Placo kaj Baziliko Sankta-Evro (Place et basilique Saint Epvre ; « Plas e bazilik sat Evr »)

Eks-placo de la bazaro kaj negocejo dum la mezepoko, ĝi estas ornamita de fontano, sur kiu troviĝas la statuo de Renato la IIa, Lorena Duko, venkinte Karlo la Troriskema, Duko de la Burgonio dum la Batalo de Nancio en 1477.
La Baziliko Sankta-Evro, konstruita dum la XIXa jarcento de Prosper Morey (« Prosper More »), montras vitralegojn kaj lignotegaĵojn, parte fabrikitaj en Bavario. Napoleono la IIIa , la imperiestro Francisko-jozefo, Ludoviko la IIa de Bavario finance helpis ĝian konstruadon. Ankaù la Papo Pie ….kiu donacis kelkajn ŝtonplatojn de la ĥorejo, el la Via Appia (« Via Apia »).

La origina preĝejo de la malnova urbo estis dediĉita al Sankta Evro, episkopo de Toul « Tul », diligenta evangelizulo. Ekde la XIIIa jarcento, Nancio inkluzivis ĝin interne de siaj muroj. Pluraj konstruaĵoj sekvis sin ĉirkaù la bazarplaco, kiun superstaris la turo de la baziliko. Tiu befrado estis uzita kiel gvatturo, kie la urbestraroj kunvenis kaj kie la arkivoj estis konservitaj.
La gotika konstruaĵo, starigita inter 1436 kaj 1451, kiu estis skrupule orientita, estis detruita en 1863 por anstataùigi ĝin per ogivstila suddirekta baziliko. Prosper Morey « Prosper More » (1805-1886), urba arkitekto, konstruis la novan Sanktan-Evron ekde 1862 ĝis 1875. Li starigis ankaù la preĝejojn Sanktan Fiacre « Fiakr » kaj Sanktan Nikolaon. Diskutebla pro ĝia stilo kaj ĉar ĝia eksa turo ne estas konservita ( male al la certigoj, kiuj estis promesitaj al la nancianoj), la finita projekto estis laùdita de Viollet-le-Duc « Viole-le-Duk ».
La pastro Simon « Simo », paroĥestro de Sankta-Evro, petis publikan antaùpagon por alfronti la laborpezon ; ekde 1865, lia postvenanto, la pastro Trouillet « Truje » daùrigis lian verkon, petegante la plej famajn homojn el lorena kaj eùropa elito. La imperiestro Francisko-Jozefo donacis la grandan enirŝtuparon kaj vitralegon, kiu montras lin kaj lian edzinon same kiel Sanktan Jozefon kaj Sanktan Elisabetan. La vitraloj, kiuj estis donacitaj de Napoleono la IIIa kaj la imperestrino prezentis ilin kiel Sanktan Ludovikon kaj Sanktan Eùgenian (la vizaĝoj de la vitraloj estis retuŝaj post 1870).
La pastro Trouillet vastigis la malrektajn stratetojn, kiuj ĉirkaùis Sanktan-Evron. Li estis entombigita en la okcidenta transepto, sub sia preĝanta portreto el blanka marmoro. Tiu tombomonumento memorigas la malavaraĵojn de la pastro al sia paroko (li donacis, ekzemple, la simbolojn de la kvar evangelistoj, kiuj ornamas la antaùpreĝejan korton). Oni denove trovas la benantan figuron de la juna pastro Trouillet « Truje » sur la plej okcidenta flanka apogilo de la granda antaùpordo.
Multaj vitraloj, lignotegaĵoj, pecoj da meblaro kaj spektinda kristnaska kripo estis realigitaj de vienaj artistoj, memorigante, ke tiam, la familio de Loreno regis Aùstrion.
En 1874, la preĝejo Sankta-Evro estis promiciita malgranda baziliko pro papa privilegio.
La vitrotegmento, kiu prezentas piede de Sankta-Evro la maketon de la eksa gotika preĝejo kaj Sanktan Odile « Odil », estis realigita dum la Bela Epoko.

La turo altiĝas je 87 metroj supre siaj propaj tegmentoj el verdiĝa kupro ; ĝi superstaras la maljunan urbon kaj ŝirmas turfalkojn.
Decembre 1999, la baziliko, kiu, antaù kelkaj monatoj estis registrita en Historiaj Monumentoj, averiis dum la tornado difektinta Francion.
Ĝia eksterna renovigado devas daùri dum 15 jaroj.
Centre de la pavimita Placo Sankta-Evro, kiu ne konservis la arkadojn de siaj haloj, stariĝis la statuo de Renato la IIa , realigita de Mathias Schiff « Matias Ŝif », okaze de la jubileo de la pastro Trouillet.