1972

En Nancy kreiĝis nova kerno de novaj lernantoj. Kio estos mia, kio estos nia estonta agado en Nancy ? Mi ankoraù ne scias ; sed mi certe cerbumos pri tio, ĉefe dum mia restado en Primoŝteno, komence de aùgusto.

Nia federacia kongreso

Nia venonta Federacia kongreso, en 1973, okazos en NANCY. La centra junul-domo ne nur akceptas, sed tre deziras esti la kongresejo. Ĝi deziras ne nur, ke oni organizu kongreson, sed ke tiu kongreso estu impona kaj, se eble, estu ligita kun plur-taga renkontiĝo. Mi proponas, ke la federacia kongreso okazu dimanche, 3 aù 4 semajnojn antaù Pentekosto (tio estos: la 13-an aù 20-an de majo).

Renkontiĝo povus okazi ek de sabato. Tranoktado kaj manĝoj eblas en la junuldomo mem.  Mi petas ĉiujn grupo- kaj kurs-gvidantojn – enketi apud siaj membroj kaj lernantoj, por scii, kiom da personoj certe partoprenus 1)- sabate kaj dimanche – 2) nur dimanche. Laù la respondoj, ni organizos, (aù ne)renkontiĝon kaj kongreson.imponan (aù ne). Krome, mi petas, ke kunlaborantoj bonvolu anonci sin por gvidado de kulturaj aù amuzaj aranĝoj. Ĉiu leganto de ĉi-tiuj linioj sentu sin koncernata kaj nepre respondu dum oktobro. Izoluloj ankaù anoncu sin!                           J.P. Colnot

2 kursoj finiĝis meze de majo kun 5 gelernantoj. La kunvenoj:rekomenciĝis post sendo  de cirkulero al 25 personoj. 10 personoj respondis favore.

Okazis 5 kunvenoj kun ĉiufoje 6 ĝis 8 partoprenantoj.

Ekzameno: la 5 gelernantoj sukcesis la ateston pri lernado.

Koresponda kurso

Post 142 informpetoj, aliĝis 42 gelernantoj; 7 jam finlernis la kurson.

S-ro Galeazzi, post lernado de la elementa kurso en 2 monatoj kaj de supera kurso en 7 monatoj, petis permeson malfermi kurson en publika lernejo. Li prelegis pri Esperanto dum kunveno de anoj de la honora legio, dum alia kunveno de meritintoj de akademiaj palmoj, en kvartala junuldomo norde de Nancy kaj en porinstruista seminario.

Ekspozicio  » la libro Esperanto « 

Tiu ekspozicio, kreita de s-ro Lentaigne, prezentas al la publiko 100 plej interesajn librojn en Esperanto.

En la centra junuldomo, la publiko povis viziti ĝin de la 19a ĝis la 23a de oktobro, dum labortagoj de la 12a ĝis la 22a 30 horo, sen-interrompe, kaj la dimanĉon  22an de oktobro de la 10a ĝis la 19a horo, kune kun regiona Esperanto-renkontiĝo, en kiu partoprenis 15 personoj el diversaj urboj. La programo adaptiĝis al la nombro kaj lingvo-nivelo de la ĉeestantoj. Okazis interŝangho de ideoj pri gvidado de kursoj, kaj projekciado de diapozitivoj, pri Esperanto sed ankaù pri Primoŝteno, Nederlando, ktp…

Vizitantoj

Parte dank’al la anoncoj pri Nancy en la lasta jarlibro de UEA, ni havis la plezuron akcepti diversajn samideanojn vojaĝantajn en nia regiono.

Dum julio vizitis nin d-ro kaj s-ino Marcel Duplan el Bordeaux-Mérignac. La 31an de aùgusto, ni pasigis gajan vesperon kun gesinjoroj Schilperoord, delegito de UEA en Kington upon Thames, kiuj kun amikino tranoktis en nia centra junuldomo.

Kaj de la 9a ĝis la 11a de septembro vizitis nian urbon gesinjoroj Briscoe, el Harrogate.

(Mi aldonu, ke de 1962 ĝis 1972, la junuldomo funkciis sufiĉe malkonforte en la malnova konstruaĵo, kie troviĝas nun la kutima  kunvenejo de Esperantistoj. Ĝi estis la iama oficejo de la tie ekzistinta fabriko. La fabriko mem, kiu estis ruinaĵo, estis detruita kaj tie stariĝis en 1972 la aktuala junuldomo, kiu tiam aspektis avangarda. Krome konstruiĝis  malantaùe hejmo por junaj laboristoj, administrata de la junuldomo, en kiu oni povis tranokti, kaj kie organiziĝis baldaù niaj unuaj Esperanto-staĝoj. Entute estis 172 litoj, 7 etaĝoj, 2 liftoj.)