Enigmoj

Por atingi la solvoj, klaku sur Solvo

Kovrita de haroj, mi produktas lakton, tamen mi ne estas besto.

Mi estas unu tago de la semajno.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos dombesto por gardado aŭ ĉasado, rondiro por la sekureco, difekto de la korpsurfaco, malsupra parto de io kava.

Mi estas specio de feliso.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos fritilo, ronĝulo, maldika kaj mallarĝa breto, precize definita tempo.

Mi estas unu el la kvar ĉefpunkto.
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos malfermaĵo en muro, titolo de brita nobelo, senorda bando, fadeno por muzikinstrumentoj.

Mi estas unu tago de la semajno.
Deprenu mian kapon, mi iĝos sinonimo de vigleco
Ŝanĝu mian kapon, mi iĝos kelta kantisto, planto kun pikilharaj folioj, grasa substanco.

Mi estas grasa substanco.
Deprenu mian kapon, mi iĝas organo de mamulinoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas planedo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas peceto de io

Mi estas rifuĝejo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas nutraĵo por ĉevalo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas iro de ia loko ĝis alia.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo en Japanio.

Mi estas vento en la intertropika Azio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas nord-amerika lando.
Deprenu mian kapon, mi iĝas aŭdebla aervibrado.
Deprenu mian kapon, mi iĝas frakcio kun numeratoro egala al unu

Mi estas ornamplanto.
Deprenu mian kapon, mi iĝas luda aŭ sporta konkuro.
Deprenu mian kapon, mi iĝas malsama io.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ĉina mezurunuo.

Mi neniam bruas, tamen mi vekas ĉiujn.

Mi estas granda kaj plata boato por transriverigi vivulojn aŭ varojn.
Deprenu mian kapon, mi iĝas murrompilo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas inklino al persono.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la 17a litero de la alfabeto.

Mi estas cetaco.
Deprenu mian kapon, mi iĝas krudilego uzata de ledlaboristoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas rivero en Siberio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo.

Mi estas malforta vento, kiun vi ŝatas somere.
Sen R, mi iĝas malvarmega vintre.

La unua parto estas fabela estaĵ’ kun magia povo.
La dua estas triapersona pronomono.
la tria estas konsonanto.
La tuta estas deziro esprimata okaze de la nova jaro.

Samaj en jaro, ni estas nur kvar.

Mi estas grava religia simbolo en la antikva Egiptio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas insekto el la ordo de la kolepteroj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ano de la popoloj el Proksim-Oriento kaj Nord-Afriko.
Deprenu mian kapon, mi iĝas kapto aŭ ŝtelo

Mi estas servutulo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas prem- aŭ tuŝ-butono.
Deprenu mian kapon, mi iĝas ago por purigi ion.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la patro de patro aŭ de patrino.

Mi vidas vin maljuniĝi, sen neniam diri al vi tion.

En la spaco, ni estas tre proksimaj, sed ni ne vidas nin.

Mi estas ĝardeneto.
Deprenu mian kapon, mi iĝas grupo de kelkaj personoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas komercaĵo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas mezurunuo de areo.

Mi estas unu el la sep tagoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monaĥejestro.
Deprenu mian kapon, mi iĝas frapo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas prefikso signifante «triilionono» 10—18 .

Mi estas en poŝo, sed tiu poŝo estas malplena.

Mi povas trairi profundan riveron kvankam mi ne scipovas naĝi.

Mi estas besto kun ĝiboj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas substanco uzata por rigidigi tolaĵojn.
Deprenu mian kapon, mi iĝas mamulo el la familio de Musteledoj.
Deprenu mian kapon, mi iĝas angla hela biero.

Kiam mi aperas, jen longa, jen mallonga, ĉu antaŭe, ĉu malantaŭe, ĉu flanke, mi ne forlasas vin.

Mi povas ronroni. Kelkaj ame prizorgas min, sed tio postulas kapablecon. Mi nutriĝas nur per likvoj, kvankam mi ne estas vivantulo.

Mi havas stratojn sen ŝoseo, urbojn sen domoj, arbarojn sen arboj, riverojn sen akvo.

Mi estas ĉie, sed neniam vi povas atingi min.

Oni lekas min, oni pugnas min, oni sendas min en ĉiujn direktojn.

Mi estas malsana stato de animo.
Deprenu mian kapon, mi iĝas la tuto de io.
Deprenu mian kapon, mi iĝas riverego en Siberio.
Deprenu mian kapon, mi iĝas monunuo.

Fama imperiestro aŭ franca skulpisto aŭ heroo de la verko de Marcel Pagnol.

Mi estas skatolo sen ĉarniro, sen ŝlosilo, sen fermoplato. Tamen, interne, orkolora trezoro estas kaŝita.

Entenante 6 literojn mi ektimigas ĉar mi signalas danĝeron
Deprenu mian kapon, mi iĝas guto da salakvo
Deprenu mian novan kapon, mi iĝas ilo por batali.

Mia paŝo servas al mi por antaŭeniri. Mian kapon vi devas turni.

De pulvo aŭ de salo, de rizo aŭ de tritiko, ni povas esti. De sablo, ni povas mezuri la tempon.

Mi parolas ĉiujn lingvojn, sen neniam lerni ilin.

Mi estas la sola homa eco, kiun neniu juste povas depostuli.

Vi ne scias, kie vi estas, kiam mi venas. Mi entenas nur akvon, sed mi estas netravidebla.

Tiu, kiu min faras, ne min konservas. Tiu, kiu min havas, ne min rekonas. Tiu, kiu min rekonis, ne volas min.

Ĉiu havas la sian, kiun neniu rajtas imiti. Ĝi markas posedon aŭ aŭtentikon. Tamen ĝi povas esti kruco.

Pri amo ni povas esti dolĉaj – Ĉe la aŭtoro, ni povas esti famaj – Kelkaj uzas nin por fari ludojn.

Mi portas okulvitrojn, sed mi ne povas vidi.

Mi entenas sukeron tamen mi ne estas dolĉa.

Mi estas antaŭ vi, sed vi ne vidas min, ĉar se vi vidas min, mi ne estas plu.

Mi havas foliojn, sed mi ne estas arbo ; mi havas kovrilon, sed mi ne estas liton.

Oni ĵetas min, kiam oni bezonas min kaj oni reprenas min, kiam oni ne plu bezonas min.

Se oni nutras min, mi voras. Se oni trinkigas min, mi mortas

Mi povas vin frapi, sed mi ofte estas bonvena kaj ĉiam en la mondo iu vidas min.

Kiel mi povas esti malantaŭ vi kaj samtempe vi  povas esti malantaŭ mi ?

Sufiĉas « jes » aŭ « ne » por ke ili malfermiĝu.