1903

La nancia esperantista asocio naskiĝis la 19a de Januaro 1903, nomiĝinte tiam : La nancia grupo de la SFPE (franca Societo de diskonigado de Esperanto).

De 1902-1903

Louis de Beaufront, la unua franco, kiu lerninte esperanton kaj diskoniginte ĝin, fondas la Societon francan de diskonigado de Esperanto.

Kiam alvenas al Nancio, la novaĵon « nova lingvo estas aparita », multaj Homoj interesiĝas ĝin.  Decembre de 1902, Du liceoprofesoroj, S-oj Adam kaj Maresquelle alvokis regrupiĝi la solajn geamikojn de esperanto.

La 11an de 1903, la profesoro Charles  Bourlet, Prezidento de  pariza grupo, prezentas al multaj aùskultoj, en la salono Poirel, frapantajn argumentojn favorajn por la diskonigado de la esperanta lingvo.

La 19an de januaro, la nancia grupo de la SFPE kunveniĝis en la salono de la agrikulturo.

La 20an de januaro, malfermis la dekleciona kurso por la anoj de la « Touring club ». Tiu ĉi fordonis, al la nova societo, subvencion de 200 F ( En 1997 ekvalante 4000 F).

La kurso de S-o Maresquelle, sekreterio de la grupo, tre sukcesis. De 50 ĝis 90 fidelaj kaj atentaj aùskultoj kunvenis en la granda amfiteatro de la scienca universitato. Post la fino de la kurso, la 1an kaj la 2an vendredo de ĉiu monato, okazis legado, traduko kaj konversado.

Kune, la grupoj de Nancy kaj Epinal presigis belan libreton pri la jaroj 1903 kaj 1904, kiu raportis la historion de la nancia grupo : diskonigado de Esperanto, Statutoj de la grupo, listo de la anoj…

La komitatanoj estis : S-oj Le Monnier, profesoro, prezidento – Doktoro Friot, vicurbestro, vicprezidento – Maresquelle, profesoro, sekreterio – Michel, apotekisto, delegato de la franca »Turing-club », kasisto – Gain, profesoro kaj E.Adam, anoj.

La ĉefaj aktivestranoj estis : Ch.Adam, rektoro de la nancia akademio – Maringer, urbestro –  Gérard, vicurbesro – Ruttinger, vicurbestro – Denis direktoro de la orienta skolo de metioj – Daum el la kristalfabriko – Furby, prokuroro – Barono de Meckeheim – Risston, jurdoktoro ktp.

La ĉefaj asocianoj estis : Aubriot, profesoro – Antoine, profesoro, Bauer el la kemia instituto,  Hornecker, arkitekto, Hans, profesoro, MajorelleMaresquelle (Jules), (S-ino), Thomas, presisto ktp….

El la citaj Homoj, 4 estis elektitaj por doni ĝian nomon al stratoj de nancio : S-oj Friot, Adam, maringer kaj Majorelle.