Parkoj kaj ĝardenoj

Nancio estas urbo kie estas multaj parkoj kaj gardenoj : ĝi prosperigas botanikan heredon postlasitan de sia pasinteco.

Promenado en ĝiaj verdaj spacoj revigligos la gravajn epokojn kiuj stampis la historion de tiu urbo miriga pro ĝiaj diverseco kaj riċeco.

Ĉu vi scias ke Nancio nombras 22 000 arbojn kaj 125 florejojn kiuj beligas urban areon je 12 000 m2 . Al tiu ĉi aldoniĝas 1 525 konkegoj kaj florujoj.

Somere floras 330 000 plantojn. Aùtune kaj printempe nur 185 000 plantojn kun 40 000 bulboj !

Plejgravaj parkoj kaj ĝardenoj en la urbo estas :

– Parko de la Arbidejo

En 1765, Stanislas permesis la realigadon, laùlonge de la urboremparoj, de reĝa arbidejo formita de 16 kulturitaj kvadratoj… Sekvo

Parko Sankta Maria

En 1620, Jezuitoj instaliĝis sur la lokon kaj nomis ĝin Sankta Maria… Sekvo

Parko Olry

En 1913, la urbo heredis tiun parkon de klera amatoro pri plantoj. En pejzaĝa spaco, ĝi entenas belegajn arbojn… Sekvo

Ĝardeno Dominiko Aleksandro Godron

Kreita de Stanislas en 1758, tiu parko estis la unua botanika ĝardeno en Nancio… Sekvo

La akvoĝardeno

Malfermita je la 12a de julio 1996, tiu ĝardeno kreita de Alexandre Chemetoff situas inter la rivero Meŭrto, la kanalo kaj la kvartalo « Stanislas Meŭrto »…  Sekvo

Ĝardeno de la Muzeo de la Nancia Skolo

Post via vizito en la Muzeo de la Nancia Skolo, vin allogos promenado en tiu kvieta ĝardeno…  Sekvo

Parko Blondot

La urbo heredis la parkon en 1932. Ĝi konsistas el francstilaj parteroj…  Sekvo

Parko de la aerkuracadejo

En 1900, kreiĝis institucio pri kuracado kaj resanigado…  Sekvo

Parko Karlo la IIIa

Kreita en 1981, tiu moderna parko situas en la centro de la kvartolo Karlo la IIIa…  Sekvo

Ĝardeno de la Citadelo

Sur la remparoj de la malnova urbo, ĉe la pordego de la citadelo konstruita en 1598 de Karlo la Tria, kaŝiĝas diskreta ĝardeneto…  Sekvo

Ĝardeno de la Belvedero

Kreita en 1992 sur la sunlumaj montetoj de la kvartalo Beauregard Boufflers Buthégnémont (« boregar bufler butenjemo »)…  Sekvo

Ĝardeno de la Palaco de la garnizonestro

Tre proksime de la parko de la arbidejo, vi ekvidos la ĝardenon de la garnizonestro…  Sekvo

Ĝardeno Paul Verlaine

Enireje, duoncirka placo enhavas verdantajn insuletojn, kie kreskas altaj herboj…  Sekvo

Pli da detaloj en la nancia turisma ofico