Katedralo Sankta Stefano

Dimensioj

Alto de turoj : 65 m

Longo : 98 m

Alto sub la volboj : 32 m

Ekcepta longo de la transepto : 56 m

Larĝo de la transepto : 17 m

Larĝo de la fasado : 37 m

 

Kelkaj admirindaj belaĵoj

La riĉornamita arkitekturo de la fasado estas laù la flamstilo.

La turoj harmonie transiras de kvadrata al oklatera formo. Ili estas subtenitaj per dikaj murapogiloj

Sub la unua galerio dekstre, vi povas observi la postsignojn de la ĉevalo de Renato la IIa , Duko de Loreno. Lia blazono superelstaras ĝin.

La monumenta Kristo, kun Maria-Madelena, superelstarita de frontoneto, estas tipa verko de la tula stilo.

La centra sonorilejo, kies plejaltaĵo aùguras la Renesancarton, ŝirmas sonorilon datiĝante de la XVIa jarcento.

Super murapogilo de la maldekstra turo, vi povas vidi pelikanon kun simiinon.

Interne de la konstruaĵo

La eleganta orgentribuno Ludoviko la XVa (1750) superelstaras la principan pordegon kaj ŝirmas la datiĝantan de 1963 orgenojn SCHWENKEDEL « ĈVENKEDEL » , kiuj konsistigas el 64 registroj kaj 4800 tuboj.

Oni rimarkas la kunigon XIVa-XVa jarcento je la nivelo de la tria piliero ekde la portalo.

  • Du sobraj fenestroj enhavas du gotikajn ogivojn kaj sesloban rozon sur la pilieroj de la XIVa jarcento,
  • Du flamstilaj fenestroj kaj pilieroj sen korniko de la XVa jarcento,
  • Kapeloj kaj altatoj (XVIa kaj XVIIa jarcento) sekvas sin en la malataj flankoj.

Admiru la kapelon Johano Forget ”Forĵe” laù renesancstilo (1532), lian kupolon kun liaj kasonoj, kiu estas surstarita de lanterneto.

La kapelo de la Episkopoj, starigita samepoke alfrontas ĝin. Nuntempe, ĝi estas fermita al la publiko.

Pli da 120 tombŝtonoj kovras la grundon, enhavante ekleziulojn sed ankaù personojn, kiuj partoprenis en la konstruo de la kadredalo.

Multaj freskoj de la XIVa kaj XVa jarcentoj sur la pilieroj.

En la transepto

Maldekstre, mirinda vitralego de la XVIa jarcento (1503), kies ĉefa motivo estas la kronado de la Virgulino.

Sub la flamstila balustrado, baptejo de la XIXa jarcento.

Je la transeptkrucejo, tombo de la XIXa jarcento, estas la loko, kie troviĝas postrestaĵo de sankta Gerardo , fondinto de la katedralo.

Ĉiuflanke de la ĥorejo starigas du turoj de absido kun vitralegoj de la XIIIa jarcento.

En la suda transepto, granda vitralego, dediĉita al la patrono de la katedralo, sankta Stefano, kiun oni vidas kuŝitan sur pompa lito.

Sube, de maldekstre al dekstre, kvar episkopoj de Tulo : Sankta Mansuy « Masùi », Sankta Evro, Sankta Gerardo, Sankta Leono la IXa, kiu estis nomita papo en 1048.

Mirinda retablo de la Naskiĝo de la XVIIIa jarcento.

En la ĥorejo

Malantaùe, tri grandaj vitralegoj (1874-1876) montras scenojn de la Malnova kaj Nova Testamento.

En la ĥorejo, ĉirkaùita de plakaĵo de la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj, troviĝis la bonkonservita kuŝostatuo de Henriko de Ville « Vil », episkopo de Johanino de Arc « Ark ».

La malantaùa altaro estas superstarita de virgulino de la XVIa jarcento.

La maldekstra piliero, kies piede oni povas vidi la episkopan tronon nomiĝitan katedron de sankta Gérard , datiĝante de la XIIIa jarcento, estas superstarita de belega kapitelo, kiu reprezentas ĉizelan virgulinon.

Ĉiuflanke, la ĥorejo estas fermita de kradoj de la XVIIIa jarcento.

La klostro

Longa je 54 m kaj larĝa je 42 m, ĝi estas unu el la plej vastaj francaj gotikklostoj.

Sube de la nivelo de la katedralo, ĝi kondukas al la ĝardeno per aperturegoj kun rompita arko formita de du gotikaj longoformaj ogivoj, kiuj estas superstarigitaj de tri rondaj aperturoj.

La murapogiloj elstaras al la ĝardeno kaj finiĝas per rigardindaj gargojloj.