MUZEO PRI BELARTOJ

Kreita en 1793 kaj situata en unu el paviljonoj de la Placo Stanislas, ĝi atestas interne la arkitekturon kaj la urban evoluadon de Nancio. Dank’al la valorigado de la fortikaĵpostrestaĵoj de la XVa ĝis la XVIIa jarcento, en la subteretaĝo, la muzeo estas de nun la ligilo inter la malnova kaj la nova urbo, inter la eksa dukejo de Loreno kaj Nancio la Moderna. La senĉesaj pliriĉiĝoj de la kolektoj kondukas en 1999 al grava pligrandigo kaj al reorganizo de la tuto, por akcepti diversajn publikojn, junaj kaj adoltaj : aùditorio, ĉambroj por portempaj ekspozicioj, librejo, ateliero por infanoj, amika asocio de la muzeo »… prezentas al ĉiuj vastan panoramon de diversaj kaj novigantaj, kulturaj manifestadoj.

Kolektoj

La vasta panoramo pri arto en Eùropo de la XIVa ĝis la XXa jarcento estas prezentata. La pentraĵkolektoj konsisitas el pentraĵaroj subskribitaj de Pérugin, Tintoret, Caravage, Rubens, Delacroix, Monet, Modigliani, Dufy, Picasso,… La vojiro progrese kondukas al la malkovro de nuntempaj artistoj, franciaj kaj alilandaj.
La skulptistoj, ekzemple Rodin, Maillol, Zadkine, César, Dietman…ankaù ĉeestas.
Grafikarta ĉambro enhavas kolektojn de desegnaĵoj kaj gravuraĵoj, portempe prezentitaj, kiel ekzemple la verkoj de Callot, Grandville …
Multaj lorenaj pentristoj, kies kariero estas sensacia, havas montratajn pentraĵojn : Claude le Lorrain, Émile Friant, Victor Prouvé, Étienne Cournault, Jules Bastien-Lepage…

Fine, la kolekto de la vitrartaĵoj « Daum » estas prezentata laù aparta scenaro, kiu ebligas al la vizitantoj, malkovri produktaĵon de la fama nancia manufakturo, ekde 100 jaroj.

Utilaĵoj

Malfermita ĉiutage krom la mardo de la 10a ĝis la18a
Fermita la 1an de januaro, 1an de majo, 14an de julio 1an de novembro, 25an de décembro



3, placo Stanislas
54000 Nancy
Telefono. : 03 83 85 30 72
Telekopilo: 03 83 85 30 76


– unuope 6 €
– favorpreze 4 €

merkredon por la studentoj,
ĉiutage por la lernantoj, kiam ili prezentas sian karton.