1967

Grupo

Ekzistas eblecoj de grupo en Nancy, kie estis lastjare 17 kotizantoj sed fakte neniu oficiala grupo.

Informado pri Esperanto

En Nancy, post intensa provo pasintjare (ekspozicieto, afiŝoj, 1600 flugfolioj, 6 gazetartikoloj…sen rezulto !) ni ne rekomencis tiajn klopodajn. Ni aperigis dum la antaùa lernjaro 35 komunikojn en la loka gazetaro pri nia aktiveco, kaj 20 ĉi-jare.

Pri nia koresponda kurso, ni dissendis pasintjare 78 komunikojn (certe aperis nur 17), kaj ĉi-jare nur 24 (aperis certe 7).

Instruado de Esperanto

Parolaj kursoj fiaskis kiel nun kutime en Nancy.

Koresponda kurso funkcias de 16 jaroj en Nancy, sed ĝi malfacile varbas lernantojn: 7 dum la pasinta lernjaro, 5 ĉi-jare..en Alzaco !

Vivo de la grupo

Sub la ŝildo « Nancy Esperanto », komune kun la eksa Nancia grupo, kunvenoj okazis regule de la pasinta jaro ĝis februaro, sed nur unufoje monate la duan mardon de la monato. Ĉiufoje ĉeestis 3 ĝis 10 gesamideanoj.
Pliboniga kurso okazis 2 foje monate.

Revigligo de la Esperanto-aktiveco

Ni provas aktuale revigligi la Esperanto-aktivecon per diversaj rimedoj. Ĉar pli post pli la Centra Junuldomo (kiu posedas nun 1500 membrojn – neesperantistojn…kaj nur 3 esperantistajn membrojn !) estas la sidejo de nia aktiveco, ni unue firmigis la situacion de la esperanto-sekcio de la Junuldomo : partopreno al la administrado de la Domo, reprezentado ĉe la ĉiumonataj kunvenoj de la “domkonsilio”, kie reprezentantoj de ĉiuj aktivecoj pridiskutas organizajn problemojn. Tio jam ŝanĝis la etoson en la Domo, oni pli favore konsideras nin en la junula medio mem (la direkcio ĉiam estis favora, sed ne la junuloj !).

Ni provis anonci 2 informkunvenojn pri Esperanto, sed ili estis tro fruaj kaj tute fiaskis : nur 2 personoj venis por informiĝi, parola kurso ĝis nun ne povis funkcii.

Krome, oni ĵus starigis (luksan !) bibliotekon en la Junuldomo, kie oni rezervigis por Esperanto 2 bretojn. Ni devis do reorganizi tie la plej belaspektajn librojn de nia biblioteko, kaj la ceterajn librojn, kaj broŝurojn ni devis loki ĉe privatulojn.

Instruado de Esperanto

Koresponda kurso, kun 10 gekunlaborantoj en 8 departementoj, funkcias en Nancy, sed ĝi sukcesis varbi nur 6 lernantojn de unu jaro.

Junularaj renkontiĝoj

– Aprile, junulara renkontiĝo en Bruyères kunigis 14 partoprenintojn el Thann, Guebwiller kaj Bruyères. en Thann la 11/6 kun deko da gejunulog el 4 urboj ;

– Dimanĉon 11-an de junio okazis junulara renkontiĝo apud Thann, en la montaro. Ĝin partoprenis 9 gejunuloj el Bruyères, Guebwiller, Mulhouse kaj Thann. 3 aliaj el Thann intencis veni pli malfrue, sed retrovis nin en la montaro nur ĉe la hejmreveno. La vetero ne estis tre bela, pro tio duonhora marŝado ĝis la monto « Hudsrück » varmigis kaj niajn korojn kaj niajn korpojn. Pro manko da kuraĝo, ni ne sukcesis atingi la supraĵon de la monto, kaj haltis en ĉarma loko, kie atendis nin ligna benko kaj granda herbejo. Nekuraĝuloj sed tamen sportemuloj, ni amuziĝis, ĉu manĝante kaj trinkante (!), ĉu babilante, ĉu ludante. Je piedpilko ni fakte ludis dum du aù tri horoj, kion ŝajne ĉiuj ŝatis. La venonta renkontiĝo okazos denove ie en la montaro, kie ni restados du tagojn, en aùgusto. Redaktis unu el la partoprenintoj

Esperanto-sekcio de la Junuldomo

En Nancy oficiale ekzistas la Esperanto-sekcio de la Junuldomo (3 membroj). Kun 15 ceteraj membroj de UFE en Nancy kaj ĉirkaùurbo, iom da kunlaboremo ebligus restarigi la nancian grupon kiel « Kulturan Centron ».

Federacia Inform-Servo

Post unujara preparlaboro, ni ĵus starigis federacian informservon kun respondeculo en ĉiu departemento, kunlabore kun samideanoj en Franĉkonteo. Tiu informservo dissendos dufoje monate ĝeneralajn informojn pri Esperanto al 11 regionaj gazetoj. Unua dissendo okazis la 27-an de septembro, kaj unua tre favora artikolo aperis la 30-an.

Antaùe, malpli sistema dissendo de komunikoj okazis el Nancy (dum la jaro 41 komunikoj al regionaj gazetoj kaj 32 pri loka agado), en Mulhouse, en Thann kaj en Strasbourg (sed mankas statistikoj).

La Federacia Inform-Servo ekfunkcias kun 6 departementaj respondeculoj en nia Federacio. Du aù trifoje monate, ni sendas komunikojn al la sekvantaj regionaj gazetoj : l’Est Républicain (Nancy), Le Républicain Lorrain (Metz), La Liberté de l’Est (Epinal), l’Alsace (Mulhouse), les Dernières Nouvelles (Strasbourg) kaj le Nouvel Alsacien pere de Agence France-Presse (Strasbourg), Lorraine d’Aujourd’hui (Katolika, semajna, Nancy) kaj le Journal de Lunéville (semajna, Lunéville). Ĉar la grava Est Républicain posedas 20 eldonojn en 8 departementoj, ni ankaù sendas komunikojn al « Les Affiches de la Haute-Saône et du Territoire de Belfort » (Lure), le Comtois kaj Les Dépêches (Besançon). Ni havas do krome 2 kunlaborantojn en Franĉkonteo.

En Nancy ni multobligis la 2 unuajn cirkulerojn kaj specialan cirkuleron por prezenti ĉiun komunikon al la gazetoj. Ni prizorgas la dissendon al la diversaj gazetoj.

La unua dissendo okazis la 27/9 kaj 3 tagojn poste « L’Est Républicain » enpresis en siaj 20 eldonoj dukolumnan 44-linian artikolon pri helpo de S-ro Manceau al Bulgarino sub granda titolo « Retrouvailles fraternelles grâce à l’espéranto ».
La gazeto aldonis la kompletan liston de niaj kunlaborantoj. Tiu artikolo havis sur la publiko verŝajne grandan sukceson, sed ne en la dezirita direkto… Neniu informpeto pri Esperanto atingis nin, sed en la kelkaj tagoj kiuj sekvis, alvenis helpopetoj : S-ro Pol Denis ricevis peton el vidvino, kies frato perdiĝis apud Lure (Hte Saône) antaù 20 jaroj (!) ; S-ino Tresorier ricevis peton el persono, kiu serĉas perdiĝintan pastron ! Kaj s-ro Junier ricevis 2 petojn : Unu el sinjorino, kies filo malaperis en Indoĉinio antaù 20 jaroj, alia el Alĝeriano, kies frato perdiĝis en 1961 !

Mi informis pri tio « L’Est Républicain », kaj ĵurnalistoj vizitis s-ron Denis. Bonega artikolo en la 20 eldonoj, regiona paĝo sekvis pri helpo de S-ro Denis al alia Bulgarino : ĉirkaù 40 linioj sub foto kaj granda titolo « Grâce à l’espéranto une petite Bulgare sauvée par un Barisien » (Temis pri sendo de medikamento). De post tiam, s-ro Junier, al kiu s-ro Denis transdonis la unuan peton, sukcesis retrovi la perdiĝintan fraton (kun edzino kaj 5 infanoj). Sed, krom tio, ŝajnas ke neniu el niaj aliaj informoj aperis en iu ajn gazeto ! Neniu informis min pri trovita artikolo.

Mi petegas ĉiujn samideanojn bonvoli informi min, se eble kun aldono de gazeteltranĉajoj, pri la artikoloj, kiuj eventuale aperus en la diversaj gazetoj.

Jen la resumitaj titoloj de diversaj komunikoj senditaj :

« Nouveau lectorat d’Espéranto dans une université polonaise, projet du parti socialiste (Japonais) pour introduire l’Espéranto à l’école primaire, brochure en Espéranto du gouvernement danois.
Disques en Esperanto, Espéranto et Technique, Esperanto et le livre rouge de Mao, Esperanto et tourisme, Esperanto et radio-amateurs, Esperanto et exposition de Montréal, Esperanto langue officielle en Allemagne, films en Esperanto, Esperanto et chansons, Esperanto et brochures touristiques, Nouveaux dépliants touristiques en Espéranto, Espéranto et télévision, Espéranto et ornithologie, Espéranto et religion, Nouvelles scientifiques de Chine par l’Espéranto, Nouvelles scientifiques et techniques (Chine et Bulgarie), Espéranto et Université, Espéranto et jumelages, Espéranto langue maternelle, Espéranto langue-pont, Espéranto et guerre, Espéranto à la bibliothèque universitaire de Sarrebruck, le prochain congrès à Madrid, Espéranto et philatélie ».

Post tiu monto kiu naskas muson, post tiu granda laboro por aperigo de nur 2 (bonegaj, sed nur 2 !!) artikoloj, oni povas miri, ke en la alzacaj gazetoj konstante aperadas informoj kaj komunikoj pri lokaj aù regionaj Esperanto-eventoj, kiuj aperas dank’al la agado ĉefe de s-ro Lienhardt, sed verŝajne ankaù de s-roj Kubler kaj Grossmann.

Montriĝas pli post pli, ke ĉefe tiaj lokaj kaj regionaj informoj interesas la gazetojn : Tial mi petas ĉiujn aktivulojn, ĉiujn delegitojn de U.E.A. bonvoli konigi al mi ĉiujn servojn, kiujn ili ĵus faris dank’al Esperanto, ĉiujn eventojn en kiuj utilas Esperanto, ĉar nur konkretaj faktoj en proksima regiono povas trafi la ĵurnalistojn -kaj la publikon ! Mi ne forgesu mencii la agadon de S-ro Junier, kiu ĉiusemajne aperigas artikolon (ofte ampleksan) pri sia agado en la loka rubriko de la gazetoj legataj en Gray. Ĝis nun ni tamen daùrigas la dissendon de niaj komunikoj, kvankam ĝi estas temporaba kaj kosta por niaj financoj, sen videbla palpebla rezulto. Pere de F.I.S. ni ankaù dissendis 70 ekzemplerojn de la lasta « Esperanto-actualités ». Ni rajtas esperi, ke se unuaj grajnoj perdiĝis, la sekvontaj trovos grundon pli fruktodonan. Raportis J.P. Colnot