Raporto pri la 67a Regiona staĝo de Esperanto

La staĝo okazis de la 5an ĝis la 7an de Marto

Kvardeko da personoj el diversaj landoj (Germanio, Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Nederlando) partoprenis tiun staĝon, en amikega etoso.

Vendrede 5an de marto 2010, ekde la 17a, la unuaj alvenantoj estis akceptitaj. Post la vespermanĝo en la Domo de l’Asnée, vizito de la urbo okazis ĝis la 22a.

Sabate, ekde la 8a, novaj alvenantoj estis akceptitaj, post vojaĝo sub la neĝo. Ekde la 9a30, la kursoj komencis kaj la prelego de Eduard Borsboom, pri « Kiel rekoni veran pentraĵon de Rembrandt ». okazis antaù interesita publiko.

De la 14a ĝis la 14a30, la novaj libroj de la « Libro-servo » estis prezentitaj en la prelegĉambro.

Je la 14a30, la kursoj rekomencis kaj Eduard Borsboom prelegis pri « André Cseh ».

Je la 20a30, Jomo, kantisto el Tuluz, kun sia gitaro, inspiroviglece animis tiun versperon per kantoj en diversaj lingvoj.

Dimanĉe, Kelkaj personoj kursis kun Edmondo Ludwig, dum aliaj vizitis la muzeon de Belartoj aù la lorena muzeo.

La staĝo finiĝis post la tagmanĝo

Kunveno de la Komitato okazis posttagmeze por prepari la ĝenerlan asembleon

La kursoj

A : Komencantoj (Lernantoj kiuj ne komencis kurson aù studis nur kelkajn lecionojn), gvidita de G. Greiner, ne okazis ĉar mankis lernantoj.

B : Komencintoj (Tiuj kiuj jam finis elementon kurson aù dekon da lecionoj. Eble libro estos aĉetota surloke). Tiu kurso estis gvidita de R. Kueny.

C : Progresantoj (Paroliga kurso tute en esperanto). A. Grossmann et E. Ludwig, unu post la alia, gvidis tiun kursoj.

I : La kurso por infanoj estis gvidita de G. Martin.