1997

1-a trimestro 1997 –

Kursoj en la junuldomo. La restantaj gelernantoj (2 el 5 interesatoj) venas ĉu al la 2a grado, ĉu lernas perkoresponde. Ĉiujaùde je la 19-a vigle funkcias, ĉu 2-a grado (per «nova racia kurso»), ĉu 3-a grado aù «konversacio», aù aùskultado de radio-Varsovio surbendigita, aù kantoj. Ĝenerale, deko da personoj partoprenas ĉiufoje. En la 3-a grado nun ni studas la turismajn prospektojn pri Nancy, kaj preparas la tradukon de nova. La celo estas, unue proponi al la turisma oficejo eldonon de nova prospekto, kiam la aktuala elĉerpiĝos, due formi kelkajn membrojn por gvidado de esperantistaj turistoj por vizitoj de Nancy. Montriĝis pasintan someron, ke se mi ne povas gvidi vizitantojn pro la stato de miaj krurojn, neniu kapablas anstataùi min en Esperanto.

Okazas krome regule la lundaj kursoj de 3-a grado. 9 personoj enskribiĝis sed nur ĝis 6 kutime partoprenas.

Zamenhof-vespero ; Ĝi okazis la 12-an de decembro kaj kunigis 20 personojn. Vizitis nin tiuokaze nia federacia prezidanto, sinjoro François-Xavier Gilbert kun sia edzino.

Prezentado de lumbildoj, komuna manĝo (ĉiu alportis ion manĝotan aù ion trinkotan) kaj kantoj daùris ĝis la 23-a horo.

Senrezultaj intervjuoj en Nancy. Kiel mi jam raportis, la 10-an de januaro kontaktis min juna ĵurnalisto el « l’Est républicain » por intervjuo. Li ŝajnis des pli favora al esperanto, ke li venis el Gray kaj tre bone konas la Esperanto-Muzeon kaj s-ron Junier. Nenio aperis. Mi rekontaktis lin februare telefone, ĉar nenio aperis intertempe. «Ĉu la intervjuo aperos antaù ol mi mortos?». Li ŝajnis amuziĝi kaj respondis ke jes, mi estu trankvila. Pli ol unu plia monato pasis, kaj ĝis nun neniu apero.

Intervjuo ĉe radio-France-Nancy-Lorraine : Ĝi okazis la 7-an de februaro: du animantinoj intervjuis min kaj Ludovikon, studento, kiu bonege parolas Esperanton post unu–jara lernado. Du oficistoj de la radio tre interesiĝis kaj ni rendevuis por prov-leciono unu semajnon poste. Ili venis kaj promesis aliĝi perkoresponde. Sed ĝis nun nenio konkretiĝis kaj venis ankaù neniu reago de la publiko. Raportis J.P. Colnot.

Perkoresponda kurso De post la somero mi dissendis 53 komunikojn al la regiona gazetaro. Mi povis kontroli la aperon de nur 11 el ili. Cu mi povas denove alvoki al la esperantistoj de nia regiono, por ke ili nepre eltondu kaj sendu al mi trovitajn komunikojn pri tiu kurso (kaj ĉiujn artikolojn ĝenerale)? Ĉu la aluditaj komunikoj aperis aù ne, la informpetoj restis tre malmultaj: 20 personoj informiĝis. Al la perkoresponda kurso aliĝis tamen 9 homoj: el ili 3 estis varbitaj de Take, 2 de la klubo de Metz, 1 de s-ro Grossmann, 1 de s-ro Hubert. Do la gazetoj mem tre malmulte efikis El tiuj malmultaj gelernantoj, 2 jam finlernis M11 post malpli ol 3- monata lernado. Temas pri s-ro Pierre Bore (68240 Kaysersberg), s-ro Erwin Kretz (68000 Colmar) Gvidis ilin respektive s-ro Barrier kaj s-ro Grossmann. En Nancy mem, nur 1 gazeto enpresas miajn komunikojn (ĉiujn) : « l’Est républicain » 13 fakte aperis. La 10-an de januaro, ĵurnalisto intervjuis kaj fotis min, sed nenion aperis ĝis nun malgraù telefonvoko al la intervjuinto. La aliaj gazetoj nenion plu enpresas, krom se oni konsentas pagi. En la daùro de unu semajno, 3 gelernantoj finlernis Metodon 11. La 3-a estas Fanny Roussey en Selles (70210), gvidita de s-ro Guillaume. Ŝi lernis malpli ol 2 monatojn! Gratulon! Ĉu hazardo, ĉu logika konsekvenco? Take varbis ĉi-jare 3 gelernantojn, kaj tiuj 3 gelernantoj estas certe la plej seriozaj, ĉar ili ĉiuj bone laboris, rapidege, kaj ili estas la tri solaj, kiuj finlernis M11 ĝis nun. Krome en la daùro de tri tagoj, ĉiuj tri aliĝis al Metodo 12, kaj 2 el ili partoprenis en la staĝo de Thionville (Volkange)…raportis J.P. Colnot.

2-a Trimestro

La kursoj de la ĵaùdo fariĝis 2a-gradaj ekskluzive por finlerni la elektitan libron. Ili finiĝis meze de junio. La lunda 3a-grado unufoje monate malfacile kunigis pli ol 5 personojn.

Perkoresponda kurso- Oni petis min ne esti pesimista almenaù en miaj raportoj… Do mi diros : Nenio nova de post la lasta «La Informilo». Ni restu ĉe la ĝojiga informo, ke ĉi-jare 3 gelernantoj el 9 finlernis «M11» tre rapide kaj aliĝis al «M12».

Intervjuo – Mi ne scias, ĉu «l’Est républicain» estas serioza gazeto. Sed ĝi intervjuis min komence de januaro kaj nenio aperis ĝis la mezo de majo! Mi rifuzos estonte intervjuon al tiu gazeto.

Lastminute… Ekzameno por la elementa diplomo de Esperanto (atesto pri lernado) okazos kredeble en Nancy oktobre, verŝajne dum iu sabata posttagmezo. Eventuale povus okazi ankaù ekzameno por la duagrada diplomo (atesto pri praktika lernado). Kandidatoj bonvolu anonci sian intereson kaj aldoni poŝtmarkon por ricevi la tekstojn por trapasi perkoresponde provekzamenon. Raportis J.P. Colnot.

3-a Trimestro

La laborjaro rekomenciĝos per kunveno la 26-an de septembro je la 19-a horo en la junuldomo. Tiam estos disdonata la materialo (prospektoj kaj afiŝoj) por informado por la nova lernosezono. La samaj kursoj kiel ĝis nun estas planataj: por komencantoj merkrede je la 19-a ek de la 8-a de oktobro; progresiga ĵaùde je la sama horo. Sed antaùe, la membroj estos kunvokitaj al «ĝenerala kunveno». La direktoro de la junuldomo opinias, ke la JDo deficitas pro la servoj, kiujn ĝi donas al ni …Ĉiu lernanto de vespera kurso kaj ĉiu membro pagis lastjare kotizon je 200 F. En tiu sumo estis 35 F por la membrokarto de la JDo (laùdire nur pago de asekuro), 80F por Esperanto France-Est (aliĝo kaj abono al «La Informilo»), la ceteraj 85F estis por la funkciado de la kursoj, komunaj abonoj al 4 internaciaj revuoj, leteroj, cirkuleroj, rilatoj kun la regiona gazetaro, pago (foje) por la akcepto de eksterlanda preleganto ktp. La junuldomo deziras, ke ĉiu lernanto kaj membro pagu kotizon je 600F jare (do trioble kompare kun tiu de la lasta jaro!), plus la membrokarto 35 F … krome en tiu kotizo ne estus enkalkulitaj la aliĝo al Esperanto France-Est kaj la abono al «La Informilo»! Jam de iom da tempo ni planas deklari nian «klubon» kiel «asocion laù leĝo 1901», kun specifa komitato. jam sin proponis 3 gekandidatoj por la postenoj de prezidanto, kasisto kaj sekretario. Ni tiel pagus jaran kotizon al la junuldomo, por ke nia sidejo restu en la domo, kaj laù la avantaĝoj dezirataj de la membroj la kotizo tiam povus varii de 250 F ĝis 350 F. La aludita ĝenerala kunveno okazos la 2-an aù 3-an de oktobro… kaj decidos.

Sabataj staĝoj: celantaj komencantojn, ili estos denove proponataj unu sabaton monate de la 14-a ĝis la 18-a kondiĉe ke 12 personoj enskribiĝu antaùe. La unua estas senpaga prov staĝo. La tuta serio konsistos el 7 aù 8 sabatoj por kompleta kurso.

Regiona 3a-grada kurso : Ĝi okazis unu lundon monate de la 14-a ĝis la 17-a horo dum la tuta pasinta lernjaro, sed ĝi malfacile grupigis pli ol 3 aù 4 personoj. Alvoko al eventualaj interesatoj, novaj gelernantoj aliĝu por ke la nombro de partoprenantoj estu sufiĉa! Raportis J.P. Colnot

Perkoresponda kurso: Do, ĝis nun nur 3 gelernantoj de la perkoresponda kurso el 11 finlernis «Metodon 11» (en malpli ol 3 monatoj), sed pluraj daùre studas. Du antaùaj lernantoj siavice finlernis «Metodon 12» Temas pri Aloyse Kaufmann en 57 Lambach, kiu finlernis la du metodojn en malpli ol 3 jaroj, kaj Alex Rubeck en 57 Bitche, kiu finlernis ilin en iom pli ol unu jaron kaj duono. Notinde estas, ke ambaù gvidis Etienne Barrier (68720 Hochstatt). Neprajn gratulojn al ambaù lernantoj kaj al ilia instruisto. Por respondi al ilia demando, ni ankaù disponas pri kurso 3a-grada «por la praktikantoj» kaj ĉefe «paŝoj al plena posedo». Interesatoj sin turnu al J.P. Colnot, Laxou.

4-a Trimestro

«Esperanto-Nancy-54». Jen la nova nomo de nia grupo en Nancy. Post 46 jaroj «Activité–Espéranto» ne plu ekzistas. Ĝenerala kunveno okazis la 15-an de oktobro.

Ni elektis komitaton, kiu konsistas el Prezidanto Jean-Luc Thibias, sekretario Jean Paul Colnot, kasistino Claudy Demongeot, membroj Eliane Demongeot, Roland Genot, Guy Geoffroy («Vito»).

Sekve al dissendo al lokaj radioj de komunikoj pri niaj kursoj okazis en oktobro intervjuo de «NRJ», kaj la 3-an de novembro de «Radio-France Nancy-Lorraine». Rezultis pluraj duminutaj elsendetoj, kiuj aù entenis erarojn pri la kotizo aù diris kontakti la respondeculon sen indiko de adreso aù de telefonnumero. Neniu rezulto! Petoj pri korektoj glitis en nebulon…

Perkoresponda kurso – Kiel raportite en la lasta «La Informilo», 3 gelernantoj de nia perkoresponda kurso finlernis «M11» en malpli ol 3 monatoj. Du el ili nun siavice finlernis la 2an gradon per «M12»: s-ro Ervin Kretz (68000 Colmar) gvidita de s-ro Grossmann, kaj s-ro Pierre Bore (68240 Kaysersberg) gvidita de s-ro Barrier. Kvara lernantino intertempe finlernis «M11»: s-ino Yvette Barnier (57200 Blies-Guersviller) gvidita de s-ro Thibias. Gratulojn al ĉiuj!.

De post la somero, aliĝis 2 komencantoj perkoresponde (unu varbita de Take. unu de Pol Denis) 30 komunikoj senditaj al la regiona gazetaro alportis ĉirkaù 40 informpetojn… sed neniun aliĝon. La Esperanto-grupo de Clermont–Ferrand legis pri nia kurso en «La Informilo», kaj troviĝante sen gvidanto por siaj propraj kursoj enskribis 2 el siaj membrinoj al nia duagrada, kun la celo profitigi la tutan grupon per la lernado de «M12». Krome, inter la finintoj de «M12», du aliĝis al nia tria grado. Raportis Jean Paul Colnot