1961

Tejo-paĝo

Ĝi estas entute dediĉita al decidoj de la estraro de JEFO naciskale, kaj informas pri la 17a internacia junular-kongreso de Tejo en Wohingham. Tuta paĝo estis tiel okupata en la bulteno, ĉar ĝi restis dum iom da tempo bulteno de la Esperanto-junularo de Francio. (Jean Paul Colnot estis la iniciatinto de la kreado de Jefo, kaj iom ĝia baptopatro, sed rapide la gejunuloj ne plu bezonis konsilojn, kaj fine de la artikolo, noto de la redakcio de « La Informilo » avertis, ke represi senŝanĝe tiun artikolon, ne signifas tutan aprobon de ĝia enhavo.)

21a kongreso de la orientfranca esperantista federacio

Raporto pri la 21a kongreso de la orientfranca esperantista federacio okazinta en Nancy la 7an de majo 1961.

Proksimume 30 gesamideanoj partoprenis la kongreson, el ili 19 estis membroj. Post kelkaj salutvortoj de s-ino Fondrillon, prezidantino de la grupo de Nancy, kiu bonvenigas la ĉeestantojn, s-ro Boyet, federacia prezidanto malfermas la laborkunsidon. Li anoncas ke la venontjara 22a kongreso okazos en Strasburgo sekve al la invito de la tiea grupo.

Poste li transdonas la parolvicon al la sekretario. S-ro Colnot legas unue salutleterojn ricevitajn el la estraro de UFE kaj el kelkaj federacianoj, kiuj ne povos ĉeesti, poste la agadraporton, kiun ni povas tiel resumi: la nuna raporto estos iom pli optimista ol la du antaùaj. La federacio daùre vivas, kvankam malvigle, ĉar ĉiam mankas aktivuloj sufiĉe multnombraj.

Ekzistas ĉiam la du samaj grupoj, Strasbourg kaj Nancy, sed la dua iom post iom malfortiĝas. Grupkunvenoj regule okazis en Strasbourg, malpli regule en Nancy. Konsiderante nur la nombron de membroj, la federacio daùre stagnas . Ni havis 85 membrojn fine de 1960, plej alta cifero depost la milito. Sed nune ni havas nur 77 anojn anstataù 80 dum la pasintjara kongreso. Ĝenerale, ni ĉiujare gajnas kaj perdas kelkajn membrojn. Tamen, kelkaj aktivuloj meritis belajn rezultojn dum la nuna jaro, ili poste prezentos mem siajn raportojn. Oni sciu, ke la diversaj kursoj en Bar le Duc, Creutzwald, Strasbourg kaj Nancy varbis entute 210 gelernantojn. Ni esperu, ke amasa aliĝo de la nunaj gelernantoj kreskigos kontentige nian membraron dum la proksima jaro. « La Informilo » tre regule aperis dank’al la kunlaboro de la tri nanciaj komitatanoj. La alveno de tekstoj estas kontentiga kaj ĉiuj kunlaboremuloj estu kore dankataj. Oni daùre sendu al ni artikolojn: kvankam ni devis prokrasti la aperigon de kelkaj, ni ĉiam zorgos utiligi ĉiujn tekstojn laù la spaco disponebla en la bulteno.

Poste la sekretario legas kaj komentas la kasan raporton de s-ro Chapellier, senkulpigita ĉar li nuntempe ĉeestas la internacian fervojistan kongreson en Hispanio.

S-ro Boyet prezentas la sekvantan punkton de la tagordo: rilatoj kun la nacia movado. La ĉeestantoj unuanime esprimas sian bedaùron, ke la tagordo de la laborkunsido de la nacia kongreso ĝis nun ne aperis, tiel ke ne estas eble doni instrukciojn al nia delegito en tiu kongreso. La ĉeestantoj tamen elektas s-ron Chapellier kiel reprezentanton ĉe la nacia kongreso, sed ili rekomandas al li sindetenon dum la voĉdonoj. Laù propono de du komitatanoj, la kongresanoj ekzamenas kelkajn punktojn de la dumjara agado de UFE:

1) Regularo pri la kursoj okazontaj en la lernejoj: ĉefe fakuloj, s-roj Boyet, Denis, Ferez, Manceau partoprenas la diskutadon. Ili opinias ke tiu regularo estas la necesa unua paŝo por oficialigi la enkondukon de Esperanto-kursoj en la lernejojn. La kongresanoj aprobas tiun regularon.

2) Rondvojaĝoj de prelegantoj. Ni estis malbone informitaj pri la vojaĝo de D-ro Hamwai, sed ŝajnas ke la preleginto mem kulpis pri tio. Ni sugestas, ke estontaj prelegantoj plej detale kaj frue informu la grupojn pere de UFE por faciligi la lokajn aranĝojn.

3) Komitatano petas, ke UFE donu pli da praktikaj informoj, ĉefe pri Esperanto-eldonaĵoj, novaj vortaroj, lernolibroj, ktp. Diskuto montras, ke sufiĉas daùrigi la kutimajn recenzojn, sed la recenzistoj verku laù la plej neùtraleca vidpunkto. « Franca Esperantisto » bedaùrinde kvazaù ne aperis ĉijare (nur unu numero por decembro-januaro), tiel ĝi ne povas informi nin pri la lastmonataj eldonaĵoj. Ni esperas, ke ĝi pli regule aperos dum la proksimaj monatoj, unue por nia informado, due por ke nia afero aspektu serioza al niaj novvarbitoj.

4) Neùtraleco de UFE: laù iuj vidpunktoj, « Franca Esperantisto » emus perdi sian neùtralecon rilate al registaraj aù religiaj instancoj? La plejmulto de la ĉeestantoj rimarkis nenion riproĉeblan laù tiu vidpunkto.

La kongresanoj unuanime deziras esprimi al la Nacia Unuiĝo sian fidelecon al la tradicia neùtraleco, kaj ili deziras ke UFE daùre konservu tian sintenon rilate al la diversaj registaraj, politikaj aù religiaj instancoj. La delegito ĉe la nacia kongreso voĉdonu konforme al la ĉi-supraj deziroj en ĉiuj voĉdonoj, kiuj rilatos kun la 4 supre menciitaj punktoj. Ni ŝatus rekomendi al multaj el niaj membroj ĉeesti la nacian kongreson, sed pro la limdato, estas nun tro malfrue por aliĝi.
La internaj problemoj de la Federacio estas poste pritraktataj.

La ĉefaj aktivuloj prezentas sian raporton:

  • S-ro Pol Denis, en talenta maniero, rakontas pri la mirinda sukceso de sia kurso en la porinstruistina laika seminario de Bar le Duc (sukceso ŝuldita kompreneble al la favora sinteno de la lernejestrino, kiu mem lernas Esperanton, sed ankaù al la granda sperto de nia amiko Denis). 20 lernantinoj nun deziras trapasi la « ateston pri lernado », kaj tuj post la abiturientekzameno, ĉirkaù 50 aliaj ankaù preparos la Esperanto-ekzamenon. La lernantinoj ekde nun praktikas Esperanton per legado de gazetoj, kaj korespondado, kaj oni rajtas esperi promesplenan estonton dank’al tiuj 70 baldaùaj instruistinoj lernantaj Esperanton.

  • S-ro Manceau, kiel jam anoncite en « La Informilo », starigis kurson kun pli ol 40 gelernantoj en la liceo de St Avold. Pro lernolibraj malfacilaĵoj, pro longa distanco (15 km de lia hejmo), pro malfacila horaro (45 minutoj semajne en la lerneja programo), la kursoj ne antaùvidigas tiel riĉan rezulton kiel en Bar: tio neniel malpliigas la meriton de s-ro Manceau, kiu sukcesis gvidi, ĝis la kursfino, bonan nombron da lernantoj.

  • S-ro Férez raportas pri la kontentiga funkciado de la koresponda kurso, kiu el Strasbourg, en tuta Francio kaj eĉ ĝis eksbelga Kongo disvastigas Esperanton. La ĉi-jaraj 48 lernantoj estas ĝenerale pli bonaj ol antaùe, kaj pluraj el ili jam finis la kurson. S-ro Barido gvidas krome parolan kurson akurate vizitatan en Strasburgo (35 lernantoj).

  • S-ro Colnot en Nancy mem gvidas korespondan kurson, kies lernantoj estas aùtomate membroj de la federacio. La rezultoj estas ne tre bonaj, ĉefe pro manko de publika interesiĝo. Malgraù intensa propagando, nur 11 gelernantoj aliĝis ĉijare, kvankam reto de regionaj korektantoj ebligus varbadon de lernantoj dekfoje pli multnombraj. Ĉirkaù 30 pasintjaraj lernintoj konsistigas ankoraù pli ol trionon de nia federacio.

Nun venas la momento elekti novan komitaton; Naù antaùaj komitatanoj rekandidatiĝas, unu nova anoncis sin. Estas elektitaj unuanime la 10 kandidatoj: s-roj Barido (Strasbourg), Boyet (Sarreguemines), Chapellier kaj Colnot (Nancy), f-ino Colin (Lunéville), s-roj Denis (Bar le Duc), Férez (Strasbourg), Fondrillon (Nancy), f-ino Jacquot (Epinal), s-ro Manceau (Creutzwald).

Lasta punkto de la tagordo : La sekretario legas leteron de s-ro Guillaume, ĉefdelegito de UEA pri la reto de UEA-delegitoj kaj fakdelegitoj en nia regiono. La listo de tiuj delegitoj estas ekzamenata, novaj delegitoj estas: en Creutzwald S-ro Manceau, en Epinal f-ino Jacquot. S-ro Colnot skribos al diversaj membroj por provi ankorau pligrandigi la nunan reton, jam kontentigan: oni kalkulas nun en nia Federacio 11 delegitojn kaj 6 fak-vic-aù junular-delegitojn.

Poste, komitata kunveno reelektis le estraron de la Federacio : Prezidanto : s-ro Boyet – sekretario: s-ro Colnot – kasisto: s-ro Chapellier.

Post tiu kunveno, projekciado de filmo fare de s-ro Manceau kaj de lumbildoj fare de s-ro Colnot plenigis la posttagmezon.

Formado de Esperanto-instruistoj

Alvoko al la kapablaj samideanoj partopreni specialan staĝon en Gresillon fine de julio.

Geedziĝo

Nia aktiva samideano Roger Imbert, iam kreinto de Tejo-grupo en Migennes(89), translokiĝis al Zagreb (Jugoslavio) kie li ĵus edziĝis kun f-ino Nevenka Grajĉic.

Vizito

S-ro Ribot, nelacigebla pilmigranto de Esperanto en Francio, post Bar le Duc, vizitos nun Nancion.

Tejo-paĝo

– 17a internacia junulara kongreso de Tejo

Raporto pri la 17a internacia junulara kongreso de Tejo en Wokingham (Anglujo) verkita de Michel Chapellier (la filo de la federacia kasisto). Interesega kongresa programo, plaĉa kongresejo en impona domo meze de ĝardenoj kaj herbejoj, interesaj parolado de/kaj diskuto kun profesoro Ivo Lapenna. Vetero ĝenerale bela (por Anglujo!), elstaraj vizitoj al Windsor kaj Londono. Bedaùrinde ĉio havas finon…

– La junulardelegito de Nancy enketis per cirkulero al ĉiuj junuldomoj de Francio, por scii kie ekzistas kursoj de Esperanto, kaj proponi eventuale nian perkorespondan kurson. Nur 6 respondis. La 2 unuaj respondoj venis el Colmar kaj Dieuze: en Colmar la direktoro estis Simon Mathieu, en Dieuze la prezidanto André Wagner. Ambaù lernintoj de nia perkoresponda kurso kaj anoj de Tejo 1954-56. Bedaùrinde neniu Esperanto-kurso ĝis nun tie. En Migennes (89), ekzistas kursoj kaj sekcio kun 12 membroj. La aliaj respondintoj estis Lezignan, Rouen kaj Nemours (Alĝerio), kursoj pli malpli funkciis. Estas projekto por enkonduki Esperanton en ĉiujn junuldomojn de Francio (sed ĝi restos sen sekvo).

Renkontiĝo en Nederlando

Partopreno en esperantista renkontiĝo en Nederlando -Monique Colin,(Lunéville) lernintino kaj kunlaborantino de nia perkoresponda kurso, kaj komitatanino de la federacio, gajnis restadon en Nederlando partopreninte konkurson organizitan de s-ro Pierre Delaire (centre national Esperanto office, Orléans). Ŝi estis gastigata de nederlanda familio en Kromménie. Ŝi tre aprezis la tutan programon, kun multaj ekskursoj. Ŝi estas dankema al la nederlandaj geamikoj pro ilia gastemo. Ni plue praktiku la internacian lingvon, tiel ke nenio homa estu al ni fremda!