1962

Prelegvojaĝo de s-ro Ribot en nia regiono

La (tiama) ĝenerala sekretario de UFE prelegis pri Esperanto en 32 lernejoj de nia regiono al pli ol 2100 gelernantoj, komence de oktobro. En Meurthe & Moselle, li vizitis Longwy, Jarny, Pont à Mousson, Toul, Nancy, Dombasle, Lunéville.

Ni esperas, ke la intereso por nia lingvo plu kreskos post tiu vizito. En Nancy li povis prelegi nur en la teknika lernejo, kies direktorino estis s-ino Fondrillon. La aliaj lernejoj tre « malvarme » akceptis lin kaj li ne povis prelegi.

Situacio

La situacio ĉijare estas simila al tiu de la antaùaj jaroj. Nia federacio daùre vivetas, ĝi stagnas ĉar daùre mankas aktivuloj sufiĉe multnombraj. Kelkaj homoj ne povas ĉion fari kaj finfine ili ankaù laciĝas. Estas ĉiam eblecoj por pluraj grupoj, sed tiaj ekzistas nur en Strasbourg kaj Nancy. En Nancy, la situacio ne estas tre brila, kunvenoj fariĝis neregulaj, la iama vigla junularsekcio nun kvazaù tute malaperis.

Pri la propagando ĝenerale farita.

El Nancy, ĉirkaù 50 artikoletoj estis dissenditaj por anonci kursojn kaj pri nia kongreso, al la regiona gazetaro. Ni povis kontroli la aperigon de nur kelkaj el ili.

La nancia turisma servo

La turisma servo en Nancy interesiĝis pri Esperanto kaj akceptis enpresigi anoncon en la jarlibron de UEA; ĝi krome reeldonos esperantan prospekton pri la urbo.

Koresponda kurso

Koresponda kurso funkcias en Nancy (gvidanto s-ro Colnot, kunlabore kun deko da korektantoj): 16 novaj lernantoj en la elementa kurso kaj 6 en la supera. Manko de publika intereso ne ebligas la plenan funkciadon de tiu kurso.

Renkontiĝo

Regiona renkontiĝo kaj Esperanto-ekzamenoj estis organizataj dum septembro en Nancy.

La renkontiĝo de la 16a de septembro en Nancy, kiun venigis entute ĉirkaù 15 gesamideanojn el 4 departementoj. Laù ekzamena vidpunkto ĝi estis relative sukcesa, la du kandidatoj por la supera lernado brile sukcesis same kiel la kandidato por la elementa. Sed pro la ekzamenoj, kiuj okupis tro longe la 3 ekzamenantojn kun la kandidatoj, pro la disfalo de la nancia grupo, pro la aliĝoj ĝenerale lastminutaj, kvazaù ne ekzistis alia programo. La komuna manĝo estis ankaù fiasko ĉar la servado estis multe tro longa. Tial la opinioj estas ĝenerale malfavoraj kaj nia prezidanto opinias ke la renkontiĝo estis fuŝaĵo. Sabate,vespere, nur 5 personoj partoprenis la viziton al la urbodomo de Nancy. Tiu vizito estis tre interesa sed ne estis fakte esperantista okazaĵo. Dimanĉe, la partoprenantoj alvenis sufiĉe dise, la ekzamenoj bone disvolviĝis sed la postaj alvenintoj iom enuis promenante en la kvartalo… mi jam parolis pri la tagmanĝo… Poste, prezentado de la diapozitivoj de Lentaigne videble interesis kaj eĉ entuziasmigis preskaù ĉiujn ĉeestantojn. Je la 16a, okazis kunveno de la komitatanoj sub prezido de s-ro Boyet por pritrakti la problemon de la statutŝanĝoj. Post la 16a30, parola parto de la « supera lernado ». Fine projekciado de kolorfotoj pri Svisujo finis la kunvenon je la 18a.

Sukcesis la ekzamenojn:
Atesto pri elementa lernado: s-ro Fabien Chanut (Nancy)
Atesto pri supera lernado: f-ino Jacquot kaj s-ro Bergerot (Chanteraine-Epinal) ambaù lernintoj kaj nun kunlaborantoj de la nancia koresponda kurso.

« La diapozitivoj de la federacio »

Serio de 40 diapozitivoj, kun akompana teksto franclingva, estas eldonita de s-roj Lentaigne kaj Capus en Montpellier. Sufiĉas disponi pri projekciilo por diapoj, kaj oni povas, aù libere komenti la bildojn, aù legi la tekston, aù uzi sonbendon. Tiu materialo tre helpos gesamideanojn, kiuj ne sentas sin kapablaj prelegi mem pri Esperanto. Sed ĝi utilis ankaù al tre spertaj samideanoj. Oni prezentis ilin en Nancy septembre. Por prunti la materialon, oni interkonsentu kun la sekretario.

Edziĝo

Oktobre edziniĝis Marie-Blanche Fondrillon (filino de gesinjoroj Fondrillon, la prezidantino de la nancia grupo kaj la presisto de « La informilo ») kun s-ro Abel Saouas, inĝeniero pri arbaroj en Sirio

Naskiĝo

La 1an de decembro: naskiĝis Hervé, filo de gesinjoroj Colnot en Laxou.

Membraro

Fine de 1962, nia federacio, unuafoje de post la milito, posedas 100 membrojn, el kiuj 22 en aù apud Nancy, 14 venas de la nancia perkoresponda kurso.