1987

Kursoj

La 4a grada kurso funkciis la 21-an de januaro kaj la 18-an de februaro.
La 2a grada funkcias principe 2-foje monate…1 ĝis 3 personoj partoprenas ; Ĉiam merkrede je la 20a30.

La loka gazeto  « Est républicain » intervjuis min la 5-an de januaro kaj la intervjuo aperis la 11-an. Sekve al tiu artikolo, kiu ŝajne vekis ian intereson, kelkaj personoj skribis por informiĝi pri Esperanto kaj almenaù 50/60 personoj en mia najbareco parolis al mi pri tiu artikolo. Tamen ĝis nun neniu, pro tio, aliĝis al nia kurso.

Nia 2a-grada kurso plu funkciis 2-foje monate ĝis la 10-a de junio.
Same pri nia kunveno, kun kurso prepare al « kapableco », kiu okazis unufoje monate ĝis la 17-a de junio

Ni jam planis nian agadon por la aùtuno kaj la centjariĝo de Esperanto : ni prezentos la belan ekspozicion ame prizorgitan de P. Denis

Radio-elsendo

La 14-an de aprilo, 70-a datreveno de la morto de D-ro Zamenhof, la regiona radio-stacio  » radio France  Nancy » dediĉis ludon, (kiu okazas ĉiutage de la 11a30 gis la 12a30) al la temo « Esperanto ». La celo de la ludo animita de la ĵurnalistino Marianne Bernède, estis trovi, dank’al telefona helpo de radio-aùskultantoj (kiuj povis ricevi pro la efiko de sia helpo diversajn premiojn) kelkajn esperantistojn kaj intervjui ilin pri Esperanto, la vivo de Zamenhof, la agado por Esperanto, ktp. Por konservi al la ludo la freŝecon de neatenditeco neniu esperantisto estis kompreneble informita. Aùskultanto de Nancy direktis la ĵurnalistinon al la junuldomo Ph Desforges, kaj el tie oni vane provis antaù trafi min telefone ĝis la 12a15…Tiam mi revenis hejmen el mia laborejo kaj konsentis respondi tuj al intervjuo, kiu devis nepre finiĝi je la 12a30 por la fino de la elsendo ! Nur poste mi eksciis, ke la elsendo fakte daùris unu horon, kun inter aliaj, longa intervjuo de la kuratoro de la Esperanto-Muzeo en Gray, Geo Junier. Mi petis, ĉu eblus ricevi kasedon kun kopio de la elsendo sed oni respondis… »Ne eblas, ni ne kopiis la elsendon. Tio estus ebla, kondiĉe ke vi petu tion antaùe ! »… Marianne Bernède promesis dediĉi alian elsendon al Esperanto okaze de la ekspozicioj planitaj por aùtuno.

La nova laborjaro

La nova laborjaro rekomenciĝis tre frue, jam la 2-an de septembro per kunveno, al kiu partoprenis 9 personoj. Laù modeloj tre lerte aranĝitaj de P. Denis, ni eldonis 2500 flugfoliojn pri Esperanto kaj pri la kursoj en Nancy, kaj 500 novajn afiŝojn pri la perkoresponda kurso.

La vesperaj kursoj por komencantoj rekomenciĝos nur la 14-an de oktobro (je la rekomenciĝo de la lernjaro en la Universitato), sed la perkoresponda kurso jam nun funkcias. Nia vespera kurso de preparo al « kapableco » okazos denove unufoje monate (ek de la 7-a de oktobro).

Niaj ceteraj kursoj dependas de eventualaj aliĝontoj al la vesperaj kursoj por komencantoj.

En la loka gazeto « Est républicain » (Nancy) laboras nun f-ino Golder, kiu eklernis Esperanton en Besançon kaj jam verkis plurajn artikolojn pri la lingvo en sia gazeto. Mi provis kontakti la jurnalistinon de Radio-France-Nancy, kiu intervjuis nin en aprilo, sed intertempe ŝi malaperis al iu « libera » radio. Lokaj komunikoj aperis en la nanciaj gazetoj, sed mi ne scias, ĉu la komuniko sendita al Radio-France estis disaùdigita ?

Ekspozicioj pro la centjariĝo de Esperanto

Ni organizis ci-aùtune 3 ekspoziciojn en Nancy. Unue en « Centre Social MJC H. Bazin », kie ĝi estis videbla de la 14a ĝis la 19a de septembro. Kelkaj dekoj da personoj vidis ĝin kredeble sen granda rezulto. La 2-a ekspozicio okazis en ejo jam pli impona  la granda halo de la urbodomo de Nancy, kie ĉiutage centoj da personoj vizitas la diversajn giĉetojn de la urba administracio. Kelkaj miloj da personoj povis tiel vidi ĝin de la 21-a ĝis la 26-a de septembro; kiom da fakte vidis ĝin ? Kelkaj centoj da prospektoj tamen elcherpiĝis (pro tempomanko neniu esperantisto povis tie deĵori), kaj eĉ malaperis parto de la revuoj kaj turismaj prospektoj ekspoziciitaj ! Do certagrade sukceso !   La 3-a evento okazis en MJC Ph Desforges, nia sidejo, de la 28-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro. Du aù tri centoj da personoj vidis ĝin tie . Krome, pro la diversaj komunikoj anoncantaj la ekspoziciojn, la televida skipo de FR3 interesiĝis kaj rendevuis kun ni la 28-an de septembro. Dum preskaù du horoj oni filmis nin, en skeĉeto aranĝita de televid-jurnalisto. Rezultis el tiu « monto » akuŝo de « museto »: 3-minuta elsendo okazis che FR3 la ĵaùdon 1-an de oktobro, inter la 12a08 kaj la 12a11 ŝajne neniu rimarkis ĝin !
Nun, parola kurso tamen sukcesis : 11 personoj venis sinsekve por lerni. Esperanton ekde la 19-a de oktobro. Mi devis trifoje ripeti la 1-an lecionon ! Restas 8 gerlernantoj, kiuj sufiĉe regule partoprenas ĉiumerkrede. 4 el ili ĉeestis la staĝon en Metz. Krome nia kurso « Preparo al kapableco » okazis la 7-an de oktobro kaj la 13-an de novembro kun 3-4 partoprenantoj.

Zamenhof-festo

Ni do festis la « Zamenhof-vesperon » la 16-an de decembro. Partoprenis 14 personoj en gaja etoso. S-ro Degrelle prelegis en Esperanto -kun parta traduko -pri la vivo de Zamenhof, kaj ni kantis, ĉiam en Esperanto kompreneble (la nekantemuloj aplaùdis!).

La perkoresponda kurso

Jen la stato de funkciado de nia kurso en februaro 1987. J.P. Colnot ĝis nun dissendis 58 komunikojn al la regiona gazetaro. El la 47 unuaj komunikoj li povis kontroli la aperon de 27. Ili alportis 60 informpetojn kaj ĝis nun aliĝis 22 gelernantoj (lastjare samdate 27). El la gelernantoj de la pasinta lernjaro, 13a atingis la finon de la kurso. El la gelernantoj de la nuna jaro, 2 jam finlernis « Metodon 11 ». Je la 19/2 aliĝis 26 gelernantoj.

Fine de la lernjaro, el 35 aliĝintoj, 12 ĝis nun finlernis « M11 », kaj el ili 10 mendis « M 12 ». Unu finlernis « M 12 » ĝis nun. Espereble pluraj gelernantoj ankoraù finlernos M 11. (Lastjare, 14 el 39 finlernis ĝin). Pro la bela vetero ni ne aperigis ĝis nun komunikojn pri la kurso, sed tamen jam aliĝis 2 novaj lernantinoj. Se vi deziras reklami pri nia perkoresponda kurso, novaj afiŝoj, flugfolioj kaj cirkuleroj estas je via dispono.

Raporto de la komitato pri la perkoresponda kurso – El 66 komunikoj senditaj al la gazetaro regiona almenaù 35 aperis. Venis ĝis nun 90 informpetoj. Mi indikas, laù la departementoj, 2 ciferojn: la unua montras la nombron de informpetoj, la dua la nombron de aliĝantoj: 57 (24-7), 54 (12-4), 68 (11-5), 51 (11-5), 88 (9-4), 52 (5-3), 67 (4-3), 70 (3-2), 55 (0), cetera Francio kaj eksterlando (10-2). Aliĝis 35 gelernantoj (se vi adiciis la ĉi-suprajn ciferojn, vi ja scias tion!).Lastjare nur 31 aliĝintoj al M11 (el 39) mendis la kasedon. Ĉi-jare ĉiuj aliĝintoj, sen unu sola escepto, mendis ĝin. Finlernis M11 ĝis nun 8 personoj

La nova lernjaro verŝajne estos katastrofa en la historio de nia perkoresponda kurso. De nememoreble multaj jaroj ni ne ĝuis tiel dolĉan vintron. Dum tia vetero, ŝajne tre malmultaj personoj deziras lerni Esperanton perkoresponde. Plie la regiona gazetaro ŝajnas ne plu aperigi niajn komunikojn. Mi sendis komunikon al 10 gazetoj la 23-an de novembro. Ŝajne aperigis ĝin nur 2 malgravaj gazetoj (« Les affiches – Moniteur des soumissions », Strasbourg, kaj « Les affiches de la Haute-Saône », Lure). Rezulto : ĝis la 5-a de decembro, 45 personoj petis informojn, 13 aliĝis.  Pri la aliĝintoj, 14-a lernanto finlernis « M11 ».2 gelernantoj (el 14) finlernis « M12 ».