LA SPECIALAĴOJ EL NANCIO KAJ EL LORENO

Ruma babao

Stanislas Lecsczinski (Stanislas Lekzinski), eksa reĝo de Pollando kaj Duko de Loreno, frandante iam sian alzacan kukon« kouglof » (kuglof), trovis ĝin iom tro seka. Li petis, ke oni alportu al li ujon de malaga vino, eble ĉar li memoris pri pola kuko el sakala faruno humidigita per hungara vino. Li gustumis, pripensis, kaj sendis la ujon al la kuirejo, por ke oni plibonigu ĝin aldonante safranon.

Ĉar la denove gustumata frandaĵo tre plaĉis al li, li petis, ke ĝi iĝu speciala kuko kaj ke oni ofte prezentu ĝin al li.

En tiu momento, lia legado estis « La Milunu Noktoj », li do nature nomis ĝin « Ali-Baba ».

Recepto

Tramalsekigu en terbovlego 60 g da kribrita faruno kaj 10 g da gisto per unu decilitro da varmeta lakto ; metu tiun pastaĵon en varmetan ejon dum duonhoro kaj samtempe rompu kvar ovojn en bolvon. Pripesu 200 g da faruno kaj metu tiun farunon sur la fermentaĵon.

Almetu 5 g da salo kaj tramalsekigu la pastaĵon aldonante la ovojn unuope.

Miksu la pastaĵon kaj 15 g da pulvsukero, maldensigu en unu duondecilitro de varmeta lakto.

Fine, miksu 125 g da fandiĝita butero apenaù varmeta kaj lasu ŝveliĝi la pastaĵon dum unu horo en varmeta ejo.

Miksu 100 g da sekvinberoj (el Smirno kaj Korinto) kaj la pastaĵon, duonplenigu la ŝmirbuterajn mudilojn.

Solvu 350 g da sukero en kvar decilitroj da akvo ; de la ekbolo formetu, al la fajro kaj aromaldonu per unu decilitro da rumo.

Tramalsekigu la babaojn ĝis ili estos tre sorbitaj kaj lasu ilin elguti sur krado.

La bergamoto

La bergamoto estas la dolĉa simbolo de Nancio. Ekskluziva specialaĵo de la duka urbo, tiu diafana kaj orkolora bombono naskiĝis je la mezo de la XIX a jarcento. Kuirata sur fajro, tranĉata per mano aù metiista laminatilo, la agrabla miksaĵo de kuirita sukero kaj aroma oleo el la bergamotarbo, ricevis la lorenan markon IGP.

Volventoj Marie Leczinska (Mari Lekzaska)

Marie Leczinscka, filino de Stanislas kaj edzino de Ludoviko la XVa (Louis XV) kreis la recepton de volventoj.

Recepto

Ingrediencoj : bovidtimusoj, kokidaĵoj, ŝinko, bovidkneloj, ĉampinjonoj

Preparu buljonon per karotoj, aromaĵbukedo, cepoj pikitaj de kariofiloj, poreoj.

Puirigu la bovidtimusojn trempante ilin en malvarma akvo. Kuiru ilin kun la ŝinko kaj la kokidaĵo, ĉiuj ingrediencoj egalkvante kaj laù la nombro da personoj.

En kaserolo, faru helan brunaĵon per butero kaj kribrita faruno. Lasu malvarmiĝi kaj verŝu la buljonon sufiĉkvante, por ke la saùco estu nek tro fluida nek tro densa. Gustumu kaj reĝustigu, almetu iom da raspita muskato. Post bolo, almetu unu aù plurajn plenajn kuleregojn de laktokremo. Miksu la saùcon kaj la bovidtimusojn, la ŝinkon, la kokidaĵojn, bovidajn kaj kokidajn knelojn, ĉampinjonojn, la tuto tranĉita en malgrandaj kuboj. Verŝu tiun preparaĵon en tavoligitajn krustojn varmitajn en bakujo nomitajn « je la reĝino »aù volventoj.

Ĉokoladkuko el Nancio

Recepto

Moligu 250g da butero, malvarme, per kulero el ligno.

Varmetigu 250g da ĉokolado por moligi ĝin.

Miksu la ĉokoladon kaj la buteron ; kiam ili estas miksiĝitaj, verŝu senĉese, movante kvar ovoflavojn.

Kiam vi ne plu vidas la flavkoloron, ĉiam movante, almetu unu kvaron da sukero, kaj ne pli ol unu kulero da faruno. Vi povas ankaù almeti raspitajn migdalojn kaj vanilon.

Kiam la tuto estas miksita, samkolorita, almetu ovoblankojn kirlitajn ĝis ŝaùmo, kiujn vi malaperigos, movante la pastaĵon.

Verŝu en buterŝirmitan muldilon kaj enfornigu.

La kuko estas kuirita, kiam oni povas enmeti klingon sen ke la pasto gluu al ĝi.

Makaronoj

La makarono el Nancio, aperinta en 1793, estis kreita de du benediktanaj religiulinoj, renomitaj « Fratinoj Makaronoj ».

La sekreto de la fabriko estis grandvalore gardita kaj tansdonita dum jarcentoj.

La aktuala posedanto de la sekreto zorgas ankaù pri tiu bongusta kuko, kies famo estas unuanime rekonita.

Madeleine (Madelen)

Tiujn kukojn eksportitajn al tuta Francio kaj preter ĝi, kreis en Commercy (Comersi) « Madeleine », okaze de invitkunveno organizita de la Lorena Duko. « Madeleine », servistino, anstataùis tiam la demisiintan kukiston de Stanislas kaj preparis la ununuran kukon, kies la familian recepton ŝi konis. Tiu recepto estante sen nomo, kaj la reĝo kaj la gastoj tiel plezurege manĝis ĝin, ke Stanislas decidis nomi ĝin per la nomo de sia servistino « Madeleine ».

Recepto

Varmigu 60 g da butero, almetu 125 g da faruno kaj 125 g da sukero, unu kuleron de flororanĝarba akvo, tri ovoflavojn, tri ovoblankojn kirlitajn ĝis ŝaùmo. Miksu la tuton kaj kuiru, en mezvarma bakujo, en muldilo por « madeleine »

Per tiu kvanto, vi povas fari dekduon da “madeleines”.

Mirabeloj

Laù Jean-Pierre Coffe (Jan Pier Kof), gastronomia kronikisto, « La feliĉo ekzistas, mi renkontis ĝin. Ĝi pezas 14,3g (kerno inkludita) kaj devenas de Loreno .

Oni scias nur, ke Loreno estas la sola regiono en mondo, kie oni trovas tiom grandan densecon da mirabelarboj.

Kiel ne havi miran admiron kaj dankemon pro la ĝojo donacita de tia malgranda frukto ! »

Recepto de torto

Faru murbon per 250 g da faruno, 125 g da butero, 5 g da salo, 70 g da akvo.

Demetu la sternitan murbon en oleitan kaj farunitan muldilon.

Pesu 1 kg da belaj mirabeloj, viŝu ( ne lavu) ilin, deprenu la kernojn, demetu ilin sur la murbon kaj kuiru en varma bakujo dum duonhoro.

Samtempe preparu sufiĉe densan siropon, almiksu kuleron da mirabelbrando, priverŝu la torton formetonte ĝin el la bakujo.

Varmete surtabligu.

Lorena enkrusta pasteĉo

Varma entreo

Tavolpastaĵo 300 g

Porkŝultraĵo aù porkkolaĵo 500 g

4 ŝalotoj

20 g da petroselo

10 g da salo, 1 g da pipro

Preparado de la marinaĵo la antaùan tagon

Metu sur la porkaĵon tranĉitan laù lamenoj, la haketitajn ŝalotojn kaj petroselon, salu, pipru kaj verŝu unu glason da sekblanka vino.

Sternu la tavolpastaĵon, detranĉu ortangulan fundon, relative plilongan, kovru la mezan parton per la perfekte degutigita marinaĵo, kovru per la restinta pastaĵo, gluu la pastaĵfundon kaj la pastaĵkovrilon, faru eventuale ŝtopgarnaĵon

Ŝmiru de ovoflavo per peniko.

Metu en varman bakujon sur oleitan platon. Kuiru dum unu horo.

Lorena mikspoto

Ĝia nomo anoncas, ke la mikspoto ne estas gastronomiega plado. Ĝi estas origine kamparana nutraĵo.

Kutima plado, preskaù ĉiutaga, por la lorenaj vilaĝanoj, ĉiam validita en la regiono nomigita « Xaintois » (ksantùa) !

Nenio estas pli nutroriĉa kaj pli bongusta ol bona mikspoto!

« Rabelais » (Rable) ne konis ion plej bongustan kaj la Grafino de « Noailles »(Noaj) laùdus ĝin ĉar la ingrediencoj estas produkitaj en « la ĝardeneto ĉe la domo ».

Recepto

1 ŝinketo, tre seka kaj odora

1 peco da malgrasa lardo (250 g)

1 porkŝultraĵo (500 g)

3 fumaĵitaj kolbasoj por kuiri

500 g da blankaj fazeoloj

Metu en malvarman akvon kaj boletigu dum unu horo kaj duono.

Aldonu sekve:

12 terpomojn

1 frizitan brasikon

12 mezajn karotojn

6 mezajn napojn

1 cepon

1 pinĉprenon da piprograjnoj

1 pinĉprenon da kuirsalo

Metu la tuton sur pladon kaj varmege alportu.

Lorena kiŝo

La lorena kiŝo aperis sur la nanciaj manĝotabloj ek de 1586. Antaùlonge ĝi konsistis el fermenta pastaĵo (panpastaĵo) rekovrita de ovoj kaj kremo.

Nun, ĝi gustumiĝas tra la mondo garnigita de kubetoj de fumaĵita malgrasa lardo.

Recepto (4 personoj)

Preparu murbon aù uzu aĉetitan pastaĵon

Preparu la miksaĵon : 6 ovoj, ½ L da kremo, salo, pipro, muskato.

Brunigu 300 g da larderetoj en fritilo.

Metu ilin sur la murbon kaj verŝu la miksaĵon sur la larderetojn.

Kuiru en mezvarma bakujo dum 25-30 minutoj minimume.

Lorena farĉita flano (Kovrita torto)

Recepto

La antaùan tagon, tranĉu en lamenoj tiom da porkaĵo kiom da bovidaĵo, salu, pipru, marinu per blanka vino kaj ŝalotoj, hakekita petroselo, cepoj kaj ajlo.

Metu en platon la pastaĵon elstarigante ĝin da 3 cm, aranĝu la marinviandon. Refaldu la pluson de pastaĵo sur la garnaĝo sen kunpremi kaj kovru per diametra rondo de pastaĵo

Humidigu la randojn de la fundo kaj kovrilon de la pastaĵo, por glui ilin.

Ŝmiru per batmiksitaj ovoj por kuirante brunigi, centre fosu kameneton, kuiru en varmeta bakujo dum ĉirkaù 30 minutoj laù la mezuro.

10 minutojn antaù la fino de la kuirado, verŝu tra la kameneto, miksitajn ovojn kaj kremon.

Vinoj el montetoj de « Toul » (Tul)

En la XIXa jarcento, antaù la filoksera epidemio, kiu detruis preskaù ĉiujn vinvitojn, la lorena vita areo estis pli vasta ol la alsaca.

La regiono de « TOUL » ekigis renovigon antaù 20 jaroj.

Blankaj, grizaj vinoj kaj nigraj « Pinot » (pino) kvalitamarkitaj AOC (devennomo kontrolita), gustumitaj kun lokaj specialaĵoj indigas la vojaĝon.