaj volboj kaj siaj medianaj kolonoj, sia stilo estas malsama kiel tiu de la antaùaj trapasitaj ĉambroj.
La manĝejo de la kanonikoj
Ĉi-tie la baroka stilo triumfas.Ĝi estas la principa manĝejo de la kultura centro.
Sur la randoj de la volboj, videblas la blazonoj de la familio de la lorenaj dukoj : lorena kruco,tri birdoj, plurkoloraj labrakoj, jerusalema kruco, en rozoj el ŝtono inkrustita de natura ruĝa cimento.
La ovala ŝtuparo nomita «Atlantido »
Je la kruco de la galerioj, la komenco de la ŝtuparo videlvidas al la pordego, kiu kondukas al la malnova manĝejo de la monaĥoj.
El la ŝultroj de la Atlanto, la majesta ŝtuparo grimpas direkte al la dua etaĝo.
En epoko, kiam oni atentas pri plano de la ŝtuparoj, tiuj de « Prémontrés » jam fame konatiĝis belegaj, facilaj, aùdacaj.
Supre la enireja pordo en manĝejo, en la niĉo de la timpano, du blazonoj : maldekstre, ĝi montras la armilojn de la lasta abato de « Prémontrés », dekstre,, transportita sub la dua Imperio, la armilojn de monsinjoro Lavigerie, episkopo de Nancio (la pelikano estas la devizo « caritas ».
La ĉambro Sankta Noberto
Baptita ĉambro Sankta Noberto, fondinto de la ordeno, la sekvanta ĉambro estis eble kapelo de la eta seminario, kiu okupas la kanonikajn konstruaĵojn dum la XIXa jarcento, poste de la hospitalo sekve la konstruado de du pilieroj disigas la navon de la ĥorejo.
La eta ronda Stuparo
Ĝi montras apartan elegantecon. Oni admiros sian apiralan aspekton, kiam oni rigardos centrvertikale. Sur la volbŝlosilo, oni rimarkas groteskan ridantan personon, eble Pieroton de la franca Komedio.
La heijta ĉambro de la kanonikoj
Proksime de la eta ronda ŝtuparo, situiĝas la heijta ĉambro de la kanonikoj. Gi estas bela, kvadrata ĉambro kun baroka ansvolbo.
Slabita de marmoro kaj ŝtono, ĝi iĝis unu el salonoj, kie estis amasigitaj kelkaj memoraĵoj de la pasinteco, principe du portretoj de abatoj de Sankta Maria Maĵora kaj tiu de la arkitekto Nikalao « Pierson », kiu finis la verkon, komencitan de Tomaso « Mordillac ».
Incendiita en 1771, la vizitejo estis pli splendore rekonstruita, kiel tion atestas la renaskiĝinta el siaj cindroj Fenixo, kiu ornamas la ŝtonan kamenkapuĉon.
Ĝi atestas la barokstilan arkitekturon de la fino de la jarcento, malgraù la malnova dekoracio de stuka volbo ne estis restaùrigita.
La abata loĝejo
Ĝi estas eksa hotelo de la Generala Abato de SanktaMaria Maĵora, staras laù kvar niveloj. Hodiaù, ĝi estas la privata sidejo de la Natura Parko de Loreno.
La galerio de la riverbordo
Trairante la ĝardenojn kaj promenante laù la Mozelo, oni trafas la galerion de la riverbordo,situatan ĉe la muregoj de la urbo. Fronte al tiu galerio, la granda honorkortego, de kie oni admiros la grandan fasadon de la monaĥeja konstruaĵo.
La alo de la ĝardeno
Ĝi estas fermita por la publiko. En tiu alo troviĝis la intendantejo.
La belega volbita ĉambro, kiu atestas la originan arkitekturon, apartenis al la vinkeloj. Efektive, la « Prémontrés » havis vastajn vitejojn.
Je la supera nivelo, troviĝas amfiteatro kaj ejoj de la Regiona Komitato de la Turismo.
La vizito finiĝas per la kvadrata korto, kie estis starigita fontano el la XVIa jarcento.