Triumfarko (Arc de Triomphe, « Ark de triof »)
Reproduktita laù tiu de Septime Sévère (« septim Sever »)el Romo, ĝi honorigas la reĝon Ludovikon la XVan, per siaj ornamaĵoj : basaj reliefoj, gravuraĵoj… Superstarante ĝin, akrotero subtenas la statuaron : la grupo de la fameco (le groupe de la Renommée « le grup de la Renome»). Ĝi estas ornamita de medaliono de la reĝo.
La Triumfarko, samtempa la placo Stanislas Place Stanislas, estis starigita por honori Ludovikon la XVan. Tiu monumenta pordego estis konstruata centre de la fortikaĵoj, kiuj apartigis la malnovan kaj la novan urbojn. Ĝi memorigas la triumfarkojn, kiujn la imperiestroj starigis por mem honori, speciale tiu de Septime Sévère (Septim Sever) el Romo. Emmanuel Héré malkompaktigas sian modelon, reduktante la nombron de kolonoj kaj reliefigante la antaùan parton.
La konstruado daùris de 1753 ĝis 1755. Ĝi enigas tri basajn reliefojn, devenante de la monumenta pordego, kiu estas starigita de la francaj okupuloj por honori Ludovikon la XIVan.
La Marŝalo de Belle-Isle (Bel-Il), guberniestro de la Tri-Diocezoj, longe kontraùis sin (pro taktikaj kaùzoj) al la projekto de Stanislas, kiu deziris interrompi la kurtinon apartigante la malnovan kaj la novan urbojn per triumfarko. Kompromiso, kiu inkludis la supron de la arko en la ronda vojo, estis decidita. La larĝo de la triumfarko atestas la dikon de la muroj, kiuj ĉirkaùis la Malnovan Urbon.
La revena temo de la ornamado estas la milito kaj la paco (stampita de interplektitaj laùraj kaj olivarbaj branĉoj). Tiu ornamaĵo rememorigas la venkon de Maurice de Saxe (Moris de Saks) en Fontenoy « Fotenoa » (1745) kaj la Paco de Aix la Chapelle « Eks la Ŝapel » (1748). Tio estas la kialo de la dediĉoj skribitaj sur la monumento (sur platoj el nigra marmoro) « al la venkinta Princo » kaj « al la pacema Princo », nomante la Francan Reĝon, tiel « terurulo de la malamikoj », responsulo(aùtoro )de la traktaĵoj, popolaj gloro kaj amo ».
La ora supraparto de la monumento kadras ovalan medalionon, kiu montras la figuron de Ludoviko la XVa kaj estas prezentita de la genio de la Historio al la Venko kaj la paco. En la centro de la mem noma placo, starigas la statuaro (verko de 1823 de Jaquot « Ĵako », tenanto de la premio el Romo) de Stanislas, kies montrofingro estas direkta al tiu medialono stampita de sia profile bofilo Ludoviko la XVa.
Militaj trofeoj kaj statuaroj de la publika Feliĉego, de Minerve « Minerv », de Mars kaj de ripoze Hercule « Erkul »( reproduktaĵo da la fama Hercule Farnèse « Erkul Farnez ») ornamas la surpran parton de la pordego. Sur la marmoraj basaj reliefoj (postrestante el la pordego Ludoviko la XIVa ), Appolon « Apolo » mortigante la serpenton Python « Pito », abelejo, la artaj kaj sciencaj atributoj, armiloj, abunda korno resendas al la sama temo.
La malantaùa parto de la arko montras delikatan ornamitaĵon, speciale videblan en la detranĉo de la balustrado, kaj du belajn basajn reliefojn referencante de la liberalaj artoj kaj milito.
Ĵusa restarigo valorigas la polikromion de la monumento : okrflava ŝmiraĵo, basaj reliefoj reliefigitaj de grizo, nigrmarmora medalionoj folie orado.