Pordego de la Citadelo (Porte de la Citadelle; « Port de la sitadel »)

La duko Karlo la IIIa starigis ĝin en la XVIIa jarcento por duobligi kaj fortikigi la defendaĵon de la urbo. Ĉirkaùita de kvar bastionoj, ĝi estis disigita de la pordego de la Krafo per fosaĵoj, kiuj estis plenigitaj dum la pasinta tempo. La pontoj malaperis kaj en la XIXa jarcento, oni malobstrukcis la pordegojn.

Karlo la IIIa daùrigis la plifortigadon de la Krafo; li komisiis al Orfeo Galeani (kiu antaùe laboris en Milano) la konstruadon de du bastionoj : « La Duko » ( omaĝe al la duko Karlo la IIIa ) kaj « la Markizo » (omaĝe al sia filo, markizo de Pont « Po », la estonta Enriko la IIa ) . Sude kaj norde, ili ĉirkauis la bulvardon, kiu estis konstruata dum la regno de Renato la IIa René II. Inter ili, ĉirkaù 1598, Florent Drouin « Flora Drua » la Junulo starigis pordegon, kies ornamaĵo estis laù renesanca stilo kaj el kiu postrestas du statuaroj, alegorioj de la virtoj de la Duko (eble la Justeco kaj la Sobreco) ; la plurpeca frontono, plibeligita de armilaj trofeoj, estis ornamita de Virgulino kun la Infano, kiu malaperis en 1792; tial, tiu pordego antaùe nomiĝis « Pordego Dipartino ».

Levponto ebligis atingi la duoncirklan spacon antaù la bastiono ; alia ponteto, super dua fosaĵo, konduktis al la kamparo.
Dum la okupacio de Nancio, kiam Ludoviko la XIIIa okupis Nancion, la Franculoj konstruis citadelon (kun kazernoj kaj armilejoj) ĉar ili timis ribelon de la Nancianoj ; ili konstruis ankaù du bastionojn kontraù Nancio ; tiuj ĉi nomiĝis « La Reĝino », honore Anan el Aùstrio kaj « Sankta Ludoviko », sanktulo protektinte la reĝecon.

En 1863, la skulptisto Giorné Viard ( Ĵiorne Viar ) riparis la revoluciajn difektojn, stariginte statuaron de Karlo la IIIa, inter la oblikvaj flankoj de la frontono. Ĝi montras la dukon tenantan la ĉarton de la fondiĝo de la universitato en Pont-à-Mousson (Pot-a-Muso), kies bonfarulo li estis. Kelkaj rekonis tiun statuaron kiel la portreton de Johano de Salm. La interna flanko de la pordego konservas parton de la ornamaĵo, kiun kreis Drouin (Drua) ; pordo ornamita de vermoŝajnaj bosaĵoj postrestas ; du herkuloj svingantaj klabon, armiltrofeojn kaj kvar manierstilajn statuarojn, kiuj montras du rajdantojn kaj du infanterianojn, enkadras tiun pordegon.