Bonvenon al la esperantistoj kaj al la scivolemuloj !

Bienvenue aux espérantistes et aux curieux !

 

88a Stage Régional d’ Espéranto

Pour plus de renseignements cliquer sur l’image

 

Premier « bunta Esperanto tago » à Thionville le 10 décembre 2022

Les groupes d’espéranto de Luxembourg, Thionville et Nancy ont décidé d’organiser 1 ou deu fois par trimestre des journées d’espéranto à programme varié : le matin un cours pour les débutants et un cours de perfectionnement pour les anciens élèves; l’après midi, diverses présentations ou informations en espéranto sur des sujets variés, le tout entrecoupé d’un repas en commun,

Cette première journée a été préparée par le groupe de Thionville, qui dispose d’un salle bien équipée dans la « Maison Quesnau », lieu bien situé, hébergeant de nombreuses associations et disposant d’un parc de stationnement gratuit. Une cuisine étant à la disposition des associations, il a été décidé que le repas aurait lieu sur place, chacun étant prié d’apporter une partie des victuailles, ceci nous permettant un gain de temps et un moindre coût,

13 participants sont venus de Thionville, de Nancy, du Luxembourg et même d’Allemagne.

Faute de débutants, il n’y a eu le matin que le « kurso por progresantoj » sur la base du manuel « l’enseignement par la bande dessinée » de Michel Dechy.

Une journaliste de Moselle TV est venue nous rencontrer ce matin et a réalisé un reportage qui a été diffusé par la station le 15 décembre.

Après un repas agréable et très copieux, les participants ont gardé assez d’énergie pour suivre le programme de l’après midi – tout en esperanto :

« les fêtes de Noël » par Daniel Raoult
« promenade en Pologne à partir de photos » (Jean-Luc Thibias)
le centre d’esperanto « kvin petalo » par (Catherine Kremer)
« les phénomènes qui me gênent dans l’utilisation actuelle de la langue » (Brian Moon)
« les expositions culturelles de la FISAIC »(Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles des Cheminots) à Bisheim les 3 à 5 novembre 2022 (où l’espéranto était présent).

Au cours des pauses, les participants ont pu feuilleter les quelques livres exposés par le « libroservo » de l’association régionale EFE.

Aprés cette agréable journée, les participants se sont séparés en esperant se réunir à nouveau au cours d’un nouveau « bunta esperanto-tago », si possible fin janvier ou début février 2023.

Unua « bunta Esperanto tago » en Thionville la 10an de decembro 2022

La Esperanto-grupoj de Luksemburgo, Thionville kaj Nancy decidis organizi 1 au 2 foje ĉiun trimonaton buntajN esperanto-tagojn : – matene kursoj por komencantoj kaj por progresantoj, -posttagmeze diversaj prelegetoj kaj informoj en esperanto pri diversaj temoj – kun meze komuna tagmanĝo.

Tiun unuan tagon preparis la grupo de Thionville, kiu disponas bone ekipitan salonon en la « Domo Quesnau » ejo bone situata, akceptanta plurajn asociojn, kaj havanta senpagan aŭtoparkejon. Ĉar la asocioj povas uzi la lokan kuirejon, estis decidite, ke ĉiu kunportos parton de la manĝajoj tiel ke ni ŝparu tempon kaj monon.

13 partoprenantoj venis de Thionville, Nancy, Luksemburgo kaj eĉ Germanio. Pro manko de komencantoj, okazis matene nur la progresiga paroliga kurso, per la libro « Bildstrioj kiel lernolibroj » de Michel Dechy,

Ĵurnalistino de Moselle TV venis renkonti nin tiun matenon kaj preparis televidan raporton aperontan sur tiu kanalo la 15an de decembro,

Post manĝado riĉa kaj agrabla, la partoprenantoj konservis sufiĉan energion por la posttagmeza programo :

la Kristnaskfestoj (Daniel Raoult)
promenado tra Pollando per fotoj (Jean-Luc Thibias
la Esperanto-centro Kvinpetalo (Catherine Kremer)
« kiuj fenomenoj en la nuna lingvo-uzo plej ĝenas min » (Brian Moon)
la ekspocioj de FISAIC (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektulaj Societoj de Fervojistoj) en Bisheim les 3/5ajn de novembro 2022 (esperantistoj ĉeestis!),

Dum paŭzoj, la partoprenantoj povis foliumi kelkajn librojn de la libroservo de Esperanto France Est

Post tiu agrabla tago, la ĉestintoj disiĝis, esperante denove kunveni okaze de nova « bunta Esperanto Tago », se eblas, fine de januaro aŭ komence de februaro 2023.

 

Journée mondiale de l’espéranto : l’apprentissage d’une langue « universelle »

 

Soirée découverte de l’ESPERANTO

Mercredi 28 septembre à la MJC Philippe Desforges, rue de la République – Nancy, venez découvrir la langue universelle Espéranto à partir de 19 h30

Festi la vida

Après deux années d’interruption Festi la vida a eu lieu le 25 septembre 2022 à Raon aux Bois dans les Vosges, où nous avons tenu un stand pour informer les visiteurs sur le langue universelle Espéranto.

Post dujara interrompo Festi la vida okazis la 25-an de septembro 2022 en Raon aux Bois en Vogezoj, kie ni budis por informi vizitantojn pri la universala lingvo Esperanto.

 

 

Festo de asocioj en Nancy la 17an de septembro 2022

De almenaŭ tri jaroj, la grupo de Nancio ne povis partopreni en tiun tradician eventon, dum kiu ĉiuj nanciaj asocioj povas prezenti sian agadon.

Kiel lastjare, la invito ne atingis nin sed ni povis ĝustatempe kontakti la urban servon kaj ricevis lokon inter 150 aliaj asocioj. Partoprenis Liliane, Yohan, Matthew kaj mi mem.

Kutime la evento okazas en Parko de « la Pepinière », foje en la kongresejo. Ĉifoje sur « Place de la Carrière », apud « Place Stanislas ». La urbestraro ja havis la bonan ideon konservi dum unu plia semajno la tendegon uzitan por la literatura salono « Le livre sur la Place ».

La asocioj trovis do bonan ŝirmilon kontraŭ la pluvo (kiu ĵus reaperis post dumonata feriado), kvankam estis iom malvarme (ne kredeble!) frumatene.

La festejo troviĝis en strategia loko en la plej turisma loko de la urbo. Samtempe estis « Tago de la Heredaĵo ». Do, aùskultema publiko alfluis, despli ke la publikaj transportoj estas nun senpagaj en la urbaro dum la semajnfinoj !

Po manko de spaco, ni ricevis nur du tablojn kaj ne eblis kroĉi ien afiŝojn, Do ni prezentis nur kelkajn librojn kaj revuojn, Sed ni povis uzi nian tradician tabulon por klarigi la mekanismon de la lingvo.

Inter la multaj pasantoj, kelkaj (dek, dudek?)atente auskultis nian prezentadon : junuloj, plenkreskuloj, infanoj, iuj kiuj neniam aùdis pri esperanto, aliaj kiuj jam havas solidajn informojn, tiuj kies familiano iam studis la lingvon… Pluraj sin anoncis pretaj veni al nia prezentado en la junuldomo la 5an de oktobro (ni vidos!).

Du apartaj auskultantoj : unu profesia turisma gvidistino de Saarbrucken, kiu miris, ke ankau ĉi tie estas prezento pri esperanto. Ŝi petis de mi la adreson de esperantaj grupo aù aktivuloj de Sarlando por kontakti ilin. Mi kompreneble donis tiujn informojn aperantaj en malnova papera jarlibro.

Alia estis la urbestro mem, sinjoro Klein, kiu, sola, vizitis unu post la alia la diversajn budojn, Li afable (ĉu interesoplene?) aùskultis miajn pertabulajn informojn dum deko da minutoj.

Rezulto de tiu tago : ĉu venos amasoj da novaj membroj al nia movado ? Eble ne. Eble ne tuj ! Sed almenau, ni dissemis kelkajn grajnojn, kiuj eble poste ĝermos. Kaj ni reaktivis kontakton kun aliaj asocioj kaj kun la urbaj skipoj. Ni refortigis nian entuziasmon… kaj ni pasis agrablan tagon !

J. L. Thibias

Visites à Deneuvre et Baccarat par un groupe d’espérantistes d’Alsace et de Lorraine ainsi que du Bade Würtemberg ( Allemagne) le 22 août 2022

Nous avons tout d’abord visité le musée des sources d’Hercule à Deneuvre.

 

La première salle rappelle trois siècles d’histoire gallo-romaine.

On arrive ensuite dans une salle où est reconstitué le sanctuaire dédié à Hercule.

Une centaine de statues, autels, stèles et différents objets découverts lors des fouilles de 1974 à 1986 sont ici présentés comme ils étaient sur le site.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Après une visite rapide de l’église baroque saint Rémy de Deneuvre, nous avons pique niqué sur les rives de la Meutthe .

 

 

 

 

 

 

 

L’après midi a débuté par la visite de l’église saint Rémy de Baccarat, construite de 1953 à 1957 remarquable par ses vitraux constitués de 20 000 pièces de cristal.

 

 

 

 

Puis nous nous sommes rendus à la cour des cristalleries.

 

Le musée installé dans le château expose de magnifiques objets en cristal , en particulier un lustre imposant.

Petite ville dans la ville , la verrerie fut bâtie à la fin du XVIII ème et le début du XIXème siècles.

Outre les ateliers à froid, les halles et divers bâtiments nécessaires à la fabrication , on y avait construit les maisons des ouvriers, une pension pour les apprentis, une chapelle, une cantine, une crèche ainsi que la maison du directeur et le château pour les administrateurs.

Notre dernière visite fut le pôle du bijou avec sa galerie d’exposition dédiée aux bijoux et aux métiers d’art.

La journée s’est terminée par un moment convivial autour d’une boisson  FRAÎCHE

Esperanto-pikniko en Deneuvre-Baccarat la 21an de aŭgusto 2022

Kial en vilaĝo de 500 loĝantoj situanta apud la urbeto Baccarat -monde konata pro ĝia kristalproduktaĵoj- troviĝas muzeo pri Herkulo ?

Ĉar tiu vilaĝo multe pli aĝas ol sia najbaro ! Jam ekzistanta dum la gaŭla tempo, ĝi konstruis dum la romia periodo adorejon pri Herkulo fariĝinta pilgrimejo, La afero prosperis ĝis la alveno de Kristismo kaj ĝermanaj invadoj, kiuj detruis la lokon. Tiun oni eltiris el forgeso per arkeologiaj elfosaĵoj nur ekde 1974.

Deneuvre tamen pluvivis dum la Mezepoko. En 1764, estis decidite krei vitrofabrikon en ĝia eksterkvartalo nomita Baccarat, Farinĝinta kristalfabriko, tiu entrepreno tiom prosperis, ke Baccarat fariĝis pli granda ol ĝia patra najbaro !

Do jen interesa loko por piknika tago !

Liliane Bersweiler okupiĝis pri la organizado.

Kaj venis el Nancy, Metz, Strasbourg kaj aliaj lokoj de la regiono dekvino da samideanoj, Inge kaj Jürgen el Bavelio internaciigis la renkonton !

Matene : vizito de la Muzeo pri Herkulo kaj de la preĝejo de Baccarat moderne rekonstruita post ĝia detruo dum la dua mondmilito,

Posttagmeze : vizito de la muzeo pri kristalo kaj de la galerio pri juveloj (kun belega ekzpozicio de regionaj artproduktaĵoj)

Intertempe : babilada pikniko, sub sunombrelaj arboj ĉe la bordo de rivero Meŭrto (eĉ ne sekigita!).

Fine : agrabla ĝisrevida kunveneto en trinkejo, kie Liliane disdonacis amikan tagon !

Kie kaj kiam la venontaj piknikoj ?

JLT

Amika Tago en junio en Selestat

Unu Amika Tago farita el multaj belaj spertoj !
=============================================

La Amika Tago de junio en Selestat, evento kiun partoprenis pluraj Esperantistoj el kvar landoj (eble eĉ pli!), estis bela okazo por revidi aŭ renkonti aliajn samideanojn.

Mia tago komenciĝis en Nancio, kie mi trovis aliajn esperantistojn. Kune, ni aŭtis ĝis Selestat. Ni trovis parkejon, kaj poste iris al la trajnstacio. « Saluton! » tie kaj tie. Tie kaj tie kelkaj verdaj steloj. Iom post iom aliaj homoj alvenis, kaj ni kunparolis. Dum tiu tempo, policistoj rigardis la aŭtojn antaŭ la trajnstacio, kaj komencis skribi monpunojn. Do, ni ekpensis, ke, ĉiuj, kiuj havas aŭton prefere rapide foriru!

Ni kuniĝis en alia parkejo, kaj ekmarŝis tra la urbo. Mi tre ŝatas tiujn momentojn inter aktivaĵoj, ĉar estas ofte la bona momento por renkonti la aliajn partoprenantojn.

Poste, la grupo haltis antaŭ malnova domo. Eble pro la varmeco, eble pro vortoj, kiujn mi ne konas, mi honeste ne memoras kial tiu domo gravas. Nek kial la sekva domo gravas. Sed, mi memoras, ke iu klarigis, ke en sia pasinteco, la urbo apartenis al Germanujo, kaj dum aliaj epokoj, al Francujo. Tiuj domoj montris tiujn epokojn tra iliaj arĥitekturoj, kiuj malsamas.

Nia promenado pluiĝis, ni vidis aliajn konstruaĵojn, preĝejon, bazarplacon, kanalon, kaj ĉirkaŭ la tagmezo, ni trovis parkon kie ni kunmanĝis kaj kunparolis.

Post nia manĝo, ni iris al humanisma muzeo. Tie troviĝas multaj malnovegaj libroj kaj aliaj dokumentoj, skribitaj per la manoj de filozofiintoj kaj aŭtoroj.

Kiam ni finlegis pri la libroj, ni sidiĝis en la placo proksime de la muzeo kaj trinkis aŭ manĝis ion. La plejparto el la partoprenantoj iris al la panmuzeo, sed mi iris al la arta muzeo (FRAC) kun mia amikino. Tie estis ekspozicio de Charlemagne Palestine. Ĉie, vere ĉie, estis centoj da pluŝursetoj! Surprizanta kaj interesa!

Poste, kelkaj homoj restis, kaj aliaj, inklude la nancian grupon foriris.

Jen unu subjekta priskribo de la Amika Tago. Unu fina penso: laŭ mi, la plej grava afero, ne estis kien ni iris, kion ni vidis, faris, aŭ manĝis. Por mi, gravas havi tempon kun aliaj esperantistoj por paroli kaj lerni! Kaj feliĉe, la spertuloj helpis komencantojn, kiel min.

Unu Amika Tago farita el multaj belaj spertoj!

*Mateo*

 

L’espéranto chez RCN – Radio-Caraibes-Nancy   90,7 FM rcn-radio.org

La radio locale RCN nous a ouvert ses ondes pour présenter notre association et l’espéranto au cours de l’émission du clown Chamalo : les mercredis à 17 h – Vie associative du 22-9).
De plus un petit cours d’esperanto nous a été présenté par Adeline et Mateo (émission du 2/11/2021à 17h).
Retrouvez le Premier cours et les suivants

Kunveno

 

Por la unua kunveno en la klubo, merkredon la 29an de septembro 2021, ni gustumis la  pomon « esperanto », kiu kreskis en mia fruktĝardeno. Ĝi tre bongustas. Eble venontan jaron, mi rekoltos pliajn. Liliane

 

 

Promenado en Graufthal la 29 aout

Jam de multaj monatoj, la grupo de Nancy deziris organizi en Graufthal esperanto tagon ĉirkaŭ la rokdomoj, en nordaj vogezoj proksime de Phalsbourg.

Bedaŭrinde, antaŭ du jaroj, malbona falo devigis Liliane hospitalumi dum pluraj semajnoj kaj lastjare la pandemio denove nuligis nian projekton.

Finfine ĉi jare, okazis ioma paŭzo en la malbona tempo, kaj Liliane povis realigi la prokrastitan promenadon.

Kompreneble ne alvenis multege da samideanoj, Tamen naŭ, kio ne estas tiom malmulte, en la nuntempaj cirkonstancoj kaj en dato, kiam ankoraŭ iuj ferias aŭ aliaj pretiĝas por la rekomenco de la aktivado,

Ni kore dankis al Inge kaj Jorgen, kiuj longe veturis el proksimeco de Stuttgart speciale por la okazo kaj donis tiel al la kunveno internacian etoson.

Post agrabla kaj bona manĝo en restoracio de Oberhof, ni rapide rigardis la restaĵojn de mezepoka monaĥejo nuntempe elfosata.

Poste ni vizitis la rokdomojn, El tiu loko, Madette Ast verkis la ilustritan infanan rakonteton « la blua kato » eldonitan de esperanto Nancy 54 en tri lingvoj : esperanto , franca kaj germana. Dank’ al klopodado de Liliane, la enirdomo de la loko nun akceptas proponi tiun libreton al la vizitantoj.

Post la vizito, ni faris agrablan promenadon en la proksimeco, malkovrante agrablan pejzaĝon…kaj la lageton de la rakonto !

Kaj ĉiuj ĝisrevidis sin, kontentaj pri tiu tago, kiu aspektis kiel ekrevigligo de la regiona esperanta vivo post du jaroj da preskaŭa izoleco !

Apartajn dankojn al Liliane por la organizado de la tago

Jean-Luc Thibias

Jen la komentoj de Bernard Behra pri tiu tago :

Estis bela tago por niaj esperantistaj sentoj kaj nia humaneco : okazo travivi simplajn, rektajn kaj respektemajn rilatojn inter homoj. Do “homoj kun homoj”. Dankon por ĉio.

Mi aldonus : ke mi vere ŝatis la etoson kaj la bonan organizadon de tiu renkontiĝo kaj vizito, kaj ankoraŭ nun restas tre kontenta havi denove okazon renkonti verajn esperantistojn en vera vivo, ĉar kunvenoj per komputilaj ekranoj aŭ virtualaj kunvenoj rapide lacigas min, kapdoloroj, ktp.

FERVOJISTA FESTO EN BLAINVILLE DAMELEVIERES LA 26AN DE JUNIO 2021

Pere de Bruno Henry, la Franca Fervojista Esperanto Asocio invitis la grupon de Nancy kunpartopreni la Kulturan Feston de Fervojistoj en Blainville-Damelevières, granda fervoja centro inter Nanc kaj Lunéville.

Nia budo estis iom aparta de la ĉefaj allogejoj de la festo, Do ne svarmis la vizitantoj! Tamen la kelkaj pasantoj montriĝis tre interesataj.


…Kaj finfine post longa pandemia periodo, eblis komune pikniki, dum bela somera tago -apud refreŝiga naĝejo !

 

Dankon al nia fervojista samideano Christian Dardenne, kiu trajne trairis Francion por deĵori ĉe la budo kun Liliane kaj Jean-Luc.