Hotelo de Haussonville (Hôtel d’Haussonville ; « otel d’osonvil »)


Ĝi estis unu el la plej belegaj loĝejoj, kiuj bordas la straton Monsinjoro Trouillet (« Trujie »). Ĝia nomo devenas de la paroĥestro kiu konstruis la Bazilikon Sankta-Evro (Basilique Saint Epvre ;  » bazilik sat Evr »). Ĝia fasado sur korto, kies balustradoj estas flamgotikastile kaj Renesance, kaj okultrompile belega pordo estas mirindaj.

Starigita de 1528 ĝis 1543, tiu impona loĝejo montras renesancan stilon ; la lorena seneskalo, Johano de Haussonville « Osovil » ekkonstruigis ĝin, sed li mortis antaù la fino.Lia filo Balthazard « Baltazar », guberniestro de Nancio kaj ĉefa estro de la duka holelo estis la unua loĝanto.
La sobraj fasadoj kontrastas kun la riĉa ornamado de la korto. En la XIXa jarcento, delikate, pordego estis instalita ĉe la enirejo de la ŝtupara turo ; ĝi devenis de domo situata en la strato Sankta Miĥaelo kaj estis de la sama periodo kiel la hotelo de Haussonville. La kavskulptita motivo en la ligno montras okultrompan arkitekturon, kiu estis inspirata senpere de la arkitekturaj libretoj de la italo Alberti.
La gotika motivo, kiu ornamas la galerion de la unua etaĝo, similas tiun, kiu ornamis la Domon de la Lupoj en Pulligny « Pulinji ».
Hodiaù, tiu hotelo estas uzata, kiel luksa gastejo.

Hotelo Ferraris (Hôtel Ferraris ; Otel ferari)

Belega privata hotelo el la XVIIIa jarcento, ĝi proponas al la rigardoj, malantaù klasika fasado, mirindan ŝtuparon. Jean Lamour (« ĵa Lamur ») forĝis ties balastradon kaj Barilli (« Barili »), lernanto de la fama Bibiena, pentris la ĉielon. Tipa korto, tiel kiel samepokaj hoteloj, estas ornamita de fontano de Neptune (« Neptun »).

La familio FERRARI « Ferari » volis memorigi siajn italiajn originojn, almetante sur sia domego siajn insignojn, kiuj konsistis el florencaj lilioj. Tiu floro retroviĝas sur la fasada balkono, sur la antaùpordo kaj en objektportilo de la honora ŝtuparo kaj ankaù laùlonge de ĝia balustrado, kie lilio kaj ĉifro de Ferrari-Fontette « Ferari-Fotet » alternas.
Ludoviko de Ferrari, naskiĝinte en norditalia familio, deĵoris ĉe la duko Karlo la Va de Loreno, kiun la franca invado elpelis. Lia filo Leopoldo, kiu revenis en siajn lorenajn bienojn, akceptis tie Ludovikon de Ferrari ; tiu-ĉi edziĝis kun Anne-Charlotte de Fontette « An-Ŝarlot de Fotet » kaj eble starigis tiun domegon ekde 1717.
La stratoj de Haut-Bourgeois « O-Burĵoa » kaj de Petit-Bourgeois « Peti-Burĵoa » limigas la hotelon.

Germain Boffrand realigis certe la planon de tiu belega domego. Li alvenis en Loreno en 1711 por konstrui la novan Louvres « Luvr » de la duko Leopoldo kaj por vigli la realigadon de la kastelo de Lunéville « Lunevil » ; poste li estigis urbajn kaj kamparajn domojn por la plej famaj senjoroj de la kortego (inter ili, la princo de Beauvau-Craon « Bovo-Krao »).
Ĉe la enirejo de la domego, la granda pordegejo estas ornamita de masko, kiu reprezentas Saturnon ; eleganta balkono, kiu estas subtenata de delikataj konzoloj, superstaras ĝin. Triangula frontono kaj rokstila kartuŝo superelstaras tiun balkonon. La insignoj de Ferrari malaperis el tiu kartuŝo dum la Revolucio, sed ĝia apogŝtono, kiu konsistis el du graciaj hundoj de Fô « Fo » ( fakte legendaj drakoj) inspiritaj de la ĉina arto, postrestis.
Sub la pordegejo, senenhava ŝtonkadro estis originale ornamita de kopio de la « Aurore » (« Oror ») de Guerchin « Gerŝa ». Dekstre, troviĝas la impona spaco de la ŝtuparo, kiu estas ornamita de krado fare de Jean Lamour; loĝio, kiu estas ornamita de arkitektura okultrompaĵo kaj ĉielo, kiu estas plena je ekzotaj birdoj, superstaras la ŝtuparon ĝis la nobela etaĝo.
La vico de grandaj salonoj montras klasikan antaùĉambron, direktoristilan salonon kaj grandan empirstilan salonon, kies pordoj estas ornamitaj de antikvaj venkoj kopiitaj en La Malmaison « La Malmezo », fine malgrandajn salonojn laù la stilo Ludoviko la XVa.

Dum la imperia periodo, la domego apartenis al la familio de Vioménil « Viomenil » kaj la nuba plafono de la granda ŝtuparo ricevis aglon el pentrita lado, kies kapo moviĝis kiel la tegmenta ventomontrilo.

La korto estas ornamita de bela puto, kiu estas plibeligita de rideta vizaĝo de virino, kies harplektaĵoj estas noditaj sub la kolo ; La niĉo de la puto apogas sin al la impona kuirejo, kies grundo estas el ŝtono kaj kiu enhavas kamenon kun grandega mantelo (kamenkapuĉo).

Sub malalta arko, la fontano perdis du grupojn de pekantaj anĝeletoj, kiuj troviĝis ambaùflanke de la Neptuna statuo kaj kiuj apogis sin al marĉevalo. En la komenco de la XXa jarcento, la anĝeletoj estis apartigitaj de la dio de la maro. La skulptaĵoj reliefiĝis sur okultrompaĵo, kie oni divenas ankoraù la motivojn. Dum la Belepoko, tiu pentrita niĉo estis restaùrita de la pentristo Ramel.

Hotelo de la lupoj

Situanta en la strato de la Lupoj, el kiuj nomo devenas, tiu privata hotelo estis konstruita de Germain Boffrand (« Ĵerma Bofra ») dum la XVIIIa jarcento. Monumenta pordo, super kiu troviĝas du lupoj el ŝtono kiuj rememorigas la taskon de la proprietulo, lupĉasestro de la dukoj de Loreno.

Imitinte ilian estron Leopoldon, kiu komisiis al la pariza arkitekto Germain Boffrand la projekton de nova duka palaco, la plej famaj senjoroj de la kortego konkuris pri la konstruado de privataj hoteloj, laù tiuj kiuj ornamis la francan ĉefurbon. Boffrand « Bofra » direktis la kreon de pluraj domegoj, kiuj estis starigitaj dum la unua duono de la XVIIIa jarcento.
La hotelo de la Lupoj, kiu estis konsruita por Sinjoro de Curel « Kurel », ĉasestro de la duko Leopoldo, montras la genian karakteron de Boffrand, kiu desegnis ĝin laù U. La frontono de la ĉefenirejo, estas plibeligita de aprokapo kaj de ĉasartaj trofeoj. La fontano de la ĝardeno prezentas desegnon de lupo kaj sur la pordegflankmuroj de la honoriga korto, du sidantaj lupoj rememorigas la fakon de Sinjnoro de Curel.