Pordego de la Krafo (Porte de la Craffe ; « Port de la kraf »)

La plej malnova ero de la fortikaĵoj estis starigita en la XIVa jarcento kaj servis kiel malliberejo dum multaj jaroj. Apud ĝi, estis konstruita la pordo Dipatrino, kiu estas videbla malantaùe. En la XVIIa jarcento, la pordego de la Citadelo fortikigis la urbajn defendaĵojn. Fosaĵoj disigis la du pordojn.

Tiu fortika enirejo de Nancio antaùe nomiĝis Pordego des  Bordes « Bord » (domaĉoj, kiuj ŝirmis la kontaĝajn malsanulojn forpelitaj de Nancio). Laù dire, la vorto « Craffe » aperis en la komenco de la XVa jarcento. Ĝia signifo estas malklara, du etimologioj eblas : en la malnova franca lingvo, escraffe « eskraf» grafe « graf» nomis ĉu konkan motivon (kiu ornamas la angulan ŝtonparton de la pordego) aù metalan krampon kiu kunligis la ŝtonojn.

La monumenta pordego de la Krafo atestas la kvaliton de la ĉirkaùmurego, kiu ŝirmis la urbon en la fino de la XIVa jarcento. Efektive, la 3 metroj larĝaj muroj de ĝiaj ĝemelaj turoj, kiuj estis starigitaj en 1463, kuraĝe rezistis al la urbaj sieĝoj de Karlo la sentimulo Charles Le Téméraire en 1476 kaj 1477. La aranĝo de la fenestroj faciligis la pafojn al ĉiuj direktoj, elstarantaj ŝtonoj subtenis antaùe ŝutrojn, ŝirmantajn la defendantojn, kiuj postenis ĉe tiuj aperturoj.

La norda kaj suda enirejoj estis surstarigitaj de loĝejeto, kies superelstaraĵo permesis bombardi la atakantojn per ĵetaĵoj, varmegaj oleo kaj peĉo.

Ekde ĝia kreado, la norda enirejo multe ŝanĝiĝis. Dum la XVIIa jarcento, la francaj okupantoj plenigis la fosaĵojn per la akvoj drenitaj de la rivereto de Boudonville « Budovil ».

Urbflanke, la centra pordego estis renovigita laù klasika modo ; la komandanto Trancart « Trakar » restarigis ĝin laù novgotika stilo, malaperigante la horloĝon, kiu superstaris ĝin. La restaùrita ornamaĵo montras kopiajn figurojn de la lorenaj Dukoj, Virgulinon kun la Infano, kiu datiĝis de la XIVa jarcento kaj aperturon kiu havas formon de Lorena kruco. En 1870, Prosper Morey « Prosper More », municipa arkitekto, starigis la porpiedirantajn pordojn, kiuj estas situataj ambaùflanke de la pordego. La centra lanternejo estis konstruita en la komenco de la XVIIa jarcento ; ĝi enhavis sonorilon, devenantan de la preĝejo Sankta-Evro, por ritmi la horojn kaj indiki la dormosignalon, la ekzekutojn kaj servutojn.

Ekde la XVa jarcento, la pordego servis kiel prizono. Komence de la XVIa jarcento, kiam René II regnis, oni starigis ) terasegon (malantaù la pordego de la Krafo, direkte al la malnova vilaĝo de Saint-Dizier « Sa Dizie », kiu estis reduktita al « Tri-Domoj » pro strategiaj kialoj. Oni uzis ĝin por plifortikigi la pordegon de la Krafo, kontraù la efika pafado de la ĵus aperinta artilerio. En tiu stratego, oni konstruis pordegon, kiu estis kunligita de volbo al la Krafo . La ornamitaĵo de la pordego valorigis skulptaĵan grupon de la Anunciacio (hodiaù konservita en la Lorena Muzeo) ĉar Renato la IIa atribuis sian venkon kontraù Karlo la Sentimulo al la Virgulino de la Anunciacio, kies figuro ornamis lian standardon. Ambaùflanke de la statuarniĉo, ortangulaj kartuŝoj klarigas tiun dediĉon. La lorenaj insignoj kaj tiu de Elisé de Haraucourt « Elize de Arocur » ( guberniestro de Nancio kiu restarigis la pordegon en 1615) plenigis la ornamitaĵon.