LA PLACO DE LA TURNIREJO (LUKTEJO)

La Placo de la turnirejo aperis meze de la XVIa jarcento, kiam la mezepokaj fortikaĵoj de la urbo translokiĝis. Tiu modernigado de la fortikaĵoj permesis la lastan pligrandiĝon de la urbo orienten kaj naskiĝon de la Nova Strato aù la Nova Placo de la Turnirejo, kiu estis desegnita de la plej famaj lorenaj gravuristoj de la XVIIa jarcento, Jacques Callot Jakobo « Kalo » kaj Claude Déruet Klaùdio « Derue ». Ĝia nomo devenas de sia uzado kiel turnirejoj kaj aliaj ĉevalaj ludoj.
Nur fine de la XVIIa jarcento, dum sieĝo de la urbo, la Francoj ekkunligis la novan urbon, konstruante pordegon, kiu estis jam nomita Reĝa Pordego por honori Ludovikon la XIVan. Dum la regno de Stanislas Leszczynski « Leŝĉinski », belmaniere finis la kunligon inter la nova kaj la malnova urboj. Norde, la placo fermiĝas per la Palaco de la Proviantadminastriaco, hodiaù Palaco de la Guberniestro, ĉirkaùita de kolonaro en duoncirklo kaj sude per triumfarko. En la suda enirejo de la placo, Boffrand « Bofra » staras la Hotelo de Beauvau-Craon. Indianaj kapoj, ornamitaj de plumaj diademoj, subtenas la balkonojn.
La tegmento perdis la balustradon, kiu estis ornamita de vazoj, de kiu flamoj elvenas.

En la sudokcidenta angulo de la placo, Emmanuel Héré (Emanuel Ere), konstruis (1752-1753), kopion de la Hotelo de Beauvau-Craon (Bovo-Krao) : la komerca burso, kiu estas rekonebla dank’al la balkonaj ferartaĵoj (fare de Jean Lamour) Johano « Lamur », la forĝita vorto « L.A.B.O.U.R.S.E » kaj la delikata silueto de Sankta Mikelo prezentanta pesilon en la mano (simbolo de honesteco).

Ekde tiuj du hoteloj, ambaùflanke de la Turnirejo, liniiĝas la duobla vico da fasadoj sobre ornamitaj laù rokstilo. Poste, tiuj fasadoj ektuŝas du paviljonojn, kiuj simetrie kuniĝas kun la kolonara duoncirklo, kies monumentaj pordegoj montras militajn trofeojn kaj turkajn militistojn (aludo al la venkoj de Karlo la Va kontraù la turka imperio) .

La centra terbenko de la turnirejo estas ornamita de rokstilaj vazegoj kaj infanoj skulptitaj de Lepy (Lepi) kaj Mesny (Mesni). Ĝiaj ekstremoj estis sinsekve ornamitaj de virinbustaj sfinksoj kaj gladiatoroj (hodiaù en la korto de la Lorena Muzeo), poste de grupoj de putti (puti) pufvangaj beboj kaj bestoj, kiuj stariĝas sur la ĉeangulaj fontanoj.

La kradoj de Johano Lamour, filtrante la perspektivojn, devenas de la ekspordegoj de la strato de la Etaj Staloj, « Petites Ecuries »(Petit Ecuri). La tilioj, kiuj ĉirkaùas la placon, estis enplantitaj dum la romantika epoko. Ili anstataùis la oranĝarbojn en kestoj, kiujn ŝatis Stanislas.

La palaco de la Nova Proviantadministracio ( kie loĝis Antono de Chaumont de la Galaizière (« Ŝomo de la Galezier ») kaj lia filo kaj posteulo), anstataùis la novan Louvre (Luvr) de Boffrand (Bofra), menditan de Léopold, neniam finitan kaj detruitan en 1745. Konforma kun la plano de Héré (Ere), kiun Richard Mique Rikardo(Mik) finrealigis, la palaco malfermiĝis (ĝis 1756), tra kolonaro, al ĝardeno. Fontano de Söntgen « Zentgen », kiu simbolis la tempon ornamis tiun ĝardenon, kie arboj de la tempo de Stanislas ankoraù kreskas (alirebla ekde la parko de la Arbidejo).

Hodiaù, la kolonaroj de la palaco de la proviantadministracio, same kiel tiuj de la duoncirklo, estis fermitaj. Ilia peristilo finiĝis per grandioza honorŝtuparo, kies balustrado estis forĝita en la ateliero de Johano Lamour « Lamur ».

La nobela etaĝo de la proviantadministracio konsistas el antaùĉambro ekipita de privata kapelo, kiu estas kaŝebla en la lignotegaĵo, grandaj salonoj (Blua Salono, Granda Salono kaj Salono de la Imperiestrino, kiuj estis ornamitaj de Gergonne (« Gergon ») kaj Girardet (« Ĵirarde »), rearanĝitaj en la XXa jarcento) kaj la skriboĉambro nomita de la Marŝalo Foch (« Foŝ »), kaj remeblita de Majorelle (« Maĵorel ») en la Bela Epoko.

La balustrado de la palaco estas surstarigita de alegoriaj grupoj, modlitaj de Bartolomeo Guibal (« Gibal ») el Nimo : La Reĝeco, la Justeco, la Vereco, la Fekundeco kaj la Potenco.
Vallier (« Valie »), Lenoir (« Lenùar »), kaj du germanaj artistoj : Walneffer (« Valnefer ») kaj Söntgen (« Zentgen ») realigis la aliajn skulptaĵojn.

En 1828, Karlo la Xa restadis en la palaco ; Ludoviko-Filipo en 1835. La marŝalo de Canrobert (« Karober ») akceptis la imperiestridon Eùgena kaj la Reĝidon en julie 1866, okaze la unua centjarfesto de la aneksado de Loreno al Francio, Francisko-Ĵosefo de Aùstrio estas akceptita en oktobre 1867.

En 1935, Nancio iĝinte la ĉefurbo de la XXa Milita Regiono, la palaco iĝis la sidejo de tiu komandantejo.

De 1959 ĝis 1954, la Grupo de la Subadministrejo okupis la lokojn.