2000

Intervjuoj : Ĉiu – oktobre , mi sendas komunikon pri nia agado al 15 « liberaj radioj » , en kaj ĉirkaù NANCIO . Ĉi – jare , rezultis intervjuo de juna staĝano de « Radio Nostalgie » , kiu babilis kun mi la 28 – an de Januaro , dum pli ol unu horo . Li ŝajnis esti tre interesata .

Ĉar « La Informilo » estis sendita al la televid – stacio FR 3 – NANCY , juna ĵurnalisto rendevuis kun mi la 10 – an de Februaro dum nia kutima kunveno en MJC . Li venis kun kamera – isto ; ni babilis , kaj ili filmis , kaj intervjuis ĉiujn partoprenantojn dum pli ol unu horo . Ni ne havis iluziojn : ĉiu intervjuo devis doni nur ĉirkaù du – minutan elsendon . Ankaù la televidistoj ŝajnis tre interesataj .

Tamen , je la dato , 23 – a de Februaro , neniu elsendo okazis . Oni promesis al mi telefoni , por averti pri la tago kaj

horo de dissendo . Mi retelefonis dufoje , la ĵurnalisto de FR 3 mem telefonis la 18 – an de Februaro , por diri , ke li ferios

sed donis instrukciojn , por ke la stacio avertu min , kiam la dato estos certa .

Mi memoras , ke , antaù 3 aù 4 jaroj , ankaù juna staĝano de « L’ Est Républicain » interesiĝis pri Esperanto , kaj intervjuis . Malgraù telefonado , neniam aperis la intervjuo . Ŝajne la junuloj interesiĝas , sed la ĉefredaktoroj ne … .

Agado en NANCIO : Ĉiuĵaùde daùras la kunvenoj kun , ĝenerale , 2 – a grada kurso . La sabataj staĝetoj okazis la

8 – an de Januaro , la 5 – an de Februaro , 11 – an de Marto , kaj , kredeble , la 1 – an kaj 25 – an de Aprilo , sed ĉi – foje ne en la Junuldomo . 9 personoj daùrigas la lernadon , parte surloke , parte perkoresponde .

PerKoresponda Kurso – Klopodoj nun okazas , por ke la fondinto de tiu kurso ( antaù 49 jaroj ) povu transdoni ĝian gvidadon al skipo da aktivuloj . Unu respondeculo estas serĉata en ĉiu departemento , por informado al la gazetaro , kaj por respondi al la informpetoj .

En la nuna provizora periodo , mi daùre iom prizorgas la funkciadon . Dum la lasta lernjaro , kiel jam dirite , mi dissendis al la gazetaro 117 komunikojn , povis kontroli la aperon de nur 23 ; venis 70 informpetoj , kiuj alportis 5 aliĝilojn . 7 aliaj gelernantoj estis varbitaj de esperantistoj mem : do 12 entute . El ili 2 finlernis la « Metodon 11 » : mi jam citis S – ron Florent BENNI en 55290 HEVILLERS , gvidita de Pol DENIS , kaj , nun , S – ron Jean – Philippe SCHEDID en BESANCON , gvidita de Claudy DEMONGEOT . Gratulojn al ili .

De post septembro , mi sendis nur 3 – foje komunikon : alvenis 48 informpetoj , aliĝis 9 gelernantoj . La 1 – an de Septembro , mi dissendis fakse al 12 gazetoj , enpresis ĝin nur « Le Républicain Lorrain » . La 2 – an kaj la 18 – an de Septembro , denove , al 12 gazetoj , ĉiam fakse ; enpresis « Le Républicain Lorrain » , « Les Affiches Moniteur »

( STRASBOURG ) , kaj « L’ Alsace » ( MULHOUSE ) . La 3 – an , mi sendis nur al 8 gazetoj ( ne plu al tiuj , kiuj nenion aperigis de unu jaro ) . 1 fakse al « Le Républicain Lorrain » , kiu tuj enpresis , 7 perpoŝte : aperigis ĝin « L’Est Républicain » , « L’ Alsace » , « Les Dernières Nouvelles

d’ Alsace » kaj « Les Affiches Moniteur » . En ĉiu artikolo , mi menciis adreson de la PerKoresponda Kurso en NANCIO

, mian propran telefon – numeron , la telefon – numeron de la staĝorganizanto ( ĉiufoje , mi informas samtempe pri staĝo , en PLAINFAING unue , en STRASBURGO en la

3 – a , la ret – adreson de Esperanto – Nancy ( J. – L. THIBIAS kaj la ret – adreson de J.E.F.O. ) . Ĉu J.E.F.O. sekve ricevis petojn , mi ne scias , sed S – ro STAMMBACH

, en STRASBURGO , ricevis 9 telefon – petojn . Li organizis kunvenon la 1 – an de Marto , por provi starigi lokan kurson , kaj ankaù informis pri la P – a K – o .

ZAMENHOF – Vespero : 12 personoj festis ĝin la 16 – an de Decembro . La 13 – an de Januaro , la samaj personoj dividis inter si la reĝo – kukon en gaja etoso … .

Ekspozicioj : En NANCIO , Sylvain HOUPPERT estis , dum

2 jaroj , en niaj kursoj ; dume , ili studis en la « Arkitektura Supera Lernejo » . Kun amiko , li iniciatis migradon en la

« Rok – Montaro » en KANADO . Diversflanke , li petis stipendiojn . Espéranto France – Est decidis iom helpi lin finance , kondiĉe ke li parolu pri Esperanto en ekspozicioj planitaj por sia vojaĝo .

La 30 – an de Aprilo 1.999 , ili venis prelegi , kaj prezenti diapozitivojn al pluraj klasoj de « Ecole Louis Pergaud » en LAXOU .

Tiuokaze , ni disdonis plurajn centojn da ilustritaj flugfolioj pri Esperanto , laù modelo speciale preparita tiucele far S – ro Armand HUBERT , por infanoj ĉirkaù 10 – 11 jaroj .

De septembro ĝis oktobro 1.999 , okazis bela ekspozicio de fotoj kaj akvareloj en la magazeno « Nature et Découverte »

en Centre Commercial St – Sébastien en NANCIO . Ni povis deponi prospektojn pri Esperanto .

De la 7 – a ĝis la 25 – a de Februaro 2.000 , la sama ekspozicio estis prezentata en la faka ejo de la Departementa Direkcio de la Poŝto en NANCIO ( la sama Direkcio , kiu afable konsentis presi por ni senkoste prospektojn kaj afiŝojn ) . Du afiŝoj kun mencio pri Esperanto kaj kvardeko da prospektoj akompanis la ekspozicion . Ŝajne , malgranda publiko venis al tiu tre fermita loko . Disdoniĝis apenaù deko da prospektoj .

Jean – Paul COLNOT

Intervjuo ( daŭrigo ) : En la lasta « Informilo », mi raportis pri intervjuoj petitaj de televido kaj radio en NANCY, kiuj ne estis elsenditaj. Nu, la 17-an de Marto, la ĵurnalisto de FR 3 telefonis pri la okazigo de la elsendo. Sed li povis fari tion nur 55 minutojn antaŭe, ĉar li mem estis informita lastminute. Mi rapidis telefoni al ĉiuj grupanoj, sed estis vendrede vespere. Unue, mi povis trafi neniun hejme, fine mi sukcesis averti 3 personojn, kiuj rehejmiĝis sufiĉe frue.

La registrado sukcesis. La prezentado de la lingvo kaj de la grupanoj estis agrabla, dum 2 aŭ 3 minutoj.
Pri Radio-Nostalgio

Mi telefonis entute almenaŭ 10-foje, sed la staĝano, kiu intervjuis, intertempe ne plu laboris ĉi-tie !. Fine, mi povis scii pri elsendo la 14-an de Marto. Mi do aŭskultis : nenio je la indikita horo. Mi telefonis ; respondo : « Ne temas pri urĝa afero, ni devas prokrasti kiam okazas pli urĝaj eventoj ». Mi aŭskultis ĉiutage, dum 10 tagoj… Mi aŭdis pri la morto de la kantisto C. Jérôme, pri la elekto de « Miss Nancy », pri la nova plano de la trafiko en la urbo, ktp…    Finfine, iun vesperon, mi ne estis hejme, do ne povis aŭskulti. La sekvantan matenon, mi telefonis… Neniu sciis, ĉu la elsendo okazis, aŭ ĉu iam okazos. Do, mi forlasis la klopodojn.   Oni ne povas diri, ke Esperanto ne utilas, por kelkaj ĝi estas truŝtopilo por la momentoj, kiam tute mankas informoj. Konklude, ne akceptu intervjuon de Radio-Nostalgio !.

Ĝenerala Kunveno de « NANCY-54 » : Ĝi okazis en la M.J.C. Ph. Desforges la 16-an de decembro kun partopreno de 10 personoj. La laboroj komenciĝis iom malfrue, ĉar ni decidis organizi poste amikan kunmanĝon. Iuj komencis malfermi botelon de ŝaŭmvino, por trinki samtempe la aperitivon. Unu el la boteloj subite ŝprucigis kaj akvumis – pli ĝuste vinumis – parton de la partoprenantoj… Ni, tamen, kuraĝe, sukcesis prezenti, kaj akcepti raportojn, kaj renovigi la Komitaton. La estraro ne ŝanĝiĝis :

Prezidanto Jean-Luc THIBIAS

Sekretario Jean-Paul COLNOT

Kasistino Claudy DEMONGEOT

Membroj : Eliane DEMONGEOT, Roland GENOT, Guy GEOFFROY, Frédéric MOURIER ( novulo, studento pri lingvistiko, kiu preparas tezon pri Esperanto ).

En « Ecole des Mines ». En la Supera Inĝeniera Lernejo, Emmanuel DEBANNE, kiu lastjare organizis kun ni informkunvenon, mem prezentis ĉi-jare provlecionon pri Esperanto.

PerKoresponda Kurso: Mi tajpigis, kaj sendis la 3-an de Marto novan komunikon al 12 gazetoj, 1 fakse, 11 letere ene, mi informis pri la P.K. kaj pri la staĝo de STRASBURGO ( 1 / 2-ajn de aprilo ). Nu, « l’Est Républicain » en NANCY aperigis nur kelkajn liniojn la 13-an de marto, sub la titolo : « Non, l’Espéranto n’est pas mort ! ». Tiu stultaĵo feliĉe aperis nur en NANCY. Nur mencio de ebleco de iu 1-a leciono senpaga kaj de mia telefonnumero. Neniu adreso, neniu mencio de diverseco de kursoj, nenio pri la aludita staĝo. Mi aldonu, ke mi telefonis al la redaktejo, por grumbli… Oni diris : « Faksu denove la tekston, kaj ni enpresos ĝin en la tuta regiono » ( LORENO, FRANĈKONTEO kaj ĈAMPANJO ). Tion mi faris…  Nenio aperis. Do, ni trovas, inter la gazetojn, la « ŝovinajn », kiel « Les Dernières Nouvelles d’Alsace », kiu indikas nur telefonnumeron en STRASBURGO, kaj la « malŝovinajn », kiel « l’Est Républicain », kiu mencias neniun adreson, kaj fuŝas la varbadon de la PerKoresponda Kurso, bazita en NANCY. Kompreneble, tiu 10-linia artikoleto tute ne donis reagojn de la publiko. Krome, enpresis « Alsace Le Pays » ( MULHOUSE ) la 10-an de Marto, kaj « Les  Affiches d’Alsace et de Lorraine » la 14-an de Marto.

Mi ne kuraĝis de 3 monatoj plu verki, kaj dissendi tiujn komunikojn al gazetaro, kiu flankenlasas tiun agadon. Entute, depost septembro, el dissendo de 48 komunikoj, 12 aperis kaj alportis 51 informpetojn. 12 personoj aliĝis al la kurso. El ili 8 aliĝis, sekve al komunikoj en la gazetaro, 4 varbitaj de la esperantistoj. Unu lernantino de la nuna lernjaro atingis la finon de « M 11 » : temas pri S-ino Françoise JAKOB, en 68980 HORBURG-WIHR, gvidita de André GROSSMANN.

Sabataj staĝetoj en NANCY: Okazis 2 en Aprilo, 1 en Majo, kaj 1 en Junio. Ni daŭre havas   malfacilaĵojn kun la Junuldomo, por disponi pri kursoĉambro. Kelkaj lernantoj ( studentoj ) ne venas regule pro prefero de ekzamenoj : 7 personoj el 9 daŭrigas samtempe perkoresponde.

FONTENOY-la-JOUTE: Jam en Januaro, mi skribis al la urbestraro de FONTENOY, por informiĝi pri la ebleco denove prezenti tie Esperanton la lastan dimanĉon de ĉiu monato, de aprilo ĝis septembro. Neniu respondo. S-ro GILBERT faksis komence de aprilo. La urbdomo-informilo informas, ke la oficejo estas malfermita merkrede kaj vendrede, de la 15-a ĝis la 18-a. Sed la 28-a de aprilo estis la « paska vendredo », kaj la urbodomo ne funkciis. Mi lasis mesaĝon al la respondilo. La urbestro kontaktis min la sekvantan tagon telefone. Li ne respondis ĝis nun, ĉar li ne volis prizorgi mem la asocion « Les Amis du Livre », kaj serĉis respondeculon. Li fine trovis lin, kaj, hazarde, la Prezidanto de Esperanto France-Est, S-ro GILBERT, estis for de la 13-a ĝis la 23-a de majo. Ĉar estis ŝanĝoj en la regularo ( pli alta kotizo, devigo de 2 asekuroj… ), mi mem ne volis respondeci pri la decido jesi.

La urbestro, kiu ŝajnas esti tre favora al la Esperantistoj, retelefonis, por scii, ĉu mi bone ricevis respondon el la Prezidanto. Finfine, S-ro GILBERT, la 24-an de Majo, aranĝis ĉiujn malfacilaĵojn.

Kvar personoj estis pretaj veturi al FONTENOY la 28-an de Majo. Ve, la vetero estis aĉa !. Pluvo kaj poste minaca ĉielo, dum la tuta tago !. Ni esperu por la 25-a de Junio !.

Jean-Paul COLNOT

2-a Trimestro

La subita morto de nia amiko Jean-Paul COLNOT invitas nin al pripensado pri la nunaj vivantaj fortoj de nia movado.

Demografio ĝenerale montras persistajn evoluojn, kies ŝanĝo petas longan daŭron…

Tiel estas pri la aĝo-strukturo de niaj aliĝantoj. La agantaj membroj troviĝas en aĝoparto sufiĉe maljuna. Ĉu la junuloj havas la ĝustan lokon en la diversaj estraroj ? Ĉu la nunaj estroj fidas sufiĉe al ili? Necesas konstati, ke la pens- kaj agad-maniero de la junularo estas tiel malsimilaj al la « malnovaj » ( post dek jaroj, oni povas preskaŭ uzi la adjektivon « antikvaj », ke la plenfido estas bremsita pro timo pri radikala ŝanĝo.

Tamen, ni ne havas elekton !. La torĉon oni devas transdoni pli malpli bonvole, pli malpli rapide al la nova generacio, sub minaco de malapero !. Kial atendi lastminute, kiam la nunaj saĝuloj ne plu estas tie, por eventuale respondi al la demandoj de la anstataŭantoj ?.

Ni malfermu niajn vicojn, ni ne timu la estontecon, la Zamenhofa ideo de frateco invitas nin al tio. Ni proponu tiun idealon, serĉatan de la junularo, kadre de la tutmondigo.

Mots d’amitié prononcés lors des obsèques de Jean-Paul, en l’église Saint-Genès de LAXOU, par François-Xavier GILBERT, Président de l’Association Régionale ESPERANTO France-Est :

« Chers amis…

Comme a dit le prêtre, nous sommes réunis, pour manifester notre amitié à Jean-Paul et à sa famille. Je voudrais le faire, au nom du mouvement pour la promotion de la Langue Internationale ESPERANTO.

En effet, Jean-Paul avait trouvé, dans ce mouvement mondial, des idéaux auxquels il était très attaché : la fraternité, le respect des autres, le partage des différences.

Depuis plus de 50 ans, il a consacré beaucoup de son temps libre à enseigner cette langue, à organiser des réunions. Il a créé le groupe des jeunes en LORRAINE, il a créé en 1950, et géré depuis, un cours par correspondance, permettant à plus de 1700 personnes d’approcher la grande famille internationale qu’est le mouvement ESPERANTO.

Tous ceux qui se donnent aux autres au travers du bénévolat savent combien est indispensable l’acceptation par la famille de ce temps consacré aux autres. Je tiens donc à remercier la famille de notre ami, et, tout particulièrement son épouse qui l’a aidé, soutenu, et qui a partagé souvent ses réunions avec toujours bonne humeur et sourire.

Je soulignerai, enfin, le courage avec lequel Jean-Paul a affronté les conséquences de sa maladie. Je l’ai souvent rencontré ces dernières années, il avait toujours cette passion de faire partager au plus grand nombre toute la richesse humaine qu’il avait trouvée dans le mouvement ESPERANTO.

… « Kara amiko, mi dankas vin pro via senlacebla agado favore al ESPERANTO. Ni ne forgesu vin !. Ripozu en la paco de Dio… ».

OMAĜE AL JEAN-PAUL, de Jean-Luc Thibias

Kverko falis !…

Sinjoron COLNOT unuafoje mi vidis en printempo 1982.

Ĵus liberigita de la militservo, dum kiam mi eklernis Esperanton per la PerKoresponda Kurso de Esperanto P.T.T., mi skribis al la Junuldomo Desforges, por informiĝi pri la loka aktivado. Jean-Paul COLNOT rendevuigis min je la parolata kurso de la Junuldomo tiam sekvata de du gelernantoj. Tie, unuafoje, mi aŭdis la lingvon, kiun mi antaŭe nur legis.

Mi ĉefe miris, kiam mi aŭdis fluegan interparolon inter Jean-Paul COLNOT kaj Yves SCHEFFER, tiam lernanto pri kuracado, kiu, ĉi-jare, ekgvidis la kurson, kaj devis rezigni pro tro peza studenta lernado ( kompatinda Yves, kiu, kelkajn jarojn poste, forpasis pro helikoptera akcidento en montaro, provante helpi endanĝerigitajn homojn ).

Tiun jaron, dank’ al Jean-Paul COLNOT, mi perfektiĝis pri Esperanto, kaj, unuafoje, mi partoprenis en internacia renkontiĝo en MESSKIRCH, trans Nigra Arbaro, kun Sinjoro COLNOT kaj ŝia afabla edzino Micheline.

Poste, daŭris senĉesa interrilato, ĉu rekta, ĉu perpoŝta, ĉu pertelefona, eĉ dum la kelkaj jaroj, kiun mi pasigis en Pariza Regiono. Dum la lastaj jaroj, la rilatoj eĉ fariĝis pli oftaj : neniam okazis semajno sen interparolado.

Se mi devas elekti beston, kiu plej similus al la karaktero de la gvidanto de la Esperanto-movado en NANCIO dum duono da jarcento, mi sendube elektus formikon. Pro la senlaca aktivado de nia kara forpasinto, pro la obstineco, pro la dediĉo al la komunumo, pro la laborkapableco.

Ja Jean-Paul COLNOT aktivis por la lingvo. En NANCIO, li ĉiusemajne gvidis PerKorespondan Kurson, okupiĝis ankaŭ pri informado, disdonante artikolojn al gazetoj, kaj gluante afiŝojn, raportis pri la agado al U.F.E., por « La Informilo ».

Regionskale, li organizis la PerKorespondan Kurson kaj la unuajn staĝojn.

Resumi lian agadon al senĉesa agado iom senimagopova laborado estas neĝusta. Sinjoro COLNOT ankaŭ multe iniciatis, aŭ akceptis subteni novaĵojn. La PerKorespondan Kurson li mem ekvivigis en la komencaj jaroj de sia esperantista agado – dank’al tiu P.K.K., multaj el la nunaj aktivaj membroj de la Federacio ekesperantiĝis. Li aktive partoprenis la renaskiĝon de regiona asocio. Li kreis, en nia regiono, la semajnfinajn staĝojn, laŭ la modelo provita de niaj najbaroj svisaj kaj sarlandaj. Li ankaŭ gvidis, antaŭ kelkaj jaroj, perradian kurson. Aktive, li subtenis la ideon propagandi pri Esperanto dum la kunvenoj de varmaeraj flugbalonoj, kaj, pli frue, en la librovilaĝo de FONTENOY-LA-JOUTE.

Ofte, mi riproĉis min ne sufiĉe helpi lin en lia senĉesa aktivado. Tiel, ke ĝis la fino, la ĉefan laboron en NANCIO li mem prizorgis.

Dum la lastaj monatoj, li sciis, ke lia sanstato estas ŝanĉeliĝa : lia koro ja malbone funkciis. Lia kuracisto malkonsilis operacion, pro la risko, ke ĝi malsukcesu. Li, do, avertis min, ke li riskos iam ajn fatalan atakon. Li, do, pripensis la pluvivon de la grupo sen li.

Lastan fojon, mi aŭdis lin en fino de julio, post morto de mia patrino. Tiumomente, mi ja ne havis multan deziron okupiĝi pri Esperanto. Verŝajne, li komprenis tion, ĉar li ne plu telefonis al mi, post prezento de kondolencoj. Tamen, li skribis al mi leteron la 8-an de aŭgusto.

Kio okazis ?. Ĉu la letero ne enpoŝtiĝis ?. Aŭ ĉu kortuŝita pro forpaso de mia patrino, mi ne atentis ĝin, kaj ien flankenmetis ?. Mi ne scias !. Tiun leteron mi legis nur, kiam Sinjorino COLNOT donis al mi la kopion, antaŭ kelkaj tagoj. Tiu letero atingis min, do, trans morto de la sendinto. Ĝi ja aspektis kiel testamento. Suferante pro malboniĝo de sia sanstato, Jean-Paul COLNOT klarigis, ke li devos esti operaciita, sed ke li devas atendi ĝis septembro, pro la ferioj de sia kuracisto. Li jam klarigis, ke li ne povos partopreni la venontan kunvenon, kaj ne povos okupiĝi pri Esperanto dum semajnoj. Li zorge klarigis, kaze ke li « ne revenos vivanta el la hospitalo », kion oni devas fari, kaj kie troviĝas paperoj kaj objektoj necesaj por la grupo, la PerKoresponda Kurso kaj la librovilaĝo.

Restas al ni pruvi, ke lia senĉesa laboro ne estis vana. Nia grupo ja kunvenis je la anoncita dato, kaj ni faros nian eblon pluvivigi la movadon en NANCIO. Kaj se ekzistas, ie, verda paradizo, ni esperas, ke, el ĝi, li estos kontenta vidi tion.

Kompreneble, ĉiuj el nia grupo konservos por li karan memoron. Kaj ni havas kortuŝan penson al Sinjorino COLNOT, kiu, tiel kompreneme, toleris, ke ŝia edzo investu tiom da tempo por Esperanto, kaj kiu, tiel, multe kaj ĉiam kun granda afableco helpegis lin kaj nin.

Jean-Luc THIBIAS

Omaĝo de Edmond Ludwig

« La adreso de S-ro COLNOT estis la unua sur mia esperantista adreso-libreto kaj unu el tiuj, kiujn mi konis parkere. Post lernado de « lia » P.K.K., mi ĉeestis mian unuan staĝon en NANCY ( ankaŭ iniciato lia ), kaj sekvis la paroligan B-kurson, kiun li mem gvidis. Tiam li kaptis min por la movado, kaj, de tiam, mi kunlaboris kun li kun plezuro ĝis la lastaj tagoj de lia vivo. Mi daŭre memoros lin kiel laboreman, persisteman, ĝisostan samideanon, kiu konsciis pri la malfacilo de la tasko. Li neniam estis revulo, sed fidis je formika klopodado…    Li pluiris, kiam multaj jam perdis sian entuziasmon, sciante, ke, guto post guto pli efike boras ol subita bato !. Kiam iu deziris honori lin, li dankis, kaj ĉian honoron rifuzis pro modesteco.   Estus honoro por ĉiu inter ni, se ni kapablas sekvi lin kiel modelon !.

Omaĝo de Pol Denis

Jes, forflugis kelkaj jardekoj ( prefere, mi ne nombru ilin ! )…, sed mi klare memoras niajn unuajn kunvenojn en la granda salono de la malaperinta « Kafejo Excelsior »…

Ĉiufoje miris mi, vidante la dikan dosieron, kiun JoPo – amika salut-nomo, kiun mi daŭre uzis –  alportis dosieron, el kiu li eltiris dokumentojn zorge antaŭordigitajn…

Iutage, eniris tre maljuna virino, mi pli bone diru « Sinjorino », strange vestita, kiun JoPo prezentis al ni ; temis pri Marie MARVINGT, tiu « multafaceta sportistino », kiu famiĝis dum la unua mondmilito kaj poste… Ni surprize eksciis, ke tiu oldulino instruintis Esperanton al… Afrikanoj ! Jam en tiu epoko, mi malkovris ĉe JoPo certan emon al humuro, kaj nekalkuleblaj estas la ŝercoj, vortludoj kaj anekdotoj, kiun ni ambaŭ kune enmemorigis… Dank’ al Jean-Paul, mi baldaŭ konatiĝis kun la SCHWARTZ-verkaĵoj… Nia komuna amiko, plurfoje, diris al mi, ke li taksis nepre necesa la paĝon « ne-ortodoksan » de « La Informilo »… Inter la dediĉataj omaĝoj, mi sentas hodiaŭ la bezonon reliefigi tiun nesufiĉe konatan flankon de nelacigebla laboristo…

Kvin tagoj antaŭ lia forpaso, mi ankoraŭ sukcesis, tra lasta telefonmesaĝon, naski plenplenan ridon ĉe homo, kiu, dum kelkaj minutoj, iom forgesis siajn suferojn…

Saluton JoPo !… Ci daŭre vivas en nia skipo !.

OMAĜAS LERNANTO

DE SAMIDEANO JEAN-PAUL COLNOT, Roger Degrelle.

« … Dank’ al Jean-Paul COLNOT, mi lernadis, kaj progresis en Esperanto, dum kursoj en 1992 kaj 1993 en NANCIO. Li rakontis multajn anekdotojn pri sia esperantista vivo. Agrablaj estis la momentoj en la simpla restoracio, kie ni manĝis « couscous » dum la tagmeza paŭzo, kiam ni lernadis la tutan sabaton. Li organizis piedmarŝadon kun siaj lernantoj en 1993 ĉe lageto LAME. Li helpis por E° ekspozicio en la biblioteko de la fervojisto en NANCIO en

1998. Multaj lernis Esperanton dank’ al li, kaj kelkaj de la THIONVILLE-regiono. Senlace, li informis, kaj varbis por Esperanto ! Certe, ni pensos al li dum la venonta staĝo en VOLKRANGE. Tiu evento kortuŝas min, kaj li restos en mia memoro. »

Bruno HENRY

Ĝisosta esperantisto li

Agadis ĉefe leteronde

Proksime, lande, tutmonde,

Sed lasis sian plumardon fi !.

Vespere li emis inter ni

Per bildoj iri vagabonde

Ĝisosta esperantisto li

Agadis ĉefe leteronde

Li ĝojis kun kora emoci’

Se iu tuj perkoresponde

Aliĝis kurson esperfronde…

Sed ĉiuj ni funebras pri

Ĝisosta esperantisto fi !

Roger DEGRELLE

Omaĝo de Claude Longue-Epée

« … Je viens d’être avisé, par un message d’Olivier MOREAU à la « Estraro de Espéranto-France », de votre propre message annonçant le décès de notre samideano Jean-Paul COLNOT.

J’avais un peu connu Jean-Paul COLNOT avec la Fédération de l’Est, et j’ai eu, depuis, quelques occasions de le rencontrer, à nouveau, toujours avec plaisir.

Sa disparition brutale m’emplit de tristesse. Je vous serais obligé de bien vouloir transmettre à sa famille, à ses amis et à tous les membres de votre Fédération, l’expression de ma sympathie douloureuse et de mes sincères condoléances, en mon nom propre et en celui de la Fédération Espéranto-Nord.

Samideane, Claude LONGUE-EPEE