Katedralo (Cathédrale ; « katedral »)
Starigita en la komenco de la XVIIIa jarcento, la katedralo estas verko de la arkitektoj Jules Hardouin-Mansard (“Ĵul Ardua-Masar”) kaj Germain Boffrand (« Ĵerma Bofra »).
Ĝi entenas kradojn ferforĝitajn en atelieroj de Jean Lamour (« ĵan Lamur »), kupolon pentritan de Jacquard (« Ĵakar ») kaj registritan orgenon. Pentraĵoj de la lorena skolo de la XVIIa et XVIIIa jarcentoj.
La eksaltoj de la Reformacio havis konsekvencojn en la lorena klerikaro, la kardinalo Karlo de Loreno – filo de Karlo la IIIa Charles III– estis defendanto de la katolikismo; Karlo la IIIa deziris plifortigi sian regnon per la kreado de diocezo ( rivalinte kun la Tri-Diocezoj : Toul – Metz- Verdun) ; li sukcesis nur la kreadon de primasa kapitulo, kiu tuj estis dediĉita al la Virgulino de la Anunciacio. Ĝi tuj ricevis relikvojn de Sankta Sigisbert– reĝo de Austrasie dum la VIIa jarcento- kiuj devenis de la abatejo de Sankta Martin-les-Metz « Marta-le- mes ».
La primaso estis starigita unue sur la ĉefa placo de la nova urbo, poste ĝi estis translokita en la kvartalon de nuna katedralo. Pro la tridekjara milito, je la fino de la XVIIa jarcento (kiam la duko Leopoldo regis), ĝia konstruado estis prokrastita ; ĝia orientiĝo cetere estis modifita (la ĥorejo orientita suden).
La unuaj projektoj estis menditaj, en 1700, al Giovanni Betto « Ĝovani Beto » (aùtoro de la preĝejo de Saint-Dié « Sa-Die » kaj de la laboroj, kiuj estis menditaj de la diversaj kongregracioj). La frato de la duko, Francisko metis la unuan ŝtonon. De 1709 ĝis 1715, la konstruado estis interrompita. La fama franca arkitekto Jules Hardouin « Ĵul Ardua » severe kritikis Betto;li rekomendis la ekvilibron de la spacoj per la starigado de kupolo kun lanterneto en la transeptkruciĝo ; li laboris pri la konstruaĵo ĝis 1722, dato de sia morto.
Germain Boffrand « Ĵerma Bofra » ŝpareme daùrigis kaj finis la konstruadon ( sen la kupolo) ; li desegnis la du turojn kun lanternetoj (1729) kaj la sidfakoj de la ĥorejo.
Novembre 1742, la unua meso povis esti celebrita en la primaso, dum la interna instalado daùris.
La katedrala kanonikkolegaro de Toul « Tul » (tiu urbeto ekonomie malprosperis) estis foririgita al Nancio en 1777. Dum la Revolucio, la konstruaĵo fariĝis templo de la diino Racio, la sanktejo estis profanita, la skulptaĵoj de la fasadoj (realigitaj de Dieudonné « Diedone », Lemoine « Lemoan », Pousset « Puse », Hennequin « Eneka » kaj Chauvel « Ŝovel ») estis bruligitaj sur ŝtiparo, sed la orgeno postrestis dank’al patrioto interpretinta la revolucian himnon, « ça ira ».
La katedralo estis restaùrita (la figuroj de Sankta Mansuy « Masui » kaj de Sankta Sigisbert « Siĵisber » anstataùis la grupon de la Anonciacio, kiu konsistis el statuoj de la Virgulino kaj de la ĉefanĝelo Gabrielo en du niĉoj. Ĝi servis kiel ŝirmejo por religitemaj verkoj, kies destinaj preĝejoj ruiniĝis. Ekzemple, la Virgulino kun la benanta Infano (skulptita en 1669 de Cesar Bagard « Sezar Bagar », kiu devenis de la preĝejo de la monaĥejo de Carmes « Karm » kaj kiu inspiriĝis de la verko de Bernin « Berna », Dipatrino de la Bona Novaĵo (statuo realigita dum la XVa jarcento, kiu devenis de la monaĥpreĝejo Sankta Georgo).
En la navo, la korintaj pilastroj ĉirkaùas arkadojn, kies muranguloj ŝirmas anĝelojn skulptitajn de Menuet « Menue », Mesny « Meni » kaj Dieudonné « Diedone » ; tiuj anĝeloj portas la emblemojn de la Virgulino laù la litanioj, de Ecclésiaste « Ekleziast » kaj de Cantiques « Katik ». la flankaj kapeloj estis fermitaj de rokokformaj kradoj forĝitaj de Johano Lamour « Lamur » Jean Lamour kaj de lia lernanto Fancisko Jeanmaire « Ĵamer ».
La transeptkruceton superas modesta (kompare kun la projekto de Mansard « Masar » kupolo ; Tie, de 1723 ĝis 1727, Josefo Jacquard « Ĵakar » pentris cent kvindek personoj, kiuj simbolas la Malnovan kaj la Novan Testamenton, la famajn eklezidoktorojn grupiĝintajn ĉe la Sankta Trinitato. Mallerta restaùrado falsis tiun verkon.
En la absido, tri grandaj pentraĵoj faritaj de la nancia pentristo Claude Charles « Klod Ŝarl » reprezentas la kronadon de Sankta Sigisbert , Sankta Sigisbert deĵorante ĉe la malriĉuloj kaj centre anĝeloj flugantaj en la nuboj. Mirinda krucumita kristo, kiu povus esti atribuita al Ligier Richier ĉeestas ĉi-tie.
La tribuno, kiu superstaras la enirejon de la katedralo, subportas grandan orgenon kun dekses pedaloj ? konstruitan en 1757 de la fratoj Dupont « Dupo ». La arkitekto Jennesson « Ĵeneso » realigis la desegnaĵon de la granda organmeblaĵo, kiun Mesmy « Mesmi » skulptis.
En 1861, la fama orgenfaristo Aristide Cavaillé-Coll « Aristid Kavaje-Kol » pligrandigis ĝian efikon ĝis tridek du pedaloj.
La trezoro de la katedralo kolektas liturgiajn objektojn atribuitajn al Sankta Gauzelain « Gozela », episkopo de Toul « Tul » : meslibro de la IXa jarcento, kies bindaĵo datiĝas de la posta jarcento, liturgia kombilo, kaliko, hostiplado, kaj plato el eburo de la Xa jarcento ; krucoj el emajloj el Limoges de la XIIIa jarcento ; stolo de Sankta Karlo-Borromée « Borome », relikvujo de la XVIIa jarcento kaj liturgiaj arĝentpecoj de la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj.