1968

Raporto pri la laboroj de la junulara komisiono

La ĉeestantoj parolis pri la junulara movado en Germanio kaj en Francio, konstatante ke en ambaù Landoj kontraùstaras la samaj malfacilaĵoj. Tamen niaj junularaj grupoj tre bone agadas, organizante ĉiuspecajn aranĝojn. Komunaj renkontiĝoj okazos alterne en Neustadt septembre, kaj venontjare en Francio. Malpli gravaj renkontiĝoj okazos krome ambaùflanke. Regula reciproka informado estos starigita. Rezolucio petis ambaù naciajn (plenkreskulajn) asociojn trovi solvon por ke Esperanto-libroj estu aĉeteblaj en librejoj. Ĉeestis 25 gejunuloj.

Renkontiĝoj

– La 27-28ajn de aprilo jam okazis germanfranca renkontiĝo en la junulardomo de St Martin apud Neustadt (Palatinato). 4 junuloj el Thann partoprenis. La rilatoj estis tre amikecaj. La Thann-anoj siavice invitis al tradicia festo en Thann la 30an de junio. Sed pro la sekvoj de la politikaj eventoj en Francio, la festo okazis nur la 6-7ajn de julio. La renkontiĝo okazis en la familia ripozdomo Hirtzenstein, inter Thann kaj Guebwiller. Ĉeestis 15 junuloj el Thann, Guebwiller, Neustadt, Maikammer, Speyer kaj Nancy.. Krom la « kremacio » de abio kaj piroteknikaĵoj sabate, promenado, laborkunveno kaj ekskursoj interalie al la batalkampo « Vieil Armand ».

• renkontiĝo en la Hingrie

• photo 19

– La 8an kaj la 9an de junio, okazis en la familia ripoz-domo de la Hingrie jam la dua renkontiĝo. Kvankam ne ĉeestis tiom da personoj, kiom lastjare, tamen venis kelkaj partoprenantoj el Strasbourg, Nancy, Mulhouse, Guebwiller kaj Thann. Preskaù ĉiuj venis per aùto krom du kuraĝuloj, Gérard kaj Fabiano kiuj sukcesis alveni bicikle. Ni komune vespermanĝis, kaj poste ni iom ŝak-ludis kun Sro Zipfel, kiu montris al ni sian spertecon en la ludo. Dimanĉon matene ni faris promenadon en la arbaraj ĉirkaùaĵoj, kie ni trovis multajn fragojn. Post la tagmanĝo, ni pilko-ludis kaj okupiĝis per aliaj ludoj ĝis vespere. Ni estis tre kontentaj pri tiuj du tagoj pasigitaj en la Hingrie kie estis samideana amikeco. Georges Grossmann el Thann, raportis.

– German-franca renkontiĝo en St Martin/Neustadt -Ĉirkaù 50 junuloj kaj eks-junuloj partoprenis, de la 30a de Aùgusto ĝis la 2a de septembro 1968, la german-francan junularan renkontiĝon. Ĝi okazis en la junulara domo en St-Martin apud Neustadt, ĉe la germana vinstrato. S-ro Ritthaler, post nia alveno sabaton matene, prezentis diapozitivojn pri Palatinato kaj germana vinstrato. Posttagmeze, autobusa ekskurso kondukis nin al Bad-Durkheim, kies famkonatan vinbarelan gastejon, ni vizitis. Dum la dancvespero, la junuloj amuziĝis ĝis malfrua horo. Dimanĉon matene, la katolikan Esperanto-servon celebris pastro Bergweiller. Sekvis ĝenerala kunsido (celo de la renkontiĝo) ; ni raportis kaj diskutis pri multaj aferoj. Je la dek-kvara horo, antaù la pieda ekskurso en la arbaro kun vingustumado, ni atente aùskultis la interesan prelegon de studdirektoro H. Rössler. La temo estis : « Ĉu Esperanto kontribuas al la german-franca interkompreniĝo ? ». Lundon matene, ni vizitis vinkooperativon. La lasta komuna tagmanĝo finis la oficialan programon. Ni forgesis indiki, ke la renkontiĝo estis internacia. Ĉeestis Germanoj el ĉiuj partoj de Germanio, Francoj el Parizo kaj Thann, Libanano kiu studas en Germanio, kaj du ĉarmaj Japaninoj el Osaka kaj Iamagata. Gérard Kohlmann el Thann raportis.

Aliaj renkontiĝoj – Mankas raportoj pri aliaj renkontiĝoj : ĉe la pasejo Hahnenbrunnen, en Altaj Vogezoj (dufoje, la 16an de junio kaj la 15an de septembro), pri Neustadt (en aprilo), pri Gray (la 6an de Oktobro), pri Strasbourg (la 26-27ajn de Oktobro). Ni presos ilin en la proksima informilo…se kuraĝulo (j) bonvolas verki ilin ! Antaùdankon !

Inaùguro de la « Esperanto-ponto » en Karlsruo

La dimanĉon 15an de septembro okazis en la urbo Karlsruo la inaùguro de la Esperanto-Ponto. Tiu ponto, freŝe konstruita, transiras Pulverhaustraton je la alveno de la autoŝoseo Strasburgo-Munkeno.
Ĉiuj partoprenantoj, je la nombro de 100 proksimune, krom 2 reprezentantinoj el Francujo, F-inoj Lingot kaj Marchal el Nancio, estis Germanoj. La ceremonio, kiu okazis je la 10a matene, komenciĝis per aùdo de ĥorkantistoj kantante germanlingve. Poste, S-ro Kastin urbkonsilanto de Karlsruo paroladis ankaù germanlingve. La estro de la Esperanto-grupo de la urbo, S-ro Führer, tutkore dankis la partoprenantojn. Denove aùdigis sin la ĥorkantistoj kaj je kvarono antaù la 11a finita estis la ceremonio. Ĉiuj kunsidis sur la teraso de kafejo « Rosenstüble » por iomete trinki kaj diskuti… finfine en Esperanto, en simpatia atmosfero. Samtempe 2 muzikistoj ludis akordionon kaj gitaron. La vetero estis sufiĉe varmeta kaj ne pluvis. Poste, la partoprenantoj, kiuj tion deziris, veturis al restoracio « Moninger Gastätten » en la urbo kaj tiu agrabla tago finiĝis per la vizito al la bestĝardeno, kie okazis la disiĝo. A. Marchal raportis.

Aldonaĵo de s-ro Colnot –Laù letero ricevita el Karlsruhe, la feston por la inaùguro de la Esperanto-Ponto aranĝis la kvartalaj asocioj (ĝardenamatoroj, piedpilkamikoj, k.t.p.) kaj ne la esperantistoj. Nur la lastan semajnon antaù la inaùguro oni pensis inviti la Eo-grupon, kiu tuj en granda rapido sendis invitojn al diversaj grupoj. La ceremonio okazis do germanlingve kaj la Esperanto-grupo kaptis la okazon por informi pri Esperanto kaj kurso. Ĉar la urboj Nancy kaj Karlsruhe ĝemeliĝis, la loka gazeto (kiu de jaroj rifuzis obstine publikigi ion ajn pri Esperanto !) raportis pri ĉeesto de esperantista delegacio el Nancy. La efiko al la publiko estis pli granda ol se la tuta ceremonio estus okazinta en Esperanto ! en Nancy mem, la 2 gazetoj raportis kun relative grandaj titoloj !

Informado pri Esperanto

Ni provis pliintensigi la informadon pri nia perkoresponda kurso kaj pri Esperanto. Ni eldonis afiŝojn (3000) kaj cirkulerojn, kaj informis 160 junuldomojn en 9 departementoj (nia federacia teritorio kaj Franĉkonteo). Ni atendas rezultojn, sed ili malfruas. Krome jam 22 artikoloj al la regiona gazetaro, alportis nur 30 informpetojn. En Nancy mem fiaskis informkunveno (kiel nun kutime). Nur 1 lernantino por kurso. Sed ŝi bone lernas kaj preparas sin al partopreno en seminario de G.E.Junulara en Kolonjo.. Alvoko al ĉiuj gesamideanoj en la federacio, diskonigi la perkorespondan kurson. En la junuldomo de Nancy, ĝi estas la prestiĝo de Esperanto, kiu sur loka tereno malbone fartas.

Geedziĝo

La 13an de aùgusto 1968, Michel Chapellier, filo de nia kasisto, edziĝis kun f-ino Marie Louise Malgras.

Nekrologo

S-ro Louis Collin (kiu longe aktivis en Nancy) mortis.