1990

Edziĝo – La tuta federacio ĝojas ! Nia nelaciĝebla helpanto Jean Luc Thibias ĵus edziĝis ! Ni ĉiuj firme esperas baldaŭ konatiĝi kun lia ĉarma edzino Grazyna el Pollando.

Kursoj

– La vespera kurso por komencantoj finiĝis la 31-an de januaro. Tiam ni eklernis « M12 ».

– La 2a- grada kurso okazis ĝis nun 3-foje monate (eble tro ofte ?), do lastatempe venis nur 1 aŭ 2 personoj.

– La 3a-grada okazas 1-foje monate, kaj ankaŭ en ĝi venas nur 1 aŭ 2 homoj.

Reorganizado de tiuj 2 kursoj estas okazanta. Se la esperantistoj ŝajne ne tre kuraĝe venas por lerni progresigajn kursojn, ili venas pli volonte por babili, manĝi kaj trinki !

Tiel 9 personoj ĉeestis la 29-an de novembro en la kadro de la 2a-grado, kaj 12 personoj la 13-an de decembro por la « Zamenhof-vespero ». Ni kantis kaj Dr Pelinca da Costa prezentis al ni belegajn diapojn pri Brazilo, ĉefe pri Rio kaj la mondfama karnavalo.

– Vesperaj kursoj. La 2a-grada kurso (per « M12 », post interrompo dum aprilo, okazas denove ĉiumerkrede je la 19-a horo. La 3a-grada, trifoje monate je la 20a30.

La Turisma Oficejo

konsentis denove aperigi en 1990 la kutiman tutpaĝan anoncon en la jarlibro de UEA. Tiel la tutmonda esperantistaro povos daŭre informiĝi, ke meze de Loreno oni trovas rimarkindan arkitekturan tutaĵon de la 18a jarcento kaj muzeon kaj domojn de la epoko ĉirkaŭ 1900, ktp.

Ĝis nun la Oficejo ne konsentis eldoni novan ilustritan koloran prospekton, kiun ni sugestas de pluraj jaroj. Vi sciu tamen, ke la kutima prospekto en Esperanto estas daŭre disponebla. Por ricevi ĝin senpage, skribu al la turisma oficejo, (vi petu plurajn ekzemplerojn… por ekspozicio, por viaj gekorespondantoj, por via bopatrino, ktp… sed Francoj prefere skribu franclingve ! La leterojn en Esperanto la turisma oficejo direktas al mi kun peto pri traduko. Tiel sufiĉe ofte alvenas leteroj el la tuta mondo, ĉefe el Pollando, kaj finfine eĉ la leterojn en la pola lingvo oni lastatempe ankaù sendis al mi por traduko !…).

Partopreno en la « Biologia Foiro »

Pro la neatendita lastminuta ebleco ricevi senpage standon en la unua Biologia Foiro en Nancy, de la 5-a ĝis la 8-a de majo, mi deĵoris tie dum tiuj 4 posttagmezoj. Miloj da vizitantoj alvenis. Helpis la sabaton kaj dimanĉon Alano Collignon kaj la mardon Henriko Moitrier. Ni disdonis inter 1000 kaj 2000 flugfoliojn pri Esperanto. Ni elĉerpis la stokojn de prospektoj eldonitaj en aŭtunoj 1989/88/87….kaj fine uzis malnovajn de 1986, sur kiuj ni devis aldoni mane telefon-numeron. Ni multe diskutis kun dekoj kaj dekoj da interesatoj (centoj kaj centoj de neinteresatoj preterpasis senatente !…).

Finfine deko da personoj anoncis sin pretaj provi eklernon de Esperanto en unutaga staĝo planita fine de majo aŭ en junio. Post deko da telefonaj konsultoj mi decidis fine pri la dato : sabato, la 16-an de junio, de la 10-a ĝis la 17-a, en MJC Ph Desforges (kun paŭzo tagmeze). Ĉar tamen la dato ne kontentigis ĉiujn, unu provleciono esti proponita la merkredon 30-an de majo je la 20a30. Cirkulero estis dissendita al ĉiuj interesatoj kaj komuniko al 2 gazetoj. Dek tagojn poste venis nur 1aliĝo (por la 30/5). Ĉu efektive la staĝo povos okazi ?

En la beletra fakultato.

Francisko Simonnet, nun loĝanta en Mirecourt (88) kaj instruanta en la beletra fakultato,de Nancy, prezentis Esperanton tie la 24-an de aprilo. Li ankaù aranĝis ekspozicion kun prezento de diversaj libroj kaj dokumentoj. Vizitis la aranĝon kelkaj dekoj da personoj.

Perkoresponda kurso

En la nova lernjaro ni jam dissendis de post septembro 32 komunikojn al la loka gazetaro. Ĝis nun ni povis kontroli la aperon de nur 10 el ili.

Aliĝis al la kurso 18 personoj. Ĝis nun 2 gelernantoj finlernis M.11.

La komunikoj pri nia perkoresponda kurso estas dissendataj al 10 regionaj gazetoj sur la teritorio de nia federacio, sed ankaù ekster ĝi, kiam ni havas eblecon aperigi (en departementoj 51-52-70). Jen interesaj ciferoj pri la lernjaro 88/89.

Unua cifero = la nombro de informpetintoj, dua cifero = nombro de aliĝintoj. Departemento 51: 1 – 0 = 52 : 7 – 4 = 54 : 39 – 6 (plus 10 en parola kurso) 55: 3 – 0 = 57: 23 – 15 = 67: 7 – 4 = 68: 11 – 7 = 70 : 2 – 1 = 88: 10 – 5 = diversaj aliaj departementoj : 11 – 4. La varbado en 67 kaj 68 ne venas ĝenerale el la gazet-komunikoj, sed el la agado de s-ino Scheidel kaj la grupo de Mulhouse. J.P. Colnot

Ĝis la 20-a de majo, 28 aliĝintoj (lastjare samdate: 38). 6 el ili ĝis nun finlernis « M11 ». Raportis J.P. Colnot

Kunveno

La nova lernjaro rekomenciĝis per kunveno la 12-an septembro. Ĉeestis deko da personoj. Okazos 2a-grada kurso jam la 26-an de septembro (19-a horo) kaj 3a-grada la 3-an de oktobro (17a45). Sed la ĉefa afero estas la kurso por komencantoj, antaŭvidita por la 10-a de oktobro. La kampanjo por varbado, per afiŝoj kaj prospektoj nun komenciĝas. Pluraj personoj jam montris intereson. Principe ĝi funkcios ĉiumerkrede (kiel lastjare de la 19a ĝis 20a15).

Amiko, dum la pasintaj jaroj, eldonis por ni prospektojn kaj afiŝojn je treege favora prezo. Bedaùrinde li ne plu povas tion fari kaj la ĉi-jara eldono de prospektoj okazis per fotokopiado. Ĉiu prospekto kostas nun 40 centimojn. Lastjare ni eldonis 3000, sed ĉi-jare ni reduktis la kvankon al 2000. Pro tiu triobligo de niaj elspezoj, ni devis pli altigi ĉiujn kotizojn je 10fr (parolajn kaj perkorespondajn). Ni malpli malavare disdonas nun prospektojn, same pri afiŝoj.

Restas nur malgranda kvanto, ni trovis « sponsoron », kiu ŝajne pretas financi por ni novan disdonon de 500 afiŝoj sed lastminute ĝi fiaskis (ĉu provizore ?).

Sekvoj de la »biologia foiro »

En la lasta « La Informilo » mi raportis pri partopreno dum majo en la « Biologia Foiro » en Nancy. 10 personoj enskribiĝis por unutaga staĝo. Ĉar ĉiuj ne povis veni je la antaùvidita dato, ni proponis provlecionon la 30-an de majo. Nur… 1 persono venis malgraù plia komuniko en gazeto. La staĝon mem la 15-an de junio partoprenis nur 1 el la aliĝintoj antaŭaj, kaj 2 aliaj personoj poste varbitaj. Ĉiuj ŝajnis kontentaj kaj interesataj, 1 aliĝis perkoresponde, 2 promesis veni al la oktobra vespera kurso.

Thaon les Vosges

Prezento de Esperanto en la « festo de Homo, naturo kaj ĉirkaŭ-medio ». Tiu festo ĵus okazis la 15/16-ajn de septembro. Kun s-ro Simonnet (Mirecourt) ni decidis partopreni tie por prezenti Esperanton. Feliĉe venis helpo de diversaj personoj (s-ro Colin el le Tholy, s-ro Moitrier el Nancy kaj aliaj). Ni prezentis la ekspozicion de la federacio, kiu alvenis ĵustatempe el Parizo. Ni havis malfacilaĵojn, ĉar Parizanoj por realigi videofilmon pri ĝi, malmuntis la panelojn por forigi la plastan protektilon (kiu ĝenis por filmi). La paneloj alvenis kompreneble remuntitaj, sed kelkfoje hazarde, tiel ke la stiftoj uzendaj por fiksi la panelojn plurope ofte ne estis uzeblaj… Ni devis improvizi per drato… Unu el la paneloj eĉ estis remuntita inverse, sekve unu flanko ne estis uzebla, ĉar mankis iloj – kaj tempo ! – por malmunti denove.
Ni tute simple nuligis ĝin, kaŝante ĝin sub afiŝo !….Malgraù ĉiuj malfacilaĵoj la ekspozicio estis belaspekta kaj la organizantoj de la festo gratulis pro la « profesia » aspekto de nia prezentaĵo… kelkaj libroj, gazetoj, multaj flugfolioj kaj afiŝetoj akompanis la ekspozicion. Dum 2 tagoj centoj da vizitantoj ĉeestis la eventon (laŭdire oni atendis 2000 la dimanĉon… do eble 3000 entute ?). Multaj preterpasis senatente (vidalvide de nia stando estis alia pri protektado de la birdoj, io kio multe pli interesis la pasantojn.!) Tamen ni diskutis tre longe kun dekoj kaj dekoj da personoj. Ni informis kompreneble detale pri Esperanto kaj pri eblecoj ĝin lerni. La plej pozitiva rezulto ŝajnas esti 4 personoj el la regiono de Nancy, kiuj promesis veni al nia oktobra vesperkurso. Ni eldonis 600 demandarojn pri la interesoj de la homoj (vespera kurso, perkoresponda, staĝo, sugestoj…) sed la homoj nur malfacile konsentis ilin plenigi. Ni ne volis peze insisti, nur 15 plenumis la « taskon ». Aliaj promesis resendi poste. Nur post kelkaj semajnoj ni scios vere pri la rezulto pozitiva aù ne de tiom da mono, tempo kaj energio eluzitaj por konigi Esperanton… La tagon post la evento restas granda laceco, gorĝdoloro, sento pri vaneco kaj dubo pri rezultoj. Tri personoj anoncis sin interesataj de staĝo en Epinal, 1 en Nancy, 1 en Metz, pluraj pri la perkoresponda kurso. La nombro de interesatoj ne ŝajnas ebligi la starigon de tiuj staĝoj, la interesatoj de la perkoresponda kurso ne volis aliĝi surloke (malgraù prez-redukto) sed promesis sendi la aliĝilon. S-ro Simonnet prelegis sabate pri « Esperanto, lingvo por paroli kun la tuta mondo ». Dudeko da personoj ĉeestis……… J.P. Colnot

Vandoeuvre

Tiu urbeto kun pli ol 30 000 enloĝantoj apud Nancy, vidos nian ekspozicion de la 18-a ĝis la 22-a de septembro. Kurso gvidata de Alain Collignon komenciĝos tie en MJC de Lorraine, ĵaŭdon la 4-an de oktobro. Ni notu, ke tiu Esperanto-kurso estas oficiale « agnoskita » same kiel dekoj da aliaj aktivaĵoj proponitaj al la publiko.

Esperanto-ekzamenoj

Sukcesis (Alain Collignon-Vandoeuvre), Guy Geoffroy (Frouard), ambaù kun cito « tre bone ».

Naskiĝo

Grazina kaj Jean-Luc Thibias ĝoje informis pri la naskiĝo de Mélanie. « La Informilo » deziris al la etulino « rapidan kreskiĝon », sed tuj aldonis parenteze (normalan). Laùdire ŝi jam ploris en Esperanto!

Perkoresponda kurso

Dum la ĵus finiĝinta lernjaro ni dissendis al la regiona gazetaro 43 komunikojn pri nia perkoresponda kurso (kaj pri la staĝoj okazintaj) inter kiuj 16 en Nancy mem. Ni povis kontroli aperon de 23 regionaj komunikoj kaj dekduon da lokaj. Entute petis informojn 116 personoj kaj aliĝis ĝis julio 32 gelernantoj (plus 10 en parola kurso) El 32, 7 ĝis nun finlernis « M11 ». Nur 3 el 7 mendis « M12 » por daŭrigi la lernadon, nur 1 el 7 deziris korespondi…

El gelernantoj de la pasintaj jaroj, finlernis M12. D-ro Gérard Patureaux (Metz-Jusy), gvidita de s-ro Greiner (el 14 finlernintoj de M11 en 1987/88). S-ro Schlewitz (68720 Flaxlanden ), gvidita de s-ro Grossmann (el 9 finlernintoj de M11 en 1988/89). En la nuna lernjaro mi jam dissendis 12 komunikojn ; ĝis nun aperis ŝajne nur 1, por anonci la perkoresponda kurson, la staĝon en Thionville kaj la prezentadon de Esperanto en Thaon. Tri gelernantoj jam aliĝis.

Nova kotizo

Por la elementa, per « Metodo 11 », la jara kotizo ekde septembro fariĝis 195 F kun libro kaj laborslipoj, plus 55F por kasedo… do 250 F entute.

= por la duagrada, per « Metodo 12 », la jara kotizo estas 130 F plus la libro (afrankita) 59 F, plus eventuala kasedo 68 F.

= Ekzistas krome triagrada kurso per « por la praktikantoj » (20 lecionoj) kaj ĉefe « Paŝoj al plena posedo » (30 lecionoj).

= Ankaŭ preparo al « Atesto pri kapableco » per la gvidlibro de A. Ribot, kaj krome la gelernantoj devas studi diversajn verkojn, kies kono estas necesa por bona posedo de la lingvo.

= Ĉiu el la diversaj kotizoj entenas 69 fr por la federacio kaj abono al « La Informilo ». Redaktis J.P. Colnot.