1969

Informservo

La informservo, kiun ni starigis antaù unu jaro, dissendis 15 seriojn da artikoloj al 11 regionaj gazetoj, entute ĉirkaù 60 artikolojn al ĉiu gazeto. Ni povis kontroli la aperon de nur 9 artikoloj el tiu servo entute. La lokaj grupoj sukcesis aperigi pli gravajn kaj pli oftajn artikolojn

Aktiveco

La nancia koresponda kurso varbis 16 novajn lernantojn (el kiuj 10 en Bas-Rhin, 3 en Haut-Rhin ; 2 en Meurthe et Moselle, 1 en Moselle).

Ĉiuj provoj interesi la publikon al parolaj kursoj fiaskas unu post la alia. Krom 1 parola lernantino, ni varbis 20 korespondajn lernantojn, kiuj ŝajnas ĝenerale bone labori.

Ni informis per cirkuleroj kaj afiŝoj 250 junuldomojn kaj 50 kamparajn hejmojn. Sekretariis J.P. Colnot

Nova provo por starigi parolan kurson tute malsukcesis. Neniu interesiĝis malgraù sufiĉe intenca propagando : pluraj gazetkomunikoj, afiŝado en la junuldomo kaj disdono de turismaj prospektoj kun informoj pri Esperanto, kiu ŝajnis bone sukcesi jam de 6 monatoj (per memservado, la junularo kaptis pli ol 200 tiajn informilojn sed sendube nur la bildoj interesis ilin). Dume, la koresponda kurso kontentige funkcias.
Ni dissendis dum la pasinta lernjaro ĉirkaù 50 gazetartikolojn, alvenis 63 informpetoj kaj ni varbis 23 lernantojn. Kvar el ili jam finis la kurson . Pluraj aliaj lernantoj nun atingas la kursfinon. Du lernantoj aliĝis al nia supera kurso por prepari sin al kursgvidado. F-ino Cavadini jam preskaù fingvidis novan lernantinon. Ĉi jare ni jam dissendis 22 gazetartikolojn, ricevis pli ol 50 informpetojn kaj enskribis ĝis fino de novembro 12 novajn lernantojn. J.P. Colnot raportis.

Esperantaj ekzamenoj

En Strasburgo, 10 personoj sukcesis la ateston pri lernado. En Nancy, unusola lernantino lernis kaj sukcesis la ekzamenon post 5 semajna lernado.

Regiona franc-germana renkontiĝo

Jam 3an fojon ĵus okazis regiona franc-germana renkontiĝo. Post la sukcesaj renkontiĝoj pasintjaraj en la Eùropa Domo de Strasbourg (31 mars 68) kaj en la junulara domo de St Martin (30-aug.-2 sept.68) nun la Esperanto-Grupo de Thann (kunlabore kun Orienta Franca-Esperanto-Federacio) siavice invitis la ambaùlandajn gejunulojn al 3-taga pentekosta renkontiĝo (24-26 majo) en la ĉarma kaj agrabla « sociala kultura centro » de Mittelwihr, apud la alzaca vinstrato iom norde de Colmar (68)

La celo de tiu renkontiĝo estis konigi Alzacon kaj la regionon de Colmar kaj plidaùrigi la amikecajn rilatojn ligitajn kun la germanaj geamikoj. Bedaùrinde la german-franca junulara fondaĵo (OFAJ/DFJ), kiu pasintjare konsiderinde subvenciis la renkontiĝon en St-Martin, ĉi -foje rifuzis doni subvenciojn pro la magraj rimedoj en la nunjara budĝeto de la fondaĵo. Tiel, la organizinto, nia amiko André Grossmann, devis iom modifi la programon kaj redukti la daùron de la restado. Sed malgraù tiuj malfacilaĵoj li tamen sukcesis kombini plaĉan programon, kiu allogis dudekon da germanaj kaj francaj gejunuloj. Diversaj diapozitivaj prelegoj trovis la atenton de la ĉeestintoj : Enkonduke Manfred Ritthaler montris belajn lumbildojn pri la malnova kaj la hodiaùa Strasburgo. André Grossmann prezentis bildojn pri la norvega ĉefurbo Oslo kaj Hans-Dieter Platz plelegis pri Turku (urbo de la nunjara postkongreso), pri finna saùno kaj laglando. Dimanche posttagmeze ni faris piedan ekskurson al la 3 kasteloj St-Ulrich, Gersberg kaj Ribeaupierre. Interesa kaj alloga estis senkosta vingustumado, al kiu invitis nin vinkulturisto s-ro Siegler el Mittelwihr lundon matene. Dancvespero kun aliaj franc-germanaj grupoj el Lyon kaj Frankfurt, vesperaj promenadoj tra la pitoreska vilaĝo Riquewihr, kaj aùto-veturado al Ribeauvillé estis pliaj interesaj programpunktoj. Nepre ankoraù menciendas, ke la manĝoj en la kultura centro de Mittelwihr estis ne nur tre bonaj, sed ankaù tre variaj kaj riĉenhavaj. Por la germanoj speciale la alzaca « choucroute » estis tre alloga tagmanĝo. Hans Dieter Platz

Junularaj renkontiĝoj

Franc-germana. junulara renkontiĝo

Dum kaj tuj post tiu dulanda kongreso, okazis en la junulargastejo de Kehl franc-germana. junulara renkontiĝo. Internacia junulara renkontiĝo de JEFO kaj GEJ en Kehl

De la 4a ĝis la 12a de aprilo, 50 gejunuloj el 11 nacioj renkontiĝis en Kehl, ĉe la germana landlimo. La urbestro afable akceptis landajn delegaciojn en la urbodomo. La propra programo de la IJR komenciĝis nur post komuna partoprenado al la franca-germana kongreso en Strasbourg.

Al la ĉefa demando : « Kion deziras la nuna junularo ? », ni klopodis respondi per surstrata intervjuo farita en Kehl kaj Strasbourg, kaj konstatis kun miro iom grandan diferencon inter la du koncernataj landoj! Prelegoj, promenadoj, kunsidoj kaj distraĵoj varie sin sekvis.

Interesis nin prelego de Hans Bakker pri la junularo kaj paroladoj de s-ro Giloteaux pri ĵurnalisma fako. La Eùropan Domon en Strasbourg ni ankaù vizitis, kaj la interpretistino ricevis multege da demandoj, precipe el eksterlandaj ĉeestantoj.

Post la vizito ŝi konfesis, ke ĝis nun neniam oni petis de ŝi tiel nultnombrajn klarigojn! Ankaù ni faris propagandon pri Esperanto en la regiono de Kehl. Vespere ni gastigis interesulojn ; eĉ kelkaj jam lernis la unuajn lecionojn, inter ili juna blondulino dekjara. Ŝajnas, ke ili tre ŝatis la esperantan etoson, ĉar antaù ol foriri ili volonte eniris nian rondon kaj gaje popoldancis…ĝis la fermo de la junulargastejo ! Pri tiu finfine sukcesa kaj tre suna renkontiĝo oni povas nur konstati la malgrandan partoprenadon de la francaj gejunuloj, tiam kiam alvenis granda nombro da Germanoj, iuj tro krokodilis, bedaurinde… Ariane Durand (Epinal) raportis.

Renkontiĝoj kaj ekskursoj

En Aprilo, ni sendis al ĉirkaù 60 personoj (aktivuloj kaj interesiĝantoj), programon de projektitaj renkontiĝoj kaj ekskursoj por 1969.

Bedaùrinde pluraj ekskursoj ne okazis aù misokazis pro malbela vetero.

La 4an de majo, nur 4 nancianoj piede grimpis al « Tête du Coquin », super la « Plaine »-valo, apud Donon, sed revenis sub pluvego.

La 11an de majo, 5 nancianoj denove ekskursis al Croix-Bodin kaj Rambiroche, ankaù super la « Plaine »-valo. Tiam ili ĝuis belegan veteron, sed bedaùrinde neniu povis veni el aliaj urboj, ĉar okazis en Lyon renkontiĝo de JEFO.

Kompense, la 18an de majo nur Thannanoj veturis al La Bresse : la vetero estis tiam bela en Alzaco, sed en Vogezoj kaj Loreno jam pluvis, tial neniu alia venis.

Poste, dum Pentekosto, ni kunvenis (25-30 ope) en la soci-kultura Centro de Mittelwihr, apud Colmar.

Junulara renkontiĝo dum Pentekosto en Mittelwihr –

• Photo 21

Post niaj ne tre sukcesaj printempaj ekskursoj, ni ekskursis la 22an de junio de Ottrott ĝis Sainte-Odile, piede. Ni retroviĝis sesope en Ottrott (3 el Vieux-Thann, 3 el Nancy), kaj ni unue trinkis kafon atendante, ĉu pluvos aù sunos, ĉar la vetero estis minaca ! Finfine ni ekiris, kaj la vetero estis sufiĉe favora, eĉ tre bela en la posttagmezo. Ni trapasis belegajn pejzaĝojn en sovaĝa naturo.

Ni decidis tuj ekspluati la ŝajne pli favoran veteron, kaj jam la 29an de junio ni retroviĝis en La Bresse. Ni estis 9, el Vieux-Thann, Cornimont kaj Nancy. La vetero estis unue belega, kaj ni supreniris ĝis la korvolago. Tiam estis jam multe da nuboj. Ni tagmanĝis sur rokego kun tre bela panoramo, ekzakte super la lago. Ni migris poste en malpli bela pejzaĝo ĝis nia reveno en La Bresse.

Poste, la diversaj ferioj ne plu ebligis rendevuojn kaj malgraù la favora aùtuna vetero, ni bedaùru ke tro multaj aliaj okupoj ne permesis pliajn belajn tiajn promenadojn. Laù J.P. Colnot.

Raporto de André Grossmann pri feria vojaĝo al Finnlando, Svedio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Interalie, li partoprenis internacian esperantistan ferion en Miedzygorze dum 2 semajnoj. Pli ol 300 esperantistoj el 13 landoj en tiu tre agrabla kaj kvieta loko el kie eblis multaj promenadoj kaj ekskursoj. Okazis vespere multaj distraĵoj, inter kiuj « balo de la ĉifonuloj », kiam ĉiuj bone amuziĝis, sed kun sekaj gorĝoj… ĉar tute mankis trinkaĵoj. Funkciis radio-amatora stacio, kaj 2 muzikaj ensembleoj gajigis la vesperojn.

Raportoj de Ariane Durand (Epinal) pri 2 eventoj :

Seminario por gvidantoj de junularaj organizaĵoj, en Bruselo, aùguste. Ĝin partoprenis 26 gejunuloj el 8 landoj. Entute interesa sed peza laboro por informiĝi pri ĉiuj facetoj de aktivado, dum 6 tagoj.

Itala kongreso en Como septembre : tiam tre agrabla aranĝo por 280 personoj en vasta nobela restadejo, ĉe la bordo de la lago kaj en romantika parko. Aparta junulara aranĝo arigis 50 gejunulojn. Entute agrabla kongreso, kie bedaùrinde svarmis krokodiloj. ( en la restadejo, ne en la lago!)

Prezentado: kio estas JEFO ?

(tio memorigis al mi kelkajn jarojn antaùe). Ĉifoje la alvoko « al ĉiuj gejunuloj » estis subskribita de André Grossmann (kiu nun estas la nova kasisto de JEFO)

Junularo kaj sportoj de Meurthe-et-Moselle

La respondo de la ŝtata sekretariejo pri junularo kaj sportoj Sekve al la modifoj adoptitaj en niaj federaciaj statutoj dum la pasinta kongreso en Colmar, mi unue deklaris tiujn ŝanĝojn en la prefektejo en Nancy, poste komencis diversajn klopodojn ĉe la departementa servo pri junularo kaj sportoj de Meurthe-et-Moselle. S-ro Cuéné faris similajn klopodojn ĉe la servo en Colmar. Malgraù favora konkludo de la departementa servo en Nancy, ni ricevis la jenan nean respondon de la 7a de Julio: « Par votre envoi du 17 juin 1969, vous avez soumis à mon approbation une demande d’agrément pour la « Fédération Culturelle de l’Est pour l’Esperanto », no 27 rue de la République – Nancy. Je ne puis donner une suite favorable à cette demande, les activités de cet organisme ne relevant pas de mes attributions. »

Pour le secrétaire d’Etat, pour le directeur de la jeunesse et des activités socio-éducatives, etc… signé : Lucien de Somer d’Assency.

La plej surprizita estis verŝajne la departementa inspektoro en Nancy, kiu antaùe asertis, ke tre certe ni ricevus la agnoskon…. J. P . Colnot .

Nekrologo

Nia amiko, federacia kasisto, Jean Chapellier havis la doloron perdi sian karan edzinon Georgette, kiu forpasis en nancy la 13an de januaro 1969.