Preĝejo de la Kordelieroj (Eglise des Cordeliers ; « Egliz de kordelje »)

Ĝia nomo devenas de la franciskana ordeno, kies talio estis zonita de ŝnuro. En la XVa jarcento, tuj post la Nancia Batalo, Renato la IIa starigis ĝin. Sankta Denis (« Deni ») de la lorenaj dukoj, ĝi ankoraù konservas, malgraù la turmentoj de la historio, rimarkindajn tombomonumentojn. Ĝia kapelo, inspirata de Mediĉa kapelo en Florenco, estas mirinda.
La monaĥejo de la Kordelieroj, situanta apud la preĝejo, ŝirmas la muzeon de la Artoj kaj Popolaj Tradicioj, kiu montras la lorenan kamparvivon kaj reproduktaĵojn de lorenaj hejmoj.

Iam komunikante kun la duka palaco per kovrita vojeto, la preĝejo de la Kordelieroj estis konstruita de Renato la IIa,, kiu votis la konstruadon de sanktejo se li venkus kontraù Karlo la Sentimulo. Tiu sanktejo estis konsekrita en 1487. Ĝi konsistas el navo longa je 73m, kie poste sepultaj kapeloj estis almetitaj flanke. Vitraloj iluminis la spacon per irizaj rebriloj kaj la volbo de la preĝejo estis ornamita de multkoloraj freskoj ; sendifekta pentraĵparto, kiu estis retrovita dum la restaùrado, atestas la kvaliton de tiu ornamaĵo.

La ĥorejo de la konstruaĵo estis ĉirkaùita de sidfakoj (1691), kiuj estis ornamitaj de muzikistaj pufvangaj beboj (putti). Devenante de la mozela abatejo de Salival, ili estis instalitaj ĉi-tie en 1818 por malaperigi la revoluciajn difektojn.

Sur la suda muro, troviĝas la diverskolora funebra niĉo de Renato la IIa ; influata de la renesanca stilo. La dukaj kaj lorenaj insignoj montras la preferatajn propetantojn de la duko : Sankta Georgo, Sankta Nikolao, anĝelo kun la Virgulino de Anunciacio, Sankta Hieronimo kaj Sankta Francisko de Assise « Asiz », kiuj estas enkadritaj de pilastoj, kies grotesko (murpentra ornama stilo populara en la 1a jarcento en Romio, imitita en eŭropa manierismo, el fantazia kunmeto de bestoj, folioj, floroj, homoj kaj aliaj) plibeligas ilin kaj prezento de Diapatro superstaras ilin. La kuŝostatuo kaj la statuo de Renato la IIa , preĝante piede de la Virgulino, estis ruinigitaj dum la Revolucio.

Diverskolora retablo (1522) ornamas la altarŝtonon, super kiu staras prezentado de la Sankta Triunuo ; tiu retablo, ŝirmas en konkaĵniĉoj, evangelizantojn, Sanktulojn kaj la Anunciacion, kiun ŝatis Renato la IIa.

La apuda monaĥejo, kiun starigis Renato la IIa, estis transdonita al Franciskanoj ; ĝia biblioteko enhavis tri milojn da libroj. Ĝi ŝirmas nun la Muzeon de la Artoj kaj popolaj Tradicioj Musée des Arts et Traditions populaires (loĝmaniero, meblaro, iloj, metioj de la kampara Loreno).

La sobra Kapelo enhavas ŝtongravuraĵojn : la statuoj (eble de Florent Drouin « Flora Drua ») de la tombomonumento de la kardinalo Karlo de Vaudemont « Vodemo » kaj la rimarkinda kuŝostatuo de la edzino de Renato la IIa , Philippe de Gueldres « Filip de Geldr », kiu estis realigita de Ligier Richier « Liĵie Riŝie » el kolora kalkoŝtono kaj kiu eskapis el senkulotuloj el Pont-à-Mousson « Pot-a-Muso ». Multaj skulptaĵoj (el Sankta Manĝo de Florent Drouin « Flora Drua »), ŝtontomboj kaj kuŝostatuoj troviĝas ci-tie. Multe da kvalitaj pentraĵoj ornamas la preĝejmurojn, inter ili la Rozaria Virgulino de Johano de Wayenbourg « Vajenbur » kaj du verkoj de Remond Constant « Remo Kosta ».

Ĉi-tie, la talenta gravuristo de la XVIIa jarcento, Jacques Callot « Ĵak Kalo » estas entombigita kun siaj patro kaj avo (sepulta monumento en la enirejo de la klostro).

Super la portalo, la okcidenta rozvitralo, kiu estis realigita laù la klasika stilo, estas ornamita de moderna vitralo, prezentante la insignojn de Loreno.

La dinastio de Habsbourg-Lorraine « Habsburg-Loren » ĉiam havas fortegajn ligojn kun la sepulta kapelo de siaj prapatroj : La ronda kapelo ; la ejo, kiu kunligas tiun kapelon kaj tiun de la Kordelieroj ŝirmas tre maloftan romanikstilan skulptaĵon, kiu montras brakumantan krucmilitanton kaj sian edzinon.

Henriko la IIa starigis, de1609 ĝis1612, la dukan kapelon, kiun lia patro Karlo la IIIa volis konstrui sam kiel la kapelon de Medicis en Florenco. Ĝi estas dediĉita al Dipatrino de Lorette « Loret ». Johano Richier « Riŝie », Johano-Baptiste Stabili, Petro Michel « Miŝel » kaj Toussaint Marchal « Tusa Marŝal »partoprenis tiun laboron. La mirinda lanterneto, kiu estis ĉizelita de Siméon Drouin « Simeo Drua » (1632) atestas la pompan projekton, kiu neniam finiĝis. La Revolucio profanis la sepultejojn de la lorenaj dukoj kaj la sanktejon, kiu restis malpli belega ol la originala projekto, malgraù la restaùrigadoj.

Basa reliefo, kiu eble estis realigita de Chassel « Ŝasel » kaj reprezentis mortintan Kriston, plibeligas altaran antaùon de la kapelo.

Maria-Antonina, kiu reiris kun sia estonta edzino, trapasis Nancion en 1770. Ŝi preĝis sur la tombo de siaj prapatroj Habsbourg-Lorraine « Absbur-loren », en la ronda kapelo, kie la arkiduko Otto de Habsbourg « Oto de Habsburg » edziĝis kun la princino Régina de Saxe-Meiningen « Reĝina de Sax-Meningen » ; en 2001, la geezdzoj celebris sian oran edziĝofeston kun sia familio.