1966

Aktiveco

  • Restas 12 kotizpagantoj, kunvenoj regule okazas sed fakte ne ekzistas grupa vivo.

  • Ekspozicieto kun provo de kvinvespera sesio de inicado al Esperanto tute fiaskis, malgraù apogo de 15 afiŝoj en publikaj ejoj, 6 gazetartikoloj, radioanonco kaj 1600 flugfolioj en publiko kaj leterskatoloj.
  • En Nancy ankaù, kunlabore kun s-ro Bourdeaux (informa fako de UFE), ni dissendis al 12 regionaj gazetoj entute 141 artikolojn dum la pasinta lernjaro (64-65). Ili ebligis varbadon de 18 korespondaj lernantoj. Dum la nuna lernjaro, jam dissendiĝis 71 artikoloj, ili varbis 3 lernantojn. La publika intereso ŝajnas do malpliiĝi. La dissendo de komunikoj devus apogiĝi sur reto de departementaj respondeculoj pri informado. Ni parolos poste pri tiu projekto.
  • La turisma servo de Nancy renovigis sian anoncon en la jarlibro de UEA.

Instruado de Esperanto

– Parolaj kursoj, fiasko

– Korespondaj kursoj : La nancia junuldomo, malgraù la apogo de relative multaj gazetartikoloj, ne plu sukcesas interesi la publikon (nur 3 elementaj lernantoj ĉi jare, kaj 1 supera).

El 18 varbitoj de la nancia kurso lastjare, neniu rekotizis ĉijare. Same, ŝajne malaperis la 16 varbitoj dum 1964, nur 7 rekotizis en 1965 kaj 5 ĉijare.

La perkoresponda kurso de la nancia junuldomo, ĉiam disponas pri 20 kunlaborantoj.Ni varbis 7 lernantojn dum 1965-66. Ni provis « modernigi » nian kurs-materialon uzante la eldonaĵojn de s-ro Ribot. Sed el 13 lernantoj, kiuj eklernis per tiu nova kurso, neniu finlernis la kurson. La dissendo malaltpreze de broŝuro kun fleksebla disko estis same katastrofa. 12 ekzempleroj estis venditaj, nur 2 aliĝis perkoresponde… kaj malaperis. Ni revenos al nia antaùa kurso.

Ekskursoj

Programo pri ekskursoj aperis en la lasta « La Informilo », sed malbone efektiviĝis. Ni planis ekskurson al Pierre-Percée la 19-an de junio, sed la vetero estis minaca. Nur deko da nancianoj venis, kaj ĝuis belan veteron, kun tamen pluvo vespere. Ekskursoj okazos ĉijare, interesatoj anoncu sin, por ricevi leteran averton por ĉiu ekskurso.

Akcidento trafis s-ron Chapellier, kasisto de la federacio.