MUNICIPA MUZEO PONT-A-MOUSSON

« Muzeo de la maĉita papero »

En belega, renesancstila, renovigita hotelo, vi malkovros la kolekton de lakitaj objektoj el lakita papero nomita « maĉita papero » de « Pont-A- Mousson ».

Tiu kolekto, solsola en Francio, ĉarmas vin pro sia malbanaleco kaj sia diverseco. De la tabakujo ĝis la meblaro de la salono de la reĝino Victoria, la tuta ornamita arto fine de la XIXa jarcento estas prezentita ĉi-tie.

Principe fabrikitaj de la establo « Adt », la montritaj objektoj estas diverse ornamitaj ; ili atestas la splendon de la stilo Napoleono la IIIa kaj de la orientalismo.

Iuj aùguras jam la bazojn de la nova arto, kiu disvolviĝos post kelkaj jaroj.

Vi malkovros ankaù popolan multkoloran bildaron.

Famaj artistoj kontribuis al la reputacio de tiuj bildoj, kiuj ĉarmis generaciojn de infanoj kaj adoltoj kaj favoros la Nancian Skolon.

Ek de la fino de la XVIII a jarcento, la Loreno konis grandan produkton de popolaj bildoj

La gluita kaj lakita papero

La malnoveco de sia fabrikado datiĝas de la IIa jarcento post JK, post la ĉinia invento de la papero. Transmisiita al la Persoj kaj al la Araboj en la VIIIa jarcento, la tekniko estis transdonita de Venizo al la Okcidento, Rusio, Germanio, Anglio, kie oni fabrikis objektojn el paperfolioj gluitaj unu sur alia kaj lakitaj.

De longe, Japanio konis la lakarton kaj oni longe serĉis imiti ĝin.

Francio specialiĝis en la tabakujoj , sed tre rapide, ĝi serie produktis multajn objektojn. La produktaĵo estis malpeza solida, malmulte kosta kaj adaptiĝis al formoj la plej strangaj.

La entuziasmo pri la gluita papero, meze de la XIXa jarcento kaj dum la XXa jarcento, en Eùropo, ebligas hodiaù arton de la gluita kaj lakita papero.

En Anglio kaj en Francio aperas mebloj el imitaĵo de bambuo kaj nigraj lakitaj paneloj, kiuj estas kvalifikitaj Viktorina stilo aù Napoleono la IIIa .

Estas la komenco de konsumada socio, kiu pligrandiĝas dank’al la reklamo, la apero de la vastaj vendejoj kaj iliaj ilustritaj katalogoj. Estas la epoko de universalaj ekspozicioj, kiuj proponas al la klientaro novajn produktaĵojn.

La objektoj el gluita kaj lakita papero rapide multiĝas : estas unue la tabakujoj, pletoj, korboj kaj panerkolektiloj, plumujoj, skribilaroj, fumartikloj, poste estas la mebloj multobligaj tabloj, kamenekranoj, kudrilarmebloj, konzoloj, vazoj, seĝoj, ekranegoj.

Ĉirkaù 1860, post la militakiro de la pekina Palaco, la unupiedaj tabletoj estas ornamitaj de ĉiniaj motivoj, poste ek de 1867, de japanaj.

Objektoj kaj mebloj, kiuj estas ornamitaj de multkoloraj pentraĵoj, oraj lamenoj, eburaj, stanaj, perlamotaj inskrustaĵoj, konstituas artindustrion, kiu kreskis en « Pont-A-Mousson » ek de 1872.

La diverseco kaj la riĉeco de la formoj, famigas la familion « Adt » , kiu venis el « Ensheim » ( Hodiaù en Saarlando) dum la XVIIIa jarcento kaj poste enlokiĝis je « Forbach » kaj « Pont-A-Mousson ».

La farado

La baza materio estas origine la papero, kiun oni nomos « Papier mâché »(maŝita papero). Ĝi konsistas el miksado de kartono, malnovaj ĉifonoj, malnovaj paperaĵoj kaj algluiĝema materio de gluo kaj de arabika gumo.

La miksado estas moligita vaporumante, sekigita je malalta temperaturo kaj muldita.

Por malmoligi ĝin, oni sorbigis ĝin en linoleo ĝis saturo. Poste ĝi estis sekigita en subsurfacaj etuvoj por eviti incendidanĝeron.

Tiu agado okazis domaĝojn sed ĝi estis nepre necesa . La laboro povis esti plenumita de unu findinda homo; kiu konis la tutan sekreton de fabrikado.

Poste oni pumikis per akriligo.

La vernisadoj estis longaj kaj detalemaj. Kiam la verniso estis brilnigra , oni ŝmiris per pentrilo ; la artikloj restadis en humida sekejo, kaj oni glatigis ilin kaj oni metis duan tavolon ankaù poluritan.

Tiuj agadoj sekvis sin ĝis kiam la surfaco estis glata kaj brilanta. Oni neniam metis nek malpli ol tri tavolojn nekpli ol dek ok.

La ornamaĵaj teknikoj dividiĝis en du partoj : unue, la individuaj realigadoj, tre altarta nivelo, due la amasproduktado serie ornamita.

Laù speciala litografia procedo, la motivoj estis skizitaj, paùsitaj sur la partoj, kiuj estos kovritaj de oro, arĝento, alajo de kupro, nikelo kaj zinko kaj inkrustitaj de perlamoto, stano kaj kupro.

La inkrustita materio estis zorge metita en molan lakon. Pluraj vernisadoj sekvis, sed la polurado devis zorgoplene farita.

La laboro de dekoracio okupis pli longe la personaron. Ĝi postulis lertecon kaj veran artsenton.