1992

1-a trimestro

Staĝoj: – Fine “staĝoj por komencantoj” startis en Nancy – Post 5-monataj klopodoj, finfine montriĝis sufiĉe da interesatoj por startigi la planitajn sabatajn «staĝetojn por komencantoj”. Mi provis rekapti ĉiujn homojn, kiuj de pli ol unu jaro kaj duono montris en Nancy kaj apudaj departementoj, ian intereson pri tiaj staĝoj, sendante la 6-an de februaro cirkuleron al 50 personoj. Samtempe mi dissendis pliajn komunikojn al 5 gazetoj en Nancy, Metz, kaj Epinal, kaj mi telefone interkonsentis kun la loka kaj regiona redaktejoj de l’est républicain (ili posedas nun 2 malsamajn adresojn). Do, komunikoj aperis, rezultis malmultaj reagoj (kelkaj telefonaj, kelkaj leteraj). Telefone mi krome, estis kontaktinta la 3 personojn, kiuj ŝajnis la plej interesataj ; ĉiuj promesis veni la 15-an de februaro. Post tio do, la 50 cirkuleroj kaj la gazetkomunikoj helpis pligrandigi la interesitaron. Sabaton la 15-an de februaro la vetero estis pluva, malagrabla. Ĉu pro tio pluraj promesintoj ne venis? rezulte venis tamen 8 personoj (el kiuj 2 perkorespondaj lernantoj). Post provo de 3 unuaj lecionoj, ĉiuj decidis daùrigi la lernadon en sekvontaj staĝoj, kiuj okazos la 7-an de marto, la 4-an kaj 18-an de aprilo, la 16-an de majo, eble la 30-an de majo aù la 20-an de junio. Du aliaj personoj ne povis veni sed telefone aliĝis antaùe al estontaj staĝoj. Do ekzistas kerno de 10 staĝanoj, kiun mi provos pligrandigi per kelkaj pliaj cirkuleroj, leteroj kaj gazetkomunikoj.

Vesperaj kursoj kaj kunvenoj. La kurso por komencantoj plu funkcias ĉiumerkrede, kun nun 13 gelernantoj (el 14) post la decembraj ferioj. La ĵaùdon vespere, dufoje monate, okazas 2a-grada kurso (per «M 12») kaj la aliajn ĵaùdojn okazas, ĉu konversacia kunveno, ĉu studo de diversaj tekstoj. Ĉiufoje ĉeestas 4 ĝis 10 personoj. La 3a-grada (per “Paŝoj al plena posedo”) okazas nun 2-foje monate, la mardon je la 15a30.

La 18-an de decembro okazis Zamenhof-festo, ĉeestis 22 gesamideanoj, en ĝoja etoso ; ĉiu alportis proviantojn, ĉu manghajojn, ĉu trinkaĵojn. La ĉefa parto de la programo estis prezentado de multaj ekzotikaj fruktoj fare de Francisko Simonnet. Raportis J.P. Colnot

Perkoresponda kurso – Ĝis la mezo de februaro mi dissendis 52 komunikojn al la regiona gazetaro por anonci la perkorespondan kurson kaj la staĝojn. Ŝajnas, ke ĉi-jare tre malfacile la gazetoj enpresas. La septembran komunikon aperigis ŝajne nur 4 gazetoj (el 11), la oktobran nur 2, la decembran 4. Ĝenerale la gazetoj, kiuj enpresas komunikojn, treege resumas ilin (ĉefe «L’Alsace» kaj «Les D.N.A.»), do la komunikoj apenaù videblas. Ĝenerale ne aperas la parto de la komuniko, kiu anoncas staĝojn. Tamen, eta komuniko sendita februare al nur 4 gazetoj bone aperis. Ĝi temis nur pri la sabataj staĝoj planitaj en Nancy. Sed eĉ kiam komuniko tre bone aperas, nur malmultaj personoj reagas por informpeti, kaj por kroni la tuton granda proporcio de informpetantoj ĉi-jare ne aliĝas al la kurso! Do ĝis la 15-a de februaro nur 8 gelernantoj aliĝis perkoresponde. La rezultoj koncerne la lernantojn de la lasta lernjaro ne pliboniĝis: nur 3 el 23 finlernis «M11», sed nur unu daùrigas per M12. La aliaj tute ne respondas al proponoj de korespondado aù duagrada kurso. Oni foje demandas sin, kial oni tiel lacigas sin… Por la nuna lernjaro 1 lernanto estas finanta M11 kaj venis al staĝo en Nancy la 15/2..

Turisma prospekto pri Nancio. La turisma ofico en Nancy eldonis en 1978 10 000 prospektojn en esperanto pri la urbo. Tiu prospekto vekis, komence, viglan intereson; en la unuaj 2 jaroj dissendiĝis tra la mondo pli ol 5000 da ili! La ceterajn ni disdonis amase dum Esperanto-renkontiĝoj, ĉu okaze de ekspozicioj, dum la ĉi-jara «aerfesto», ĉu en Thaon les Vosges, ktp. Nun restas disponeblaj ĉirkaù 1000. Dank’ al interkonsento kun la presejo de la urbdomo kaj la turisma ofico, nova kolora prospekto estas nun presata. La tradukon mi prilaboris de post decembro kaj A. Grossmann tajpis la tekston. Kredeble post 1 aù 2 monatoj la dokumento estos disponebla. Krome la T.O denove mendis por 1992 la kutiman tutpaĝan anoncon en la jarlibro de U.E.A.

2-a trimestro

Vesperaj kursoj kaj kunvenoj. Plu funkcias ĉiuj kursoj, la elementa ĉiumerkrede je la 19a; ni atingas la finon de «Junulkurso» (malfrue, ĉar pro la ferioj ni paùzis multe pli ol kutime pro foresto de preskaù ĉiuj gelernantoj…1 semajnon novembre, 2 decembre, 2 februare kaj 2 aprile…). La ĉeestado de la kursanoj iom lamas post tiuj lastaj printempaj ferioj, sed principe ankoraù 12 el 14 daùrigas la lernadon. Ni tuj « atakos » «M12». La 3a-grada plu okazas marde je la 15a30, dufoje monate. La 2a-grada kurso okazas ankaù dufoje monate ĵaùde je la 19-a alterne kun konversaciaj kunvenoj kaj studo de diversaj tekstoj (ĉefe aktualaĵoj el la magazino «Monato» kaj tekstoj de Raymond Schwartz). Ĉeestas ĝenerale 5 ĝis 10 personoj.

Sabataj staĝoj por komencantoj. Entute nun 12 personoj aliĝis al tiuj staĝoj. Sed ĉar temas fakte pri intensiva lernado (krom la ĉeesto en la staĝo.la interesatoj devas relerni hejme ĉiun lecionon kaj verki la taskojn por ricevi perkorespondan korektadon, ŝajnas ke ne ĉiuj kuraĝos lerni ĝis la fino de la staĝo-serio. Okazis do staĝoj la 15-an de februaro, 7-an de marto 4-an kaj 18-an de aprilo, 16-an de majo. La lasta okazos la 20-an de junio. La 16/5 ĉiuj staĝanoj ricevis provtekstojn de “Atesto pri lernado” por eventuale trapasi la ekzamenon la 20/6. Verŝajne ne ĉiuj estos finpretaj, same kiel, cetere, la gelernantoj de la vespera kurso.

Ekspozicio en la ĉirkaùaĵo de Nancy. Kun Henriko Moitrier, J.P. Colnot prezentis la ekspozicion pri Esperanto en la tiel nomata «centre intercommunal Laxou-Maxéville», de la 6-a ĝis la 11-a de aprilo. Kelkaj dekoj da personoj interesiĝis, sed nur 3 plenigis la demandaron por ricevi pli da informoj. La ĉefa tago estis la sabato 11-a de aprilo, kiam okazis tie manifestacio kun ĉeesto de 250 personoj. La ekspozicion s-ino Roux kaj J.P. Colnot prezentis denove dum «forumo de la asocioj» en Vandoeuvre, la 1-an de majo. Ankaù tie kelkaj dekoj da vizitantoj ricevis prospektojn, nur 4 plenigis demandaron…Neniu plia «palpebla» rezulto ĝis nun!

Perkoresponda kurso – De septembro ĝis majo ni dissendis al la regiona gazetaro 74 komunikojn, kaj mi povis kontroli la aperon de nur 23. Kiel jam dirite la komunikoj aperis pli malfacile ĉi-jare kaj krome, plie, ili malpli efikas. Ĝis la 12-a de majo ni atingis la ciferon de 13 perkorespondaj gelernantoj. El tiuj kelkaj ŝajnas tre bone labori: Ĝis nun 3 jam finlernis «M11».

1/ S-ro Eric Gueusquin – 57580 Vatimon (gvidita de f-ino Roux)

2/ S-ro Armand Hubert – 57200 Sarreguemines (gvidita de s-ino Busser)

3/ Sro Robert Escriou – 55300 St Mihiel (gvidita de s-ro Denis)

La tri daùrigas sian studon per Metodo 12, (kaj ankoraù aktivas en 1998). El la 23 gelernantoj de la pasinta jaro, 4-a finlernis M11: s-ino Michèle Nardi (54800 Jarny – gvidata de R. Degrelle). Ankaù ŝi plu studas per M12. Gratulojn.

Informado en Nancy mem. Krom dissendo de komunikoj al la regiona gazetaro mi ankaù sendas mallongajn komunikojn al la lokaj gazetoj kaj radio-stacioj : 27 de post aùtuno al la gazetoj kaj 11 al la radioj. Interesa estis la rezulto, ke anonc-gazeto «Les nouvelles» (senpage disdonita en la regiono de Nancy) aperigis intervjuon kun foto fine de marto. Ĝi estis la plej sukcesa de multaj jaroj: ĉirkaù 20 personoj entute telefonis aù skribis. Sekve al tiu intervjuo skriba, loka radio «Fajet» siavice intervjuis la 3-an de aprilo. Sed ĉifoje ŝajne sen iu ajn rezulto.

Sabataj staĝoj en oktobro.En la nuna lernjaro, malfacile mi povis startigi staĝojn por komencantoj: pro manko da interesatoj ili ekfunkciis nur februare, do iom malfrue. Anstataùe ni provis funkciigi staĝojn por 3a-grada lernado, sed nur 3 personoj montris intereson. Mi planas por la venonta lernjaro funkciigi staĝojn por 2a-grada instruado. Sed 12 aliĝantoj estos necesaj. Ŝajne ne sufiĉe da homoj (el la nunaj komencantoj) estos pretaj lerni en tiaj staĝoj. Ĉu rea propono por komencantoj? Pluraj personoj montris intereson, sed evidentiĝis lastaùtune, ke la interesiĝantoj de la printempo ne estas la samaj kiel aùtune aù vintre! Do estos konkurenco inter la diversaj gradoj de lerneblecoj. Mi planas proponi la 3 gradojn, kaj la grado, kiu la unua sukcesos arigi 12 aliĝojn vidos la efektivigon de la koncerna staĝserio. Mi precizigu, ke ŝajne, homoj, kiuj venas unufoje monate ĝis Nancy por lerni parole esperanton, montras entuziasmon pli grandan ol tiu de la perkorespondaj gelernantoj.

Ĉielira pieda ekskurso. Gelernantoj de la kursoj kaj staĝoj de Nancy rendevuis la ĵaùdon de la «Ĉielira Tago» (28-an de majo) en la vogeza vilaĝo Vexaincourt. Venis partoprenantoj el la Bresse, Cirey-sur-Vezouze, Petitmont, Thionville kaj kompreneble Nancy. Entute ni estis 17 personoj. Pluvetis frumatene sed kiam ni atingis (piede) la lagon «La Maix», la suno atendis nin. Ni promenis krome apud la lago kaj post pikniko revenis al la valo, el kie, aùtomobile, ni vizitis la baraĵon kaj lagon de Pierre-Percée. Entute agrabla tago sen fulmotondro. Ni planas estontan ekskurson : vidu alilokan komunikon franclingvan. Raportis J.P. Colnot

La nova prospekto pri Nancy en Esperanto estas presita. Skribu amase por peti ĝin, ĝi estas senpaga ! Ĉu ne estus bona ideo sendi ekzempleron al viaj amikoj aù korespondantoj? Franclingvanoj prefere skribu franclingve, sed bone precizigu: prospekto en Esperanto! Ĉefe valoras mendoj el Eksterlando kompreneble. Ŝajnas, ke la presita kvanto (1000) ne sufiĉos por elteni longan tempon. Sukceso por Esperanto do, se la turisma oficejo devos baldaù eldoni novan kvanton. J.P. Colnot

33-a staĝo, en Villers les Nancy – Ĝi okazis en « maison de l’Asnée » la 28/29-ajn de marto 1992. Partoprenis preskaù 80 personoj.

Photo 73

Okazis 4 kursoj: A (R. Kueny per M10), B (J.P. Colnot per M11), C (R. Triolle per « la blinda birdo »), D (E. Borsboom: originala literaturo en Esperanto).

El la leterkesto: « Mi ĉeestis la staĝon, de Villers. La unuan tagon, dekduo da gelernantoj progresantoj kunvenis en la klaso B. Post la prezentado ni komencis atente labori kun nia instruisto. Demandoj kaj respondoj sin intersekvis, interrompitaj de kelkaj paùzoj. Du sinjorinoj aliris alian kurson, ĉar ili ne trovis sufiĉe interesa la re-lernadon… Ni laboris ĝis la deksesa. Proksime estis librejo kaj loterio. Vespere, en la manĝejo, la etoso estis amika. La konversacioj en Esperanto devigis nin paroli…Tio estis instruiga! Post la vespermangho, la pola mimartisto Jerzy Fornal estis tre aplaùdita pro sia bonega spektaklo.La duan tagon, samritmaj kursoj. Dum tiuj horoj la Metodo 11 uzata, permesis al ni relerni la junul-kurson ĝis la leciono de la akuzativo. Konklude: gelernantoj ne hezitu veni al semajnfina staĝo! Tio-ĉi estas interesa kaj oni renkontiĝas kun gekamaradoj. » Skribis Odeta.

« Nia simpatia amiko Roberto Kueny gvidis tiun kurson. Nur ses gelernantoj partoprenis: tri knabinetoj (Karola, Odila, Lucia), unu juna Brazilanino, Rahel kies edzo (kuracisto) plibonigas de post du jaroj siajn talentojn en Colmar. Ankaù du «iom malpli junaj ge-uloj» ĉeestis: mia edzino Lucienne… kaj via servisto Henriko! Kvantan mi ne estas vera komencanto mi ŝatis la etoson intiman de tiu kurso. Roberto tre agrable miksis ŝercojn kaj seriozecon, tiel ke la tempo pasis tro rapide! Dankon al la organizantino, Madeleine Roux, kaj al Roberto!  » skribis Henriko

« Post la alveno, l’unua angoro de aktoroj en esperanta medio esta la malkovro de la salono en kiu ili rolos. La minimumo estis ĉi-foje garantiita: scenejo kaj ŝtupbenkoj por la publiko, malofta minimuma ludkonforto por esperantistaj aktoroj! Pri la resto zorgis Jerzy Fornal mem, post rapida esploro de la staĝeja meblaro: sufiĉis antikva salonotableto kaj ligna kofro por kompletigi la de li kunportitan dekoracion, inkluzive la lumigilojn. Kaj jen pretis la Mozarta ĉambreto por interpreto de «Wolfganger1» de Gunner Gallmö. La teatraĵo koncernas «…baraktadon, bataladon de genia artisto kontraù konservativismo kaj tradiciismo en la muziko. Ĝi prezentas ankaù indiferentecon de pluraj el la regantoj, el la aristokrataro koncerne tion novan, kion li prezentis. Ĝi enhavas momentojn el lia drama vivo, dum kiu ĉi geniulo estis devigata barakti kun malfacilaĵoj de la ĉiutaga vivo por vivteni sin kaj sian familion». Jen la resumo de la aùtorino legita antaù la spektaklo, tiel ke ankaù la komencantoj povis sekvi pli facile, des pli ke la elparolo estis tiel klara kaj preciza, ke ankaù ili devintus kompreni la tekston. Krome horloĝpreciza aktorado perfekte alternis kaj kongruis kun la tem-ilustra muzika akompano tra la verkaro de la majstro. Jam la sperta mimo travideblis en «Wolfgangerl» kaj sin plene liberigis en du malgrandaj pecetoj: « la ŝnurdancanto» kaj la «Iluziisto», antaù ol senbridiĝi dum la «Granda koncerto»! Dum tiu majstra prezentado eĉ la ĉeestantaj palvizaĝuloj »* – nun senigitaj de la lingva baro – ĝuis la spektaklon, kion atestis la fina aplaùdo. Jen profesia laboro! Ni deziru al Jerzy Fornal sukceson tra sia turneo, eble eĉ ekstere de la esperanto-publiko. Skribis Edmond Ludwig

(* »palvizaghulo » signifas « ne-esperantofono », laù fama ŝercemulo en nia federacio.)

« Ĉeestinte la praktikan staĝon en Villers-lès-Nancy mi ne bedaùras tiujn du pasintajn tagojn en bona etoso, kaj tie ni havis okazon perfektiĝi Esperante. Unue mi estis kontenta renkonti malnovajn geamikojn kiuj estis lernintaj kiel mi dum stageto gvidita de sinjoro Colnot la lastan jaron, kaj evidente dank’ al tiu staĝo mi konatiĝis nun kun ankoraù pli da aliaj geamikoj, dum aù ekster la kursoj, aù dum la komunaj manĝoj. Koncerne la kursojn dudeko da ĉeestintoj elektis kiel mi la kurson por la praktikantoj, animatan de Renée Triolle pri la fama romano de Nemere. «La blinda birdo». Tio estis tre interesa; bedaùrinde mi ne povis legi tiun libron antaùe. Estas vera rakonto pri subpremo. Du verkistoj renkontiĝis; la unua estas blankulo, la alia nigrulo. La blankulo volas iri al Suda Afriko por liberigi nigrulojn de la diktatora respubliko. Mi sendube legos tiun libron kun granda intereso. Por la estonta staĝo mi mendos al sinjoro Roger Degrelle ĉion, kion mi bezonos por pli bone labori per antaùa studado de la libro. Vespere estis vere granda entuziasmo kun Jerzy Fornal, kiu interpretis la vivon de Mozart kun granda talento. Ĝis la venonta stagho! » skribis Eliane.

3 trimestre

La unua laborkunveno okazos la merkredon 23-an de septembro je la 19-a. Tiam ĉiuj ĉeestantoj ricevos disdonotajn flugfoliojn pri Esperanto, kaj novajn afiŝojn (kiujn afable konsentis financi «La Poŝto»). Decidoj pri la venontaj kursoj estos definitivaj nur post la kunveno, sed oni jam povas antaùvidi kurson por komencantoj, merkrede je la 19-a horo, ek de la 7-a de oktobro, kurson 2a-gradan dufoje monate, la ĵaùdon je la 19-a plus alterne kunveno por konversacio aù kanto, aù 3a-grada (alterne kun la 2a-grada). Ni provos funkciigi sabatan staĝon, sed ne eblas scii ĝis nun, ĉu por la 2-a aù 3-a grado: la 2 unuaj gradoj kolektis nur po duon-dek-duon da interesatoj. La 3-a nur 3…

Perkoresponda kurso Ni finis la lastan lernjaron kun nur 15 gelernantoj, sed la rezultoj estas kontentigaj ĉar el ili, 5 jam atingis la finon de «M 11».

Nova kotizo de la perkoresponda kurso: por komencantoj, ĝi estas nun 265F kun la libro, laborslipoj kaj kasedo (210F sen kasedo). Flugfolioj, cirkuleroj kaj afiŝoj estas je la dispono de ĉiuj, kiuj deziras informi pri la kurso.

Nova prospekto en esperanto pri Nancy. Nova kolora prospekto do aperis kiel anoncite en la lasta « La informilo ». Bonvolu peti ĝin skribante al :turisma oficejo, 14, Place Stanislas, 54000 Nancy. Ĝi estas senpaga. La aludita T.O. estas kontenta pri la ĝisnuna rezulto; jam venis nombro da petoj sed kvazaù ne el nia regiono. Tiu inform–prospekto aperis precize la 15-an de julio. Bedaùrinde la unua paĝo restis senŝangha… kun franca teksto «Nancy historique».. sed ĉiuj aliaj paĝoj estas en Esperanto! (« historia Nancio » aperis poste en 2-a eldono).

4 trimestre

kursoj.La nova kurso por komencantoj startis la 7-an de oktobro kun 5 gelernantoj. Poste 2 pliaj aldoniĝis. Senprobleme nun ni iras nian vojon… la 2a-grada kaj 3a-grada kursoj ek de nun okazas ĵaùde sed kun nova horaro: de la 18-a ĝis la 19a30. Dufoje monate 2a-grado kaj konversacio (kaj eble kantoj). Krome ni provas ankoraù funkciigi alian 3a-gradan kurson vendrede posttagmeze (de la 15a30 ĝis la 17-a), 2-foje monate.

Nova turisma prospekto pri Nancy. Mi memorigas, ke ĝi estas kolora… kaj senpaga! Mendu ĝin al la turisma oficejo. La unua eldono – 1000 ekzempleroj – ĵus elŝerpiĝis. La 2-a tuj aperos. Multaj mendoj venis el eksterlando aù el cetera Francio, neniu el nia regiono…

Perkoresponda kurso. Depost aùgusto ni dissendis 42 komunikojn al la regiona gazetaro! Mi povis kontroli la aperon de nur 9… Ĝenerale nun la alzacaj gazetoj sufiĉe regule enpresas, sed sub tre resumita formo. Sekve la komunikoj estas kvazaù nerimarkeblaj. Entute mi ricevis 31 informpetojn, el kiuj rezultis 7 aliĝoj al la parola kurso kaj nur 4 al la perkoresponda. Mi memorigas, ke novaj afiŝoj (eldonitaj de «la Poŝto») kaj prospektoj (eldonitaj de «Telecom») estas je via dispono por diskonigi la perkorespondan kurson kun eventuala aldono pri via propra parola kurso.

Sabataj staĝoj. Entute enskribiĝis 9 personoj por 2a-grada kurso kaj 4 por 1-a grada. La 11-an de oktobro ni dissendis cirkuleron al ĉiuj por peti konfirmon kaj mi provis varbi kelkajn pliajn. Ve, nun (5-an de novembro), nur 6 personoj sciigis sian konfirmon por la 2a-grada, neniu pri la unua. Ĉu tiuj staĝoj funkcios? Lastminute: ĉar nur eble 3 aù 4 personoj certigis sian partoprenon, tiuj staĝoj ne okazos. Raportis J.P. Colnot.

Montara ekskurso – Dimanĉe, 27-an de septembro, de «Col de la Schlucht» startis grupo de esperantistoj en montara ekskurso. Iniciatoro de tiu evento estis s-ro Colnot. Kvazaù laù mendo estis bela vetero. Kaj, kvankam malmultis nia grupo tiu, laùkvalite, estis la plej internacia Esperanto-aranĝo kun 8 partoprenantoj el 4 nacioj (Francio, Japanio, Bulgario kaj Litovio). Ni bone pasigis tempon, surgrimpis la montaron laù vojo serpentanta inter rokoj, ĝuis belan pejzaĝon: Montaro, arbaro, verdaj valoj… Ĉu povas esti pli bona ripozo por la korpo kaj por la animo? Al mi precipe plaĉis tiu ekskurso, ĉar en Litovio… ne estas montaro! Por mi tiu ekskurso estis vera konatiĝo kun montaro kaj ebligis pli profundan ekkonon de la beleco de Alzaco. Je la nomo de ĉiuj partoprenantoj mi kore dankas al s-ro Jean Paul Colnot pro la agrable pasinta tago. Pli multe da tiaj ekskursoj. Raportis Algis Kaspiravicius.

Klarigoj de J.P. Colnot : vi legis ĉi-supre raporton de junulo pri nia migrado en Vogezoj la 2-an de septembro. Mi estas maljunulo, kaj kvankam mi iniciatis la ekskurson, mi ne povas konsenti pri la esprimo «bona ripozo por la korpo», ĉar unu monaton poste, miaj kruroj ankoraù doloris!…

Fakte, iam antaù pli ol 35 jaroj, mi konatiĝis kun tiu „vojeto de la rokoj“. Ankaù mi estis juna tiam kaj kun 3 aliaj esperantistoj ni piede migradis dum Pentekosto. La dimanĉon, de «Bonhoma Pasejo» al blanka Lago, Nigra Lago, Verda Lago, «Truta» Lago… (ĉiuj Lagoj imageblaj!), dum almenaù 7/8 horoj… la lundon ni eksupreniris piede de la Munster-valo kaj ni intencis elsupri Hohnekon. Sed ni eraris foje pri la vojo kaj retroviĝis en la «Pasejo de la Rokoj». Kiam subite eksplodis fulmontondro. Ni fakte kuris en tiu terura tereno ĝis la Schlucht

Pasejo, kie ni celis aùtobuson por reveni hejmen. Sed la belecon de la loko, eĉ dum la fulmotondro, tiel impresis nin, ke ni decidis reveni tien… dum suna tago! Plurfoje ni denove migradis tien kaj eĉ ĝis la supro de Hohneck. Nun de preskaù 20 jaroj ni ne revenis… kaj mi kun bedaùro devis konstati, ke mia juneco estas for!….